Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

La japana Jaro Eroŝenko 125 kaj la esearo “Vivis • Vojaĝis • Verkis”

Antaŭ unu jaro ni informis pri interesa projekto lanĉita de japanaj esperantistoj, ligita kun la 125-a naskigdareveno de Vasilij Eroŝenko,  rusa blinda verkisto, poeto, blindul­instruisto kaj Esperantisto kaj kun la 100-a datreveno de lia alveno al Japanio,  kie li disvastigis  Esperanton en i.a. blindula medio , verkante multajn fabelojn en la japana kaj en Esperanto. La projekto Eroŝenko-125, kadre de kiu estis planita i.a. eldono de esearo, estis realigita de speciala komitato, kiun prezidis la eksa prezidanto de Japana E-Instituto SIBAYAMA Zyun’iti. La esearo aperis presforme aŭtune de 2015. La 100-paĝa A-4-formata eldonaĵo kun koloraj kovriloj enhavantaj la fotojn de la verkisto konsistas el esperantlingva antaŭparolo de la prezidanto de la Komitato, partoj en Esperanto kaj en la japana lingvo. En la antaŭparolo SIBAYAMA Zyun’iti memorigas la  planitajn agadojn kadre de la Jaro Eroŝenko-125 kiel memorkunsidoj okaze de E-kongresoj kaj kunvenoj, omaĝinsigno kun la vizaĝo de Eroŝenko, E-traduko de liaj fabeloj el la japana, ankoraŭ ne esperantigitaj, porokaza prelego kadre de la pasintoktobra Japana E-kongreso en Senadai, ekspozicio, kiu en novembro estis planita en Tokio por nevidantoj kaj iliaj subtenantoj kaj la lastdecembra omaĝa festeno en restoracio, en kiu Eroŝenko loĝis dum sia dua estado en Japanio. Rilatigante sin al la enhavo de la esearo SIBAYAMA Zyun’iti reliefigas, ke – “Ni ĉefe elektis verkojn unuafoje aperontaj en   tiu ĉi broŝuro. Fakte enestas verkoj jam aperintaj aliloke, sed ili en E-lingva nebrajla formo aperas premiere ĉi tie”. Do la leganto ricevas varian tekstobukedon, kiu jen profundigas kaj sistemigas konojn pri la verkisto, jen proksimigas lian verkaron. La esearon inaŭguras esperantigita studo “Pri la ekspozicio de la Eroŝenko-Domo-Muzeo en Obuĥovka”, aŭtorita de la estrino de la domo-muzeo, tre detale priskibanta la unusolan en Rusio muzeon rilatantan al Esperanto. Do ĝi proksimigas la genezon de la domo, proksimigas la enhavon de unuopaj ekspozicisalonoj. La laŭvica studo aŭtorita de Anatolij Masenko proksimigas la biografilajn epizodojn el la vivo de Eroŝenko rilate al Esperanto. I.a. ni ekscias ekzemple,  ke Eroŝenko helpis prepari E-programojn de Moskva Radio Komintern por eksterlando.  Sekve la leganto de la esearo “Vivis * Vojaĝis * Verkis” havas la okazon konatiĝi kun la studo  de TANABE Kunio “Edukista Dimensio de Eroŝenko” gajninta la unuan premion en la konkurso de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj Rusia E-Asocio de Nevidantoj. En sia studo Anatolij Masenko citas la vortoj de Eroŝenko, ke “..mi nun povas diri, ke la lampo de Aladino ne povus helpi al mi pli ol la verda E-ista steleto; mi estas certa, ke neniu geniulo de arabaj fabeloj povus fari por mi pli, ol la geniulo de la reala vivo doktoro Zamenhof, kreinto de Esperanto”. Tiu aserto estas profundigita en la eseo de SASAKI Teruhiro  “Esperanto kiel “universitato”  por Eroŝenko”. La poeto kun siaj homaranismaj ideoj varme bonvenigata de esperantistoj ne trovis favoron de japanaj aŭtoritatoj kaj en oktobro 1921 estis ekzilita el Japanio. Lia estado en Ŝanghajo, sekve en Pekino estas temo de la sekva eseo de Shi Chengtai el Ĉinio “La akrvida blindula poeto”, al kiu la aŭtoron inspiris la kortuŝaj emocioj spertitaj dum legado de ĉefverkoj de Eroŝenko. Simile inspiraj estis la “Rakontoj de Velkinta Folio” por la aŭtoro de laŭvica studo,  Aoyama Tooru. Kiel konfesas la aŭtoro  tiu ĉi la verko – “Rakontoj de Velkinta Folio”  – estis por li  enirejo al alloga literaturo kaj pordo al profunda Esperantujo, dank’ al kio li fariĝis esperantisto. La porokaza eseo de Julia Patlan (estrino de Internacia scienc-esplora teamo Vasilij Eroŝenko kaj lia epoko) “Nom’ de l’fajr’ – estas am’ al liber’” – listigas nomojn de personoj, kiuj komencis kolekti informojn pri la verkisto kaj konservi memoron pri li, informas pri arkivaj serĉoj kaj novaj trovaĵoj, pri novaj faktoj pri familio Eroŝenko. Bone ordigas konatajn kaj nekonatajn ĝis nun sufiĉe faktojn pri Eroŝenko – kiuj ja ŝpiniĝas tra la publikigitaj studoj kaj eseo – komplikaĵo de la Komitato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko – kronologiaj notoj pri la verkisto. Aliloke aperas la kronologia verkolisto de Eroŝenko kun klarigoj en Esperanto. Tute aparte bonveniginda estas la fakto, ke la “Esearo” prezentas specimenon de la verkista talento de Vasilij Eroŝenko, publikigigante la rakonton “Paskotago”, kiu en 1916 aperis japanlingve kaj estis tradukita kaj komentariita en Esperanto fare de Jokohama Salono de Jokohama E-Rondo.

La E-lingvan parton disde la japanlingva dividas parto ekspozicia enhavanta komencon de la poemo “Homarano” en 46 lingvoj kolektitaj de Tatjana Aŭderska por la 7-a Lingva Festivalo en Odeso en 2001.

Kvankam la japana parto de la “Esearo” povus ŝajni fermita por la E-lingva leganto tamen tiel ne estas, ĉar sed same kiel en la E-a aperas japanlingvaj resumoj, simile la japana parto liveras resumojn E-lingvajn. La unua detaligas kaj subigas al kritika pritakso la rilatojn inter japana blindulo TORII Tokuziro kaj Vasilij Eroŝenko komence taksatajn kiel intimaj. La sekva de ISAKI Miĉiko traktas la estadon de Eroŝenko en Ŝtata Tokia Blindullernejo, kie li lernis japanan masaĝteknikon Anma-arton. Hikita Akio, la sekretario de la Projekto Eroŝenko-125 sian atenton koncentriĝas pri la japanaj amikoj de Eroŝenko Motizuki Yuriko kaj Niitu Yosihisa. Hayashi Satiko adresas al la rusa poeto kortuŝan leteron. La lasta japana kontribuo de Tanaka Yasuko estas dediĉita al ŝia patro esploranto pri Eroŝenko.

