Sufiĉas distanciĝi je apenaŭ 50 kilometroj norde for de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) por ektroviĝi en tute alia mondo, en „la regiono de miloj da stavoj”. Verdire estas da ili trioble malpli, sed malgraŭ tio temas pri la plej granda kvanto de bredaj stavoj en Eŭropo. La plej valoraj,  Milickie-stavoj apartenas al la tiel nomataj vivantaj lagoj, lagoreto kiu en la monda skalo distingiĝas per aparta riĉo de la ekosistemoj. En tiu listo troviĝas i.a. Bajkalo, la Morta Maro, Balatono, Wiktoria-lago. La tiean mozaikon de akvaj terenoj, arbaroj, kampoj kaj herbejoj ornamas palacoj de la iamaj posedantoj, pitorekaj preĝejetoj kaj perdiĝintaj en la verdabundo forstistaj domoj. La vojojn ornamas la kverkoaleoj. La plej grava estas la naturo. La Panorama Parko „La rivervalo de Barycza” kun la naturrezervejo „Milickie-stavoj”, kiuj en tiu regiono estas la plej granda rifuĝejo de animaloj. Du fojojn jare, aŭtune kaj printempe la naturo en la Rivervalo de Barycza fariĝas scenejo de eksterordinara spektaklo pro la fakto, ke en ĉi tieaj akvoreceptakloj trovas ripozejon sovaĝaj anseroj migrantaj el la nestejoj en tundro al siaj vintraj rezidejoj kaj inverse. Dum la traflugoj anseroj kolektiĝas en grupojn, kiujn kelkfoje konsisitigas kelkdek mil birdoj. Frumatene, okazas, ke ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo miloj da anseroj kun enorma flugilbruo kaj anserbleko leviĝas en la aeron. Tio estas vera birda paradizo. Nestas kaj kovas tie dekoj da maloftaj birdospecioj dum aliaj kiel la ĵus menciitaj anseroj traktas la Valon kiel gravan haltejon laŭ la itinero de la ĉiujaraj migradoj. En la Rivervalo de Barycza oni notis ĉirkaŭ tricent birdospeciojn, inkluzive de ĉirkaŭ cent sepdek,  kiuj tie nestas. La areo de la tuta valo superas 950 kvadratajn kilometrojn, kaj la plej granda en Pollando Panorama Parko okupas pli ol 87 mil hektarojn. La logosimbolo de la valo estas karpo bredata en la tieaj stavoj ekde la 13-a jarcento. Hodiaŭ ni tamen koncentriĝas pri la Rivervalo de Barycza kiel loko loganta profesiajn kaj amatorajn ornitologojn. Parolante pri amatoraj ornitologoj ni celas ŝatantojn de la nudokula observado de la birdoj aŭ helpe de lorno aŭ binoklo. Por ili estas establitaj tegmentitaj edukpostenoj, observoturoj kaj gvatejoj, reto da priskribitaj kaj signitaj naturpadoj, kiuj kondukas al la plej atrakciaj lokoj de la Panorama Parko. La observoturoj tentas kunporti dormosakon kaj pasigi la nokton subĉiele por vekiĝi akompanite de la birda trilado kaj blekado. Ĉe la Malnova Stavo, kiu troviĝas en la rezervejo Milickie-Stavoj estis lokita turo, de sur kiu eblas gvidi observadon de multaj interesaj birdospecioj, kiuj traktas ĉi tiun lokon kiel sian nestejon kaj kovejon. Temas pri loko de malgrandaj porzanoj, gruoj, grandaj kaj malgrandaj bataŭroj, barboparuoj, blankokulaj anasoj. Dum la migrosezono eblas renkonti tie anserojn, grandajn egretardeojn, diversspeciajn ĥaradrioformajn birdojn kaj eĉ blankvostajn maraglojn. Apud la stavo Grabownica troviĝas la 13-metra turo en la komplekso Stawno, kio estas ŝanco por fotoĉasi grandajn gregojn de anseroj kaj grandaj egretardeojn, sed verdire eblas tie observi la birdojn ĉiuloke. Al novicoj helpas gvidlibroj, kiuj al novaj fotoĉasantoj konsilas kiel sin prepari al la observado de birdoj. Plej gravas pacienco, lorno aŭ binoklo kaj ne krikolora vesto. La tieaj vastaj kareksejoj, kanaj au teraj insuloj, trankvilaj golfetoj, nepenetreblaj alnaj arbaroj kaj maljunaj kverkoj sur digoj estas la ideala loko por meti nestojn kaj kovi kaj novajn birdogeneraciojn. Ne temas pri la unika ĉi-speca loko en Pollando, sed pri tiu ĉi ni ankoraŭ ne rakontis. Eĉ en la urboj tiaj kiel Varsovio eblas nun facile aŭdi kaj admiri la printempan svarmon de la birdoj, sed por vere konvinkiĝi pri la naturĉarmo sendube valorus entrepreni ekspedicion al iu el la polaj birdoparadizoj.

El la elsendo 06.04.2018. Legas Barbara – 05’50”