Laŭ la sugesto de Esu Peranto ni proksimigas hodiaŭ la figuron de elstara pola antaŭmilita sportistino, Halina Konopacka, kiu kiel la unua en la mondo virino gajnis la oran medalon dum Olimpikaj Ludoj en Amsterdamo en 1928. Tiel samtempe ŝi fariĝis la unua olimpika ĉampiono de Pollando. Ŝia rekordo pri la diskoĵeto, egala al 39 metroj kaj 62 centimetroj venis 10 jarojn post la regajnita suvereneco de Pollando en 1918 kaj havis apartan emfazon. Halina Konopacka naskiĝis en la loko Rawa Mazowiecka en la familio kun longaj nobelaj tradicioj, kiu fine de la 19-a jarcento investis en multajn farmbienojn, muelejojn, segejojn, komercis per droŝkoj kaj ĉeveturiloj. Post la translokiĝo al Varsovio la patro zorgis ne nur pri la klereco de siaj tri infanoj, inter kiuj Halina estis la plej juna, sed ankaŭ pri ilia fizika evoluo. La tuta familio entuziasmis pri sporto, ĉefe teniso, kiun praktikis la patro kaj la gefratoj. Ili ofte gastis en la parko Agrikola, unu el la unuaj lokoj de taĉmenta sportumado en Varsovio, sketis en la varsovia Svisa Valo. Halina jam en la lernejana aĝo, en prestiĝa gimnazio de Cecylia Plater-Zyberkówna distinĝiĝis per apartaj fizikaj talentoj, sed kreskante en la ombro de pli aĝa frato – futbalisto de la varsovia klubo Polonia ŝi ne pensis pri la rekordaspira sportumado. Cetere ŝi okupis sin pri siaj aliaj talentoj – literaturaj kaj plastikistaj. Kaj tamen komencinte studojn en la Filologia Fakultato de la Varsovia Universitato instigite de kolegino ŝi komencis trejni en la Akademia Sportista Asocio. Rapide venis la unuaj sukcesoj – la ĉampioneco de Pollando en diskoĵeto kaj kuglopuŝo en 1924. Sume Halina Konopacka 56 fojojn estis pliboniganta la rekordojn de Pollando, ankaŭ rilate la lancoĵeton. 27 fojojn ŝi akiris la ĉampiontitolon de Pollando en la ĵus menciitaj sportbranĉoj, kaj krome en salto supren, petlatlono kaj stafetkuroj 4 x 75 metroj, 4x 100 metroj kaj 4 je 200 metroj. En 1926 ŝi batis la mondrekordon en la diskoĵeto. Dum la landa rivalado ŝia rezulto egalis al 33,40 metroj. Kelkfoje ŝi plibonigis tiun rezulton kaj samjare dum la 2-a Monda Virina Ĉampionado en Gotenburgo per la rezulto 37,71 metroj ŝi akiris la oran medalon. En branĉo ambaŭmana kuglopuŝo ŝi akiris la trian lokon. Eĉ sep fojojn Halina Konopacka estis pliboniganta la mondrekordojn en la diskoĵeto kaj kuglopuŝo. Krome ŝi praktikis rajdadon, ludis tenison kaj korbopilkon, naĝis kaj interesiĝis pri aŭtaj sportoj. Post la unuaj internaciaj sukcesoj Konopacka dediĉis sin al sia laŭvica ĉefcelo, la preparoj al la Olimpikaj Ludoj en Amsterdamo en 1928. Tien ŝi venis kun la deziro venki kaj la firma konvinko pri la venko malgraŭ la malfavora vetero en la tago de la starto. Ŝia revo, ke ŝia eta blankruĝa flageto kresku al grandformata pola standardo ekflirtonta sur la plej alta olimpika fosto realiĝis. Ŝia diskoĵeto atingis 39,62 metrojn. Krom la ora medalo en Amsterdamo Halina Konopacka en plebiscito de sportaj ĵurnalistoj estis agnoskita kiel Plej Bela Sportistino de la Olimpiko. „Sporta Trarigardo” deklaris, ke dank’ al Konapacka la 1928 iĝis epokŝanĝa en la historio de la pola sporto kaj ŝin mem proklamis denove sportisto de la Jaro. La publikan aktivadon de Halina Konopacka kronis tiujare la decembra solenaĵo dum kiu ŝi metis la fondoŝtonon por la Centra Instituto pri la Korpa Eduko en Varsovio. 