Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas Ionel Onet el Rotterdamo. Kvankam ni mencias  la Libroservon de UEA en nia interparolo la ĉefa temo estas la rumana literaturo en Esperanto, tute aparte la lanĉota en Bjalistoko dum la 19-aj Zamenhof Tagoj „Verkaro (preskaŭ) kompleta de Maks Blecher, kiel frukto de la pola-rumana literatura projekto pere de Esperanto. El la elsendo 14.12.2018 – 14’21”