Finate la foliumadon de la Esearo aperinta kiel frukto de la Projekto Eroŝenko-2015 ni aldonu, ke redaktita kaj eldonita de la Komiato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko ĝi estas distribuata de Japana E-Instituto. La eldonon kaj distribuadon financis Bonfara Fonduso Taĉikaŭa de LIONS-klubo de Nihonbasi, Tokio.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Barbara – 8’41”

Koninda Polo: Henryk Sienkiewicz

Henryk Sienkiewicz (1846-1916) estas unu el la plej elstaraj kaj plej popularaj polaj verkistoj. Li devenis en la paŭperiĝinta nobela familio, kiu el Wola Okrzejska en 1861 transokiĝis al Varsovio. Henryk Sienkiewicz jam pli frue komencis tie la gimnazian lernadon. Post la abiturienta ekzameno li studis en la varsovia Ĉeflernejo juron kaj medicinon, sed ŝanĝinte la studprofilon li finis  la filologian-historian fakultanton. Tie li faris ĝisfundajn studojn pri literaturo kaj la malnovpola lingvo. Sian laboron li komencis kiel ĵurnalisto en 1869, kiel felietonisto traktante la socian kaj kulturan temaron, analizante vivon de ĉiuj socitavoloj. En la jaroj 1872-1878 li estis raportisto, felietonisto kaj fine kunposedanto de la dusemajna periodaĵo „Niwa”. Tiuperiode Sienkiewicz akiris grandan popularecon publikigante kiel korespondisto de „Gazeta Polska” siajn „Leterojn el vojaĝo”. Li estis priskribanta en ili siajn impresojn kaj spertojn pri  la estado en Usono. En brila formo, kun konsidero de detaloj kaj humorsento, li raportis pri la kutimoj de la tiama Usono, pri la vivo de la pola kolonio, pri la naturo, pri siaj konigaj kaj ĉasistaj ekspedicioj, teatraj prezentiĝoj de Helena Modrzejewska. La leteroj tradukitaj en 9 lingvojn estis kun rekono akceptitaj en Usono. En 1886 Sienkiewicz daŭrigis siajn vojaĝojn vizitinte Konstantinopolon, Atenon kaj Italion, Hispanion kaj eĉ Afrikon. La literaturan verkadon Sienkiewicz komencis per noveloj, da kiuj kreiĝis ĉirkaŭ kvardeko. La rakontomaniero, la lingva riĉo kaj brilaj stilfiguroj certigis al li firman lokon en la historio de la pola novelaro kaj dank’ al la tradukoj kontribuis al internacia famo. Unu el ili „La tatara jugo” povas esti traktata kiel enkonduko en lian historiteman verkadon. Ĝuste la plej grandan famon alportis al Heryk Sienkiewicz grandaj historiaj romanoj. Kiel neniu alia li kapablis ligi per  elstara rakontoarto historiajn faktojn kun la literatura fikcio. Liaj plej famaj historiaj romanoj estas „Trilogio”, „Quo Vadis” kaj „Teŭtonaj Kavaliroj”. La fonon de „Trilogio”, verko triparta „Per fajro kaj glavo”, „Inundo” kaj „Sinjoro Wołodyjowski” konsistigas la eventoj el la pasintenco de Pollando, ligitaj kun la periodo de kontraŭkozakaj militoj, kontraŭbatalo de sveda invado kaj bataloj kontraŭ Turkion. Pollando prezentiĝas sur la paĝoj de „Trilogio” kiel ŝtato forta, kapabla supervenki ĉiajn malfacilaĵojn. Tio havis apartan signifon por la leganto en la epoko de dispartigoj de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio revenigane al poloj la fierosenton pri si mem kaj Pollando.  En „Trilogio „Sienkiewicz manifestis grandan epikan talenton, kiun rekonis ne nur polaj legantoj, sed ankaŭ eksterlandaj, ĉar ĝi estis tradukita en dudek kelkajn lingvojn. Sienkiewicz profunde studis la priskribitan historian epokon, kaj la genezon de la romano ĉerpis el la epokrilataj kronikoj kaj alispecaj dkumentoj. La animleva karaktero de la „Trilogio” por poloj en la epoko de la dispartigoj estas nekontestebla. Similan rolon ludis alia historia romano de Sienkiewicz  „La Teŭronaj Kavaliroj” apogita sur la historia kroniko de Jan Długosz kaj aliaj historiaj dokumentoj. Kreiĝis bonege skizita bildo de la mezepoka Pollando, el la tempo de la kontraŭteŭtonaj militoj,  kun priskribo de kavaliraj kutimoj kaj brila bildo de la venka batalo apud Grunwald en 1410. Internacian famon kaj Nobel-premion alportis al Sienkiewicz la publikigata en „Gazeta Polska” en la jaroj 1895-96 romano Quo Vadis.  Li prezentis en ĝi Romon dum la  regado de Nero kun ĝia tuta pompo, lukso kaj intelekta kulturo. Sienkiewicz bone konante Romon kaj ligitan kun ĝi literaturon same historian kiel al li nuntempan prezentis buntan kaj plastikan bildon de la cezara kortego, skizante samtempe brilajn figurojn de ĝiaj ĉefherooj. La romano estis tradukita en 40 lingvojn, inkluzive de Esperanto. Kreiĝis laŭ ĝi opero de Jean Nouges. Feliks Nowowiejski komponis baze de ĝi oratorion, Jan Styka pentris panoramon. „Quo Vadis” estis ankaŭ kelkfoje filmita. Cetere kiel filmoj aperis la pli frue menciitaj romanoj „Per fajro kaj glavo”, „Inundo” kaj „Sinjoro Wołodyjowski”, „Teŭtonaj kavaliroj”. Mencindaj estas la du filmaj versioj de alia romano de Sieniewicz „Tra dezerto kaj arbaro”. Temas pri aventurromano por junuloj, kiu bunte kaj intereskapte rakontas pri la aventuro de du infanoj polo, Staś Tarkowski kaj britino, Nell Rowlison en Afriko dum la ribelo de Mahdi en Sudano. Ankaŭ ĉi tiu romano estis tradukita en Esperanton. Omaĝe al la 25-jariĝo de la verkista laboro de Henryk Sienkiewicz kaj rekone por ĝi la pola socio oferis al li en 1900 bienon Oblęgorek apud Kielce, kie li ŝatis pasigi somerajn monatojn kaj kie nun troviĝas muzeo dediĉita al li kaj lia verkado. Krom sia diligena publica kaj verkista laboro Henryk Sienkiewicz engaĝiĝis al multaj sociaj kampanjoj, i.a. la elkonstruo de monumento de Adam Mickiewicz en Varsovio. Li estis prezidanto de la Kaso de Antaŭzorgo pri Lieraturistoj kaj Ĵurnalistoj, li kunestablis la ekzistantan ĝis hodiaŭ Kason  de Mianowski por Personoj laborantaj sur la scienca kampo. En 1989 li fondis stpendion, kiu portis la nomon de lia edzino Maria por literturistoj troviĝantaj en malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj. Sienkiewicz estis krome fondinto de preĝejo en Zakopane kaj kontraŭftiza sanatorio por infanoj. Plurfoje li estis elpaŝanta rilate al gravaj publikaj kaj politikaj demandoj. I.a. multfoje li kontraŭis la prusan germanigan politikon kaj postulis aŭtonomion por la Pola Reĝolando dependa de la rusa carismo. Lia lasta grava iniciato estis la Komitato por Helpo al la Militviktimoj en Pollando, kiu kreiĝis en Vavey en Svislando post la eksplodo de la 1-a monmilito. Unu el ĝiaj kunorganizintoj estis Ignacy Jan Paderewski. Tiu filantropia komitato kolektis el la tuta mondo nutraĵojn, medikamentojn, vestaĵojn kaj monrimedojn. En Vevey Henryk Sienkiewicz mortis la 15-an de novembro 1916 ne ĝisatendinte la renaskiĝon de Pollando. Tie en la akompano de amikoj, admirantoj de lia talento, diverslandaj delegacioj li estis entombigita. Tamen ne por eterne. Liaj korporestaĵoj estis en 1924 venigitaj al Varsovio. Tiu reveno de Henryk Sienkiewicz laŭ la itinero de lia ĉerko al Varsovio alprenis la karakteron de tutlanda manifestacio. Sian lastan lokon ĝi trovis en la kripto de la varsovia katedralo de sankta Johano.

