Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Lubuskie – potenculo de la pola vinproduktado

La lubuŝa regiono en la okcidenta Pollando transformiĝas en la polan vinproduktan centron. Kreskas tie la nombro de vitejoj, kreskas ankaŭ la vinprodutado. Ĝia tradicio radikas en la 12-a jarcento. La kultivad- kaj produktopaŭzojn kreis sole  militoj aŭ krizoj. Kvankam la vinproduktado okazis en diversaj regionoj en Pollando, ĉefe okupiĝis pri ĝi monakejoj. Malsame estis en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Zielona Góra, kie pri la vinproduktado zorgis burĝoj. Ĝis hodiaŭ la Lubuŝa regiono troviĝas en la unua vico de polaj vitkultivejoj kaj vinproduktistoj. En la sezono 2015/2016 finiĝinta la 31-an de julio la areo de komercaj vitejoj registritaj de la Agentejo por la Agrikultura Produktado egalis al 51, 56 hektaroj kaj konstante kreskas. Laŭ la Societo de Vinproduktistoj en Zielona Góra  ĉiuj vitejoj en la regiono okupas jam preskaŭ 200 hektarojn. Tamen ne ĉiuj ankoraŭ pretas por la komerca aktivado. La Lubuŝa regiono fieras aparte pri la plej granda vitejo en Pollando, la tiel nomata komunuma vitejo en Zaborze, en kiu 13 vinproduktistoj kultivas vitojn sur 35 hektaroj. Ĝiaj grundoj estas luataj de la Ŝtata Profesia Altlernejo en la loko Sulechów. La centro komencis funkcii en 2015 kaj okupiĝas ne sole pri la vitkultivado kaj vinproduktado. Eblas ĝin viziti kun ĉiĉerono rakontanta pri la sekretoj de la vinproduktado kaj ĝui la vingustumadon. La centro organizas ankaŭ konferencojn. La loka klimato favoras la vinprodukton. La vegeta sezono daŭras tie 180 tagojn kaj la meza jara temperaturo egalas al 8,5 celsiusaj gradoj. Tial en la Lubuŝa regiono pli bone ol aliregione sukcesas la kutivado de la vitspecio „vitis vinifera”. Kreiĝas tie unu el la plej bonaj en Pollando vinoj >pinot noir< kaj ŝaŭmvinoj. Inter noblaj specioj menciidaj estas i.a. riesling kaj chardonnay. Kiel ni jam kelkfoje informis en niaj programeroj pli frue dediĉitaj al ĉi tiu temo la nuntempa vinproduktado en Pollando komencis rekreiĝi en la komenco de la 21-a jarcento. Krom la regiono de Zielona Góra plej multaj vitejoj kreiĝis en la regiono de Krakovo kaj en Antaŭkarpatia regiono (la sudorienta Pollando). En la finiĝinta sezono en la tuta lando entute estis 103 registritaj vinproduktistoj. Unu sezonon pli frue estis  76. Ankoraŭ antaŭ 6 jaroj temis sole pri 20. Samtempe la ekonomia kalkulo elmontras, ke la malgrandskala produktado ne estas profitdona. Tial tiuj vitejoj, kiuj akiris jam firman merkatan pozicion grandigas siajn areojn. La forta pozicio de la regiono en la vinproduktado estas utiligata por reklami la regionon. Dum grandaj foiroj kaj porokazaj eventoj la regionaj aŭtoritatoj diskonigas la atingaĵojn de lokaj vinproduktistoj kaj tradiciojn de la regiono. Ĝia grava turisma produkto estas la Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo kondukanta tra objektoj ligitaj kun la vinproduktado kaj ĝiaj tradicioj. Sur la Lubuŝa Listo de Tradiciaj Produktoj troviĝas jam 58 vinoj dum ankoraŭ antaŭnelonge temis sole pri kvin. Ankaŭ tiu listo konstante grandiĝas.

El la elsendo 04.10.2016. Legas Maciek – 3’54”

Mirlokoj de Pollando – 2016

La legantoj de  “National Geographic Traveler” la 6-an fojon elektis en plebiscisto 7 novajn vizitindajn lokojn, la tiel nomatajn „mirlokojn” de Pollando. La venkinto evidentiĝis  la lodza Planedario EC1, akirinte pli ol 19 procentojn de la voĉoj. Sekvis la vroclava  Hydropolis kun pli ol 11 procentoj de la voĉoj kaj  Itinero de Lignaj Preĝejoj en la regiono de Kozło en Lubuŝa vojevodio (la okcidenta Pollando) superinte 9 procentojn de la voĉoj.  La rivalado nunjare ne estis facila, ĉar en la 6-a eldono de la plebiscito oni proponis 32  lokojn el la tuta lando. Oficialaj rezultoj aperos en la oktobra numero de la revuo, eldonota la 23-an de septembro. Kiel dirite, la unuan lokon okupis la plej moderna Planedario, funkcianta en Lodzo, en la centra Pollando. Ekde la 8-a de januaro vizitis ĝin pli ol 100 mil personoj. En Eŭropo ekzistas nur unusola simila planedario en Lucerno. Sub la karakteriza kupolo kun diametro de 18 metroj troviĝas sfera ekrano kun la diametro de 14 metroj kun moderna projekcia sistemo 8K kaj sonaparataro certiganta la plej altan sonkvaliton. La lodza planedario organizas meze 40 prezentojn ĉiusemajne, plej grandan popularecon ĝuas tiuj, kiuj estas adresitaj al la lernantoj el Lodzo kaj la regiono. Faris tion en organizitaj grupoj   46 mil junuloj. Por viziti la sekvan mirlokon Hydropolis necesas direktiĝi al Vroclavo en la sudokcidenta Pollando. Dank’ al la inteligenta ekspozicio eblas kompreni la signifon de akvo en la ĉiutaga vivo,  malsuprenirante en la marprofundon, konatiĝante kun la historio de la akvoinĝenierio kaj aŭskultante fascinan rakonton pri la apero de akvo en la Kosmo. La trian lokon en la plebiscito por la plej vizitindaj lokoj de Pollando okupis itinero de lignaj preĝejoj en la regiono Kozło troviĝantaj en la lokoj Kępsk, Chlastawa, Kosieczyn en la okcidenta Pollando. Gotikaj-renesancaj preĝejetoj ravas per la harmonio de la konstrubulo, riĉaj internoj aromantaj per lakita ligno. La 23-kilometra itinero aparte estas atrakcia por biciklantoj, kiuj povas jen kaj jen halti laŭe de la vojo. Malfacilas preterpasi la 4-an mirlokon-2016 indiferente. Temas pri la Kultura-Kongresa Centro Jordanki en Toruń en la norda Pollando. Projektita de hispana arkitekto, Fernando Menis konstruaĵo en maniero efekta ligas diversajn stilojn. Jen temas pri la referencoj al la karakteriza por Toruno ruĝbrika gotiko, jen pri elementoj inspiritaj de la naturo. En ĝiaj internoj troviĝas du koncertaj salonegoj, vasta scenejo kaj konferenca infrastrukturo. Kiel laŭvica vizitinda loko estis elektita muralo rakontanta la historion de la Poznana kvartalo Śródka en la okcidenta Pollando. Sur la vivkolora muralo farita laŭ la tekniko 3D buntkolore logas malnovaj konstruaĵoj kaj rigardanto facile retrovas karakterizajn figurojn kiel principon aŭ urbotrumpetiston.La 6-a loko en la plebiscito donas la ŝancon intimi kun la naturo. En la regiono Roztocze en la orienta Pollando troviĝas malgrandaj, sed bruetaj mikroakvofaloj Szumy. Ilia historio radikas en triaso, kiam la tektonaj deformiĝoj kreis la rokajn faŭltojn. La promeno laŭe de la riveroj Tanew aŭ Jeleń senstreĉigas kaj invitas profundiĝi en ĉirkaŭajn arbarojn. La sepan kaj la lastan lokon en la nunjara plebiscito de la legantoj de  “National Geographic Traveler” okupis la Geoparko Mużakowo-Arko en la okcidenta Pollando. La iamaj fosaĵoj post la minejo de la bruna karbo plenigitaj de  akvo transformiĝis en koloririzantajn akvenojn. La promeno laŭ la 5-kilometra itinero Malnova Minejo Babina ebligas nudokule konstati, kiel la naturo reakiras la ŝanĝitan de la homo medion.Reprezentantoj de ĉiuj lokoj venkintaj en la 6-a eldono de la plebiscito por la plej vizitindaj lokoj de Pollando-2016 renkontiĝos meze de oktobro dum aparta solenaĵo kadre de la foiro World Travel Show.

