POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Motivoj de poloj labori post atingo de emerita aĝo

Preskaŭ 40 procentoj de poloj planas daŭre labori post la atingo de  emerita aĝo, ĉiu tria ne havas tiajn planojn kaj 32 procentoj de la enketitoj de UCE RESEARCH ankoraŭ ne havas firman opinion pri tio. Personoj, kiuj deklaris daŭrigon de profesia aktiveco post emeritiĝo ĝenerale havas la konscion pri minaco de malaltaj emerituroj. Kvankam estas ankaŭ tiaj faktoroj, kiuj ligiĝas kun la decido ĉesigi la laboron, kiel zorgado pri nepoj aŭ la deziro vojaĝi. Sed la financa konsidero estas unualoka.
Inter tiuj, kiuj deklaras la profesian aktivecon post la atingo de la emerita aĝo estas personoj enspezantaj inter 7 ĝi 9 mil zlotoj – temas pri 57,1 procentoj de la respondintoj. Sur la dua loko troviĝas personoj enspezantaj inter 5 kaj 7 mil zlotoj – temas pri 52,9 procentoj de la enketitoj. Plej multaj poloj, kiuj ne intencas daŭrigi laboron estas personoj, kies enspezoj ne superas 3 mil zlotojn. Temas pri 35, 5 procentoj.
Laŭ UCE RESEARCH personoj bone espezantaj bone konscias, ke estonta emerituro ne garantios al ili vivon sur la nivelo, al kiu ili kutimiĝis. Tio motivas la deziron plulabori.

El la elsendo 27.07.2021. Legas Maciek – 01’25’’

Preskaŭ 60 procentoj de poloj engaĝiĝas por bezonantoj

Kiel elmontras la lasta opinisondado preskaŭ 60 procentoj de plenkreskaj poloj engaĝiĝas en la bonfarajn kampanjojn. Plej aktivaj ĉi-rilate estas personoj en la aĝo inter la 36-a kaj la 55-a vivojaroj kun monataj enspezoj egalaj al pli ol 9 mil zlotoj. Ili meze destinas por tiu ĉi celo dum diversspecaj kvestadoj inter 50 kaj 300 zlotoj jaroj. Laŭ ekspertoj dank’ al tio ĉiujare la grupo de homoj plej bezonantaj ricevas eĉ kelkcent milionojn da zlotoj. Samtempe tamen preskaŭ 40 procentoj de poloj frontas problemojn senprunte transvivi monaton. La enketintoj de la portalo szczytny-cel.pl tre pozitive taksas la rezultojn de sia enketado, laŭ kiuj evidentiĝas ke poloj estas precipe impresiĝemaj je personoj troviĝantaj en bezono. Eĉ personoj kun modesta buĝeto pretas subteni homojn trafitajn de veraj tragedoj. Plej senavaraj estas viroj destinante por alies helpo de 400 ĝis pli ol 500 zlotoj jare. Samtempe en Pollando viroj daŭre enspezas pli ol virinoj, ne eblas do miri pri tiu situacio. Krome ĝuste viroj plej ofte administras la familibuĝetojn. Ne eblas do konkludi, ke polinoj estas pli avaraj.

El la elsendo 13.07.2021. Legas Maciek – 1′ 24″

Our Future Foundation

Unu el la ĉefaj celoj de la fondaĵo Our Future Foundation estas atribuo de stipendioj al talenta pola junularo por kovri kostojn de eksterlandaj studoj. La misio de la fondaĵo estas egaligi ŝancojn por junuloj el neprivilegiitaj medioj akiri kleriĝon sur la plej alta monda nivelo. Nunjare ricevis stipendiojn 20 laŭvicaj talentuloj, kiuj krome troviĝas sub la protekto de spertoplenaj mentoroj konsilantaj en elekto de konforma karierovojo. La mentoroj mem estas diplomitoj kaj studentoj de la plej renomaj mondaj altlernejoj, kiuj i.a. dividas siajn spertojn pri la aspirvojo al la eksterlandaj universitatoj. Our Future Foundation havas jam 4-jarajn spertojn en helpado al talenta pola junularo. Dank’ al ĝi pli ol 90 junaj poloj povis komenci studojn en tiaj universitatoj kiel Oxford, Stanford, New York University, University of London aŭ Berkley.