El la elsendo 10.01.2016. Legas Barbara

La historia minejo Guido en la servo de turistoj

Hieraŭ, tio estas la 10-an de decembro 2015 turistoj denove aperis sur la plej malalte sutuanta nivelo 170 en la historia minejo Guido en Zabrze, kiu nun portas la nomon de la patronino de i.a. ministoj sankta Barbara. Valoras noti, ke la nomon de la sanktulino portis la unua ŝakto, kiun oni komencis tiuloke bori en 1855. La minejo Guido estas unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj en la silezia vojevodio. La subterajn itinerojn sur la niveloj de 170 kaj 320 metroj sub la ternivelo logas almenaŭ 100 mil turistojn, laste eĉ 135 mil dum la jaro. La restaŭrita kaj solene lanĉita nivelo de s-ta Barbara estas unu el serio de eventoj ligitaj kun disponigo al turistoj de elementoj de la mineja infrastrukturo en la lasta tempo modernigita kaj plivastigita. Ankoraŭ en 2015 ekfunkcios objekto por turisma priservo surtere. En la unuaj monatoj de 2016 oni planas inaŭguri itineron ekstreman, kiu kondukos tra nealireblaj ĝis nun koridoroj sur la nivelo 320. Ĝis nun en la profundeco de 170 metroj sub la ternivelo en Guido estis prezetata la minista laboro, la karbominado kaj maŝinoj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Post la alikonstruo la ĉirkaŭ unuklometra itinero koncentriĝas pri la pezo de la minista laboro en la komenco de la 20-a jarcento, la periodo de mekanikigo, teknologia progreso kaj forta kulto de s-ta Barbara en la suprasilezia minindustrio. La itinero sur la nivelo s-ta Barbara vizitebla kaj de malgrandaj infanoj kaj de grandaĝuloj estas dividita je kvar temsferoj: “Laboro en minejo”, “Racio kaj kredo”, “Kulto de s-ta Barbara” kaj “S-ta Barbara – kuntekstoj”. La unua rakontas pri la specifeco en la iama mineja laboro, utiligo de ĉevaloj sub la tero, sento de malcerteco kaj daŭra minaco labori tie. En tiu parto estis i.a. utiligitaj originalaj subteraj staloj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj kun ekipaĵaro. Tie ĉi estas ankaŭ aplikitaj modernaj plurrimedaj amaskomunikiloj. La troviĝanta en la t.n. pumpilhalego sfero “Racio kaj kredo” koncernas asociaciojn kaj rilatojn inter scioj, konoj kaj religio. La arkitekturo de  ĉi tiu kamero taŭgas por grandformata, tridimensia prezento en la formo de modelado. Tie turistoj konatiĝas kun la figuro de s-ta Barbara kaj genezo de ŝia kulto. Tamen kiel koron de la ekspozicio la muzeaj laborantoj de Guido difinas sferon rekte dediĉitan al la kulto de la sanktulino. Kruda briko, ŝtalaj konstruelementoj kaj industrieca klimato de la kamero B povis veki asociaciojn kun monumentecaj novgotikaj sileziaj preĝejoj. Oni transformis do ĝin en kapelon kun i.a. vitralo kaj skulptaĵo de s-ta Barbara speciale faritaj por la Muzeo de la Karboŝtona Minado.  En la lasta sfero, troviĝanta proksime al la ŝakto Guido, troviĝas muzeaj eksponaĵoj en kvin vitroŝrankoj kaj prezentataj helpe de elektronikaj pupitroj. Tie ĉi turisto povas profundigi konojn pri s-ta Barbara kaj rigardi ekspozicion al ŝi dediĉitan. Kiel menciite baldaŭ surtere ekfunkcios ampleksa konstruaĵo por priservo de turistoj. En vastigita  spaco kreiĝis moderna atendejo, vestdeponejo kaj duŝoj por turistoj, kiuj vizitos la ekstreman itineron sur la nivelo de 320 metrojsub la ternivelo.  Ĝi komenciĝos en la profundo de ĉ. 355 metroj kaj vizitantoj preterpasos i.a. konserviĝintan karbomuron longan 110 metrojn  kun 10-grada kliniĝo. Ĝi verdire jam ekzistas, sed bezonas loĝisikan finpretigon. La komenciĝintaj printempe 2015 renovigaj laboroj en Guido ne malebligis la vizitadon de la minejo, ĉar la nivelo 320 la tutan tempon servis al turistoj en la ĝisnuna formo. Temas pri pli ol la 2-kilometra itinero kun aŭtenta kaj funkcianta mineja ekipaĵaro. En la lastaj jaroj kelkaj kameroj estis transformitaj tiel,  ke kreiĝis sferoj de kulturo, merkatagado kaj distro – kun bierdrinkejo kaj kineja, ekspozicia kaj koncerta salonegoj. Unu el la atrakciaĵoj estas traveturo per minista unutraka vagonareto, kies trako troviĝas supre super la vagonoj. La historia minejo Guido estas unikaĵo en la monda skalo, en kiu krom minejaj restaĵoj rigardeblaj estas ankaŭ geologia aspekto de la subteraj tavoloj. Por turistoj la nivelo en la profundo de 170 metroj sub la ternivelo estis disponigita en junio 2007. Tiu en la profundo de 320 metroj en decembro 2008. Nun rekonstruite ilia turisma atrakcieco kresk

El la elsendo 11.12.2015. Legas Barbara – 6’30”

Koninda polo: Adolf Beck

Antaŭ du jaroj en la Muzeo de Etnografio kaj Artmetio en Lvovo okazis interesa evento organizita kunlabore kun la Pola Konsulejo. La ekspozicion „La mondo de Adolf Beck laŭ la rigardo de Henryk Beck” akompanis lanĉo  de la libro „La mondo de Adolf Beck laŭ la rigardo de Henryk Beck: tute neoficiale”. Sur la bildoj ilia aŭtoro, la filo de koninda pola sciencisto prezentis la mondon, kiu ĉirkaŭis lian patron aparte en la lastaj vivojaroj, kiam malliberigita en la militkaptitejo en Lvovo li rigardis homan senesperon, dramojn kaj suferojn, kio kontestis lian vivofidon, vivĝojon, la kredon pri vivosenco kaj ĝia celkonformeco. La libro eldonita dank’ al la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Lvovo enhavas multajn nepublikigitajn pli frue akvarelaĵojn, fotojn kaj dokumentojn pri la patro kaj filo Beck. Nin kompreneble interesas Adolf Beck, mondkonata pola neŭrofiziologo, profesoro kaj rektoro de la Lvova Universitato. Li aŭtoris multajn publikaĵojn pri medicino en la lingvoj pola kaj germana. Li aktive partoprenis la laborojn de la Pola Akademio de Kapabloj kaj de la lvova Scienca Societo. La famon alportis al li la malkovro de la bioelektra aktiveco de la cerbaj ondoj, pro kio li estas kalkulata al la pioniroj de elektroencefalografio. Adolf Beck naskiĝis en 1863 en Krakovo, kie post la lernado en la gimnazio de sankta Jacek li komencis mediciajn studojn en la Jagelona Universitato. Ekde 1886 li laboris en la Subinstituto pri Fiziologio kaj Histologio sub la gvido de Napleon Cybulski (pri kiu ni parolis en la elsendo el la 06.03.2015). Beck en la jaroj 1888-1892 estis lia asistanto kaj plej intima kunlaboranto. Ankoraŭ dum la studoj li malkovris la fenomenon de malsinkronigo de la elektra aktiveco de cerbo reage je stimulado. Lia doktoriga disertacio dediĉita al utiligo de elektraj fenomenoj por difini lokalizon de funkcioj en la cerbo kaj en la spino estis prezentita en 1890.  La ĉefcelo de liaj esploroj estis apliko de elektrofiziologio por funkcilokalizo en la cerbo. Kvazaŭ flankrezulto estis la malkovro de unu el la plej esencaj diagnozmetodoj de neŭrologio, aplikata en la tuta mondo, eletroencefalogramo [EEG]. Simile kiel aliaj sciencistoj okupiĝantaj tiuepoke pri similaj temoj li sciis nenion pri la pli fruaj labroj de Richard Caton, kiuj estis konataj nur en Britio. La disertaĵo de Beck distingiĝis inter la aliaj per pli profunda trakto de la problemo lokalizi la sensofunkciojn en la cerbo kaj de la elektroencefalogramo mem. La rezultojn de siaj laboroj li publikigis en la fizjologia periodaĵo Centrablatt für Physiologie. Lia mallonga artikolo provokis disputon pri tio, kiu vere pioniras ĉi-sfere. Beck i.a. argumentis, ke liajn eksperimentojn motivis konkurso anoncita de profesoro Cybulski en 1888, do li aŭtoras la ideon. La diskuton fermis Caton citante siajn nekonatajn publikaĵojn el 1875. Adolf Beck habilitiĝis en la Kuracista Fakultato de la Jagelona Universitato pere de la disertaĵo „Pri la sangopremo en vejnoj”. Poste li estis profesoro pri fiziologio de la Lvova Universitato, du fojojn en la jaroj 1904/05 kaj 1916/17 li havis la funkcion de dekano en la Kuracista Fakultato kaj en la periodo 1912/13 li estis la rektoro de la Universitato. Ekde 1935 li estis la honortitola profesoro de la Jegelona Univeristato en Krakovo. En la periodo 1921-29 li estis ankaŭ lekcianto en la Akademio de la Veterinara Medicino en Lvovo. Adam Beck peredukis ankaŭ aron de elstaraj polaj sciencistoj kiel Czubalski, Herman, Jarubek, Klisiecki, Tothfeld, Tychowski kaj aliaj.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Barbara

