Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Wanda Rutkiewicz, unu el la plej elstaraj polinoj. Pasintjare pasis la 25-a datreveno de ŝia tragika morto. La memoro pri ŝi tamen daŭras kaj la Pola Poŝto okaze de ŝia nunjara naskiĝdatreveno emisiis porokazan poŝtmarkon. Wanda Rutkiewicz estas legendeca figuro en la historio de la pola kaj monda himalaismo. Kiel la unua eŭropeanino ŝi konkeris Mount Everest  kaj kiel la unua virino en la tuta mondo ŝi konkeis la pinton K2. Wanda Rutkiewicz estis unu el malmultaj virinoj, kiuj konkeris almenaŭ ok pli ol okmilmetrajn montopintojn.   Ŝi pereis la 13-an de majo 1992 dum la grimpatako je Kangchenjunga. La infanaĝo de Wanda pasis en malfacila, postmilita tempo. Kune kun la gepatroj kaj pli aĝa frato la familio de repatruiĝintoj el Litovio venis al Łańcut, kie loĝis parencoj de la patro. Poste ili instaliĝis en Vroclavo ekloĝinte en ruinigita postgermana domo, kiu postulis daŭrajn riparojn kaj renovigadon. Bedaŭrinde la patro, eĉ se inĝeniero, ne havis inklinon al ĉispecaj laboroj, koncentriĝante pri sia inventa laboro. Post la morto de la filo, kiu pereis pro mineksplodo la patro distanciĝis disde la familio. La patrino aliflanke ne kapablis fronti taskojn ligitajn kun la hejmmastrumado kaj edukado de la infanoj. La patrinecajn flugilojn super du gefratoj etendis dekkelkjara Wanda. Ŝian maturiĝadon akcelis ankaŭ antaŭdata lerneja kariero. Ekde la plej juna aĝo ŝi korligiĝis al sportaj okupoj, tiuperiode leĝeratletiko. Ankoraŭ ne 17-jaraĝa ŝi fariĝis studentino de elektroniko en la Vroclava Politekniko. Tiuperiode ŝi la unuan fojon veturis al la montaro por rokgrimpi en la ĉirkaŭaĵo de Jelenia Góra kaj tuj kaptis la montogrimpan bacilon, por fine membriĝi en la Klubo de la Altmonta Grimpado en Vroclavo, poste en Varsovio. En 1962 ŝi finis kurson pri la Tatry-montara grimpado konkerinte ĝis tiu tempo ĉiujn malfacilajn itinrojn kaj idikante la novajn. Poste sekvis la grimpadoj en Alpoj, Pamiro, Hindukuŝo kaj Himalajo. La komenco de la 70-aj jaroj ligiĝis por Wanda Rutkiewicz kun du gravaj  eventoj. La konkero de Lenin-pinto en Pamiro kaj edziniĝo al varsovia Tatry-grimpanto Wojciech Rutkiewicz. La amo al la altaj montoj restis, la geedziĝo finiĝis baldaŭ per divorco. Poste ankoraŭfoje Wanda edziniĝis, ĉi-foje elektante aŭstran kirurgon Helmut Scharfetter, dank’ al kies helpo ŝi povis reveni al la altmonta grimado post la malferma rompo de femura osto. Sed ankaŭ tiu geedziĝo fiaskis. Ĉi tiu belega virino, jam pli frue spertis amaventurojn dum montrgrimpaj trejnadoj, sed kiam evidentiĝis,  ke partnero ne egalas al ŝi laŭ rezistemo kaj persistemo, la kontaktoj ŝiriĝadis. En 1972 tragike mortis la patro de Wanda, kruele murdita de la ĉambroluantoj en la domo en Łacut. La mortoj de la patro, kies korpon ŝi devis identigi kaj pli frue de la frato rolis kvazaŭ  la glacimonta pinto en la kunteksto de la dramecaj eventoj, kiujn Wanda Rutkiewicz frontis en sia vivo. Dum la altmontaj migradoj ŝi mem suferis multajn akcidentojn,  pereis amaso de ŝiaj amikoj kaj konatoj. Drameca estis la momentoj, kiam ŝi mem devis malsuprenporti la malkomponiĝantan kadavron de sia altgrimpa kolegino, kiam ŝi spertis la falon en 400-metran abismon de sia plej granda koramiko, Kurt Lyncke forfalinta  de Broad Peak. Tiam Wanda Rutkiewicz iom paŭzis en sia altmonta grimpado, perdinte ioman etuziasmon kaj suferinte kelkmonatan deprimon. Antaŭ ol tio okazis Wanda akiris siajn plej grandajn sukcesojn, dank’ al kiuj ŝi akiris firman lokon en la historio de himalaismo. La 16-an de oktobro 1978 Rutkiewicz kiel la unua eŭropanino kaj la tria virino en la mondo surgrimpis la 8848-metran Mount Everest. Unu jaron poste Johano Paulo la 2-a bonvenigante dum aŭdienco la himalajistinon  diris, ke „la Bona Dio volis, ke tiom altenon ni grimpu la  saman tagon”. Iliaj sortoj ankoraŭfoje kruĉiĝis la 13-an de majo 1992, kiam sur la vatikana Placo de Sankta Petro okazis atenco kontraŭ la polan papon kaj Wanda Rutkiewicz malaperis sub la pinto de Kangchenjunga. Sed pli frue, la komenco de la 90-aj jaroj alportis laŭvicajn pezajn spertojn. Unue – kiel dirite – pereis ŝia koramiko, unu jaron pli poste dum la ekspedicio konkere al Annapurno ŝiaj kolegoj dubigis ŝian grimposukceson, kiam pro vundita piedo, ŝi konkeris ĝin solece unu tagon poste ol ili. Speciala komisiono de la Pola Asocio de Alpismo tamen povis savi ŝian bonan famon konfirminte ŝian grimpsukceson baze de la faritaj de ŝi fotoj.  Sed la amarsenta sperto restis. Wanda Rutkiewicz la lastan fojon estis vidita dum la grimpatako al la pinto de Kangchenjunga. Kune kun Carlos Carsolio la 12-an de majo 1992 ili ekiris el la 4-a tendaro sur la alteco de 7950 metroj al la celo. Post la 12-hora grimpado tra densa neĝo Carsolio konkeris la pinton. Malsuprenirante li renkontis Wanda-n sur la alteco de pli ol 8200 metroj. Malgraŭ manko de bivakaranĝaĵoj Wanda Rutkiewicz decidis  tranokti ĉi tie kaj daŭrigi la grimpadon la sekvan tagon. Carsolio atendis ŝin en la kvara tendaro, sed ilia kontakto ŝiriĝis. Samtempe la nepala ministerio pri turismo deklaris, ke pro la veterkondiĉoj la savkampanjo estas neebla. La korpo de Wanda Rutkiewicz neniam estis retrovita. Ŝia pli ol 100-jara patrino mortinta en 2013 longe kredis, ke la filino transiris al alia montoparto kaj haltis en iu el la tieaj klostroj. Laŭ  montogrimpantoj en tiuj ĉi cirkonstancoj tio estis malebla. Wanda havis nur 49 jarojn.

El la elsendo 08.06.2018. Legas Barbara – 8’04”