Antaŭ la mikrofono
Prof. Duncan Charters pri „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto”
Nia antaŭmikrofona gasto estas ŭ prof. d-ro Duncan Charters el Usono, kiu dum la Lisbona UK gvidis plurhoran sesion de Tago de Lernado, nunjare dediĉitan al la temo „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto” kaj sumigas por ni la ĉefkonkludojn de ĉi tiu programero, al kiu kontribuis eŭropaj kaj ekstereŭropaj prelegantoj. El la elsendo 28.09.2018 – 13’57”
Tobiasz Kaźmierski pri ARKONES (2018)
En la programo ni renkontiĝas kun la ĉeforganizinto de la 34-a eldono de la Internaciaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES en Poznano, Tobiasz Kaźmierski. La evento okazinta lastsemajnfine i.a. omaĝis la figuron de la forpasinta jarkomence Paweł Janowczyk, longjara pola E-aktivulo, kiu ekde la komenco estis ligita kun ĉi tiu cikla aranĝo, kiu en 2010 estis distingita per la premio de Grabowski-fondaĵo. El la elsendo 25.09.2018 – 9’17”
D-ro Keyhan Saydapour pri la E-movado en Irano
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la Lisbona UK d-ro Keyhan Saydapour el Irano, kun kiu ni parolas pri la E-movado en ĉi tiu lando kaj pri kelkaj planoj el inter kiuj, ekzemple la nova sidejo de Irana E-Asocio jam fine de aŭgusto ekfunkciis. El la elsendo 18.09.2018 – 8’16”
Interparolo kun Edmond kaj Arlette Plutniak
En nia marda E-elsendo ni referencas al la interesaj tagoj de la 103-a UK en Lisbono gastigante antaŭ nia mikrofono konatajn E-aktivulojn el la norda Francio, Edmond kaj Arlette Plutniak. El la elsendo 11.09.2018 – 9’14”
Tobiasz Kubisiowski kaj la 60-a jubileo de la Pola E-Junularo
Kadre de la baldaŭ okazontaj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznano (la okcidenta Pollando) inter la 21-23.09.2018 oni solenos la 60-an jubileon de la Pola E-Junularo. Tiu evento estas la okazo por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun la sekretario de PEJ, Tobiasz Kubisiowski. El la elsendo 07.09.2018 – 7’33”
Intervjuo kun Alvaro Motta
La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Alvaro Motta el Rio de Janeiro, Brazilo, kiu apartenas al tiuj esperantistoj, kiuj partoprenis jam en la pola Tago de la Nacia Legado. En la interparolo farita en Lisbono ni parolas krome pri lia E-aktivado en Rio de Janeiro. El la elsendo 04.09.2018 – 14’58”
Interparolo kun Tonjo del Barrio
La gasto de nia elsendo estas la prezidanto de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la semajnfine (20/21.07.2018) komenciĝontaj en Madrido 77-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 51-a ILEI-kongreso, kroman atenton donante al la kunlaboro de HEF kun Hispana Universitato por Neĉeesta Edukado (UNED). https://canaluned.es/video/5b430ba0b1111f1f668b456a El la elsendo 17.07.2018 – 12’27”
Petro Baláž pri Somera E-Studado en Slovakio (2018)
Nia antaŭmikrofona gasto estas Petro Baláž, kiu en la nomo de E@I informas nin pri la komenciĝonta post unu semajno Somera E-Studado en Slovakio. El la elsendo 06.07.2018 – 10’35”
Clay Magalhães pri la UK-oj en Lisbono kaj Lahtio
Nia antaŭtmikrofona gasto estas la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiu liveras al ni plej freŝajn informoj pri la Lisbona UK kaj dividas kelkajn pliajn sciigojn pri la UK en la finna Lahtio en 2019. Iu el la allogaj sciigoj por la nunjaraj lisbonaj kongresanoj estas la favorpreza manĝo en iu el la studentaj domoj, kiu egalos al 2.50-2.80 eŭroj. Eblas daŭre aliĝi al la 102 UK per https://uea.org/kongresoj/alighilo. El la elsendo 12.06.2018 – 10’11”
Rafael Zerbetto pri João Guimarães Rosa
Antaŭ nia mikrofono ni gastigas unu el la lastatempaj diplomitoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Rafael Zerbetto. Nia interparolo rilatas al lia finverko pri unu el la elstaraj brazilaj verkistoj João Guimarães Rosa, kiu estis ankaŭ esperantisto. Nia interparolanto prezentas kelkajn interesajn ideojn pri la spuroj de Esperanto en liaj verkoj, sed ankaŭ rilatigas sin al lia esperantista agado kaj diplomata vivo. El la elsendo 15.05.2018 – 13’36”