El la elsendo 13.07.2021. Legas Milada – 1′ 24″

Nova atrakciaĵo de Wolsztyn

Wolsztyn en la okcidenta Pollando apartenas al lokoj aparte bone konataj al la ŝatantoj de la fervojo. Ĝi famas pro siaj malnovaj lokomotivoj, kiuj priservas la pasaĝeran trafikon pere de normalaj reloj. Inter ili troviĝas tri daŭre funkciantaj vaporlokomotivoj. Nun kreiĝis plano establi en Wolsztyn la fervojan urbeton kun atrakciaĵoj por infanoj kaj plenkreskaj amantoj de la fervojo. Ĝi troviĝos en la rekta proksimeco de la lokomotivejo. I.a. oni planas krei ĝardenvagonareton kaj atrakciaĵojn por infanoj laŭteme ligitajn kun la fervojo. Troviĝos en ĝi ankaŭ la funkcianta dum la tuta jaro ekspozicio de historioj lokomotivoj. La urbeto laŭ promenitineroj ligiĝos kun la lokomotivejo kaj plezurpasejoj laŭe de la proksima Berzyńki-Lago. La urbeto estos ekipita per konforma infrastrukturo ofica, gastronomia, ekspozicia. En la planoj estas restaŭro de parto de ne plu funkciantaj lokomotivoj. Ĉiu kun adekvata klariga informo povos esti vizitata de interesiĝantoj.

El la elsendo 06.07.2021. Legas Pamela – 1′ 22″

Kreskas la nombro de ukrainanoj legale estadantaj en Pollando

En majo je preskaŭ 40 procentoj krekis la nombro de permesoj eldonitaj al ukrainanoj por la portempa estado en Pollando kompare kun la analoga periodo de la pasinta jaro. Ankoraŭ en pli granda kvanto kreskis permesoj por longdaŭra estado kaj por konstanta estado. En ĉi tiuj kazoj la kresko de eldonataj permesoj egalis al pli ol 90 procentoj, respektive 55 procentoj. Laŭ la Oficejo pri eksterlandanoj en majo 2021 la permeson por la portempa estado ricevis 12 mil 100 ukrainanoj. La nombro de permesoj pri la estado sur la teritorio de Pollando eldonata al ukrainanoj kreskas sisteme ekde 2015. Dominas permesoj ligitaj kun laboro. La situacion favoras ankaŭ tio, ke civitanoj de Ukrainio utiligas la simpligitan proceduron dungiĝi sur la pola labormerkato.

El la elsendo 06.07.2021. Legas Milada – 1′ 16″

Eksterlandanoj interesiĝas pri portugala vino

En la pandemia periodo ne malkreskas la interesiĝo de eksterlandaj konsumantoj pri portugalaj vinoj. Ĝia eksporto en la unua jarkvarono de la nuna jaro kreskie je 13 procentoj i.a. dank’ al la pola merkato. Tiujn informojn prezentis ViniPortugal. Laŭ ĝiaj statistikoj la plej grandan vendokreskon de la portugalaj vinoj oni notis en tiu ĉi periodo en Pollando – je 42,2 procentoj kaj en Finnlando – je 37,7 procentoj. La kresko de interesiĝo pri portugala vino ligiĝas kun ĝia populareco en familioj, kiuj ne povante – pro kovimrestriktoj – viziti restoraciojn kaj rapidmanĝejojn aĉetadis ĝin por la hejma konsumado. La valoro de la portugala vineksporto al Pollando inter januaro kaj aprilo 2021 egalis al 7,1 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Maciek – 0′ 58″

Eksa germana prezidento kun la premio de s-ta Wojciech

Eksa germana prezidento Joachim Gauck transprenis semajnfine en Varsovio la Premion de S-ta Wojciech pro la meritoj favore al paco, libereco kaj kunlaboro en Eŭropo. En la tempo de Germana Demokratia Respubliko li estis la opozicia aktivulo. Pravigante al atribuon de la premio la Fondaĵo de s-ta Wojciech substrekis, ke Gauk diris „ne” al la sistemo reganta en GDR. La Fondaĵo de s-ta Wojciech estis establita en 1989 lige kun la transformiĝoj okazantaj en Eŭropo. Ĝia premio estas atribuata ĉiun duan jaron alterne en Pollando, Germanio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario. Ĉiufoje ĝi celas personon, kiu laŭ la opinio de la fondaĵo en maniero eksterordinara meritiĝis por la firma unuiĝo de Eŭropo, por profundigo kaj flegado de la najbaraj rilatoj inter la nacioj.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Milada – 1′ 18″

