En nia laŭvica felietono jen pri konindaj poloj, jen pri konindaj lokoj ĉi-semajne mi proponas viziton en la loko Wierszyna, loko fora de Pollando, sed kun Pollando forte ligita. Sufiĉas aldoni, ke ĝi troviĝas pli ol 6 mil kilometrojn for de Pollando. Temas pri vilaĝo situanta en la siberia tajgo ĉe la rivero Ida, ĉirkaŭ 120 kilometrojn for de Irkucko. Ĝiaj hodiaŭaj loĝantoj estas la pranepoj de la polaj enmigrintoj venintaj tien tute libervole en 1910 el la polaj terenoj, el la regionoj de Krakovo kaj Dąbrowa-karbobaseno, el urboj tiaj kiel Sosnowiec, Błędów, Olkusz, Czubrowice, Chruszczobród. Ĉefe temis pri la kamparana loĝantaro, kiun logis tien la ebleco ricevi senpage iom pli ol 16 hektarojn (15 grundpecojn laŭ la areo superinta iom 10 hektarojn laŭ specifa rusa mezuro) kaj 100 rublojn de senredonenda helpo. Ĉio ĉi ligiĝis kun la agrara reformo de Piotra Stołypin, la rusa ĉefministro dum la regado de la lasta caro, Nikolao la 2-a Romanow, loganta kamparanojn setliĝi en Siberio. Poloj trafis al „Trubaczejewski Uczastok”, Trubaczejewski-parcelo, kiu ekde 1910 ŝanĝis la nomon je Wierszynino, por fine fariĝi Wierszyna. En ĝia nomo speguliĝas la situo de la vilaĝo en la pritoreska rivervalo ĉirkaŭita de altaĵoj, iom simila al la apudkrakovaj panoramoj. Al la setliĝontoj oni garantiis la repagon de fervojaj biletoj. Verdire en plimulto la tajgajn grundojn necesis unue mem pretigi por la kultivado. Parto de polaj koloniigontoj de la virgaj terenoj frontinte la realon translokiĝis al aliaj siberiaj urboj. Kelkaj bonstatiĝis, por aliaj la sorto ne estis favora. Relative rapide ili subiĝis al rusigado perdinte la polan lingvon. Tio ne okazis en la aktuale 500-homa vilaĝo Wierszyna , kie tra generacioj konserviĝis la pola lingvo. Al la konservo de la nacia identeco kontribuis multaj kaj frapaj kulturaj, lingvaj kaj religiaj diferencoj kompare kun la indiĝenaj burjatoj. Flue la polan regas ne multaj, la plimulto parolas la polan dialekton el la regiono de Krakovo kun konstatebla influo de silezia lingaĵo kaj evidente influo ankaŭ la rusa. Tamen tiu influo ne rilatas al la lingvosonado kaj se eĉ enpenetras tiun unikan polan lingvon rusaj vortoj, la loĝantoj aplikas al ili polajn finaĵojn. Jam en 1911 polaj setliĝantoj dum la vilaĝa kunsido prezentis la postulon de ŝtata lernejo. Post pluraj intervenoj kaj ricevo de la permso, la elkonstruita de ili triklasa lernejo komencis funkcii aŭtune de la 1912-a jaro. Malgraŭ postuloj pri la pola kiel la instrulingvo la infanoj eĉ ĝis la revolucio povis pollingve lerni nur la religion. Kaj efektive en la unuaj 15 jaroj de bolŝevista regado en Wierszyna oni instruis en la pola lingvo. La malpermeso venis en 1934. Post la 2-a mondmilito la lernejo en Wierszyna daŭre estis triklasa, en 1970 ĝi estis transformita en 8-klasan lernejon. La pola lingvo estis senĉese perata en la polaj familioj, sed tute aparte la situacio avantaĝe ŝanĝiĝis lige kun perestrojko kaj la aperinta ebleco oficiale kultivi la propran lingvon kaj kulturon. En 1987 revenis la instruado de la pola lingvo, kvankam la unuaj instrustoj devis veni el Pollando. Nun en la instruado de la pola lingvo en Wierszyna apartan rolon ludas Ludmiła Wieżyntas, familie Figura, la loka instruistino. Ŝi estas la nepino de la polaj setliĝintoj, kiuj venis el la regiono de Olkusz, sed naskiĝis kaj kreskis en Wierszyna. Dank’ al apartaj cirkonstancoj en 1990 ŝi venis al Pollando por studi la polan filologion kaj diplomiĝinte en 1995 ŝi revenis al Wierszyna. La ruslingva oficiale lernejo la rusan instruas kvazaŭ aldonan instruobejton. En ĉi tiu unika lernejo en la tuta Siberio la lernantoj lernas ĉiujn lernoobjektojn en la pola lingvo. Ekde la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento vizitas la vilaĝon polaj ĵurnalistoj, turistoj, historiiesploristoj. Apartan rolon en la flegado de la pola identeco havas la funkcianta katolika preĝejo, Pola Domo rolanta kiel la loka kulturdomo, folkloraj ensembloj kaj ĉiam pli oftaj vizitoj el Wierszyna en la fora patrolando. Aparte por junuloj tiuj organizitaj vizitoj en Pollando havas specialan dimension, kiel loko ĝis nun konata nur el la familiaj rakontoj kaj el lernejo kaj nun estas propasperte konfirmitaj. La loĝantoj de Wierszyna sen ajna dubo deklaras, ke ĉiam ili estis kaj sentis sin poloj, ke neniam oni sukcesis ilin rusigi. Eĉ se enkreskintaj en la tajga naskiĝloko ili kun fiero konstatas, ke ilia lingvo, la gepatra parolo estas la vera pasporto, parto de ilia Pollando, kiun neniu kapblus de ili forpreni.

El la elsendo 10.09.2021. Legas Barbara – 6′ 46″