La Reĝa Kastelo en Varsovio gastigas de kelka tempo novan ekspozicion titolitan “Chopin. La romantika salono”. La tiel nomataj „salonoj”, en kiuj laŭinvite rendevuis reprezentantoj de la socia elito estis grava fenomeno de la eŭropa socia vivo en la 19-a jarcento. En ili oni traktis gravajn politike, ekonomie kaj sovcie aferojn. Dum tiuj kunsidoj de polaj kaj francaj aristokratoj kaj intelektuloj ofte koncertis fama pola komponisto kaj pianisto Frederiko Chopin.Laŭ Wojciech Fałkowski, la direktoro de la Reĝa Kastelo en Varsovio la nova ekspozicio kompletigas la nunjaran sezonon de Chopin. En ĝia daŭro okazis jam la festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo” kaj proksimiĝas la 18-a Pian- Konkurso de Chopin. En tiuj eventoj enfokusiĝas ne nur la muziko kaj vivo de la granda pola komponisto, sed ili ankaŭ montras la pli larĝan, pli vastan spektron de la eŭropa kultura vivo en la 19-a jarcento. Ĝuste la ekspozicio “Chopin. La romantika salono” rekreas la atmosferon de la kultursalonoj, en kiuj iam koncentriĝis la socia, kultura kaj arta vivo de la sociaj elitoj, aristokrataro. Speciale por la nuna ekspozicio estis venigita el privata pentraĵkolekto en Novjorko la tolaĵo de Henryk Siemiradzki “Chopin en la salono de princo Antoni Radziwiłł en la jaro 1829”, kiu ne prezentiĝis en Pollando dum lastaj 130 jaroj. Ĝi bonege respegulas la atmosferon de salono, la loko por disputi pri novaj artfluoj, politikaj evoluoj, famaj aŭ ne, novaj kaj nekonataj literaturaj verkoj, ankaŭ por interŝanĝi sociajn onidirojn. Junaj, komencantaj artistoj uzis siajn siajn ŝancojn por prezenti dum ili siajn verkojn, sian talenton serĉante famon kaj riĉajn mecenatojn. Kompreneble, ĉar Chopin ekde siaj knabaj jaroj iĝis konata per sia muziktalanto, li ne bezonis serĉi la famon, sed li plene partoprenis en la kultura vivo same en Pollando, kiel en Francio estante tre konata kaj ŝatata virtuozo. En Parizo li gastis en la plej elitaj salonoj, kie li amikiĝis kun tiaj helaj steluloj de la eŭropa kulturmedio, kiel Hector Berlioz, Franc Liszt, Gioacchino Rossini, Robert Schumann, Eugène Delacroix ktp. Kelkajn jarojn poste, lia koramikino George Sand skribis pri Chopin en sia aŭtobiografio: „Ĉio en li estis sublima, mirinda, eĉ ĉiuj liaj idiosinkrazioj kaj strangaĵoj igis lin animo de la kompanio, kiu amegis lin, ĉar li estis la plej admirinda kaj fidinda amiko per sia nobla karaktero, sindonemo, dignoplena teniĝo, rafiniteco kaj korfavoro en la sociaj rilatoj, fiero sen abomeninda vanteco kaj impertinenta pavado. Aleksandra Buszta-Bąk, la kuratoro de la ekspozicio “Chopin. La romantika salono”, memerigis ĉeokaze, ke Chopin gastante en kultursalonoj, poste humorplene priskribadis ilin en leteroj al siaj geamikoj en Varsovio, ofte iomete mokante. Tamen vere li ĝojegis pri malgrandaj kunvenoj, kiam li povis libere montri sian virtuozecon. La ekspozicio prezentas pli ol 40 artefaktojn el la kolektoj de la Reĝa Kastelo en Varsovio, Nacia Instituto de Fryderyk Chopin, Varsovia Muzika Asocio kaj pruntitajn el privataj kolektoj. La vizitantojn atendas pentraĵoj, leteroj, muzikaj manuskriptoj kaj diversaj personaj obiektoj ligitaj kun Chopin. Notindaj estas du dumvive pentritaj portretoj de Chopin, unu el la jaro 1843 de Teofil Kwiatkowski, kaj alia el la jaro 1833 de Pierre-Roche Vigneron. En la planoj de la direktoro de la Reĝa Kastelo estis okazigo de tri koncertoj en La romantika salono, en kiu unu el la eksponaĵoj estas kompreneble fortepiano. La 18-an de septembro koncertis jam polo Szymon Nehring . Por la 25-a de septembro estis planita koncerto de ruso Nikolai Khozainov. La 26-an de septembro koncertos franco Philippe Giusiano. La varsovia ekspozicio „Chopin. La romantika salono” daŭras ĝis la 14 de novembro atendante ne sole la varsovian publikon, sed ĉiujn kiuj lige kun Internacia Chopin-konkurso vizitas la polan ĉefurbon.

El la elsendo 25.09.2021. Legas Barbara – 5′ 50″