Koninda Pollando: Wilamowice

Wilamowice estas malgranda urbeto situanta en la sudokcidenta Pollando, kies loĝantoj de jarcentoj uzas propran lingvaĵon. Germanoj dum la 2-a mondmilito klopodis germanigi ĝiajn loĝantojn. Tiuj kiuj ne subskribis germanan naciliston trafis al koncentrejoj. Pacon ne alportis la 1945-a jaro. Dum la stalinisma epoko la lokaj lingvo, vestoj kaj kutimoj estis malpermesitaj kaj pli ol 60 personoj malobeantaj la malpermeson estis ekzilitaj al Uralo. Nur en 1956 tiu malpermeso estis forigita. Komence de la 21-a jarcento ŝajnis, ke proksmiĝas fino de unika kulturo, sed tiam ekzorgis pri ĝi la plej junaj loĝantoj.  Aktuale la lingvon de Wilamowice lernas en la tiea lernejo pli ol 30 infanoj kaj private pliaj dek kelkaj personoj. Tamen kiel la gepatran uzas ĝin ĉ. 20-30 personoj, plej ofte grizaĝaj. Do grava kaj aparta evento en la vivo de Wilamowice estas, ke la plej proksiman sabaton la lokaj junuloj prezentos fragmentojn de la romano de Tolkien „Hobito, aŭ tien kaj reen” en la traduko en la vilamovican lingvon „Hobbit: hejn an cyryk”. La duonhora spektaklo disvolviĝos en la loka fajobrigadista domo. Samtempe estos prezentita la bildvortaro de la vilamovica lingvo, verdire ĝia unua lernolibro, ĉar ĝis nun estis publikigitaj nur porinfanaj rakontoj. Wilamowice troviĝas en la distrikto de Bielsko Biała.  Meze de la 13-a jarcento fondis ĝis setliĝantoj el Frislando kaj Flandrio, kiuj dum jarcentoj konservis sian apartecon en vestoj kaj parolo. La vilmavica lingvo estas la mezepoka varianto de teŭtonaj lingvoj, kiu estis parolata ĝis la alveno de la Ruĝa Armeo. Plej parencaj al ĝi estas la germana, jida kaj luksembrgia lingvoj. La vilamovica komencis renaskiĝi post 1989, al kio grave kontribuas la societo Wilamowanie, kiuj nun klopodas, ke ĝi akiru la statuson de la regiona lingvo. Nun daŭras laboroj pri ĝia granda vortaro. En Wilamowice loĝas aktuale ĉ. tri mil personoj. La urbo estas hortikultura centro kaj centro de la lina industrio. Laŭ tradicio la setlejo estis establita kelkajn jarojn post la mongola invado kontraŭ Pollandon en 1241 fare de setliĝantoj venintaj el la okcidento, kiuj pli frue establis proksiman setlejon, la nunan vilaĝon Stara Wieś. La unuan fojon Wilamowice estis menciita sub la nomo Novovillamowicz inter paroĥoj de Oświęcim-paroĥaro en la Krakova Diocezo en 1326 en la registro de la porpapa denarofero.  Do ĝi devis ekzisti jam pli frue.  Laŭ la analizo de la lingvo kaj vestoj de pli postaj loĝantoj oni konkludis, ke ĝiaj setliĝantoj deriviĝis el Frislando kaj Flandrio, kaj laŭ la nomo de la urbo, ke ĝia lokalizanto, la peranto inter feŭdo kaj setliĝantoj estis iu Wililliam, verŝajne el Skotlando. La elektita loko for de grandaj riveroj povas sugesti ankaŭ timon pri indundoj. Ne senkaŭze. En 1238 la danĝera riverelbordiĝo priindundis grandan surfacon de Flandrio instigante loĝantojn al forfuĝo. La loĝantoj de Stara Wieś  kun la tempofluo asimiliĝis. Vilamovicanoj restis en kultura izoliteco eĉ ĝis la 2-a mondmilito. Ili konservis sian arkaikan lingvon, kutimojn, kostumojn (kun elementoj de la skota kradmotivo, turkaj kaj floraj motivoj) kaj senton de aparteco. Politike Wilamowice ekde ĉ. 1315-a apartenis al Oświęcim-Princilando. La lokon sub la nomo Wylamowycze mencias pola kronikisto Jan Długosz enLiber beneficiorum dioecesis Cracoviensis en la jaroj 1470-80 menciante kiel posedantojn Nikolaon kaj Johanon Wiliamowski blazone Kornicz. En 1808 la lokaj kamparanoj elaĉetis la sinjorajn grundojn, kio liberigis ilin de servituto. En la lokoevoluis la teksa metio kaj kamparanoj vendadis siajn produktojn i.a. en Vieno, Varsovio, Triesto, Konstantinopolo aŭ Hamburgo. La 8-an de januaro 1818 Wilamowice akiris la urborajtojn kaj kun ili rajton al ĉitagaj jarmarkoj, propra poŝtoficejo, kuracisto, apoteko, policejo kaj lernejo. En 1887 kreiĝis teksista lernejo. Laŭ aŭstrapopolregistro el 1900 en 317 konstruaĵoj sur la surfaco de 1039 hektaroj vivis 1719 personoj, en plimulto katolikoj, 67-procente germanlingvanoj kaj 33-procente pollingvanoj. En la intermilita periodo Wilamowice ektroviĝis en la limoj de la renaskiĝinta Pollando. Post la dummilita enkorpigo en la 3-an Regnon ĝi revenis post la militfino al Pollando.

