Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Mariusz Hebdzyński

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Mariusz Hebdzyński en Pollando, junulara aktivulo, diplomito de la Porinstruista Kurso  kadre de la Interlingvistikaj Studoj, sed krome persono kun interesa profesio. Lia unua aŭtora produkto ĵus aperis sur la merkato sub la titolo The Dark.  El la elsendo 24.11.2017 – 9’10”

Intervjuo kun Tatiana Stepanova kaj Ilia Gnusarev

Niaj hodiaŭaj antaŭmikrofonaj gastoj estas novaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano el Rusio – Tatiana Stepanova kaj Ilia Gnusarev. Ilia entuziasmo sendube jam nun povas sproni laŭvicajn studaspirtojn por la laŭvica studsesio post tri jaroj. El la elsendo 14.11.2017 – 7’03”

Interparolo kun d-ro Marc Bavant

En la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, kiu hodiaŭ estas d-ro Marc Bavant el Francio ni referencas al la septembraj tagoj en Poznano memorigante lian partoprenon en la Interlingvistikaj Studoj, sekve doktoriĝon en Amsterdamo kaj la nunajn studojn pri la elama lingvo. Ni mallonge parolas pri la gvidataj de li du sekcioj pri lingvistiko kadre de la 4-a Interlingvistika Simpozio, finante la interparolon per kelkaj opinioj pri la varsoviaj E-elsendoj, kies aŭskultanto li estis kaj – kiel evidentiĝas – daŭre jen kaj jen estas.  El la elsendo 07.11.2017 – 10’58”

Interparolo kun Przemysław Wierzbowski (novembro, 2017)

Hodiaŭ ni referencas al nia lasta interparolo kun la prezidanto de la Bialistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. Ni koncentriĝas pri kelkaj postsomeraj eventoj kaj planata renkontiĝo meze de decembro 2017 i.a. por sumigi la solenadojn de Zamenhof-Jaro solenata sub la aŭspicio de Unesko

El la elsendo 03.11.2017 – 5’58”

Intervjuo kun Suso Moinhos

Nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la lasta Interlingvistika Sesio en Poznano kaj Arkones, Suso Moinhos el Hispanio. Ni interparolas pri lia finverko de la finiĝinta trijara studado kaj la plej lastaj literaturaj planoj kaj efektivigaĵoj, kiel lia tradukkontribuo al plurlingva eldono de „Pergameno Vindel”.  El la elsendo 24.10.2017 – 9’13”

Interparolo kun prof. Christer Kiselman

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas prof. Christer Kiselman kun kiu ni interparolas pri lia kurso – kadre de la 34-a SUS de AIS- rilatanta al formala matematika logiko, historio kaj estonteco de AIS kaj lia propra kariero en la akademio kaj ekster ĝi. El la elsendo 17.10.2017 – 13’35”

Intervjuo kun Michael Farris

Hieraŭ, t.e. la 2-an de oktobro en plimulto de la polaj altlernejoj komenciĝis la nova akademia jaro. Reference al ĝi ni proponas interparolon kun Michael Farris el Adam Mickiewicz-universitato, kiu estas de multaj jaroj lekcianto de ĉi tiu altlernejo, ankaŭ esperantisto. Dum la septembra 4-a Interlingvistika Simpozio li krom aktivi en la organiza komitato gvidis i.a. la sekcion pri lingva politiko. Tiu temo, sed ne nur,  estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.  El la elsendo 03.10.2017 – 7’28”