Bruo estis unu el la temoj de la septembra kongreso en Pollando de la Pola Societo de Nova Movebleco. La elirpunkto de la debatoj estis la demando „ĉu anstataŭ protekti urboloĝantojn kontraŭ bruo eblus projekti urbojn tiel, ke ili produktu malpli da brupoluado”.
Bruo ligita kun transporto apud aerpoluado kaj ekstremaj temperaturoj apartenas al la tri plej grandaj mediaj sanminacoj en Eŭropo . Kaj la temo estas vere serioza. Laŭ la plej nova raporto de la Europa Mediagentejo (EEA) „Medibruo en Eŭropo 2025” la longdaŭra elmetiĝo je transporta bruo kaŭzas ĉiujare ĉirkaŭ 66 mil tro fruajn mortojn, 50 mil novajn malsaniĝojn de la sangocirkula istemo kaj 22 mil kazojn de diabeto 2.
La sekvojn de bruo suferas milionoj da eŭropanoj. Preskaŭ 17 milionoj spertas kronikan incitiĝon kaj ĉirkaŭ 4,6 milionoj seriozajn dormoperturbojn. La ekonomiaj kostoj de tio egalas al almenaŭ 95 miliardoj da eŭroj. Ĉiam pli da esploroj – bone dokumentitaj – ligas bruon ne nur kun kormalsanoj, sed ankaŭ kun deprimo, demenco kaj malpliboniĝo de kognaj funkcioj.
Laŭ Eŭropa Mediagentejo pli ol 92 milionoj da eŭropanoj estas minacitaj de trafikbruo. Kaze de fervojo temas pri 18 milionoj da homoj, kaze de aviado pri du milionoj 600 mil personoj.
Laŭ rekomendoj de la Monda Sanorganizo la sekura brunivelo egalas al 55 decibeloj tage kaj al 45 decibeloj nokte. La minacdanĝero aperas ĉe 85 decibeloj. La pola leĝaro estas pli liberala ol tiu de la Monda Sanorganizo allasante, ke tage la urba bruo egalu al 68 decibeloj kaj nokte al 60 decibeloj.
Sed la problemo ne tuŝas nur eŭropanojn. Al la plej bruaj urboj de la mondo kalkuliĝas Meksiko-urbo, Novjorko, Mumbajo, Delhio kaj Tokio, en kiuj la bruindico egalas en la du unuaj urboj al 80 decibeloj, en du pliaj al 85 decibeloj kaj en Tokio, kie la brunivelo estis taksita je 90 decibeloj.
En Pollando al la plej altgrade brupoluitaj urboj estis kalkulataj – Gliwice, Chorzów, Szczecin, Vroclavo kaj Varsovio.
El la elsendo 10.10.2026. Legas Barbara – 03′ 21″
