Antaŭ unu jaro ni informis pri interesa projekto lanĉita de japanaj esperantistoj, ligita kun la 125-a naskigdareveno de Vasilij Eroŝenko,  rusa blinda verkisto, poeto, blindul­instruisto kaj Esperantisto kaj kun la 100-a datreveno de lia alveno al Japanio,  kie li disvastigis  Esperanton en i.a. blindula medio , verkante multajn fabelojn en la japana kaj en Esperanto. La projekto Eroŝenko-125, kadre de kiu estis planita i.a. eldono de esearo, estis realigita de speciala komitato, kiun prezidis la eksa prezidanto de Japana E-Instituto SIBAYAMA Zyun’iti. La esearo aperis presforme aŭtune de 2015. La 100-paĝa A-4-formata eldonaĵo kun koloraj kovriloj enhavantaj la fotojn de la verkisto konsistas el esperantlingva antaŭparolo de la prezidanto de la Komitato, partoj en Esperanto kaj en la japana lingvo. En la antaŭparolo SIBAYAMA Zyun’iti memorigas la  planitajn agadojn kadre de la Jaro Eroŝenko-125 kiel memorkunsidoj okaze de E-kongresoj kaj kunvenoj, omaĝinsigno kun la vizaĝo de Eroŝenko, E-traduko de liaj fabeloj el la japana, ankoraŭ ne esperantigitaj, porokaza prelego kadre de la pasintoktobra Japana E-kongreso en Senadai, ekspozicio, kiu en novembro estis planita en Tokio por nevidantoj kaj iliaj subtenantoj kaj la lastdecembra omaĝa festeno en restoracio, en kiu Eroŝenko loĝis dum sia dua estado en Japanio. Rilatigante sin al la enhavo de la esearo SIBAYAMA Zyun’iti reliefigas, ke – “Ni ĉefe elektis verkojn unuafoje aperontaj en   tiu ĉi broŝuro. Fakte enestas verkoj jam aperintaj aliloke, sed ili en E-lingva nebrajla formo aperas premiere ĉi tie”. Do la leganto ricevas varian tekstobukedon, kiu jen profundigas kaj sistemigas konojn pri la verkisto, jen proksimigas lian verkaron. La esearon inaŭguras esperantigita studo “Pri la ekspozicio de la Eroŝenko-Domo-Muzeo en Obuĥovka”, aŭtorita de la estrino de la domo-muzeo, tre detale priskibanta la unusolan en Rusio muzeon rilatantan al Esperanto. Do ĝi proksimigas la genezon de la domo, proksimigas la enhavon de unuopaj ekspozicisalonoj. La laŭvica studo aŭtorita de Anatolij Masenko proksimigas la biografilajn epizodojn el la vivo de Eroŝenko rilate al Esperanto. I.a. ni ekscias ekzemple,  ke Eroŝenko helpis prepari E-programojn de Moskva Radio Komintern por eksterlando.  Sekve la leganto de la esearo “Vivis * Vojaĝis * Verkis” havas la okazon konatiĝi kun la studo  de TANABE Kunio “Edukista Dimensio de Eroŝenko” gajninta la unuan premion en la konkurso de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj Rusia E-Asocio de Nevidantoj. En sia studo Anatolij Masenko citas la vortoj de Eroŝenko, ke “..mi nun povas diri, ke la lampo de Aladino ne povus helpi al mi pli ol la verda E-ista steleto; mi estas certa, ke neniu geniulo de arabaj fabeloj povus fari por mi pli, ol la geniulo de la reala vivo doktoro Zamenhof, kreinto de Esperanto”. Tiu aserto estas profundigita en la eseo de SASAKI Teruhiro  “Esperanto kiel “universitato”  por Eroŝenko”. La poeto kun siaj homaranismaj ideoj varme bonvenigata de esperantistoj ne trovis favoron de japanaj aŭtoritatoj kaj en oktobro 1921 estis ekzilita el Japanio. Lia estado en Ŝanghajo, sekve en Pekino estas temo de la sekva eseo de Shi Chengtai el Ĉinio “La akrvida blindula poeto”, al kiu la aŭtoron inspiris la kortuŝaj emocioj spertitaj dum legado de ĉefverkoj de Eroŝenko. Simile inspiraj estis la “Rakontoj de Velkinta Folio” por la aŭtoro de laŭvica studo,  Aoyama Tooru. Kiel konfesas la aŭtoro  tiu ĉi la verko – “Rakontoj de Velkinta Folio”  – estis por li  enirejo al alloga literaturo kaj pordo al profunda Esperantujo, dank’ al kio li fariĝis esperantisto. La porokaza eseo de Julia Patlan (estrino de Internacia scienc-esplora teamo Vasilij Eroŝenko kaj lia epoko) “Nom’ de l’fajr’ – estas am’ al liber’” – listigas nomojn de personoj, kiuj komencis kolekti informojn pri la verkisto kaj konservi memoron pri li, informas pri arkivaj serĉoj kaj novaj trovaĵoj, pri novaj faktoj pri familio Eroŝenko. Bone ordigas konatajn kaj nekonatajn ĝis nun sufiĉe faktojn pri Eroŝenko – kiuj ja ŝpiniĝas tra la publikigitaj studoj kaj eseo – komplikaĵo de la Komitato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko – kronologiaj notoj pri la verkisto. Aliloke aperas la kronologia verkolisto de Eroŝenko kun klarigoj en Esperanto. Tute aparte bonveniginda estas la fakto, ke la “Esearo” prezentas specimenon de la verkista talento de Vasilij Eroŝenko, publikigigante la rakonton “Paskotago”, kiu en 1916 aperis japanlingve kaj estis tradukita kaj komentariita en Esperanto fare de Jokohama Salono de Jokohama E-Rondo.

La E-lingvan parton disde la japanlingva dividas parto ekspozicia enhavanta komencon de la poemo “Homarano” en 46 lingvoj kolektitaj de Tatjana Aŭderska por la 7-a Lingva Festivalo en Odeso en 2001.

Kvankam la japana parto de la “Esearo” povus ŝajni fermita por la E-lingva leganto tamen tiel ne estas, ĉar sed same kiel en la E-a aperas japanlingvaj resumoj, simile la japana parto liveras resumojn E-lingvajn. La unua detaligas kaj subigas al kritika pritakso la rilatojn inter japana blindulo TORII Tokuziro kaj Vasilij Eroŝenko komence taksatajn kiel intimaj. La sekva de ISAKI Miĉiko traktas la estadon de Eroŝenko en Ŝtata Tokia Blindullernejo, kie li lernis japanan masaĝteknikon Anma-arton. Hikita Akio, la sekretario de la Projekto Eroŝenko-125 sian atenton koncentriĝas pri la japanaj amikoj de Eroŝenko Motizuki Yuriko kaj Niitu Yosihisa. Hayashi Satiko adresas al la rusa poeto kortuŝan leteron. La lasta japana kontribuo de Tanaka Yasuko estas dediĉita al ŝia patro esploranto pri Eroŝenko.

Finate la foliumadon de la Esearo aperinta kiel frukto de la Projekto Eroŝenko-2015 ni aldonu, ke redaktita kaj eldonita de la Komiato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko ĝi estas distribuata de Japana E-Instituto. La eldonon kaj distribuadon financis Bonfara Fonduso Taĉikaŭa de LIONS-klubo de Nihonbasi, Tokio.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Barbara – 8’41”