Antaŭ la mikrofono
D-ro Maciej Jaskot pri Leksikono de aktiva frazeologio pola kaj ukraina
Ionel Onet pri la rumana literaturo en Esperanto
Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas Ionel Onet el Rotterdamo. Kvankam ni mencias la Libroservon de UEA en nia interparolo la ĉefa temo estas la rumana literaturo en Esperanto, tute aparte la lanĉota en Bjalistoko dum la 19-aj Zamenhof Tagoj „Verkaro (preskaŭ) kompleta de Maks Blecher, kiel frukto de la pola-rumana literatura projekto pere de Esperanto. El la elsendo 14.12.2018 – 14’21”
Interparolo kun Miguel Gutiérrez Adúriz (decembro, 2018)
Hodiaŭ ni denove referencas al la interparoloj faritaj dum la Lisbona UK, prezentante la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Miguel Gutiérrez Adúriz – la sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, eldonisto, verkisto, membro de la tiel nomata Iberia Skolto konata ankaŭ kiel Liven Dek. Kroman atenton ni donas en la intreparolo al la gvidataj de li en jutubo kulturtemaj kanaloj inkluzive de la ĉefa Ekstremoj.
El la elsendo 04.12.2018 – 11’45”
Intervjuo kun Alessandra Madella
Daŭrigo de interparolo kun d-ro Marek Nahajowski
Denove antaŭ nia mikrofono ni gastigas polan esperantiston, d-ron Marek Nahajowski, muzikteoriiston, flutiston, kun kiu ni interparolas aparte pri lia profesia laboro kaj muzikaj interesiĝoj, pri lia esperantistiĝo kaj kelkaj planoj kun tio ligitaj. En la programo aŭdiĝas ankaŭ en lia bekfluta plenumo ĉerpaĵo de la 7-a fantazio de Telemann el la KD „Telemann 12 Fantasias” kaj tri komponaĵoj el la KD „Boismortier Six Suites de Pièces”. El la elsendo 21.11.2018 – 10’36”
Ĵenja kaj Joel Amis pri la planata UK en Montrealo (2020)
Interparolo kun d-ro Marek Nahajowski
La hodiaŭa gasto de la Redakcio estas d-ro Marek Nahajowski, kun kiu ni interparolas marĝene de la la 49-a Muzikologia Konferenco en Varsovio, kadre de kiu li parolis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo. Ni informis jam pri la konferenco en nia elsendo la 26-an de oktobro 2018. El la elsendo 14.11.2018 – 9’11”