El la elsendo 16.06.2016. Legas Barbara kaj Tomek 

Koninda Pollando: Kastelo en Moszna

Unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de Opole-regiono – en la sudokcidenta Pollando – kaj unu el ĝiaj plej interesaj kasteloj estas Kastelo en Moszna [moŝna]. La famon ĝi dankŝuldas al sia fabeleska aspekto. Ĝi disponas pri  365 ejoj, 99 turoj kaj turetoj. De proksime kapturniga estas riĉo de fasadaj ornamelementoj – kolonoj, ornamaj fenestrokadroj, rozetoj, kapoj, fantaziaj animaloj. La unua baroka konstruaĵo en Moszna kreiĝis en la 17-a jarcento, sed bedaŭrinde ĝi tutece forbrulis en 1898. La kastelo estis tamen rekonstruita, kompletigita per novgotika orienta alo kun oranĝujo. Malgraŭ sia nomo >kastelo< prefere temas pri palaco, ĉar la konstruaĵo ne havas defendomurojn, ĉirkaŭantan fosaĵon, ĝi havas neniujn fortresajn elementojn, fine ĝi ne kreiĝis en la mezepoko, sed en la 19-a jarcento. Ni tamen daŭre apliku la uzatan nomon.  La kastelo estas ĉirkaŭita per parko kun oftaj grupiĝoj de rododendronoj. Ilia bunta florado en aprilo kaj majo sub la nomo „Festo de Azalio” logas vizitantojn kaj turistojn, ankaŭ muzikŝatantojn pro la organizataj tie koncertoj kaj recitaloj.  Ili daŭras la tutan jaron, somere tamen la kultura oferto riĉiĝas kante je ekspozicioj, renkontiĝoj kun interesaj homoj, temeventoj, recitaloj.  Ĉiekaŭ 100-hektara parko kun panorama stilo ne havas difinitajn limojn ĉe siaj randoj ligiĝante kun la ĉirkaŭaj herbejoj kaj arbaroj. Tra ĝia centro kondukas belega tilia aleo laŭe de kiu videbliĝas francstilaj konstruaĵoj kaj nederlandeskaj kanaloj laŭ kiuj iam eblis remi per boatoj. Ĉe ĝia maldesktra flanko troviĝas lageto kun insulo, sur kiu kreskas kanadaj pinarboj. La ĉarmon kompletigas delikataj, aĵuraj pontetoj. La parka plantaro estas tre varia konsistante el dek kelkaj specioj de arboj kaj arbustoj, kelaj tre maloftaj en Pollando. Promenante eblas renkonti ruĝajn kverkojn, kaŝtanarbojn, tiliojn. Plej forte impresas la menciitaj pli frue florantaj rododendronoj. En negranda disanco disde la rezidejo en la staloj de Tiele-Winckler ekde 1948 troviĝas ĉevalbredejo de arabsangaj kaj pursangaj anglaj ĉevaloj. Eblas lerni tie la rajdadon aŭ uzi la okazon por plezuveturado somere en koĉeroj, vintre en sledveturiloj. Moszna kiel vilaĝo estis menciata jam en la mezepko, onidire ĝi apartenis al religia kavalira ordeno de Templanoj, sed poste ĝiaj posedantoj plurfoje ŝanĝiĝis. En 1866 aĉetis la rezidejon Hubert von Tiele-Winckler. La familio ne havis aristokratajn radikojn. Ĝia antaŭulo Franz Xavier Winckler en la unua duono de la 19-a jarcento estis simpla ministro, sed tre talenta. Post la lernado en Tarnowskie Góry [tarnovskie gury] li fariĝis minista estro kaj poste administranto de la minejo Maria en Miechowice [mjeĥovice]. La edziĝo al la vidvino post ĝia posedanto kaj la ekonomia talento kaŭzis, ke li fariĝis homo riĉa kaj eĉ akiris noblecon. Plian signifon la familio akiris pro la edziniĝo de filino de Franz al leŭtenanto Hubert von Tiele. Tiam ambaŭ familigoj kunigis siajn nomojn kaj blazonojn. La elkonstruita de Hubert von Tiele-Winkler kastelo fariĝis la familia rezidejo en Moszna i.a. kun la celo reliefigi la signifon de la familio kaj ĝian potencon.  La konstrulaboroj daŭris nur tri jarojn kaj tiu daŭro fariĝis rekte legendeca. Komencis cikuli anekdoto, ke la posedanto paktis kun diablo. Per tio estis klarigataj pli postaj tragikaj kaj misteraj eventoj. Nun la kastelo en Moszna estas destinita ekskluzive por turistoj kaj miloj da ili celas la >kastelon de dormanta reĝidino<. Eblas viziti ĝin kun ĉicerono en malgrandaj grupoj. La itinero kondukas i.a. tra antiveca manĝejo, blanka kaj nigraj salonoj, iama balsalonego, oranĝujo, kabineto de la grafo kaj kapelo.  Por la vizitantoj estis disponigitaj du el la plej grandaj kastelaj turoj. De ilia supro etendiĝas spirraba alirigardo al la parko kaj la panoramo de Opava-montaro. Dum bela vetero videbliĝas la ĉeha montopinto Praavo. Vizitante la internojn de la kastelo necesas streĉi la imagopovon, ĉar el ĝiaj pompaj internoj preskaŭ nenio konserviĝis. Dum la 2-a mondmilito ĝi ne estis detruita. Ĝia lasta posedanto forlasis ĝin printempo de 1945. Poste garnizonis tie rusaj militistaj trupoj. Tiam la interno estis priŝtelita kaj ruinigita kaj sur la kastela korto estis forbruligitaj ĝiaj internaj elementoj kaj la tuta arkivo de la familio Tiele-Winkler. Konserviĝis ĉefe firmaj elementoj de la internoj – kamenoj, lignaj murdekoraĵoj, plafonaj kasonoj aŭ enmasonitaj ŝrankoj de la iama biblioteko. La iaman aspekton prezentas  fotoj, laŭ kiuj eblas ekkonscii pri la pompo de la iamaj internoj. Antaŭ kelkaj jaroj la infrastrukturo de la kastelo estis ordigita kaj disponigita al vizitantoj. Viziteblaj ĉambroj denove ravas per elegantaj kaj stilaj internoj, al la konserbviĝinta mirakle objektoj aldoniĝis novaj. La kastelo invitas al sia hotelo kaj restoracio.