El la elsendo 20.11.2015. Legas Barbara

Koninda polo: Jan Matejko

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Jan Matejko, pentristo kaj desegnisto ligita kun Krakovo, la plej elstara reprezentanto de la historia fluo en la pola pentroarto. Nunjare ni solenis lian 177-an naskiĝdatrevenon kaj 122-an datrevenon de la morto. Matejko estas unu el la plej alte taksataj pentristoj en la historio de la pola arto, kreinto de la nacia skolo de la historia pentrado. Ĝi plenumis apartan rolon en la ŝtato senigita je politika suvereneco sekve de la dispartigaj traktatoj (rusa, prusa kaj aŭstra) el la jaroj 1772-1795. Bildigante la iaman grandecon de la Respubliko kaj gloron de ĝia militistaro Matejko formis korojn kaj mensojn de poloj, revenigante al ili kredon pri la renaskiĝo de la sendependa Patrolando. Kiel la unua li atribuis altan rangon al la historia pentroarto, vaste fasinis per ĝi la socion manifestinte sur la internacia areno altan nivelon  de la pola arto kaj akrinte la plej altajn distingojn dum internaciaj ekspozicioj. Kiel membro de multaj prestiĝaj Akademioj kaj Artinstitutoj li prenis lokon en la vico de la plej elstaraj eŭropaj pentristoj de la 2-a duono de la 19-a jarcento. En la familia domo de Matejko regis pola, patriota etoso malgraŭ tio, ke la patro havis ĉeĥajn radikojn kaj la patrino devenis el poligita germana familio. Du fratoj de Jan Matejko batalis dum Printempo de Popoloj en Hungario, poste en la Januara Insurekcio. En esenca maniero la imagopovon kaj interesiĝon de estonta pentristo influis lia frato Franciszek, scienca laboranto de la Jagelona Universitato. Ne sensignifa estis la etoso de la hejmurbo Krakovo, ĝiaj historiaj objektoj radikantaj en la Mezepoko, la nacia sanktejo sur Wawel-altaĵo kun la Reĝa Kastelo kaj tomboj de la polaj reĝoj en la katedralo kaj relative granda, kompare kun la aliaj aneksitaj partoj de la lando, libereco por kultivi naciajn tradiciojn. Havante 13 jarojn en 1852 Jan Matejko komencis studojn en la krakova Akademio de la Belartoj. Liaj studinteresiĝoj estis jam tiam klare difinitaj. La sekvan jaron li pentris sian unuan historian tolaĵon „Caroj Ŝujski antaŭ la reĝo Sigismundo la 3-a”. Siajn historiajn konojn Matejko senĉese profundigadis studante verkojn de malnovaj kronikistoj. Sian pasion de desegnisto-dokumentisto li flegis skizante la bildojn de polaj reĝoj kaj princoj, antikvaĵojn de la krakova arkitekturo, skuptarto kaj artmetioj. Jan Matejko akirinte stipendion en 1858 daŭrigis studojn en la Akademio de Belartoj en Munkeno. Tie li fasciniĝis pri la historia  pentroarto de franca artisto Paul Delaroche. Poste mallonge Matejko studcele vizitis Vienon. La ideologia kaj arta siluetoj de Matejko maturiĝis komence de la 60-aj jaroj ene de la krakova bohemianaro inter junaj artistoj, verkistoj kaj historiistoj. Unu el siaj plej elstaraj pentraĵoj „Stańczyk” li kreis en 1862 havante apenaŭ 24 jarojn. Stańczyk, la reĝa distrulo personigas la politikan enpensiĝon kaj solecon pri la politikaj konsekvencoj de la perdo de larandregiona fortreso en Smoleńsk dum la milito kontraŭ Moskvo en 1514. La grandformataj oleaj pentraĵoj de Matejko i.a.  „Prediko de Skarga” (224 je 397 centimetroj), „Rejtan. La falo de Pollando” (282 je 487 centimetroj), „Batalo apud Grunwald” (426 je 987 centimetroj) impresas ne nur per pentrista majstreco, sed ankaŭ kvazaŭ kameraa/filmista prezento de la historio. Liajn pentraĵojn formas komponaĵoj prezentantaj unuaplane plurpersonajn figurojn, ofte laŭ panorama spektro. Karakterizas ilin profunda esprimo, patoso eĉ. La bildojn karakterizas elstara drameco en la prezento de kompleksaj scenoj, kiel ankaŭ en la prezento de individuaj sintenoj, gestoj, efektaj, intensaj koloroj. Frapas la ekspresipleno de fizjonomiaj kaj psikaj trajtoj. La programan ciklon de monumentecaj tolaĵoj de Matejko – el inter kiuj du trovigas eksterlande. En Vatikanaj Muzeoj „Jan Sobieski apud Vieno” kaj „La morto de Przemysław en Rogoźno” en Zagrebo – kompletigas dekoj da malpli grandaj pentraĵoj kaj portretoj. Ankoraŭ antaŭ la 30-a vivojaro Jan Matejko akiris internacian famon kaj rekonon. Francaj kritikistoj kalkulis lin al la plej elstaraj kreantoj de la historia pentroarto en Eŭropo. La unuan internacian sukceson Matejko enkontiggis en 1865 dum la ĉiujara Pariza Salonego akirinte oran medalon pro „Prediko de Skarga”. Du jarojn poste dum la Monda Ekspozicio en Parizo Matejko ricevis la oran medalon de la 1-a klaso pro la tolaĵo „Reytan en la varsovia sejmo 1773”, kiun aĉetis la imperiestro de Aŭtrio Francisko Jozefo. Jan Matejko regule partoprenis ekspoziciojn organizatajn de Societo de Amikoj de Belartoj en Krakovo kaj Lvovo, Varsovio. Plurfoje li ekspoziciis eksterlande en Parizo, Vieno, Berlino, Budapeŝto, Londono, Petersburgo. Inter multaj distingoj ricevitaj de Matejko menciinda estas la franca Honora Legio, la aŭstra „Kunstmedaille”, la aŭstra imperiestra medalo „Pro litteris et artibus”, la vatikana Komandora Kruco de la Ordeno de Pio la 9-a. Samtempe la pozicion de Matejko kiel unu el la plej elstaraj pentristoj de la tiama Eŭropo konfirmis la membreco en multaj prestiĝaj institucioj,  kiel la franca Akademio de la Belartoj kaj Franca Instituto, Belarta Akademio en Berlino, la Rafaella Akademio en Urbino, Viena Pentrista Skolo. La rekonon de poloj por la Matejko emfazis la solenaĵo en Krakovo, dum kiu la urboprezidanto enmanigis al Matejko sceptron kiel simbolon de lia spirita regado en la nacio en la senreĝa tempo. En 1873 Jan Matejo ricevis la postenon de direktoro de la krakova Akademio de Belartoj, kiun li plenumis ĝis la vivofino. Al liaj disĉiploj apartenis tiom renomaj kreantoj de pola modernismo kiel Jacek Malczewski, Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer. Matejko postlasis grandegan artan heredaĵon, en kies konsiston eniras pli ol 300 oleopentraĵoj, portretoj, tolaĵoj kun historia, religia, alegoria enhavo kaj kelkcent desegnaĵoj kaj krokizoj. Li mortis havante nur 55 jarojn. Liaj lastaj vortoj estis „Ni preĝu favore al la Patrolando”. Liaj sepultaj solenaĵoj okazis akomapnite de la sonoj de la Sigismuna Sonorilego, kaj en la funebra marŝantaro al la familia tombo en Krakovo asistis miloj da krakovanoj.

