En la jaro de Stanislaw Lem oni vaste priparolas lian verkadon kaj imagopovon, sed eĉ pli interesa estas registro de realaj objektoj, kiujn ĉi-tiu fantasta verkisto antaŭvidis ĝis la etaj detaloj, multajn jarojn antaŭ ol oni efektive elpensis ilin kaj aplikis. En la libro “Reveno de la steloj” el la jaro 1961 Lem skribis: “Libroj estis kristaloj kun enskribita enhavo. Oni povas legi ilin per instrumento nomata opton, kiu estas simila al libro, sed ĝi havas nur unu paĝon inter la du kovriloj. Tuŝante ĝin, eblas aperigi sekvajn paĝojn de la teksto.” Ĉu oni povus doni pli trafan difinon de la nuna Kindle? En la sama libro Lem daŭrigas priskribi la viziton de sia heroo en la librovendejo: „Sed la vendoroboto diris, ke la optonoj ne estas ofte uzataj. La legantoj pli ŝatas lektonojn – ili legas la tekston laŭte, oni povas enŝalti iun ajn voĉspecon, rapidecon kaj moduladon”. Facilas rekoni la sonlibron, ĉu ne? Kaj jen pri la vendoroboto – ni ankoraŭ ne ofte renkontas ilin, sed aliflanke en multaj librovendejoj troviĝas elektronikaj informekranoj, kiuj per nia tuŝo serĉas kaj montras, ĉu la aĉetenda titolo estas havebla en ĉi tiu butiko kaj – se jes, kie ĝi troviĝas. Sed tio estas nur eta parto de nekredeblaj kaj mirindaj prognozoj de Lem. En la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento Lem priskribis la multflankan disvolviĝon de komputiloscienco kaj kreiĝadon de ampleksegaj memorbankoj. La logika efiko de tiu evoluo estis elformiĝo de tutmonda komputila reto, t.e. Tut-Tera Teksaĵo, pri kio Lem jam tiam detale rakontis. Lem mortis en 2006 kaj kompreneble atestis la aperon kaj mem uzis la Interreton. Li komentis pri tio jene: “Ĝis kiam mi ne uzis la interreton, mi ne konsciis, ke en la mondo ekzistas tiom da idiotoj!”. En ĉi-tiu tutmonda komputila reto, Tut-Tera Teksaĵo Lem antaŭvidis virtualan datenbankon, kiun li nomis Triona Biblioteko. Trionoj estis laŭ lia koncepto kristaloj, en kiujn eblis enstoki libropaĝojn, fotojn, mapojn, sonojn, muzikon ktp. Ĉu tio ne similas al hodiaŭa Google? Sed Lem faris plian paŝon – en lia mondo oni povis rekrei aŭ stoki eĉ odorojn. Niaj nuntempaj sciencistoj tion ankoraŭ ne atingis.Herooj de Lem uzis ankaŭ inteligentajn telefonojn, aŭ, kiel oni nun oftege diras anglamaniere, smartfonojn. En la „La Magelana Nubo” Lem skribis: „Ni uzas ĝin hodiaŭ, senpensante pri la efiko kaj potenco de tiu grandega, nevidebla reto, kiu ĉirkaŭprenas la tutan mondon. Ĉie, en la aŭstralia laborejo, en la luna observatorio, en aviadilo – kiom da fojoj ĉiuj el ni elprenis la poŝricevilon kaj alvokis la centran oficejon de la Triona Biblioteko, menciis la bezonatan verkon kaj dum unu sekundo ni havis ĝin antaŭ niaj okuloj, sur la ekrano. Neniu eĉ ekpensus, ke dank’ al la perfekteco de la sistemo la nelimigita nombro da homoj povas samtempe uzi unusolan Trionon, sen malhelpi unu la alian”. Certe temas pri tiom preciza priskribo, kvazaŭ skribita hieraŭ, ne antaŭ pli ol kvindek jaroj! Eĉ pli, Lem jam priskribis eblecon „printi” objektojn el diversaj materialoj en tri dimensioj. Hodiaŭ eĉ infanoj facile rekonas tion, ja temas pri la 3D printilo. Sed ne nur ege seriozaj ideoj aperis en la imagitaj mondoj de Lem. Unu el liaj plej simpatiaj herooj – konstruisto Trurl renkontis sur la eta asteroido forpelitan diktatoron, kiu ŝajnis esti tre malfeliĉa kaj en depresia stato. Trurl ĉiam pretis helpi al aliaj estaĵoj en la kazo de bezono. Li konstruis por la eksa diktatoro vivantan, etan mondon, kompletan civilizacion, kiu estis metita en malgrandan skatolon. Tio malebligis al la eksdiktatoro reveni al la regado, sed forigis lian psikan malsanon kaj neŭrozon. Nun, ni ĉiuj konas telefonludojn, pere de kiuj oni povas krei propran mondon kaj ne nur regi, direkti kaj kontroli ĝin, sed ankaŭ komenci interrilati kun aliaj ludantoj en iliaj universoj. Lem en sia “Ciberiado”, la libro el 1965, rakontis pri intelekta, saĝa polvo – la nubo de etaj komputiloj, pli malgrandaj ol sableroj. Tiuj malgrandaj, ke preskaŭ nevideblaj komputiloj, nomataj nano-robotoj gvidas multajn precizajn kaj delikatajn taskojn en medicino, inĝenierio kaj mekaniko. En ĉi-tiu libro ni trovas krome la unuan ekzemplon de Artefarita Intelekto – elektronikan poeton. Ĝi povis verki poeziaĵon pri ajna fako, laŭplaĉe mallongan aŭ preskaŭ senfinan, aplikante ajne deziratan poezian piedon. Kaj nun en la interreto jam eblas facile trovi liberajn komputilajn programojn, kiuj verkas ajnan poeziaĵon pri iu ajn fako en ajna lingvo. Eĉ pli, la Artefarita Intelekto jam sukcesis finkompletigi la Simfonion N-ro 10, la hipotezan verkon de Beethoven. La tasko ne estis plenumebla por multaj talentaj komponistoj, sed la Artefarita Intelekto kolektis ĉiujn konservitajn kaj haveblajn fragmentojn de Beethoven-komponaĵo kaj finplenumis ilin memproponinte la taktostrekojn. La prezento de ĉi-tiu simfonio okazis la 9-an de Oktobro ĉi-jare, kompreneble en la Interreto, kaj eblas jam konstati, ke la tiel plenkompletigita 10a Simfonio de Beethoven estas ludebla, aŭskultebla kaj ĝuebla.

El la elsendo 12.11.2021. Legas Barbara – 7′ 54″