Antaŭ du jaroj en la Muzeo de Etnografio kaj Artmetio en Lvovo okazis interesa evento organizita kunlabore kun la Pola Konsulejo. La ekspozicion „La mondo de Adolf Beck laŭ la rigardo de Henryk Beck” akompanis lanĉo  de la libro „La mondo de Adolf Beck laŭ la rigardo de Henryk Beck: tute neoficiale”. Sur la bildoj ilia aŭtoro, la filo de koninda pola sciencisto prezentis la mondon, kiu ĉirkaŭis lian patron aparte en la lastaj vivojaroj, kiam malliberigita en la militkaptitejo en Lvovo li rigardis homan senesperon, dramojn kaj suferojn, kio kontestis lian vivofidon, vivĝojon, la kredon pri vivosenco kaj ĝia celkonformeco. La libro eldonita dank’ al la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Lvovo enhavas multajn nepublikigitajn pli frue akvarelaĵojn, fotojn kaj dokumentojn pri la patro kaj filo Beck. Nin kompreneble interesas Adolf Beck, mondkonata pola neŭrofiziologo, profesoro kaj rektoro de la Lvova Universitato. Li aŭtoris multajn publikaĵojn pri medicino en la lingvoj pola kaj germana. Li aktive partoprenis la laborojn de la Pola Akademio de Kapabloj kaj de la lvova Scienca Societo. La famon alportis al li la malkovro de la bioelektra aktiveco de la cerbaj ondoj, pro kio li estas kalkulata al la pioniroj de elektroencefalografio. Adolf Beck naskiĝis en 1863 en Krakovo, kie post la lernado en la gimnazio de sankta Jacek li komencis mediciajn studojn en la Jagelona Universitato. Ekde 1886 li laboris en la Subinstituto pri Fiziologio kaj Histologio sub la gvido de Napleon Cybulski (pri kiu ni parolis en la elsendo el la 06.03.2015). Beck en la jaroj 1888-1892 estis lia asistanto kaj plej intima kunlaboranto. Ankoraŭ dum la studoj li malkovris la fenomenon de malsinkronigo de la elektra aktiveco de cerbo reage je stimulado. Lia doktoriga disertacio dediĉita al utiligo de elektraj fenomenoj por difini lokalizon de funkcioj en la cerbo kaj en la spino estis prezentita en 1890.  La ĉefcelo de liaj esploroj estis apliko de elektrofiziologio por funkcilokalizo en la cerbo. Kvazaŭ flankrezulto estis la malkovro de unu el la plej esencaj diagnozmetodoj de neŭrologio, aplikata en la tuta mondo, eletroencefalogramo [EEG]. Simile kiel aliaj sciencistoj okupiĝantaj tiuepoke pri similaj temoj li sciis nenion pri la pli fruaj labroj de Richard Caton, kiuj estis konataj nur en Britio. La disertaĵo de Beck distingiĝis inter la aliaj per pli profunda trakto de la problemo lokalizi la sensofunkciojn en la cerbo kaj de la elektroencefalogramo mem. La rezultojn de siaj laboroj li publikigis en la fizjologia periodaĵo Centrablatt für Physiologie. Lia mallonga artikolo provokis disputon pri tio, kiu vere pioniras ĉi-sfere. Beck i.a. argumentis, ke liajn eksperimentojn motivis konkurso anoncita de profesoro Cybulski en 1888, do li aŭtoras la ideon. La diskuton fermis Caton citante siajn nekonatajn publikaĵojn el 1875. Adolf Beck habilitiĝis en la Kuracista Fakultato de la Jagelona Universitato pere de la disertaĵo „Pri la sangopremo en vejnoj”. Poste li estis profesoro pri fiziologio de la Lvova Universitato, du fojojn en la jaroj 1904/05 kaj 1916/17 li havis la funkcion de dekano en la Kuracista Fakultato kaj en la periodo 1912/13 li estis la rektoro de la Universitato. Ekde 1935 li estis la honortitola profesoro de la Jegelona Univeristato en Krakovo. En la periodo 1921-29 li estis ankaŭ lekcianto en la Akademio de la Veterinara Medicino en Lvovo. Adam Beck peredukis ankaŭ aron de elstaraj polaj sciencistoj kiel Czubalski, Herman, Jarubek, Klisiecki, Tothfeld, Tychowski kaj aliaj.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Barbara