Ni revizitu hodiaŭ unu el la plej variaj laŭ la geologia vidpunkto terenoj en Pollando riĉa je kavernoj kaj tavoloj de bazalto, agato kaj oro. Antaŭ milionoj da jaroj, kiam formiĝadis la nunaj montopartoj tiu ĉi tereno estis la regiono de spektaklecaj vulkaneruptoj. La cindroj kaj vulkana lafo markas ĝiajn limojn en la ĉirkaŭaĵoj de Bolesławiec [bolesŭawjec], Lwówek Śląski [lvuvek slonski] kaj Złotoryja [zŭotoria] en la sudokcidenta Pollando. La senaktivaj vulkanoj, kiujn eblas nun surgrimpi estas dek kelkaj. Tri estas la plej konataj. La turisma itinero ebliganta konatiĝi kun ili longas 85 kilometrojn. Konas ĝin la 501-metra vulkankonuso Ostrzyca Proboszowicka [ostŝica proboŝovicka]. La regiono estas atrakcia aparte por studentoj de geodezio kaj geologio. Ĝi famas pro agatoj kaj ametistoj. Al. la meza turisto la vulkankonusoj vekas asociaciojn kun Italio, Islando aŭ Japanio, do la retrovo de ili en ĉi tiu regiono surprizas kaj fascinas. Ostrzyca estas nun naturrezervejo kun unikaj alpdevenaj plantoj. Ĝuste al ĝi ni dediĉis apartan felietonon en majo 2013. Hodiaŭ ni aldonu, ke laŭ asertoj la monto por la unuaj loĝatoj de la regiono estis ligita kun la kulto de la Suno, konceptita kiel dio. Alia vulkanpinto Wilcza Góra estas tre interesa orientiga punkto kun panorama alrigardo al Złotoryja. Dum jaroj ĝi estis ekspluatata por la bezonoj de vojkonstrua industrio. Nun ĝi rolas kiel la rokpioĉejo. La malkovrita dum la ekspluatado la t.n. bazalta rozo, kiu estas trunko de la solidiĝinta lafo estas nun unu el la simboloj de la regiono. Al la restaĵoj post la vulkanaktiva periodo estas kalkulataj pezantaj tunojn, elspruĉataj el la vulkanabismo la t.n. vulkanaj kugloj. Antaŭ la milito la apuda loko Wilkołak estis populara ripozcelo, sed al la iama brilo ĝi komencis reveni nur en la lastaj jaroj. Eblas eĉ paroli pri modo je vulkanoj, kiun i.a. atestas la ĉiujara kuro laŭ la defioplena – ĉar tre malfacila – Itinero de Estingiĝintaj Vulkanoj longa 13 kilometrojn. Alia formo loganta al la regiono estas Nokta Ĉampionado pri Lavado de Orsablo. Popularigas ĉiujn ĉi eventojn Societo de Amantoj de Złotoryja-regiono [zŭotoria] aŭ Societo de Ministaj Tradicioj de Złotoryja, sciencaj konferencoj kaj libroj. La plej fama neaktiva vulkano estas Grodziec [groĝjec], kiu origine estis la kultoloko de la tribo Bobrzanie [bobĵanje]. Nur en la 15-a jarcento kreiĝis sur ĝia pinto kastelo. Impona – dum la regado de Piast [pjast]-dinastio – konstruaĵo dum la 30-jara milito kadukiĝis kaj ĝis la fino de la 19-a jarcento estis romantika ruino. La rekonstruon iniciatis enamiĝinta al la mezepokaj kasteloj germana diplomato, kiu fariĝis eĉ ĝia posedanto. Post la milito ne tuj oni pri ĝi interesiĝis nek klopodis pri ĝia reflorigo pri ĝia reflorigo. Pozitivaj ŝanĝoj venis komence de la dumilaj jaroj, kiam kreiĝis la kompanio „Kastelo Grodziec” prezidata de Zenon Bernacki, adminitracia aganto de Złotoryja-distrikto. Dank’ al liaj klopodoj, pasio kaj organizaj talentoj kun ĉiu jaro la kastelo reakiras brilon. Ĝi sendube apartenas al la plej allogaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono. Iom post iom disponigita al vizitantoj ĝi bonvenigas ilin per amika, malnovstila klimato kaj etoso. Por la publiko estas disponigitaj kelkaj el la internoj, kiel Granda Salonego, Kavalira Salonego, ĉambretoj de la Princino kaj la Princa Ĉambro, la kapelo. Aparta atrakciaĵo por turismumantoj estas la eblo surgrimpi tri turojn por promeni tra ili kaj admiri la panoramon de la regiono. La romantika formo de la kastelo kaj ĝia atrakcia situo kaŭzas, ke dum la tuta jaro viglas tie vivo. Estas organizataj tie kavaliraj turniroj, muzikkoncertoj, diversspecaj aranĝoj kaj eventoj ligitaj kun la loka socio. Menciindas tiaj regionaj kaj internaciaj aranĝoj kiel la Kavalira Turniro favore al la Arĝenta Ringo de la Kastelestro, Festo de Vino kaj Medo, Silezia Kantofesto. Kelkfoje Grodziec rolis kiel fono por sveda, franca, belga, rusa kameraistaj tv-trupoj. La escepta etoso reganta en la kastelo, sed ankaŭ la kredo pri daŭra aktivado de vukanaj spiritoj favoras reviviĝon de malnovaj legendoj. La plej fama estas pri la spirito de junulino Meta. Ŝi loĝis en la grave ruinigita kastelo dum la 30-jara milito, kiam en la kastelo garinizonis soldataj trupoj. Meta enamiĝis al ilia komandanto, sed li estis korligita kun la alia. Pro rifuzo kaj ekreginta ŝin venĝodeziro Meta komplotis kun la trupoj de la malamiko ĵetinte al ili ŝnuron de la galeria turo. Pro tiu perfida ago la malamikoj povis ataki la kastelon ŝtelante kaj rabante ĝian havajon. Meta ricevis severan punon. Ŝi estis forpuŝita el la turo kaj…. Kaj ĝis hodiaŭ aperas en ĝi kiel la fantoma „blanka damo”.
El la elsendo 07.02.2016. Legas Barbara – 6’48”