En la hodiaŭa felietono ni volas proksimigi al vi, gesinjoroj silueton de laŭvica koninda polo. Temas pri farmaciisto, botanikisto, esploristo de la siberia flaŭro, Ferdynand Karo. Lia plurfoja – sume 20-jara – estado en Siberio, ne estis ligita kun lia patriota, kontraŭcara agado. Ferdynand Karo post sia unua vizito en Siberio  plene fasciniĝis pri la tiea flaŭra mondo. Ferdynand Karo vivis en la jaroj 1845-1927. La unuajn paŝojn en mondo de la naturo li faris en la reala lernejo en Vroclavo sub la gvido de konata botanikisto Julius Milde. Tiuj unuaj spertoj decidis pri lia vivpasio. Jam 12-jara sub la gvido de sia instruisto li kolektis plantojn por sia unua herbario (kajero de sekplantaj folioj), kiuj konserviĝis en la kolektoj de la Botanika Ĝardeno de la Varsovia Universitato. Al sia naturfasciniĝo li restis fidela dum la tuta vivo. La farmaciistan praktikon Ferdynand Karo komencis en la varsovia apoteko de Ludwik Henryk Spiess, kiu en la jaroj 1863-64 estis grava kontaktopunkto de la insurgenta poŝto de la Januara Insurekcio celita kontraŭ carismon. Juna Ferdynand estis tiam sekreta kuriero de la insurekca Nacia Registaro estante en proksimaj kontaktoj kun la insurekcikomandanto Romuald Traugutt. En marto 1864 li estis malliberigita kaj fermita en la severa 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo. Pri tio, ke li ne estis ekzilita al Siberio decidis efikaj klopodoj de la familio kaj pagita garantimono. Liberigita Ferdynand Karo praktikis kiel apotekista helpanto en Częstochowa. Post sukcesa ekzameno li inaŭguris farmaciistajn studojn en la Varsovia Ĉeflernejo. Jam kiel studento li pretigis sian unuan sekplantan laboraĵon dediĉitan al la ĉirkaŭaĵoj de Varsovio, kiu estis publikigita en Vieno en 1867. Kiel farmaciisto Ferdynand Karo magistriĝis en 1872 kaj dum laŭvicaj jaroj li gvidis proprajn apotekojn en la lokoj Łosice [ŭosice], Częstochowa [ĉenstoĥova]. En Lublin li estris militistan apotekon. Tiam kreiĝis liaj laŭvicaj herbarioj kaj baze de ili laŭvicaj sciencaj publikaĵoj. En 1887 li akceptis la estran postenon de la militista apoteko en la siberia Irkuck ĉe la rivero Angara, poste li laboris en Narczynsk apud la rivero Szylka [ŝiŭka]. Siajn esplorlaborojn li priskibris en letero al hungara botanikisto: „Ĉiutage je la 3-a horo matene en nebulo kaj humideco mi inaŭguras botanikan ekspedicion por kolekti la plantojn ĝis la 8-a horo, je kiu mi devas komenci la profesian laboron. Rekte mi devas ŝteli tempon por sukcesi dum la tago pretigi la herbariajn foliojn. Tiu laboro daŭras ĉiutage dum la tuta somero ĝis septembro. Nur kun alveno de la unuaj frostoj mi estas kontenta, ke eblas finfine ripozi. Puloj kaj felbotominoj ĉiun kolektanton povas alkonduki al senespero; laŭvorte temas pri la sangoverŝa laboro<. Post ses jaroj Ferdynand Karo revenis al Pollando. Tie  li gvidis dum tri jaroj apotekon en la loko Magnuszew (magnuŝef). La dua ekspedicio de Ferdynand Karo al Siberio finiĝis en 1902. Raportante pri ĝi en la periodaĵo „Universo” li informis i.a. pri retrovo de ĉ. 200 palntospecioj ĝis tiam ne konataj. Al Pollando li revenis nur por kelkaj monatoj dum sia restado okupiĝante pri la kolektoj de la Varsovia Farmaciista Societo, inkluzive de sia kolekto kiu konsistis el pli ol kvar mil herbariaj folioj. Dum sia tria siberia ekspedicio Karo esploris la flaŭrajn provizojn de apud Amuriveraj terenoj de Manĝurio. Tiam li estis jam 60-jara kaj laca pro la foresto for de la familio. La materiala situacio de la familio influis tamen lian decidon pri la 4-a ekspedicio el 1910, kiam dum tri laŭvicaj jaroj li  daŭrigis siajn flaŭristajn esplorojn. Reveninte al Pollando unue li instaliĝis en Latowice, poste li laboris kiel flaŭrista konsilisto en la apoteko de Adolf Bukowski en Varsovio. Vivfine Karo estis la estro de la kolektoj de la Varsovia Farmaciista Societo en la jaroj 1925-27. Dum siaj estadoj en Siberio Ferdynard Karo estis sendanta siajn kolektojn al hungara botanikisto kaj eldonisto de herbarioj L. Richter. Laŭ lia rekomendo ĉeĥa botanikisto Josef Freyn estis difinanta la plantospecimenojn sendatajn de Karo, kiujn ĉi lasta ne povis priskribi pro foresto de referenca literaturo. La registroj de plantospecioj el Siberio el la regionoj de Irkuck, el la lando Dahuria Nerczynska kaj el la riverbranĉaro de Amur-rivero kolektitaj de Ferdynanrd Karo estis publikigitaj kiel Plantae Karoanae i.a. en la viena periodaĵo „Österreichische Botanische Zeitschrift”. Inter 80 mil plantospecimenoj sur herbariaj folioj kolektitaj de Ferdynand Karo troviĝas 28 novaj, nekonataj antaŭe plantspecioj. Inter ili 8 portas nomon deriviĝantan el lia familia nomo Karo. Pasintjare pasis la 200-a naskiĝdatreveno de Ferdynand Karo, elstara pola flaŭristo kaj unu el naturesploristoj, kiuj okupiĝis pri la siberia flaŭro kiel grava parto de la azia flaŭro, nun konata prefere de specialistoj. Liaj herbariaj folioj troviĝas en bibliotekoj i.a. en Varsovio, Krakovo, Jeno, Bazileo, Zuriko, Laŭzano, Berlino, Munkeno, Getingo, Parizo, Vieno, Ĝenovo, Florenzo, Lejdo, Londono, Irkuck, Czyta, Petersburgo, Kijevo, St. Louis. Konsiderante la periodon kaj lokon de flaŭristaj vojaĝoj de Ferdynand Karo temas pri nepritakseble valora materialo pri la siberia plantaro, kiu ĝis hodiaŭ estas valora fonto por ĝeneralaj konoj pri la biologia varieco de la monda flaŭro.

El la elsendo 07.02.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 7’13”