El la elsendo 10.06.2016. Legas Barbara  – 7’21”

Koninda polo: Henryk Jordan

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas profesoro Henryk Jordan, la homo kies vivcelo esti certigi sanon kaj ĝojon al infanoj kaj gejunuloj pere de ludoj en freŝa aero, en la subĉiela sunbrilo. Lia nomo al pli vasta publiko en Pollando estas konata en la adjektiva formo, Jordanowski epitetanta parkojn kaj ĝardenojn por infanoj kaj gejunuloj, kiuj en libera spaco povis praktiki diversajn specojn de aktiva ripozo, sportemo kaj distro. La unua ĉi-speca areo, difinata kiel Parko kreiĝis en Krakovo antaŭ 127 jaroj. Henryk Jordan estis kuracisto, socia aganto kaj pioniro de la fizika, korpa eduko en Pollando. Li naskiĝis la 23-an de julio 1842 en Przemyśl (la sud-orienta Pollando) en la nobela familio. Mortis la 18-an de majo 1907 en Krakovo. Lia komenca kaj gimnazia lernado okazis  en la urboj Tarnopol  kaj Tanów, sed en 1862 li forveturis al Triesto, pro la forigo el la lernejo pro la partopreno en patriota manifestacio. Tie unu jaron poste li faris kun distingo abiturientan ekzamenon en la itala lingvo. La medicinajn studojn li komencis en Vieno, daŭrigante ilin en la krakova Jagellona Universitato. Li finis ilin en 1867 per finekzameno, sed malsano malebligis al li subiĝi al ekzameno diplomiga, kiun li faris tri jarojn poste. Dum tiuj tri jaroj li estadis en Berlino kaj Novjorko, kie la unuan li konatiĝis kun gimnastiko por junaj virinoj kaj knabinoj (Linga-sistemo). Tio  decidis pri lia posta aktivado. Dum la estado en Usono Henryk Jordan komencis akuŝigistan kaj ginekologian praktikojn. Poste li gvidis praktikojn en Britio kaj Germanio. Post la akuŝigista praktiko en Vieno li estis invitita kiel asistanto al la katedro de ginekolgio kaj akuŝo en Krakovo. Kelkajn jarojn poste li komencis privatan kuracistan praktikon. Li akiris renomon kiel ginekologo, akuŝigista specialisto, universitata lekcianto. En 1980 li estis nomumita profesoro de la Jagelona Universitato, du fojojn plenumate la dekanan funkcion. Inter liaj verkoj multas medicianaj lernolibroj kaj libroj popularigaj. Li samtempe engaĝiĝis en la funkciadon de multaj insitucioj ligitaj kun medicino. I.a. li gvidis la krakovajn Ginekologian Societon, Kuracistan Societon. Li kreis Societon por la Sanprotekto kaj Societon por Kuracista Interhelpo. Li establlis kaj redaktis „Higienan Revuon”. Dank’ al liaj klopodoj en lernejojn oni enkondukis la devigajn lecionojn de gimnastiko kaj kuracistan protekton. Li mem gvidis en la krakova universitato kursojn por instruistoj pri la fizika edukado. En 1906 li fariĝis membro de la Plej Supera Sanitara Konsilio en Vieno. La personaj tragedioj,  la morto de la edzino kaj infano, puŝis Henrikon Jordan al la socia agado. I.a. ekde 1881 ĝis la morto li estis urbokonsillisto de Krakovo, li estis deputito el la krakova regiono por Galicia Landa Sejmo. Li estis prezidanto de la Societo de Instruistoj de Superaj Lernejoj, de la Muzika Societo, de la Koruso por la Metiista Junularo. La plej granda verko de Jordan estis la unua en Eŭropo publika parko de distro kaj movludoj  por infanoj ĝis la 15-a vivojaro elkonstruita en la ekorda daŭro de unu jaro kaj funkciigita en 1889. La establokostojn kovris Jordan mem petate urbon nur pri elkonstruo de fosaĵo ĉirkaŭ ĝi kaj de ponto super la rivero Rawa. Oni plantis ĉeeokaze sur la disponigita de la urbo postekspozicia tereno kelkajn mil arbarojn. Ekde la komenco ĝi ricevis la nomon Urboparko de doktoro Henryk Jordan. Temis pri moderna institucio de eksterlerneja eduko koncentriĝanta pri kolektiva kaj individua eduko de infanoj, ofertanta al la partoprenantoj diversajn formojn de la aktivado. Komence la ĉefan atenton oni donis al gimnastiko, poste tute aparte al piedpilko, kio ligiĝis kun la interesiĝo de profesoro Jordan pri metiista junularo, eduke negeltita kaj senigita je kiu ajn distro.  Sur la tereno de la parko troviĝisi baseno, 12 sportplacoj, ĉiu kun alia destino, sanvojetoj. Eblis tie ekzerci leĝeratletikon kaj gimnastikon. En la Parko funkciis ankaŭ salonoj por okupoj kaze de malbela vetero, funkciis krome lignaĵista, tornomaŝina, serurista laborejoj. La junuloj praktikis kultivadon de legomoj kaj floroj. Ĉiujn okupojn gvidis instruktoroj-fakuloj kaj junulaj prezidantoj komence elektataj de d-ro Jordan, poste de la junuloj mem. Profesoro Jordan  rekte partoprenis la funkciadon de la Parko vizitante ĝin ĉiutage,  organizante kaj persone zorgante pri la entreprenataj agadoj. Laŭ lia iniciato oni starigis tie 44 monumentojn de elstaraj poloj, kiuj celis – inkluzive de la organizataj de prof. Jordan prelegoj – la patriotan edukon de infanoj kaj gejunuloj. Li  plurfoje emfazis, ke la devo de ĉiu, kiu formas junan generacion estas zorgi pri taŭga elekto de sportludoj, kiuj decidas pri la fizika, ankaŭ patriota eduko. En siaj ludproponoj li estis referencanta al la historio memorgante i.a.  kavalirajn turnirojn, dancparadojn kaj aliajn iom forgesitajn ludformojn. Disvastigante higienan vivmanieron li ne limiĝis al la movokupoj, sed organizis vaste konceptitan socian agadon, kiu estis adresita al. la  lerneja, laborista kaj kamparana junularo.  La ĉefverko de d-ro Jordan fariĝis imitmodelo, kiun en la tuta Eŭropo oni admiris kaj imitis. Eksterladaj gastoj vizitante Krakovon estis venantaj ankaŭ  al la Parko por konatiĝi kun la tuto de ĝia agado. La ideo de Jordanowski-ĝardenoj reviviĝis postmilite. Tiu, kiun mi mem memoras el la infanaĝo, kiun frekventis familiaj infanoj nunjare solenas sian 65-jariĝon.

