Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Ulrich Mattias pri la FAME-premio kaj aliaj temoj

Jam post unu semajno en la urbo Aalen (Germanio) okazos solenaĵo, dum kiu estos transdonita la nunjara premio de ĉi tiu urbo FAME. Kiel ni jam informis la premiito en 2018 estas prof-ino Ilona Koutny. Pri ĉi tiu premio, sed ne nur pri ĝi, ni interparolas kun Ulrich Mattias, membro de la estraro de FAME-fondaĵo.  El la elsendo 12.10.2018 – 9’55”

Rosa Lopez pri la 26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo

Ĉi-semajne red. Barbara Pietrzak gastas dum la 26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo en la kataluna Salau, Hispanio, dum kiu ŝi estis distingita per la premio „Ada Fighiera-Sikorska” pro sia longdaŭra kaj plurflanka E-laboro. Pri la tradicioj kaj la nuno de la Semajno ŝi interparolas antaŭmikrofone kun Rosa Lopez, la aktuala ĉeforganizanto de la aranĝo. El la elsendo 04.10.2018 – 7’16”

Prof. Duncan Charters pri „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto”

Nia antaŭmikrofona gasto estas ŭ prof. d-ro Duncan Charters el Usono, kiu dum la Lisbona UK gvidis plurhoran sesion de Tago de Lernado, nunjare dediĉitan al la temo „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto” kaj sumigas por ni la ĉefkonkludojn de ĉi tiu programero, al kiu kontribuis eŭropaj kaj ekstereŭropaj prelegantoj. El la elsendo 28.09.2018 – 13’57”

Tobiasz Kaźmierski pri ARKONES (2018)

En la programo ni renkontiĝas kun la ĉeforganizinto de la 34-a eldono de la Internaciaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES en Poznano, Tobiasz Kaźmierski. La evento okazinta lastsemajnfine i.a. omaĝis la figuron de la forpasinta jarkomence Paweł Janowczyk, longjara pola E-aktivulo, kiu ekde la komenco estis ligita kun ĉi tiu cikla aranĝo, kiu en 2010 estis distingita per la premio de Grabowski-fondaĵo. El la elsendo 25.09.2018 – 9’17”