Połczyn Zdrój [poŭĉin-zdruj] estas la unusola kuracloko situanta en la pitoreska regiono difinata la Lagoregiono de la rivero Drawa en la nordokcidenta Pollando. Koszalin [koŝalin] troviĝas 57 kilometrojn for de ĉi tie, kaj Szczecin [ŝĉecin] 150 kilometrojn. Pri ĝia ĉarmo kaj eksterordinaraj klimataj-kuracaj valoroj decidas ĝia loko inter la morendevenaj altaĵoj, lagoj kaj arbaroj. Jam fontoj el la 6-a jarcento informas pri la tiea slava setlejo sur palisoj. En la 10-a jarcento temis jam pri limburgo kun kastelo el ĉirkaŭ la 1290-a jaro inter Pomerio kaj Brandenburgio ĉe la komerca vojo, utiligata por la transporto de salo kaj sukceno. Post la akiro de la urborajtoj en la 14-a jarcento la vojo estis tegita per arbotrunkoj kaj lignotavoloj. Tiuperiode la pomeria princo Warcisław [varcisŭaf] la 4-a donacis la setlejon Połczyn al la kavalira familio Wedel. Ligiĝinte kun la novaj regantoj de markio ĝi ricevis kompense plurajn havaĵojn kaj oficojn. Pli poste en la komenco de la 16-a jarcento la dominan pozicion inter Połczyn-posedantoj akiris Kurt von Maneuffel plukonstruinta la kastelon, establinta tri vitrofandejojn kaj modifinta la urboblazonon aldonante elementojn el la propra, kiu aktualas ĝis nun. Signifa evento en la urbohistorio estis la malkovro, en la fino de la 17-a jarcento, de mineralaj akvoj. Tio ĝi fariĝis la logoforto de Połczyn. Malsanuloj komencis veni al ĝi ĉiam pli multnombre. Por ili komence de la 18-a jarcento estis elkonstruita la unua kuracdomo. Post la paso de kelka tempo kreiĝis la Kuracloka Parko. Kvankam Połczyn gravan rolon havis la fervoja konekto liginta ĝin kun Szczecin kaj poste kun Berlino. La interesiĝo pri Połczyn evidente ne malkreskis. Oni konstruis plurajn kuracobjektojn, kiuj transdaŭris ĝis nun. Sed Połczyn Zdrój havas ankaŭ malpli helan historipaĝon. Rekte antaŭ la 2-a mondmilito sian lokon trovis tie unu el Wehrmacht grupoj, kiuj atakis Pollandon en 1939 komencante la 2-an mondmiliton. Tie kreiĝis unu el la plej grandaj centroj de la germana programo Lebensborn, kiu inter aprilo 1938 kaj februaro 1945 zorgis pri generado de pure rasaj germanoj kaj en kiu estis subigitaj al truda germanigado tre multaj infanoj, ĉefe el la polaj familioj. La liberigaj bataloj en 1945-a jaroj ruinigis unu kvaronon de la urba substanco kaj en tiu stato ĝi transiris sub la polan administracion. Dum la unuaj 10 postmilitaj jaroj la nombro de la kuracatoj duobliĝis kompare al la intermilita periodo. Komence ĝi servis al la polaj kaj rusaj soldatoj, poste ĝi estis transdonita por la bezonoj de civiluloj. Daŭre aparta logaĵo de Połczyn-Zdój estas Kuracloka Parko kun riĉa promevoja reto etendiĝanta sur 80 hektaroj, riĉa je bunta plantaro, ravaj amfiteatro kaj fontanoj. Sur ĝia tereno troviĝas sanatorioj, trinkejo de minerala akvo, tenisludaj placoj, du subĉielaj kaj unu tegmentita naĝejoj, retpilka ludplaco, subĉiela ŝakoplaco, pluraj kafejetoj, trikilometra sanvojeto kaj antaŭnelonge konstruita 23-hektara golfo, kiu riĉigis la parkopanormon fariĝante ŝatata loko por fiŝhokantoj kaj promenantoj. La ĉirkaŭaĵo de Połczyn Zdrój pro varia tersurfaco estas difinata kiel Połczyn Svislando. Eblas konvinkiĝi pri la praveco de tiu difino vagante laŭ multaj itineroj, sed la regiono ofertas ne sole piedirajn ekskursojn, ankaŭ la eblecojn bicikli, kajakadi, kaj ĉevalrajdi. Proksime de Połczyn Zdrój eblas krome ripozi en vere kampara etoso dank’ al la situantaj inter arbaroj kaj lagoj agrokulturaj ripozejoj. La kuracloko Połczyn havas la plej longan tradicion inter similaj lokoj en Pollando. En la daŭro de la jarcentoj oni kultuvis tie vitejojn, produktis vitron kaj vitralojn, bieron. Ekde la 17-jarcenta malkovro de la mineralaj akvoj kaj saniga ŝlimo Połczyn transformiĝis en unu el la plej atrakciaj kuraclokoj. Oni venas tien por kuraci malsanojn neŭrologiajn, ortopediajn, reŭmatismajn kaj ginekologiajn. Belan tempon povas pasigi en Połczyn Zdrój ne sole kuracatoj. Ankaŭ feriantoj admiras la lokan malnovurban parton el la 13-a jarcento kaj parte konserviĝintan mezepokan urboplanon kaj multajn novajn arkitekturajn elementojn, kiuj aldonis al Połczyn Zdrój kroman ĉarmon.

El la elsendo 20.04.2018. Legas Barbara – 06’30”