Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

En Lahtio ĉe la giĉeto de la 105-a UK en Montrealo

En nia vendreda sonsceno (13.09.2019) pri la 104-a UK en Lahtio ni prezentas renkontiĝon ĉe la giĉeto de la 105-a UK en Montrealo, en kiu partoprenis la deĵorantaj tie Normand Floury, Ĵenja Zviereva kaj Joe Amis el Kanado. Ilia giĉeto havis strategian lokon en la kongreseja vestiblo, kie kruciĝis vojoj horizontale kaj vertikale. Tie ni renkontis ankaŭ multajn amikojn de niaj elsendoj. Inter ili estis LKK-anino, nia aŭskultantino Synnöve Myntinnen el Finnlando, kiun ni gastigas antaŭ nia mikrofono. El la elsendo 13.09.2019 – 12’54”

Interparolo kun prof-ino Ilona Koutny

La antaŭmikrofona gasto de nia marda elsendo estas prof-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la komenciĝonta post kelkaj tagoj aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato kaj pri la kunlabora kontrakto subskribita fine de julio inter la rektoroj de la pola universitato kaj la ĉina universitato Zaouzhuang. El la elsendo 03.09.2019 – 13’51”

Interparolo kun prof. Jouko Lindstedt

Nia antaŭmikrofona gasto estas profesoro Jouko Lindstedt, konata finna esperantisto, lingvisto kaj akademiano. Ni interparolas pri lia rolo kiel la rektoro de la nunjara IKU, pri lia propra kontribuo al ĝia programo, pri la grava rolo de la finnaj UK-oj en Helsinko kaj Tampereo en lia vivo profesia kaj privata. Fine ni levas ankaŭ demandojn rilate Akademion de Esperanto, kies membro li estas de pli ol dudek jaroj. El la elsendo 27.08.2019 – 16’29”