Antaŭ la mikrofono
Halina Gorecka pri la iniciato de Esperantisto de la Jaro
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Halina Gorecka, eksa sekretario de la iniciato de „Ondo de Esperanto” proklamanta Esperantiston de la Jaro. Tiu ĉi temo dominas en nia interparolo. El la elsendo 25.10.2019 – 8’11”
Interparolo kun Ilija Grusarjov
Nia marda antaŭmikrofona gasto estas Ilija Grusarjov venikinta en la literatura kvizo dum la lasta Arkones, samtempe studento de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. El la elsendo 22.10.2019 – 9’02”
Katalin Kováts pri instruista trejnado
La antaŭmikrofona gasto de nia marda elsendo estas Katalin Kováts, sub kies gvido dum la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato komenciĝis unujara Instruista Trejnado por studentoj de la 3-a studojaro kaj 12 aliaj personoj, kiuj krome al ĝi aliĝis. Ni interparolas krome pri la instruista trejnado ĉe edukado.net, RITE. El la elsendo 08.10.2019 – 14’58”
Interparolo kun Thomas Bormann
Fine de septembro la Kongresa Fako de UEA disendis konfirman informon pri la aliĝintoj al la Montreala UK. Ni uzas la okazon por prezenti germanan E-aktivulon Thomas Bormann, kiu aŭkcie en Lahtio akiris la 1-an lokon por UK-2020. Nia antaŭmikrofona renkontiĝo estas la okazo i.a. rememori liajn gepatrojn, E-aktivulojn Elzbeth kaj Werner Bormann kaj paroli pri ilia e-ista vivo. El la elsendo 04.10.2019 – 9’53”
Aleksander Korĵenkov — interalie pri la „Baza Literatura Krestomatio”
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum ARKONES en Poznano, Aleksander Korĵenkov kun kiu ni interparolas i.a. pri la nunjare eldonita „Baza Literatura Krestomatio”. Interesiĝantoj povas aĉeti ĝin en la Libroervo de UEA (https://katalogo.uea.org/) El la elsendo 27.09.2019 – 10’55”
prof.-ino Ilona Koutny pri Interlingvistikaj Studoj ĉe A. Mickiewicz-Universitato
Multaj eventoj okazis pasintsemajne en Poznano (la okcidenta Pollando). Antaŭ nia mikrofono gastas prof.-ino Ilona Koutny informante pri la ĵus okazinta aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe A. Mickiewicz-Universitato. El la elsendo 24.09.2019 – 9’57”
Interparolo kun Tobiasz Kaźmierski pri ARKONES
Multaj eventoj okazis pasintsemajne en Poznano (la okcidenta Pollando). Pri la semajnfinaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES ni interparolas kun unu el la ĉeforganizantoj Tobiasz Kaźmierski. El la elsendo 24.09.2019 – 4’30”
En Lahtio ĉe la giĉeto de la 105-a UK en Montrealo
En nia vendreda sonsceno (13.09.2019) pri la 104-a UK en Lahtio ni prezentas renkontiĝon ĉe la giĉeto de la 105-a UK en Montrealo, en kiu partoprenis la deĵorantaj tie Normand Floury, Ĵenja Zviereva kaj Joe Amis el Kanado. Ilia giĉeto havis strategian lokon en la kongreseja vestiblo, kie kruciĝis vojoj horizontale kaj vertikale. Tie ni renkontis ankaŭ multajn amikojn de niaj elsendoj. Inter ili estis LKK-anino, nia aŭskultantino Synnöve Myntinnen el Finnlando, kiun ni gastigas antaŭ nia mikrofono. El la elsendo 13.09.2019 – 12’54”
D-ro Ulrich Lins pri Rudolf Carnap
Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ d-ro Ulrich Lins, kiu sian IKU-prelegon dediĉis al la figuro de germana filozofo, junaĝe lerninta Esperanton, Rudolf Carnap. Li partoprenis 4 UK-ojn – en Dresdeno en 1908 kaj en Helsinko en 1922, krome en Vieno (1924) kaj Ĝenevo (1925). El la elsendo 10.09.2019 – 10’16”
Prof. Humphrey Tonkin pri la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj
Reference al la 104-a UK en Lahtio antaŭ nia mikrofono gastas profesoro Humphrey Tonkin, kun kiu ni interparolas i.a. pri kongresaj laboroj ligitaj kun la funkciado de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj. El la elsendo 06.09.2019 – 7’09”