1928 fariĝis ankaŭ feliĉa jaro en ŝia privata vivo pro la geedziĝo kun kolonelo Ignacy Matuszewski, diplomato, militista altrangulo, fiskoministro en la jaroj 1929-31. Tamen multaj novaj devoj estis forlogantaj ŝin disde la aktiva sportumado. Ŝi estis en la estraro de la Internacia Federacio de Virinaj Sportoj, ŝi prezidis la varsovian filion de la Societo pri la Disvastigado de Fizikika Kulturo de Virinoj. La lastan fojon kiel aktiva sportistino Halina Konopacka prezentiĝis en 1930 dum Monda Ĉampionado de Virinoj en Prago akirinte dum ĝi denove oran medalon. Unu jaron poste ŝi finis sian sportan karieron daŭre praktikante la skiadon, rajdadon kaj tenisludon. Ĝis la fino de la 30-aj jaro ŝi troviĝis inter 10 plej bonaj sportitistinoj de la Pola Tenisluda Asocio. En 1935 Halina Konopacka fariĝis la ĉefredaktoro de la periodaĵo „Start” dediĉita al la fizika, korpa kulturo de virinoj. La aperanta en la dusemajna eldonciklo periodaĵo publikigadis ekzercofaskojn, proponis diversajn sportajn aktivecojn kaj popularigis legoman dieton. La redakcio konkrete helpis al malpli bonstataj polinoj organizante por ili migrotendarojn. Konopacka ne neglektis samtempe sian literaturan talenton. Ŝi kunlaboris kun „Literaturaj Sciigoj” kaj publikigis en „Skamander”. En 1929 aperis ŝia poezikolekto „Któregoś dnia” [Iun tagon]. Kiam eksplodis la 2-a mondmilito Halina Konopacka akompanis la edzon Ignacy Matuszewski en la evakukampanjo de oro el la trezorejo de la Pola Banko. Ŝi eĉ stiris iun el la kamionoj tra Rumanio, Libano, Istambulo, Bejruto ĝis Francio. Dank’ al tio ŝi akiris la novan epiteton „Duoble ora” – por sportaj sukcesoj kaj pro sia rolo en la savado de la nacia riĉaĵo. Post la malvenko de Francio kun la edzo Halina Konopacka tra Hispanio forveturis al Usono kie ŝi vivis ĝis la vivofino. Post la morto de Ignacy Matuszewski ŝi edziniĝis ankoraŭfoje al Jerzy Szczerbiński la antaŭmilita tenisisto kaj forlasis Novjorkon por veturi al Florido. Tie disfloris ŝia pentrista talento kaj iom surprize por ŝi evidentiĝis, ke ŝia bildoj kun la flormotivoj ĝuas grandan intereson de la klientaro. Tamen sporto daŭre gravis en ŝia vivo, ŝi praktikis veladon, bicikladon kaj naĝadon. Ŝiaj elpaŝoj antaŭ la mikrofono de Radio Libera Eŭropo estis la motivo, ke pri Halina Konopacka oni ne aŭdis multe en la komunista Pollando. Ŝian sopiron al la hejmlando entenis ŝiaj leteroj al familianoj kaj poeziaĵoj. Kaj tamen tri fojojn postmililte ŝi vizitis Pollandon. Halina Konopacka mortis en 1989 en Usono. Unu jaron poste la urno kun ŝiaj cindroj ektrovis la lastan ripozlokon en Varsovio, ĉe Bródno-nekropolo.

El la elsendo 19.11.2021. Legas Barbara – 9′ 23″