La nomon de la Historia Monumento de Pollando ricevis lastatempe 10 novaj objektoj. Unu el ili estas la Katedrala Altaĵo de Płock. Płock estas la mezgranda urbo en la centra Pollando, kiun eblas difini, kiel historian ĉefurbon de la tuta regiono kaj kiu lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj dum neplenaj 60 jaroj rolis ankaŭ kiel la ĉefurbo de Pollando. La koron de Płock formas alta – pli ol 40-metra – bordo de Vistulo difinata kiel la Katedrala Altaĵo. De tie etendiĝas superba panoramo al la vasta rivervalo. Tamen ne la rava panoramo decidas pri ĝia signifo. La Katedrala Altaĵo ludis en la historio de Pollando rolon esceptan. La urbo estis establita de la unua pola reganto Mieszko I en la unua duono de la 11-a jarcento kaj la defendoremparo ĉirkaŭis la tutan altaĵon. Jam tiam ekzistis tiuloke preĝejo, kies lokon prenis pli posta katedralo. Płock estis unu el la haltejoj de reĝo Bolesław Chrobry, kiu senĉese kontrolmoviĝis tra sia ŝtato. Pitoreska Katedrala Altaĵo videbliĝas demalproksime. Unu el ĝiaj plej valoraj objektoj estas ĝuste la menciita Katedralo, katedrala baziliko de la Ĉielpreno de la plej Sankta Maria Virgulino el la 12-a jarcento, tiam la plej granda konstruaĵo en Pollando. Plurfoje alikonstruata ĝi konservas post la rekonstruo el la komenco de la 20-a jarcento sian 16-jarcentan aspekton. Ĝi havas du gotikajn turojn, gablon kaj apogpilastrojn, renesancan kupolon kun kasko. En la reĝa kapelo eterne ripozas Władysław Herman kaj Bolesław Krzywousty kaj pluraj mazoviaj kaj lokaj princoj. Unu el la apartaj kultoobjektoj estas la 17-jarcenta figuro de Dipatrino la Mazovia, adorata kiel Miraklfarantino. Kun la katedralo nedisigeble ligiĝas impona bronza pordo kun bibliaj scenoj, artverko de la romanika arto farita de majstroj el Magdeburgo. Bedaŭrinde temas pri kopio, ĉar – laŭ kelkaj fontoj – jam en la 13-a jarcento dum iu el la invadoj litovaj-rusaj la originalo estis rabita kaj forveturigita al Rusio. La nuntempaj foslaboroj ĉirkaŭ la katedralo malkovris fragmentojn de konstruaĵo, kiun iuj esploristoj difinas kiel misian katedralon de sankta Bruno el Querfurt. Li venis ĉi tien preparante sin al la evangeliza misio al Prusio. Povas esti, ke ĝuste ĉi tie li verkis historion de la unuaj polaj saktuloj. En la alrigardo al la Katedrala Altaĵo bone videbliĝas du ruĝaj turoj de la plej malnova masonita kastelo en Mazovio. Malpli alta estas nomata la Nobela, pli alta kovrita per pufa baroka kasko ricevis la nomon la Horloĝa. La kastelo konstruita en la 14-a jarcento estis en la sekvaj jarcetoj alikonstruata. En la 16-a jarcento transprenis ĝin benediktanoj. Sed tiuloka ĉeesto de benediktanoj estas multe pli frua kaj ligiĝas kun la komenco de la kristango de Mazovio. En la 11-a jarcento ili havis tie preĝejon de sankta Adalberto, en la sekva jarcento ili establis abatejon. En 1538 reĝo Sigismundo la Maljuna donacis al ili terenon, sur kiu troviĝis la plej malovaj konstruaĵoj el la 12-a jarcento, kio fariĝis la okazo elkonstrui novan abatejon, kaj preĝejon. Imponaj konstruaĵoj ne eltenis la frapon de svedoj, kiuj en 1705 komplete ĝin prirabis, forbruligante bibliotekon kaj arkivejon. Poste dum jardekoj en la iamaj monakaj konstruaĵoj funkciis lernejoj. En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento post ĝisfunda renovigo kaj adapto ĝi fariĝis la sidejo de la Mazovia Muzeo, kaj ekde 10 jaroj troviĝas en ĝi la Dioceza Muzeo. Krom riĉaj kolektoj de la religia arto, ĝi posedas verŝajne la plej malnovan konserviĝintan sur la polaj teritorioj reĝan kronon. La rigardon logas la unika kolekto de zonoj por la nobelaj vestoj. Intereson vekas valoraj manuskriptoj, inkunabloj kaj malnovpresaĵoj, kiel Płock-Biblio el la 12-a jarcento kaj la 13-jarcenta fondoakto de la urbo. Ĝenerale oni asertas, ke Płock kreiĝis en mezepoko. Tamen la arkeologiaj esploroj aparte ĉe la Katedrala Altaĵo elmontras, ke la homa setliĝado tie estas multe malpli nova, plej verŝajne bronzepoka. Tamen Płock kiel burgo kreiĝis tuj kiel centro de la regiono, kion pruvas laŭ arkeologoj la grandeco de la baza burga areo taksata je du hektaroj. Kaj tio ligiĝas kun la fakto, ke tiuj terenoj ektroviĝis en la sfero de la interesiĝo de la Piast-dinastia ŝtato.

El la elsendo 18.05.2018. Legas Barbara – 6’25”