Antaŭ la mikrofono
Andrzej Pettyn — interalie pri la E-redakcio en la ŝtata Pola Radio
Lastsabate, la 4-an de aprilo 2020 pasis 61 jaroj post la historia evento, la ekfunkcio de la unua profesia E-redakcio, en la ŝtata Pola Radio. Tiuokaze ni gastigas antaŭ nia mikrofono nian eksan redakcian kolegon, Andrzej Pettyn – kiu jen rememoras, jen rakontas pri kio li okupiĝas nun, kiel li superis sian gravan sanlezon de antaŭ tri jaroj. En jutubo dank’ al Flo Martorell eblas vidi etan sonscenon el la pollingva filmakroniko, antaŭtage de la evento, kiam E-Redakcio de la Pola Radio pretigis sin al satelita emisiado de la elsendoj: https://www.facebook.com/flo.martorell/videos/vb.756238348/10154559658138349/?type=2&theater El la elsendo 07.04.2020 – 11’00”
Interparolo kun Istvan Ertl
La gasto de nia elsendo estas Istvan Ertl, kun kiu nia redakcio renkontiĝis okaze de la lasta ARKONES en Poznano. En la interparolo ni traktas liajn priliteraturajn prelegojn dum la poznanaj Interlingvistikaj Studoj kaj ankaŭ lian monologon kreitan post la morto de lia edzino, Fabienne Berthelot kaj prezentitan dum Arkones. Ĝi aŭdiĝis en nia programo la 1-an de novembro 2019 kaj estas aŭskultebla interrete. El la elsendo 17.03.2020 – 13’10”
Intervjuo kun prof. Bengt-Arne Wickström
La antaŭmikrofona gasto de nia redakcio estas profesoro Bengt-Arne Wickström, specialisto pri ekonomiko, kiu dum la februaro interlingvistika sesio en Poznano, en sia prelegaro koncentriĝis pri tio, kiel eblas apliki ekonomikan pensadon al la komunika analizo de lingvouzo. I.a. pri tio ni parolas kun nia gasto. El la elsendo 03.03.2020 – 12’08”
Interparolo kun Katalin Kováts el 2018
Ni prezentas historian interparolon kun Katalin Kováts el 2018, en kiu ni referencas al ŝiaj renomaj premioj, sed krome konatiĝas kun ŝiaj ideoj pri pli vasta prezentiĝo de E-artistoj dum UK-oj kaj kun novaj projektoj de edukado.net jam parte realigataj. El la elsendo 25.02.2020 – 12’29”
Interparolo kun prof.-ino Ilona Koutny (februaro, 2020)
Nia antaŭmikrofona gasto estas prof.-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la januara interlingvistka konferenco en Parizo kaj la ĵus finiĝinta (en februaro) Interlingvistika Sesio ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Ni ekscias informojn pri la septembra ekzamena sesio en Poznano kaj pri la okazonta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pli konkretajn informojn pri la estonteco de la tieaj studoj.
El la elsendo 11.02.2020 – 13’08”
D-ino Katalin Kováts pri Instruista Trejnado
Antaŭ nia mikrofono ni gastigas d-inon Katalin Kováts el edukado.net, kun kiu ni interparolas pri la ĵus finiĝinta februara sesio de la Instruista Trejnado kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Adam Mickiewicz-universitato en Poznano (02-07.02.2020). El la elsendo 08.02.2020 – 11’59”
Interparolo kun Eida Messias Lima
En nia hodiaŭa elsendo ni proponas renkontiĝon kun nia antaŭmikrofona gasto el Brazilo, Eida Messias Lima, kun kiu ni interparolas aparte pri ŝiaj muzikaj ŝatoj kaj interesiĝoj. El la elsendo 26.12.2019 – 7’06”
Interparolo kun Clay Magalhães (decembro, 2019)
Jarfine pasos la unua favorepreza aliĝperiodo al la 105-a UK en Montrealo. Tion ni memorigas en la interparolo kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, sed krome ni referencas al lia lasta vizito en Montrealo kaj kiel la unuaj ni eksciis kelkajn detalojn pri la kongresa programo.
El la elsendo 20.12.2019 – 13’19”
Intervjuo kun Probal Dasgupta
Antaŭtage de la 15-a de decembro solenata de jaroj i.a. kiel Tago de la E-libro ni prezentas intervjuon kun Probal Dasgupta el Barato i.a. pri la traduko de la finna literaturaĵo „Sep Fratoj” de Aleksis Kivi el Esperanto en la bengalan. Krome ni interparolas pri la Akademio de Esperanto kaj fine pri la reburĝonanta E-movado en lia lando. El la elsendo 13.12.2019 – 17’06”
Sasa Philipović kaj lia aktorado
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Sasa Philipović – aktoro, kantisto, esperantisto el Serbio, kun kiu pri lia aktorado ekde 1987, i.a. aktora profesiumado ni interparolis dum la lasta ARKONES. El la elsendo 13.12.2019 – 8’38”