El la elsendo 03 .06.2016. Legas Barbara  – 8’03”

Koninda Pollando: Procesio en Łowicz

En la listo de la Pola Kulturheredaĵo rekte antaŭ la registro de Esperanto kiel portanto de la E-kulturo estas menciita Procesio de Dia Korpo en Łowicz, sudokcidente de Varsovio. Lastĵaŭde ĝi okazis en la Katolika Eklezio la 752-an fojon. La Dia Korpo estas unu el la plej gravaj festoj. En Pollando la publika konfesdeklaro pri la ĉeesto de Kristo en la Plej Sankta Sakramento estis solenita la unuan fojon en Krakova Diocezo en 1320, kaj ekde la fino de 14-a jarcento ĝi estas celebrata en ĉiuj diozcezoj. Polaj amaskomunikiloj informis ankaŭ pri la nunjara amasa partopreno en tiuokazaj procesioj kun la Plej Sankta Sakremanto, sed la plej pompa, plej rigardokapta procesioj okazis ĝuste en Łowicz (ŭoviĉ). Laŭ arkeologiaj esploroj jam frumezepoke (la 12-a/13-a jarcentoj) en la loko de la nuna kastelruino en la urbo troviĝis ligna-tera burgo, kiu pro la situo apud la rivero Bzura havis gravan strategian signifon. La plej malnova mencio pri Łowicz (Loviche) devenas el la papa bulleo Innocento la 2-a, konfirmanta la rajton de arkiepiskopoj de la unua ĉefurbo de Pollando, Gniezno – al. la tieaj havaĵoj. Lastĵaŭde pli ol 100 personoj en popolaj kosutmoj en la amasa akompano de samkredantoj, vizitantoj kaj turistoj partoprenis la Dikorpan procesion. Kiel reliefigas etnografoj el Łowicz-muzeo, la portataj tiutage vestoj estas io pli ol la popola kostumo uzata de folkloraj ensembloj. La karakterizaj buntaj zonstriaj vestoj estas ankaŭ nun fiere portataj dum la solenaĵoj ne sole religiaj, sed ankaŭ ŝtataj kaj familiaj kaj ili konsistigas gravan elementon de la identeco kaj etna aparteno. Ekde 2014 la Dikorpa Procesio en Łowicz troviĝas sur la Pola Listo de Kulturheredaĵo. Kiel informas la Nacia Instituto la solenaĵo okazas laŭ la kultivata de almenaŭ 100 jaroj senŝanĝa tradicia formo. Post la s-ta meso en la loka katedrala baziliko ekmoviĝas la procesio al. kvar altaroj ĉirkaŭe de la Malnova Foirplaco. La kutimo ŝuti florojn kaj florpetalojn antaŭ la portata subbaldakene Plej Sankta Sakramento, la portado de standardoj, parohaj flagoj, sanktulbildoj kaj sanktulfiguroj en la familioj en Łowicz estas transdonata de generacio al. generacio. La tutaj familioj engagiĝas en la dekoradon de altaroj, portadon de la paroĥaj standardoj, figuroj kaj sanktulbildoj. Temas por ili pri granda honoro kaj distingo. En multaj familioj temas pri longdaŭra tradicio – okazas, ke iuj personoj de pli ol 50 jaroj partoprenas la organizadon de la festo. Same kiel kaze de ĉiuj aliaj procesioj ili direktiĝas al kvar altaroj, ĉe kiuj oni haltas preĝante kaj aŭskltante legatajn aŭ kantatajn fragmentojn de kvar evangelioj, ligitajn kun starigo de Eŭkaristio. Ĉiun altaron prizorgatan de aparta socia rondo, fratularo, metiistaro ornamas floroj, betulbranĉetoj. Multaj kredantoj kunportas hejmen tiujn plantajn ornamaĵojn de la altaroj kun la kredo, ke ili certigos al. la hejmo protekton kaj bonstaton. Post la ekleziaj solenajoj sur standoj ĉirkaŭe de la Malnova Foirplaco de Łowiecz ankaŭ nunjare la lokaj metiistoj prezentis siajn metiartaĵojn. La vizitantoj povis partopreni mallongetajn kursojn pri la potfarado, salikbranĉeta korboplektado, skulptado. Ili povis krome ekscii kiel kreiĝas famaj lokaj papereltondaĵoj, silkpaperaj ornamaĵoj, brodaĵoj, puntaĵoj kaj fine eblis admiri folklorajn ensemblojn el la tuta regiono.

El la elsendo 27.05.2016. Legas Barbara  – 5’04”

