Antaŭ la mikrofono
Anna Striganova pri fabeloj, pentroarto kaj aliaĵoj
Interparolo kun Walter Żelazny
Clay Magalhães pri la preparoj al la 102-a UK en Seulo
Kun KKS, Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães ni interparolas pri liaj postkongresaj vizitoj en Lisbono kaj Seulo, aparte pri la preparoj al la 102-a UK atentigante ankaŭ, ke la 31-an de decembro finiĝas la unua favorpreza aliĝperiodo al la UK-2017. La interparolo estis surbendigita dum la novembra Malferma Tago en Roterdamo. El la elsendo 16.12.2016 – 7’42”
Interparolo kun Przemysław Wierzbowski, i.a. pri Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko
La partopreno de nia Redakcio en la 17-aj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko estis la okazo inviti antaŭ nian mikrofonon la prezidanton de Bjalistoka E-Societo Przemysław Wierzbowski (Pollando). Ni interparolo rilatas al la nunjara programo de la Tagoj kaj ankaŭ i.a. al la organizota en Bjalistoko en 2017 Kongreso de Pola E-Asocio. El la elsendo 13.12.2016 – 9’32”
Ionel Onel prezentas libroservajn novaĵojn (novembro 2016)
Sonsceno el la Malferma Tago en Rotterdamo (26.11.2016) kun prezento de la libroservaj novaĵoj (http://katalogo.uea.org), kiun prezentis Ionel Onel. El la elsendo 06.12.2016 – 12’23”
Chuck Smith pri grandaj retaj projektoj inkluzive de Amikumu
Reference al la novembra Malferma Tago ni interparolas hodiaŭ denove kun Chuck Smith el Germanio, kiu prelegis dum ĝi pri la plej grandaj retaj projektoj dum la lastaj 16 jaroj, kontribuintaj al la evoluo de la E-lernado kaj E-komunumo. Ni parolas krome pri sukcesa sponsora kampanjo por Amikumu.com kaj aktualaj taskoj por envivigo de la apo. El la elsendo 02.12.2016 – 6’56”
Interparolo kun Veronika Poór pri la Malferma Tago en la CO (2016)
En la hodiaŭa elsendo ni referencas al la sabata Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo (26.11.2016) parolante pri ĉi tiu temo kun la Ĝenerala Direktorino de UEA, Veronika Poór . El la elsendo 30.11.2016 – 11’27”
Intervjuo kun Suso Moinhos pri la Interlingvistikaj Studoj kaj pri Pola RetRadio
La interparolo kun Suso Moinhos el Hispanio revenigas nin al la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj pli posta ARKONES. Ni interparolas pri la mezurebla valoro de tiuj ĉi studoj, liaj planoj pri fina disertaĵo kaj krome pri la rolo/valoro de la E-elsendoj de la Pola RetRadio. 22.11.2016 – 12’49”
Prof. Probal Dasgupta pri Interlingvistikaj Studoj kaj Arkones (2016)
La interparolo kun Probal Dasgupta el Barato revenigas nin al la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj pli posta ARKONES, al kiuj li kontribuis per siaj lekcioj kaj prelegoj. 08.11.2016 – 12’47”
D-ro Ulrich Lins pri Interlingvistaj Studoj kaj pri la forpasintaj Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke
En interparolo kun d-ro Ulrich Lins el Germanio ni referencas al la septembraj tagoj en Poznano: la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj kaj la podia omaĝa diskuto kadre de ARKONES memore al la forpasintaj Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke. El la elsendo 02.11.2016 – 15’33”