Ĉiam pli da poloj uzas elektronikan poŝton

En la daŭro de la lastaj kvin jaroj la nombro de personoj en Pollando uzantaj la elektronikan poŝton kreskis je 11 procentoj, tio estas multe pli ol ĉe niaj sudaj najbaroj – slovakoj 4, ĉeĥoj – 6 procentoj. Tamen eĉ ĉiu tria polo ne uzas ĝin. Laŭ la donitaĵoj de Eurostat al la plej oftaj uzantoj de la elektronika poŝto kalkuliĝas loĝantoj de Danlando, Islando, Norvegio. Almenaŭ 90-procentan uzon de la elektronika poŝto oni notis krome en Nederlando, Svedio, Finnlando. La liston fermas Bosnio kaj Hercegovino (37 procentoj), Turko (34 procentoj) kaj Kosovo (29 procentoj). Tamen Pollando kun la 65-procenta rezulto troviĝas ekster la eŭropa mezumo, kiu egalas al 73 procentoj. La polaj uzantoj de la elektronika poŝto do signife postrestas la nombron de ĉiuj polaj internaŭtoj, kiu egalas al pli ol 83 procentoj. Oni taksas, ke la elektronikan poŝton en la mondo uzas 4 miliardoj da personoj. Ĝis la 2025-a jaro ilia kvanto povas kreski je pliaj 600 milionoj.

El la elsendo 23.06.2021. Legas Maciek – 1′ 14″

Kritikeme pri la unia funkciado

Laŭ esploro de European Council on Foreign Relations farita en 12 uniaj ŝtatoj pli ol duono de germanoj, francoj, italoj kaj hispanoj opinias, ke la Unio ne funkcias. Tio signifas, ke en granda parto de la eŭropaj socioj regas la konvinko, ke la Unio estas neefika same rilate la vakcinadon, kiel ankaŭ la konraŭbataladon de ekonomia regreso. Laŭ la aŭtoroj de la esploroj tiun rezulton necesas trakti kiel averton. Aparte maltrankviligaj estas donitaĵoj el la du plej grandaj uniaj landoj Germanio kaj Francio, en kiuj 55, respektive 62 procentoj de la respondintoj tiel opinias. En Italio negativan pritakson esprimis 57 procentoj de la enketitoj, en Hispanio 52 procentoj kaj en Aŭstrio 51 procentoj. Pli pozitive la Eŭropan Union taksas poloj. Nur 33-procente ili esprimis sian negativan pritakson de la unia agado. Civitanoj de la uniaj landoj estas aparte malkontentaj pro la ekonomia regreso, kresko de senlboreco kaj neefike gvidata vakcina kampanjo.

El la elsendo 23.06.2021. Legas Milada – 1′ 39″

Esploroj pri plastpoluantoj

La plej novaj esploroj pruvas, ke sole 20 firmaoj respondecas pro la produktado de pli ol duono de ĉiuj unufojuzaj plastaj forfalaĵoj en la mondo. Tiuj produktoj preskaŭ ekskluzive estas kreataj el fosfueloj kaj estas malfacile reuzeblaj, apenaŭ 10-15-procente en la jara ciklo. En 2019 oni foruzis pli ol 130 milionojn da plasto preskaŭ tutece bruligante ĝin, enfosante en staplorubujojn aŭ rekte lasante en la natura medio. La analizo de konsorcio, en kiu troviĝas ankaŭ London School of Economics traktis mil fabrikojn de 20 petrolkemiaj firmaoj. Rezulte de tio oni sciigis, ke la usona firmao ExxonMobil estas la plej granda produktanto de la unufojuza plasto. Sekvas ĝin Dow, Sinopec, Indorama Ventures, Saudi Aramco, PetroChina, LyondellBasell, Reliance Industries, Braskem, Alpek SA de CV, Borealis, Lotte Chemical, INEOS, Total, Jiangsu Hailun Petrochemical, Far Eastern New Century, Formosa Plastics Corporation, China Energy Investment Group, PTT i China Resources. En la esploro estis taksitaj ankaŭ landoj, kiuj produktas plej multajn forfalaĵojn el unufojauza plasto je unu loĝanto. La unuan lokon okupis Aŭstralio, kiun sekvis Usono, Suda Koreio kaj Britio. La krizo ligita kun la plastaj forfalaĵoj kreskas kun ĉiu jaro. Post kvin jaroj la monda kapablo produkti originajn polimerojn por elfarado de unufojuza plasto povos kreski je 30 procentoj.

El la elsendo 15.06.2021. Legas Maciek – 1′ 55″