El la E-gazetaro – 24.05.2016

Politikaj kampanjoj, balotoj, starpunktoj, perspektivoj estas temo, kiu almenaŭ en Eŭropo fantomas en ĉiu angulo. Sed kiel skribas Tuomo Grundström en sia enkonduka artikolo al la aprila „Esperantolehti” „Esperanta Finnlando” rilate al la politika situacio en la lando post la  balotoj de antaŭ unu jaro „Nia Esperantujo ne estas regata de ŝtataj organoj, sed influas kion ili faras kaj favoras. Tio estas nia esperantista intereso”. Nu, verdire mankas por mi precipa ekspliko kiel Esperantujo influas la ŝtatajn organojn, kvankam evidente, ĉi-rilataj ekzemploj ne mankas. Sufiĉas memorigi ekzemplodone Pollandon, en kiu dank’ al esperantistoj E-o ektroviĝis sur la pola listo de la kultura heredaĵo, kaj dank’ al iliaj klopodoj Unesko dum sia novembra Ĝenerala Asembleo akceptis la proponon de la  polaj aŭtoritatoj, ke sub Unesko-patroneco estu solenata en 2017 Zamenhof-Jaro. Se temas pri la ĝenerala politiko mi tuj devas konfesi, ke tio, kio okazas en Finnlando apenaŭ speguliĝas en amaskomunikiloj, ne nur polaj, sed ankaŭ ekzemple italaj, francaj, anglalingvaj. Mi citu do la opiniojn de Tuomo Grundström rilate tion, kiel en Finnlando oni vidas la eŭropan migroproblemon, aparte interesa temo al tiuj niaj aŭskultantoj, kiuj opinias sin subinformitaj politike per niaj du elsendoj semajne. Do kiel finnoj vidas la problemon? „Granda kaj akre pridisputata problemo fariĝis la ŝajne neatendita amasa rifuĝado en Eŭropon el krizaj areoj. Al Finnlando venis dum 2015 preskaŭ 33 000 rifuĝintoj petantaj azilon, pli multe ol sume iam antaŭe. Ke Finnlando ne fermis la limojn, kaŭzis kaj kaŭzas malakordojn interne de la registaro, el kies konsistigaj partioj „la finnoj” gajnis subtenon parte kontraŭante enmigradon. La registara perspektivo ja estas malfermeco al diverseco (kaj allogi produktivajn profesiulojn), sed la Eŭropan problemaron, kiun kaŭzas (ja dependas de vidpunkto) la kolonia kaj milita historio de Eŭropo mem, ĝi ne povis aŭ volis antaŭvidi”. Kun intereso mi legis tiuj ĉi vortojn de Tuomo Grundström, des pli ke ne ĉiunumere la przidanto de E-Asocio de Finnlando artikolas ekster la E-komunumaj temoj. Tiuj ĉi en la aprila numero ne mankas. La artikolo pri la julia somera kurso en Iilsami ĉefe estas interesa por finnaj esperantistoj, sed jam anonco pri la Aŭtunaj Tagoj en Taivalkoski – eĉ reference al la adiaŭa respondohoro de la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller vekas asociaciojn. Des pli interese estas konstati, ke la septembra evento sekvos padojn kaj paŝojn de la verkisto Kalle Päätalo,  ke i.a. oni konatiĝos kun fervojo dum la 2-a mondmilito konstruigita de germanoj, kiuj tiucele laboris militkaptitojn kaj kun multaj aliaj facetoj de Taivalkoski, kiun – kiel oni atentigas – ne ofte oni vizitas. Al la nunjaraj Aŭtunaj Tagoj oni aparte invitas eksterlandanojn. Al la propraj E-junuloj EAF proponas vojaĝstipendiojn en la alteco ĝis 400 eŭroj kondiĉe, ke la kandidatoj konas E-bazon kaj pretas raporti en la revuo post la vojaĝo pri sia partopreno en elektita araĝo. Maturaj esperantistoj estas plenkonsciaj ne nur kiel plenĝui sian esperantistecon, sed ankaŭ dividi siajn impresojn, sperton kun la aliaj. Modela aktivulo ĉi-rilate estas Jorma Ahomäki, kiu en la priparolata numero donas la atenton al la tri gravaj verkoj.  Du estas la gramatikaj verkoj – PAG de Kalocsay-Waringhien kaj PoMEGo de Wennergren, al kiuj la aŭtoro kuraĝige allogas la finnajn lingvouzantojn, argumentante ke „strukturo de la finna lingvo favoras ĝustan gramatikan uzadon en Esperanto”. La tria verko, kiun Jorma Ahomäki entuziasme rekomendas al la leganto de la revuo – ne plu komencanto, sed lingvoĝuanto estas  „Historio de la E-Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Multas aliaj interesaj por la leganto informoj, sed ni lasu la aprilan numeron de „Esperanrolehti” por ekfoliumi la aprilan numeron de „La Revuo Orienta” de Japana Esperanto Instituto. La komenca sinprezento „Esperanto kaj mi” devigas la leganton salti al Meksiko, ĉar ĝuste Joaquin Rosilla Vega Acosta estas ĝia aŭtoro. Denaska esperantisto kaj patro de denaskuloj, kiu ne ĉesas miri „kiel la Esperantistoj reagas al la komunika afero”. Kiel li skribas „vere ni estas en iu nivelo de komuniko, ke ni sentas nin egalaj kaj simple la komuniko fluas kaj ni komprenas”. La revuo publikigas krome ĉi-numere du eseojn, kiuj rilatas  retrospekte al vizitoj en Eŭropo. Mizro Iwaya, la redaktoro de „Novaĵoj Tamtamas” traktas Zamenhofaĵojn en Vieno, dum Oda Komenco nostaligie rerigardas sian viziton en Slovakio de antaŭ 49 jaroj okazigitan en 1967 kadre de la trimonata vizito en Eŭropo. Ankaŭ en la periodaĵo de japanaj esperantistoj ni renkontas tre interesan rubrikon, dank’ al kiu eblas pli bone kompreni la rezonadon politikan, socian en la mondoparto, pri kiu eŭropaj amaskomunikiloj ne tre diligente raportas. Al tiuj kalkuliĝas informo pri nova dogana konvencio de la pacifikaj landoj, sed verŝajne al multaj eksterlandaj legantoj de la revuo aparte leginda estas la informo pri japanaj solvoj por akiri transfuzotan sangon. Tre proksime al mia hejmo estas la centra varsovia sangoprenejeo, sed evidentiĝas ke japanaj administrantoj de sangofero pli progresas logante al la sangooferado junulojn en la kafejoj kaj librejoj, tie aranĝante ĉambron por sangoofero. Mi certas, ke tiu artikoleto kaptos la atenton de nia redakcia kolego, Tomek – kiu de jaroj estas – kiel ni diras en Pollando – honora sangodonanto.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Barbara  – 8’20”

Vizitinda Pollando: Ponto de Jan Stach

„La grandeco de homo ne dependas de famo kaj mono, sed de tio, kion ĝi postlasis…” Tiujn ĉi vortojn enhavas la memortabulo sur la ponto, kiun dum jaroj pene konstruis pola kamparano, Jan Stach sen la uzo de pezaj vojkonstruaj maŝinoj. Ĉio komenciĝis en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam unu el la vojoj al lia mastrumejo en la loĝloko Zapaść forrabis la konstruata Rożnowskie-akvoreceptaklo (priindundanta vaste kampojn kaj vojojn), la alian iumomente baris for de la uzo najbaro transformante ĝin en la kultiveblan grundon. Komence Jan Stach siajn grundrikoltojn transportis al la bazaro en Nowy Sącz tra Rożnowskie-lago per boato. Fine li  decidis mem elkonstrui la pasejon super la profunde fluanta montara rojo kaj vasta ravino. Neniu kredis pri la sukceso de la entrepreno des pli, ke la lokaj aŭtoritatoj petitaj pri helpo rifuzis ĝin doni post la negativa ekspertizo de inĝenieroj. Tamen amatora pontokonstruanto ne deprimiĝis kaj tagon post tago, monaton post monato estis transportanta, aranĝanta kaj kuniganta ŝtonojn. Tiel kreiĝis konstruaĵo inda la romiajn akvoduktojn tiom fortika, ke povas preteveturi laŭ ĝi du grandaj aŭtormobiloj. La alteco de la ponto egalas al 16 metroj, la longo al 12 metroj kaj la vasto al 6 metroj. La ŝtonaj muroj ambaŭflanke de la ponto estas konstruitaj laŭ la linio de arko, certigante al la konstruaĵo necesan rigidecon kaj eltenemon. Admiron vekas du metrojn vasta kaj 3 metrojn alta tunelo barelvolba, sub kiu en la lagon Rożnowskie enfluas la rojo. La montara rojo dum intensa pluvo kapablas transformiĝi en rapidfluan riveron, sed ĝi ne endanĝerigas la konstruaĵon.  Por bremsi la rapidecon de la akvofluo sub la ponto la topografia deklivo de la rojfluejo estis malgrandigita, dum malantaŭ la pono la dekliva rojfluejo denove grandiĝas. Dank’ al tio aldone oni akiris eblecon forigi la troan akvon el la tunelo. Bremse al la fluanta akvo, aparte post intensaj pluvoj, rolas malmolaj rokoj de la karpatia fliŝo funde de la rojfluejo. La tuta rojo longas ĉ. unu kaj duonan kilometrojn.  Aldonendas, ke Jan Stach jam en la komenco de la entrepreno elkonstruis 500-metran vojon al sia mastumejo farante ĉion ĉi jam kiel homo multe matura. La eksterordinara persisto  de Jan Stach estis vaste priskribata. Kreiĝis pri li dokumenta filmo, estis verkita libro. Jan Stach kaj lia ponto famiĝis kaj transformiĝis en lokan atrakciaĵon ofte vizitatan de turistoj. Jan Stach mortis en 2011 havante 93 jarojn postlasinte ne nur ĉi tiun ponton. Li meritiĝis firmiginte kelajn lokajn vojon, li meritiĝis kiel agnoskita loka radistezisto, kiu – kio aparte gravas en la montara regiono – estis lokalizanta kaj konstruanta akvoputojn.