El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara

Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio

La Tombo de Nekonata Soldato en Vasovio, tombo-monumento ĉe Józef Piłsudzki-placo solenas la 90-jariĝon. Lanĉita por omaĝi soldatojn pereintajn en la batalo por sendependeco ĝi estis inaŭgurita sub la kolonaro de ne plu ekzistanta Saksa-Palaco la 2-an de novembro 1925. Tiutage estis enterigita tie la ĉerko kun kadavro de sennoma soldato venigita dum speciala ceremonio el la Tombejo de Defendantoj de la pola Lvovo. La elekton de Lvovo el inter 15 aliaj batalkampoj de la pola soldato faris lotumvoje kavaliro de la kruco Virtuti Militari, Józef Buczkowski. La 29-an de oktobro en la Tombejo de Lvovaj Aglidoj estis elterigitaj tri ĉerkoj. Patrino de unu el la soldatoj entombigitaj ĉi tie elmontris unu el ili. Troviĝis en ĝi restaĵoj de soldato kun kuglospuroj ĉe la kranio kaj piedo, ĉe kiu troviĝis la karakteriza bekĉapo de polaj pafistoj. Lia ĉerko dum solena funebra ceremonio estis veturigita al la lvova stacidomo kaj sekve per speciala trajno al Varsovio. De la varsovia Ĉefa Stacidomo la funebra marŝantaro direktiĝis al la katedralo de sankta Johano. Post la solena diservo la ĉerko sur la artileria platformo estis transportita al la Saksa Placo.  Tie oni metis ĝin en la tombejon kune kun la fondoakto de la monumento, 14 urnoj kun tero el la ceteraj 14 elekteblaj batalkampoj, arĝenta florkrono de la pola prezidento kaj silka funebra tolaĵo kun bildo de aglo. En la tuta diozcezo dum la unuhora solenaĵo senĉese aŭdiĝis la sono la sonoriloj. En momento de la enmeto de la ĉerko en la tuta Pollando ekregis unuminua silento kaj unusola sono estis tiu de la kanona honorpafo. Ĉe la tombo ekbrilis torĉoj, ekstaris honoraj gardotrupoj.  La solenaĵon partoprenis la pola prezidento, ĉefministro, ekleziaj altranguloj, eksterlandaj gastoj kaj amase venintaj varsovianoj. La ideo omaĝi soldatojn pereintajn sur batalkampoj kreiĝis post la 1-a mondmilito en Francio. La franca ekzemplo spronis similajn patriotajn manifestiĝojn en tre multaj aliaj landoj, en Pollando la unuaj ideoj pri ĝi aperis jam en 1921. La varsovia Tombo de Nekonta Soldato fariĝis loko de vizitoj de miloj da varsovianoj. Validis neskribita regulo demeti antaŭ ĝi la ĉapelon  kaj klini la kapon, ne fumi kaj ne paroli laŭte, kvankam kun la tempofluo ne ĉiuj ĉi principoj estis rigore observataj. Komence de 1926 la administrado de la Tombo estis transdonita al la aŭtoritatoj de Varsovio. Post 11 jaroj en 1936 okazis konservistaj-renovigaj laboroj. Oni decidis restaŭri ne nur la Tombon mem, sed la tutan palacan kolonaron kaj arkadojn. En 1939 eksplodis la 2-a mondmilito. Dum la germana okupacio la Tombo de Nekonata Soldato por la varsovianoj iĝis loko aparte grava kaj honorata. Ofte endanĝerignte la propran vivon oni rapidis tien por meti florojn okaze de la naciaj festoj. La 15-an de aŭgusto 1941 malgraŭ germanaj patroloj estis metita la florkrono kun rubando enhavanta la surskribon “Al nekonata soldato, la registaro de Pola Respubliko”. Sed ekde majo 1942 la tereno ĉirkaŭ la Tombo fariĝis loko rezervita ekskluzive por germanoj. En iliaj manoj ĝi troviĝis dum la tuta Varsovia Insurekcio 1944. La 28-an de decembro 1944 la taĉmento de Sprengskommando sub la gvido de majoro Wegner eksplodigis la Saksan Palacon. Ĉar la kolonaro super la Tombo ne ruiniĝis komplete la sekvan tagon eksplodigo estis ripetita. El la Tombo saviĝis fragmentoj. Nur dum la forigado de gruzo en 1945 estis konstatite, ke germanoj boris truojn ankaŭ en la saviĝintaj pilieroj, sed malgraŭ tio ne etis tie enmetitaj eksplodigiloj.  Laŭ pola konservisto germana soldato – verŝajne edukita en respekto por la tradicio kaj la ideo de la Tombo de Nekonata Soldato – ne plenumis la ordonon. Hodiaŭ, kiam la Saksa Palaco daŭre ne estas restaŭrita la emfazo de la Tombo estas aparte frapa. Krudaj brikoj ambaŭflanke de la Tombo reliefigas, ke iam ĝi konsistigis parton de pli granda konstruaĵo. En 1979 dum sia unua pilgrimvizito en Pollando haltis ĉe ĝi papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu ĉe la apuda Placo celebris la sanktan meson. En la sekva jaro la unuaj nekomunistaj polaj aŭtoritatoj ordonis revenigon de la antaŭmilitaj omaĝtabuloj kaj aldonon de novaj. La unuaj revenis por la Festo de Sendependeco en 1990. Dum la solenaĵoj de la 200-jariĝo de la 3-amaja Konstitucio aldoniĝis 14 omaĝtabuloj kun nomoj de polaj batalkampoj el la jaroj 972-1683, 1768-1921 kaj 1939-45. Dum la ŝtataj festoj ĉe la Tombo de Nekonata Soldato okazas – kun partopreno de la plej superaj polaj aŭtoritatoj – solenaj ŝanĝoj de gardostarantoj,  oni metas florkronojn. Ĉe la Tombo tage kaj nokte honore gardostaras soldatoj de la Polaj Armeaj Fortoj, senĉese flagras la eterna flamo. Ankaŭ la plej proksiman merkredon, la 11-an de novembro la pola prezidento Andrzej Duda post la matenaj solenaĵoj – diservo kaj enmanigo de la plej altrangaj polaj distingoj en la palaco Belweder – akompanite de rajdantaj soldatoj direktiĝos al la Tombo de Nekoata Soldato por partopreni la solenaĵon de la sanĝo de la honora gardostarantaro kaj pormeti florojn kaj ĉe la Tombo kaj ĉe la monumento de marŝalo Józef Pisłsudzki.

El la elsendo 06.11.2015. Legas Barbara

Tagoj de la memoro kaj enpensiĝo

La ĉiujaran tempon de la memoro kaj enpensiĝo pri la forpasintoj, ligitan kun la Tagoj de Ĉiuj Sanktuloj kaj Mortintoj akompanas nunjare sunplena, varmeta vetero. Amasvendejoj, florkioskoj kaj aparte ĉetombejaj florbutikoj abundas per florpotoj  kaj torĉoj. Kaj tio ĉi kun la kolorbunto de la aŭtunaj – ankoraŭ folihavaj – arboj forprenas la funebran emfazon de la tagoj. La pensoj pri morto akompanis homojn de la plej longa tempo. Sed kun la tempopaso, kun la homa maturiĝado kaj ĉiam pli riĉa kultura vivo firmiĝadis la konvinko, ke eblas morton supervenki, ke eblas atingi senmortecon kreante firmajn verkojn, kiuj servos al sekvaj generacioj. La citaĵo el la romia lirikisto Horaco „Non omnis moriar” (ne plene mi forpasos) dum jarcentoj eĥas en la verkoj de aliaj poetoj, ankaŭ polaj. Rajtas ilin ripeti ankaŭ ĉiuj kreantoj de la scienco, inventintoj, konstruantoj, ĉiuj ĉi kies ideoj nutras nian intelektan vivon aŭ kies verkoj servas kaj longe servos al aliaj generacioj. Ĝenerala estas la konvinko, ke oni ne mortas ĝis kiam estas iu, kiu flegas la memoron. Sed ankaŭ la bezono de memoro nedisigeble ligiĝas kun la enpensiĝo pri la morto, do verdire en la nunaj tagoj ni ĉiuj, multaj el ni partoprenas komunan misteron de la Memoro. En Pollando okaze de la Festotagoj al la tombejoj oni celas amase. Kaj por viziti la tombojn de proksimuloj, sed ankaŭ por flamigi torĉon ĉe ies forgestita tombo, ne plu flegita, senflora. Plurfoje en niaj elsendoj ni parolis pri la plej famaj polaj nekropoloj, Powązki, Bródno kaj aliaj. Sed nunjare mi proponas komunan enpaŝon en la Tombejon de la Varsoviaj Insurgentoj ĉe la strato Wolska. Temas pri la plej granda en Eŭropo milittombejo, inaŭgurita la 25-an de novembro 1945 kun la celo enterigi personojn el la provizoraj amastombejoj kreitaj sur la stratoj kaj placoj de Varsovio, personoj pereintaj dum la Insurekcio 1944. La unuaj entombigoj sur la tereno de la Tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj okazis en novembro 1945 kaj daŭris ĝis la komenco de la 50-aj jaroj. La plej granda sepulta solenaĵo okazis la 6-an de aŭgusto 1946, kiam oni venigis ĉi tien kvin kaj duonan tunojn da cindroj en 117 ĉerkoj de homoj murditaj kaj bruligitaj en la unuaj tagoj de la Varsovia Insurekcio sur la tereno de Ĝenerala Inspektoraro de la Armeaj Fortoj, en Gestapo-sidejo, en Wola-kvartalo mem, interalie dum la eksterma kampanjo de la kvartaloloĝantoj difinata kiel la hombuĉo de Wola-kvartalo. 80-procente temas pri civiluloj, en plimulto entombigitaj anonime. La malfavora sinteno de la komunistaj autoritatoj kaŭzis, ke dum jardekoj oficiale nenion oni sciis pri la ekzisto de ĉi tiu nekropolo, ne okazis en ĝi datrevenaj solenaĵoj kaj la tombejo estis en senzorga stato. Estis malpermesite meti tomboŝtonojn pretekste de planataj ordigaj laboroj. Verdire en la Tombejo de Varsoviaj Insurgentoj estas malmultaj individuaj tomboj. La homaj restaĵoj estis enterigitaj en 177 komunaj tomboj kaj en kurgano, kiu laŭ pritakso enhavas ĉ. 12 mil tunojn da cindroj,  kio ekvivalentas al ĉ. 50 mil personoj. En aŭgusto nunjare en la Tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj  estis organizita eksterordinara ekspozicio „Ni konservu ilin en la memoro” dank’ al la laboro de la Muzeo de la Varsovia Insurekcio. Ĝi ekde la komenco de sia funkciado kolektas ĉiajn informojn kaj dokumentojn same pri la insurgentoj mem kiel ankaŭ pri la ekstermataj varsovianoj. La menciita ekspozicio (ĉirkaŭpreninta preskaŭ 60 mil nomojn) estis frukto de la 8-jara laboro, sed kiel substrekis Jan Ołdakowski,  la direktoro de la Muzeo ĝi ne kronas, sed signifas novan komencon en la muzeaj laboroj. Ĉe tiu etapo ne plu sufiĉas dokumentoj, oficialaj fontoj. Apartan rolon komencas ludi la familiaj memoro kaj arkivoj por identigi la laŭvicajn civilajn viktimojn de la Varsovia Inusrekcio. Ili helpis senigi je anonimeco milojn da varsovianoj pereintaj en tiu periodo. Ankaŭ  mia familio post pli ol 50 jaroj sukcesis identigi inter la civilaj viktimoj de la insurekcio niajn familimembrojn. Eĉ se en komunaj tomboj ili ne reestas forgesitaj. Por ni vivantoj kun ĉiu jaro multiĝas tomboj ĉe kiuj ni haltas por rememori, enpensiĝi, preĝi. Ĉiam pli ofte ni travivas doloron poretere adiaŭi tiujn, kiujn ni amis, admiris, respektis. Pensante en la plej proksimaj tagoj pri la forpasintaj familianoj, proksimuloj, konatoj, amikoj ni ne forgesas per kora memoro ĉirkaŭpreni ankaŭ ĉiujn forpasintajn geaŭskultantojn de la iamaj, sed ja ankaŭ nunaj E-elsendoj el Varsovio.

