Kiam en la 16-a jarcento la Basaj Landoj estis detruitaj pro la longjaraj bataloj kun Hispanio – la sekvinta el tio ekonomia falo, kaj disvastiĝanta protestantismo – kiu estis tamen persekutata – kaŭzis, ke multaj nederlandanoj decidis forlasi la landon kaj serĉi pli favoran vivosorton en Pollando, kiu famis kiel lando de religia toleremo. Samtempe  la posedantoj de submarnivelaj terenoj ĉe la riverbuŝo de Vistulo atendis ilin kun vaste malfermitaj brakoj, ĉar nederlandanoj, en la tiama pola lingvo Olendrzy aŭ Olędrzy havis plurjarcentajn spertojn pri la primastrumado de priindundataj terenoj kaj la interesiĝo pri la pola greno en Eŭropo estis enorme granda. I.a. en la submarnivela regiono de Żuławy ili trovis surogaton de sia patrolando. Unuavice kiel mennonitoj ili povis libere praktiki sian religion, kies nomo deriviĝis de ilia religia gvidanto Menno Simons. La spuroj de la nederlanda setliĝado videbliĝas ĝis hodiaŭ en la vilaĝa arkitekturo, urbaj spacoplanoj kaj en la nomoj de diversaj lokoj. Komence la nederlandaj setliĝantoj okupiĝadis ĉefe pri la grundkultivado, kutime sian laboron komencante per forhokado de arbaroj, arbustoj kaj protektado de la tero kontraŭ reapero de trudplantoj kaj trudarbustoj. Ili ankaŭ bredis, unuavice laktodonajn bovinojn. Krome ili zorgis pri la abelbredado, ĉasado, eta industrio kaj metio, ekzemple muelejoj, teksado. Kun la tempofluo ili meritiĝis en aliaj vivsferoj. Dank’ al la ilia inventaĵo la tn. Jakoba Eskalatoro de Adam Wiebe estis konstruitaj en Gdansko fortikaĵoj defendintaj la urbon kontraŭ la svedan invadon. La menonitoj famiĝis pro komerco per silko, veluro, puntaĵoj kaj kudristaj akcesoraĵoj). Famon alportis al ili ankaŭ la produktado de alokoholaĵoj. Ĝuste sur la polaj teritorioj kreiĝis la produktejo de fama junipera vodko Stobbes Machandel, en Gdansko oni produktis Goldwasser (unikan likvoron el pli ol 20 kuracherboj kaj radikoj miksitaj kun orpetaloj), kiun en la 16-a jarcento elpensis nederlanda enmigrinto Ambriosius Vermollen. Ĉio ĉi  ebligis al menonitoj kreskigi sian bonstaton, kion ne eblas diri pri polaj kamparanoj, ĉirkaŭprenitaj per servituta devo favore al siaj sinjoroj. Unuavice tamen nederlanda kamparano veninta el Frizio aŭ Malaltaj Landoj estis homo libera, povis kultivi grundon kiel ĝismortan luon, povis ĝin heredigi aŭ en ĉiu momento vendi kaj forlasi. La plej grava trajto estis kolektiva, solidareca respondeco de la tuta nederlanda komunumo pro devontiĝoj rilate al sinjoro kaj aparta karaktero de la komunuma organiziĝo. Tamen nederlandanoj ne kutimis integriĝi kun la ceteraj loĝantoj vivante en siaj vilaĝoj laŭ la propra religiinstruo. Ili ne havis eklezian ĥierarkion, spiritaj gvidantoj estis elektataj de ili mem, kaj bapton ili estis akceptantaj nur kiel plenkreskuloj. En iliaj preĝejoj ne troviĝis altaroj, sed predikejoj. Ilia vivo estis simpla, sed severa konforme al la virtoj de modesteco kaj ŝparemo. Ĉiaj distroj, eĉ la violonludo, estis malpermesitaj. La hazardludoj aŭ trouzo de alkoholaĵoj estis punataj. Komence la nederlandaj setliĝantoj kaj iliaj idoj uzis la malnovnederlandan lingvon, sed iom post iom forpuŝis ĝin la germana. Bedaŭrinde ili ne lasis literaturon kaj unusolaj memoraĵoj pri ili estas materialaj objektoj kaj karakterizaj panoramoj kun kanaloj, terŝutaĵoj, salikoj. La sorton de la menonitoj kaj ilia lingvo influis la 1-a dispartigo de Pollando kaj okupacio de Żuławy fare de prusoj. Prusio enorme  sin armis komence de la 18-a jarcento, kio estis neakordigebla kun la menonita pacemo kaj rifuzo soldatservi. Pro prusaj ĉikanoj multaj el ili akceptis la proponon de Katarina la 2-a, ke ili ekloĝu sur terenoj konkeritaj de Turkio ĉe la Nigra Maro, kaj en la suda Ukrainio. Ili vivis  tie relaltive namalbone ĝis la revolucio, kaj kiam en la 30-a jaroj en Ukrainio pro truda grundkolektado ekregis granda malsato la menonitoj fariĝis ĝiaj unuaj viktimoj. Tio influis menonitojn vivantajn en Pollando, terurigitaj pro la hombuĉa politiko de Stalin lasi sin logi de la germana naciismo. La triaregna propagando uzis krome la okazon por prezenti ilin kiel malsuprarejnaj pioniroj en Oriento.  La rusaj soldatoj liberigante fine de la 2-a mondmilito tiujn terenoj traktis menonitojn kiel germanojn. Tio estis ilia motivo forlasi la lokojn, en kiuj ili loĝis de jardekoj. Parto de ili ekloĝis en Federacia Respubliko Germanio, parto en aliaj mondopartoj, i.a. en Usono. I.a. la ĵus funkciigita Subĉiela Muzeo en Wielka Nieszawka protektas ilian nomon de forgeso, kvankam tre multajn memoraĵojn ligitajn kun menonitoj troviĝas ankaŭ en la Mazovia Muzeo de Płock.

El la elsendo 01.06.2018. Legas Barbara – 6’39”