El la elsendo 30.04.2016. Legas Barbara  – 4’12”

Koninda polo: Samuel Bogumił Linde

La plej proksiman dimanĉon, la 24-an de aprilo pasas la 245-a naskiĝdatreveno de la heroo de nia hodiaŭa felietono, kiu estas Samuel Bogumił Linde. Kelkaj fontoj ne difinas precize ĉi tiun daton menciante la periodon inter la 8-a kaj la 24-a de aprilo. Lia patro, Jan Jacobson Lindt venis al Pollando el Svedio 22 jarojn pli frue. o. La patrino Anna Barbara estis filino de germana enmigrinto. Samuel Bogumił unue frekventis en Toruno la elementan lernejon kaj poste Akademian Gimnazion. Spite la esperojn de la gepatroj, ke li fariĝos evangelia pastoro li elektis filozofiajn kaj teologiajn studojn, kiujn li faris en Lepsiko. Tie cetere en 1791 li fariĝis lekcianto de la pola lingvo. Ekde aŭtuno 1792 li komencis kunlaboron kun la estadantaj elmigre en Saksio partianoj de la faligita en Pollando 3-Maja Konstitucio, i.a. tradukante en la germanan verkojn de Julian Ursyn Niemcewicz, Hugo Kołłątaj, Ignacy Potocki. En la jaroj 1794-1803 Linde laboris por Józef Maksymilian Ossoliński en Vieno kiel kolektanto de libroj por la grafaj bibliotekoj. Laŭ lia komisio Linde faris vojaĝojn tra Pollando elaĉetante malnovajn librojn, kiujn aneksintoj de Pollando (Rusio, Aŭstrio, Prusio) disvendadis dum aŭkcioj el amase likvidataj polaj klostroj. La aĉetitaj libroj fundamentis la kreiĝon de la Biblioteko de la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en Lvovo. En 1804 Linde translokiĝis al Varsovio, kun kiu li ligis sian plian karieron. Li estis i.a. direktoro de la Varsovia Liceo, direktoro de la Publika Biblioteko, direktoro de la Vojevodia Varsovia Gimnazio. Kiel anekdoton ni aldonu, ke kiel direktoro de la Varsovia Liceo li estis superulo de profesoro de la franca lingvo kaj literaturo, Mikołaj Chopin, la patro de Frederiko. Juna Chopin dediĉis eĉ sian Rondon do-minoran al la edzino de Linde. Cetere lia plej juna filino edziniĝis al la aŭtoro de la unua biografio de Frederiko Chopin. La publika agado de Linde havis politikan, klerigan, sciencan kaj bibliofilian karakteron. Li estis i.a. membro de Eduka Ĉambro gvidanta klerigajn aferojn de la Varsovia Princolando, konsilisto de la Registara Komisiono por Religiaj Konfesioj kaj Publika Klereco, unu el la organizintoj kaj lekciantoj de la Varsovia Universitato. Samuel Bogumił Linde famiĝis kaj meritiĝis kiel la aŭtoro de la unua,  6-voluma Vortaro de la Pola Lingvo, por kiu leksikografian materialon li kolektis ĉefe dum sia laboro por grafo Ossoliński. Gravis krome kontaktoj kun alia tiama konanto de la malnova pola vekaro 16-19-jarcenta, dank’ al kiu Linde kreis tiam la bazan fundamenton de la  vortaro sur vastaj kaj variaj fontoj. En Vieno Linde ligis krome kontaktojn kun sciencistoj interesiĝantaj pri la problemoj de la slavaj lingvoj, literaturo kaj historio, kun pola aristokrataro. Aparte gravaj estis kontaktoj kun princo Adam Czartoryski, kiu aprecis la sciencan kaj kulturan-socian signifon de la Vortaro ofertante sian materialan helpon, ne ŝparante konsilojn kaj terminologiajn klarigojn. Dank’ al tiuj kontaktoj Linde longe antaŭ ol aperis la 1-a volumo fariĝis figuro konata kaj aprecata en la medio de la tiama pola kultura elito. La vortaro de Samuel Bogumił Linde estas la unua vortaro de la pola lingvo kun historia karaktero, entenanta 60 mil artikolojn, kiujn klarigas 200 mil citaĵoj, kiujn li ĉerpis el preskaŭ 850 tekstoj de ĉ. 400 aŭtoroj kaj el la parola lingvo. Tiu elstara verko de la kleriga epoko estis publikigita en la jaroj 1807-1815 fariĝante scienca evento en la monda skalo. Dank’ al ĝi Linde akiris sciencan agnoskon landan kaj eksterlandan. Li fariĝis honora membro de la Ceĥa Scienca Societo, de la Krakova Universitato, de la Reĝa Scienca Societo en Getingo, de la Franca Instituto, de la Reĝa Prusa Scienca Akademio, de la Cara Rusa Akademio. La vortaro estis frukto de impona laboremo de Samuel Bogumił Linde rilatanta al enorme granda fontmaterialo en prema plimulto devenanta, kiel menciite el presaĵoj 16-18-jarcentaj. La plej granda avantaĝo estis fontcitaĵoj. Manko – ne tre zorgema bibliografia priskribo de la fontoj, kelkfoja referenco al malĝustaj pli postaj eldonoj. Citaĵoj ankaŭ ne ĉiam estis fidelaj. Linde traktis ilin instrumente por klarigi la signifon de la vortoj kaj kiel ekzemplon de la uzo, sed por tiu celo li modifis citaĵojn, modernigis ilian ortografion kaj fonetikajn formojn. Kurioza trajto de la laboro de Linde estis lia vortfarado. Li elpensis multajn duradikajn vortojn, kiuj kvankam analizeblaj kaj kompreneblaj ne uziĝis. La tuta laboro estis tamen taksita tre favore. Lia vortaro fariĝis instigo kaj modelo por vortaroj de aliaj slavaj lingvoj. Nun rilatante kritike al la vortaro de Linde oni elmontras malklarecon de la artikolaj klarigoj, mankon de konsekvenco en etimologiaj informoj, kiuj aperas en diversaj lokoj kaj estas notitaj  laŭ diversaj manieroj rilate al gramatikaj informoj kaj kvalifikigoj. Riproĉante al Linde mankon de konsekvenco kaj senordon oni ne  forgesas, ke lia vortaro estis kreiĝanta en la daŭro de 20 jaroj, ĝia koncepto do evoluis en la tempodaŭro kaj fine – kiel indulgeme mencias la nuntempaj kritikantoj – li ne disponis pri komputilo. Linde estis ne sole la aŭtoro, sed ankaŭ eldonisto de la vortaro klopodanta pri subvencioj, pri ĝia disvastigo kaj disvendado. Li mem importis kompostotiparojn,  paperon kaj eĉ presmaŝinojn, kiujn li lokis en propra loĝejo por kontroli la presadon. La eldonkvanto egalis al 1200 ekzempleroj, sed la vortaro estis multekosta kaj vendateco malpli granda ol atendite. Ankoraŭ 10 jarojn post la eldono de la lasta volumo en 1815 Linde disponis pri ĝiaj 100 ekzempleroj. Samuel Bogumił Linde mortis en 1847 kaj estis entombigita en la evangelia-aŭgsbuga tombejo en Varsovio. En 1816 li ricevis oran medalon de la socio pro sia vortaro, en 1842 lige kun la 50-jariĝo de sia magistriĝo li ricevis oran medalon de Pola Reĝolando. Du jarojn poste Linde ricevis la titolon de la Honora Civitano de sia naskiĝurbo Toruno, kies unu el la partneraj urboj estas nun Getingo. En 1996 estis starigita la premio de la Partneraj Urboj Toruno kaj Getingo kun la nomo de Samuel Bogumił Linde. Ĉiujare ricevas ĝin paro de verkistoj el Pollando kaj Germanio. En 2015 ricevis ĝin germana verkistino kaj ĵurnalistino, Maie-Luise Scherer kaj la pola romanverkisto, eseisto,  literaturhistoriisto, Stefan Chwin.