El la elsendo 30.10.2015. Legas Barbara

El la E-gazetaro – 10.07.2015

Jam post tri semajno pasos la tn. Esperanto-Tago, la 26-a de julio memoriganta, ke antaŭ 128 jaroj en Varsovio aperis la Unua Libro. Pri tio frontpaĝe memorigas la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto”, kombinante la bildon de porokaza afiŝo kun la dato de la nunjara  kongreso de NEL. Ĝi okazis meze de junio kaj enkonduke al ĝi la norvega E-periodaĵo prezentas la tekston de retpoŝta diskuto pri la ideo de nova membrokategotio „apogmembro”. La ĉefa akso de la diskuto estas konsideroj, ĉu enkonduko de la nova kategorio kun minimuma kotizado kaj minimuma servo (reta informfolio tamen taŭga por disdonado kaj afiŝado, do facile elprintembla) povos garantii kreskon kaj stabliecon de la membraro. Pri la rezultoj de la Landa Kunveno ni sendube legos en la venonta numero. La antaŭkongresa „Norvega Esperantisto” ne nur prezentis la tekston pri nova membrokateforio, sed ankaŭ la tutan Jarraporton 2014. Mi ŝatas ĝian klaran strukturon kaj esperas, ke la kongreso mem sukcese respondis la demandon, kiel bremsi la malkreskon de junulaj membroj kaj kiel fronti la defion de homfortoj. Tio ne estas sole problemoj de norvegaj esperantistoj, sed de multaj landaj asocioj, ne laste UEA. Ŝajne, tiomajn  membroproblemojn ne  havas japanaj esperantistoj. La junia numero de „La Revuo Orienta” alportas raporton pri sukcesa 48 E-Seminario de Japana E-Instituto en Tendoo, dum kiu efektive oni devis nuligi la Junularan Klason pro manko de aliĝintoj. Aliflanke – kiel ni legas en la paĝo de junuloj – tute bone sukcesis La vojo de Bongustaĵa Renkotiĝo. La celo de la evento estis „multigi junulojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj naski la spacon, kie iu ajn povas tuŝi Esperanton sen pensi serioze”. Kiel ni legas: „en unu jaro ni organizis 12 renkontiĝojn, kun multaj junuloj el Japanio kaj el aliaj landoj”. […] Estonte, eĉ se la nomo ne taŭgas, ni ĝojas, ke ĝi fariĝos la esperanta spaco, kolektiĝejo por junuloj kaj naskejo por junaj Espeantistoj”. Ne nur raportojn ni trovas en la junia „La Revuo Orienta”. Oda Komenco rakontas pri sia esperantista vojo al lingvoposedo, kiu alkondukis al amo de E-literaturo. Dieter Klemmen priskirbas sian vojon al Esperanto, komenciĝinta junulaĝe, kaj maturiĝinta kiel la familia lingvo, kiu estas pluflegata de du filoj. Sendube la plej esenca estas lia konkludo, kiun kontestus neniu esperantisto: „finfine mi povas diri, ke la lingvo Esperanto ekde la studenta aĝo estis por mi grava ŝlosilo por melfermi murojn, kurtenojn kaj eĉ korojn en multaj socioj kaj kulturoj de la mondo”. Kelkfoje la aventuro kun Esperanto komenciĝas multe pli frue. Al tiuj, kiuj entrrprenas ĝin infanaĝe servas „Juna Amiko” kaj la 2-a nunjara numero eĉ montras Mirejon Grossjean kun ŝiaj du E-parolantaj nepoj. Jam delonge ni ne menciis ĉi tiun periodaĵon en niaj trarigardoj, kiu subiĝis al nudokule videblaj transformiĝoj redakte kaj grafike. Kvankam mi legis ĝin kun plezuro frapas la malvario de aŭtoroj, kio kaŭzas ke de la sama persono venas pli ol unu, du tekstoj. Eble el inter longa listo de Landaj Reprezentantoj eblus trovi novajn freŝajn kunlaborantojn? Sendube senĉese la plej valoran kontribuon liveras Baldur Ragnarssson, kiu per ne tro ampleksaj, sed tre riĉenhavaj felietonoj verkas pri herooj el la historo de E-literaturo. Ĉi-numere temas pri Hendrik Adamson – estona, kiel difinas lin la aŭtoro de la felietono,  „esence melankolia poeto”. Pri aŭtoroj, sed ne beletraj i.a. ni trovas multajn informojn en „Informilo por Intelingvistoj”. La duoblan unuan numeron de la nuna jaro malfermas raporto pri la marta kolokvo en la berlina Humboldt-Uniersitato „Ekonomiko, Lingva justeco kaj Lingva Politiko” Temis pri evento, al kiu eblis kontribui angle, esperate, france, germane, hispane, itale, kvankam la ĉeflingvo estis la angla. „IpI” notas ankaŭ la pli frue okazintan Internacian Kolokvon en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds pri Vivanta Lingvo kaj Komunumo. Ĉi-kaze evento kun nur esperantistaj fakuloj, kies prelegoj aperigos „Literatura Foiro”. IpI, kiel kutime liveras multajn informojn ankaŭ i.a. pri doktorigaj disertacioj, diplomigaj verkoj, jubileoj. Ĉi-numere temas pri la biografiaj informoj kaj elekto de publikaĵoj de Erich-Dieter Krause lige kun lia 80-jariĝo. Estante unu el la gvidaj specialistoj en Germanio pri indonezia lingvo en E-komunumo germanlingva li aparte meritiĝis per plej bonaj kaj ampleksaj E-vortaroj ĝuste por germanoj. La alia priatentita jubileulo estas la 70-jariĝinta Reinhard Haupethal, kies biografion, kelkajn gravajn eldonaĵojn, kaj la bibliografion de la verkaro „IpI” ankaŭ prezentas. El la vortoj de Detlev Blanke ni citu i.a.: „Reinhard Haupenthal sendube apartenas al la plej gravaj kaj plej produktivaj interlingvistoj de la nuntempo. Li ne nur aŭtoris grandan nombron da studoj, sed ankaŭ zorgis pri eldono aŭ represo de multaj grandparte nekonataj aŭ longe elĉerpitaj tekstoj, aparte pri Volapuko, tiel redisponigeblinte ilin al esploraj celoj. Por multaj reeldonaĵoj li verkis enkondukojn, postrimarkojn aŭ biibliografiajn aldonojn [..]. Kune kun sia edzino li fondis la tradicion de festlibroj en Esperanto. Haupethal ankaŭ konatiĝis kiel tradukanto de la beletero. [..] La ege riĉa interlingvistika biblioteko de familio Haupenthal laŭkontrakte iom post iom iros donace al la Bavaria Ŝtata Biblioteko en Munkeno kaj tie estos deponata kiel corpus separatum.” Krom tiuj menciindaj Jubileoj el la lasta „IpI” mi ŝatus atentigi pri biografio de Jules Meysmans la aŭtoro de la termino Inerlingvistiko. Detlev Blnke prezentas intervjuon kun nova prezidanto de Volapuko, kaj tute aparte proksimigas la starpunkton de Ulrich Ammon pri la germna kiel komunikilo en la sciencoj. Blanke donas apartan  atenton al la nunjare aperinta libro  de Ammon kaj unu el la ĉapitroj, kiu traktas la demandon de unu aŭ pluraj lingvoj de scienca komunikado kun la referenco al planlingvo, al Esperanto. Fermante la Informilon por Interlingvistoj mi memorigu, ke ĝi estas ricevebla senpage ĉe la Centra Oficejo de UEA.

El la elsendo 10.07.2015. Legas Barbara 

Vizitinda Pollando: Puławy

Parolante pri Trzebiatów en la nordokcidenta Pollando mi menciis la nomon de princino Anna Maria laŭdevene Czartoryska,  kiu estante la edzino de la virtemberga princo Frederiko Eŭgeno vigligis la kulturan vivon de la urbo. Post la divorco kaj reveno al la  lando ŝi famiĝis kiel kunkreantino de fama,  romantika rezidejo en Pollando – Puławy, en la 18-a/19-a jarcentoj centro de la kultura kaj scienca, ne laste politika vivo de Pollando. Kaj ĝuste Puławy estas nia nunsemajna celloko. Iam centro de la kultura vivo, nun centro industria, scienca kaj turisma.  Sed pli frue…..

La setlado en la ĉirkaŭaĵoj de Puławy komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ  naŭ jarcentoj. Tiutempe la tereno estis surkreskita de densaj prarabaroj kaj unusola trafikvojo estis la rivero Vistulo. Ĝuste ĝi logis homojn, kiuj ambaŭborde setliĝadis establante siajn loĝlokojn. Multaj el ili kreiĝis ĝuste en la ĉirkaŭaĵoj de la nuna Puławy. Por ĝiaj sortoj ne sensignifa estis la disfloro en la 2-a duono de la 17-a jarcento de la proksima urbo Kazimierz Dolny. Puławy mem fariĝis magnata propraĵo pasante de unu al la alia familio. Fine de la 17-a jarcento ĝi fariĝas la propraĵo de Sieniawski-familio,  kiu konstruigis tie pompan defendokastelon. Tio ŝajne estis la decida momento por la estonta evoluo de Puławy. Post la detruo dum la sveda invado la kastelo estis transformita en palacon fare de la filino de hermano Sieniawski Izabela, kies dua edzo fariĝis princo August Czartoryski. Fine de la 18-a jarcento ili porkonstante ekloĝis en Puławy. Ĝuste en tiu periodo  Puławy superbe disfloris kiel centro de la kultura, literatura, societa – kaj poste politika vivo de Pollando.
Princo Adam Czartoryski dotita per enormaj talentoj estis homo funde kaj altgrade klera. Li estis poligloto kaj liaj oftaj eksterlandaj vojaĝoj proksimigis lin la la kulturo kaj civilizacio de aliaj nacioj. Arto kaj scienco trovis en li eksterordinaran mecenaton, kiu per favora protekto ĉirkaŭprenis logitajn tie artistojn, literaturistojn kaj poetojn. Sed la princo multe meritiĝis ankaŭ sur la kampo de la socia kaj politika laboro. Lia edzino ne estis same klere edukita, sed ŝi kapablis forigi tiujn mankojn per sia aŭtodidakta laboro.  Ambaŭ ne nur protektis verkistojn kaj literaturistojn, sed ankaŭ mem verkis. Ŝi ia. skribis popularan historion de Pollando dum la princo la unuan historion de la pola literaturo. Ankaŭ iliaj infanoj estis talentodotiaj, la menciita Anna Maria, ia.  la aŭtorino de la unua pola romano “Malwina”. Geprincoj zorgis pri la eduko de ĉiuj infanoj, inkluzive vilaĝajn – tamen evidente la ĉefan atenton donante al la propraj infanoj kaj tiuj de aliaj magnataj familioj, kiuj direktis ilin al Puławy poreduke. La instruado estis okazanta tie sub la gvido de elstaraj eŭropaj sciencistoj. En la palaco floris la politika, scienca kaj kultura vivo. Je la tuta Pollando radiis de ĉi tie la amo al la patrujo, post la falo de Pollando ĉi tie koncentriĝis la politika vivo. Lime de la 18-a kaj 19-a jacento ne senkaŭze oni epitetis Puławy kiel la Polajn Atenojn.
Bedaŭrinde fine de la 18-a jarcento grandajn perdojn kaŭzis  la venintaj tien post la bataloj apud Zieleńce kaj Dubienka 20-milaj rusaj trupoj, du jarojn pli poste kozakoj de Suworow. Post tiuj ĉi eventoj princino Izabela Czartoryska ordonis konstruigi – apud multaj aliaj objektoj de la malgranda arkitekturo en la palaca parko – Sanketejon de Sibilla, kiu rolis kiel la unua en Pollando muzeo de la naciaj memoraĵoj; similan rolon plenumis ankaŭ la pli posta Gotika Dometo.

Komece de la 19-a jarcento Puławy trifoje gastigis la rusan caron Aleksandron – samaĝulon kaj amikon de la filoj de la princa paro Adam  kaj Konstanty. Gasto en la palaco de Czartoryski-familio estis ankaŭ reĝo Frederiko Aŭgusto kune kun la edzino. La finon al la brila periodo de Puławy metis la novembra insurekcio de la 1831-a jaro.  Puławy estis sieĝita kaj bombardita de la caraj trupoj. Pro la mistera sortokoincido la rusajn trupojn komandis princo Adam Wirtemberg, la filo de princino Anna Maria Czartoryski,  kiu post la divorco estis forprenita de la patrino kaj subigita al la prusigado. La vivoverko de Czartoryski-princoj estis detruita kaj iliaj havaĵoj konfiskitaj de rusoj. Muzeaj kolektoj parte savitaj estas nun admireblaj  en la krakova Czartoryski-familia Muzeo. La palaco fine –  post variaj sortoj fine de la 19-a jarcento estis transformita en Instituton pri la Kampara Mastrumado kaj Arbaristiko, kiu post la 1-a mondmilito rolis kiel Ŝtata Instituo pri la Kampara Mastrumado. En aŭgusto de la 1920 jaro Puławy la laŭvican fojon fariĝis centro de la pola politiko. Dum la pola-bolŝevista milito ĝuste en Puławy kreiĝis la definitiva plano, decidinta pri la venko de Pollando.

La 2-a mondmilito kaŭzis multajn detruojn en Puławy kaj la postmilita rekonstruo sekvis iom lame. Decida por la plia evoluo estis la 1960-a jaro kiam oni decidis loki tie Azotan Fabrikon, kiu spronis rapidan kaj dinamikan evoloun de la urbo. Dum 20 jaroj la nombro de ĝiaj loĝantoj kreskis kvaroble. Tamen oni sukcesis konservi tradicion, ligi novajn urboplanajn solvojn kun la historia parto de la urbo. Transdaŭris la sciencaj tradicioj de Puławy kiel centro de agronomiaj sciencoj. En Czartoryski-familia Palaco sian sidejon havas Instituto pri la Kultivado, Sterkado kaj Grundoj, en la palaco de Anna Maria Czartoryski oni esploras la abelbredadon, kaj ĉe la Azota Fabriko kreiĝis Instituto pri la Artefaritaj Sterkoj.

Pitoreska urbo Puławy situanta dekstraborde de Vistulo kun unika palaca-parka komplekso logas senĉese turistojn kaj naturamantojn. Ni aldonu, ke en Puławy sian nestolokon elektis iu el la strikte protektitaj vespertospecioj. En la kovoperiodo troviĝas tie eĉ 300 femaloj. Ĝuste tio povas kaŭzi, ke Puławy troviĝos estonte sur la listo de la eŭropunia programo “Natura 2000”, te.  programo de ekologie protektataj terenoj.

 El la elsendo 03.07.2015. Legas Barbara