El la elsendo 22.04.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 7’58”

El la E-gazetaro – 12.04.2016

La lastan trarigardon de la E-gazetaro mi fermis enrigardante „Norvegan Esperantiston”. Ĵus el la hejma lekterkesto mi elprenis ĝian plej novan numeron. Ĝia ĉefartikolo veninta el sub la plumo de Kjell Heggvold Ullestad koncernas la historian alrigardon al la Esperanto-beletro, kiu ŝuldiĝas al norvegoj. Kiel antaŭenrigarde atentigas la aŭtoro inter la eldonitaj de norvegaj esperantistoj diversaj beletraĵoj troviĝas poemoj, romanoj, rakontoj kaj eĉ bildstrio. Li tute aparte atentigas pri la verkaro de Johan Hammond Rosbach, kiu i.a. eldonis du romanojn kaj kvin novelarojn. Ĝuste liajn plej bonajn novelojn Baldur Ragnarsson kalkulis al la klasikaĵoj de la Esperanta beletro. Kun aparta atento mi legis pri Kjell Walraamoen, eble pro la fakto, ke en 1975 mi estis sub la impreso de la poemaro „Ni devas vivi”, kiun li verkis kun Lina Gabrielli, tiam gasto de nia E-Redakcio de Pola Radio. Nun mi scivole eksciis, ke li veris ankaŭ norvege. La nomon de la tria menciita aŭtoro Trygve Müller ĝis nun mi ne konis, sed scivoleme tiklis min la titolo de lia dramo „La amo de Dante Alighieri”. Ĝi aperis en Italio en 1978, kaj la sekvan jaron en „Hungara vivo aperis recenzo pri ĝi kiel „rekomendebla, plezuriga legaĵo”. Ĉar la aŭtoro de la artikolo aludas, ke en la norvega lingvo pretiĝis ĝia sursceneja adopto, leviĝas la demando ĉu ne valorus adopti tiucele ĝian E-lingvan version? Kjell Heggvold Ullestad kelkan atenton donas ankaŭ al tradukita norvega beletro, kiu  en bibliografio el 1964 rilatas al  423  romanoj, poemoj, rakontoj kaj kantoj. Ne ĉiuj tamen eldoniĝis. Ĉiukaze dorsflanke oni trovas liston de la haveblaj ekzempleroj de originalaj aŭ tradukitaj beletraĵoj.  La „Norvega Esperanisto” tradicie citas el la Gazetaraj Komunikoj de UEA,  liveras raportetojn pri loka agado, kaj referencas al eksteraj eventoj kiel 340 studentoj de Esperanto en la Universitata kurso en Mongolio aŭ ĉiutaga diplomitiĝo de 30 studentoj per Duolingo. „Esperanto en Afriko” en sia plej freŝa 2-a nunjara numero atentigas, ke la ĉefa agado de la jaro estos la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto en Bunda, Tanzanio okazonta jarfine. Tiu kongreso estos tre grava por la afrikaj esperantistoj, ĉar kiel atentigas Adjévi Adjé >sperto dum jaroj […] montris, ke fariĝis treege malfacile al afrikanoj akiri alikontinentajn vizojn por ĉeesti en tieaj renkontiĝoj. Alternativo al tio sendube estas propra kontinenta kongreso kaj kaze de Tanzanio la problemo por akiro de vizo malaperas<. Li tamen malkaŝe atentigas, ke >solvendas nur la problemo de alveno kaj de la restado precipe de meritplenaj gejunuloj el la najbaraj landoj kun financaj problemoj<. Adjévi Adjé alvokas ke per komuna agado la 6-a AKE iĝu io, kio ebligos al afrikanoj kaj alikontinentanoj lertiĝi movade, intense praktikante la Internacian Lingvon. Kun ĉi tiu temo en la bulteno riĉa je agadrapotoj de landaj asocioj kluboj en 2015 korespondas artikolo pri Bunda, la urbo de la 6-a Afrika Kongreso, en kiu la movado metis la radikojn en 1982. Ĝis nun al la adreso de la malnova redakcio venas la revuo de Korea Esperanto-Asocio „La Lanterno Azia”. Kiel unu sendaĵon mi ricevis tri unuajn numerojn de la nuna jaro. La kovrilpaĝo de la 1-a numero memorigas, ke en 2017-a ni universale Kongresos en Seulo. Ridetas al la leganto la 16-kapa LKK, inter kiu kun plezuro mi rekonas la vizaĝon de mia UEA-estrara kolego LEE Jungkee. La antaŭpreparoj progresas pri kio la leganto ekscias trovante en la 3-a numero de „La Lanterno Azia” raporton pri la vintra kursaro de KEA en februaro 2016. Tiam en Busan disvolviĝis E-vilaĝo kun la temo „Mi estas mastro de UK 2017”. 62 koreaj esperantistoj kunpartoprenis 20 programerojn dank’ al kiuj kreiĝis eta LKK-ida teamo, kies ĉefcelo estis uzi Esperanton en ĉiu situacio. Kiel sekvas el tiu interesa raporto en la plej proksimaj aprilaj tagoj kadre de Namkang-lernejo denove volontuloj de la venontjara UK povos plutrejniĝi. Por mi – kiel la virtuala kongresano – estis interese en la sama numero legi tre instruan artikolon de Gary Rector pri skribosignoj pri koreaj loknomoj. Kiel evidentiĝas – Seulo kiel tia estas eksterordinara pro tio, ke ĝi estas la sola en Koreio, kiu havas la indiĝenan nomon – dum ĉiu alia havas formon ĉin-korean. Ni esperu, ke en 2017 dum prikoreaj prelegoj ni ekscios pri tio plimulte. Dume la leganto havas la ŝancon intimiĝi kun la korea literaturo per la rakonto „Kiu vi estas?”. Ankaŭ „Nova Vojo” de Esperanto-Populariga Asocio venis samtempe per tri numeroj. La unua referencas al la kongrestemo de la 101-a, kiu estas „Socia justeco – lingva justeco”. Samnumere, daŭrigate en la 2-a numero troviĝas la tekstoj de Roman Dobrzyński en Esperanto kaj la japana el lia libro  „Rakontoj el Oomoto”. En la januara numero temas pri la t.n. „la dua Oomoto-afero”, en la februara numero pri la biografiaj detaloj rilate al Etsuo Miyoshi. En la marta numero de „Nova vojo” aperas esperantilingve la dua ĉapitro el la libro pri Oomoto Fondintoj verkita de Eizo Ito en la traduko de Tacuo Fuĝimoto. Impresas la opiniesprimoj pri la transjara kurskunveno 2015-2016 kaj „Kaprica monata skribo” de Toŝiomi Okuŭuaki. En lia teksto ni legas ne sole pri la historia renkonto de papo Francisko kun la patriarko Kril sur Kubo, sed ankaŭ pri la aŭdioneco donita de la papo al la Spirita Gvidantino de Oomoto, Deguchi Kurenai kaj la establita aŭtune 2015 filio de Oomoto en Romo.

 El la elsendo 12.04.2016. Legas Barbara – 8’42”

Koninda Pollando: Zalipie

Hodiaŭ ni vizitas gesinjoroj interesan kaj unikan lokon en Pollando, kiu dum la tuta jaro dronas en floroj, Zalipie. Trvoĝanta proksime de la revizitita de ni antaŭnelonge Tarnów en la suda Pollando ĝis nun ĝi ne estis temo de nia felietono pri konindaj vizitlokoj. Kaj tamen ĝi estas vizitinda kaj ravas aparte eksterlandajn turistojn, kiuj klopodas fotopluki la plej mirindajn florojn kaj florkomponaĵojn. La famaj floroj en Zalipe (kaj nun ankaŭ en kelkaj aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj) logas ne en la ĝardenoj, sed de sur la muroj de ĉiaj konstruaĵoj. Domoj, keloj, akvoputoj, garbejoj, staloj, kokidejoj, eĉ hundobudoj. Florornamita estas la loka sancentro kaj la domo de la volontula fajrobrigado. Florornamita estas la paroĥa preĝejo de s-ta Jozefo. Tiu ĉi kutimo de la florornama pentrado devenas el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam komencis aperi domoj kun kamentuboj. La blankigitaj refreŝige muroj pli longe restis puraj  ol kiam fumo pro manko de kameno fulge sendimentiĝis sur la muroj. La dommastrinoj uzis la okzaon por ornami la blankajn surfacojn per florpentraĵoj, kiuj evoluis al la nunaj pompaj florkomponaĵoj. Komence kiel kolorigilo servis miksaĵo de kalko, fulgo kaj argilo kun naturaj, plantaj kolorigiloj. Kiel peniko sufiĉis ĉevalaj haroj aŭ betula trunketo. Aplikante tiom simplajn instrumentojn virinoj kreis grandajn, akrakolorajn ornamaĵojn, imitantajn la popolajn brodaĵojn. Komence oni ornamis sole la dominternojn, fornojn, vestokestojn, meblojn, fenestrokadrojn. Kun la tempofluo la florornamoj aperis ekstere. Ĉiu dommastrino havis kaj havas proporan ornamstilon,  neniu en sia ornamarto aplikas ŝablonon. Domojn oni kutime komencas ornami fruprintempe. Se iu florornamo daŭre plaĉas oni ĝin refreŝigas, se venas inspiro por la nova, la nova desegno prenas la lokon. Kun la tempofluo la virinoj komencis uzi profesiajn penikojn kaj akrilajn koloriglojn. Kaj la tradicio viglas. En Zalipie oni florornamas ankaŭ tute novajn konstruaĵojn. Iuj dommastrinoj, kiel Bernardetta Słota pluevoluigis la ornamarton kaj per profesiaj kolorigiloj kreas florojn  ankaŭ sur la hejmaj teksaĵoj – kusenoj, tablotukoj, littukoj. Popolaj artistinoj ĉiujare partoprenas la konkurson „Pentrita Ĥato”. Unu el ĝiaj laŭreatinoj estis pentristino el Zalipie Felicja Cyrułowa, en kies domo funkcias nun la filio de la regiona muzeo en Tarnów, unu el la objektoj troviĝanta laŭe de la regiona itinero de la ligna akitekturo. Krom la muzea filio en Zalipe vizitinda estas la t.n. Domo de Pentristinoj, en kiu sian sidejon havas la Komunuma Kulturcentro. Ĝia ĉefa tasko estas protekto kaj flegado de la kulturvaloroj de la medio, ĉefe per la daŭrigado de la pentrista tradicio de Zalipie kaj regiono, organizado kaj subtenado de la amatora arta vivo, protekto super la popolaj kreantoj, popularigado de informoj pri Zalipie en la lando kaj eksterlande, en la amaskomunikiloj. Domo de Pentristinoj organizas ankaŭ staĝojn, ĉefe por lernejanoj kiuj en 15-60-personaj grupoj povas ne nur lerni kiel fari la florornamaĵojn, sed ankaŭ kreitajn verkojn kun si reporti. Sed ankaŭ eblas tie aĉeti belan memoraĵon ornamitan per flormotivoj, rigardi postkonkursan forkespozicion pri la flororname pentritaj domoj. La konkurso tradicie okazas dum la semajnfino post la festo de Dia Korpo kaj la dimanĉa anonco de la konkursrezultoj transformiĝas en Zalipie en grandan feston.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 5’02”