Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Birda reagemo je aŭtovojaj trafiksignoj pri veturrapideco

Birdoj kvankam ne legas la trafik­signojn, tamen bonege orientiĝas pri vetur­rapideco ĉe aŭtovojo, ĉe kiu ili haltis, t.e. pri tio,  ke laŭ iuj aŭtovojoj la veturrapideco estas pli granda. Tie ili startas al la flugo laŭ pli granda distanco for de la proksimiĝanta aŭtomobilo. Esploris tion sciencistoj el la kanadaj universitatoj en Kebeko kaj Montrealo. Siajn esplorojn ili komencis en 2006 en Francio ekzamenante birdojn renkont­atajn revenvoje hejmen. Tiam ili konstatis, ke ĉe la aŭtovojoj, kie la veturrapideco egalis al 50 kilometroj je horo la birdoj startis al la flugo ĉ. 15 metrojn antaŭ la veturilo. Tie, kie validis la veturrapideco de 110 kilometroj birdoj startis 75 metrojn antaŭ la aŭtomobilo. Surpiza konstato estis, ke la birdoj ne estis adaptiĝ­antaj al la rapideco de aŭtomobilo, sed al deviga trafik­rapideco. Laŭ kanadaj esploristoj birdoj traktas aŭtomobilojn kiel rabobestojn sciante, ke en iuj regionoj ili estas pli danĝeraj ol en aliaj. Pierre Legagneux (leganje) kaj Simon Ducatez (djukatez) asertas, ke la reago de birdoj je aŭtomobiloj varias depende de la jarsezono, do intendas kun ilia reagemo je rabobestoj. Printempe kiam la nutrado de idoj eldevigas riskemon kaj nespertaj idoj lernas ĝustajn reagojn birdoj  maturaj estas pli kuraĝaj ankaŭ ĉe la aŭtovojoj. Laŭ ornitologo Christopher Lepczyk el la Havaja Universitato deziranta daŭrigi la kanadajn esplorojn birdoj kapablas asociaciigi medion (arbarojn aŭ vojojn) kun pli aŭ malpli granda risko.

El la elsendo 17.09.2013. Legas Barbara

Monitorado de alcionoj en Pollando

De tri jaroj oni monitoras en la Nacia Parko de Drawa-rivero en la okcident­norda Pollando la populacion de alcionoj. En tiu regiono alcionoj havas siajn plej grandajn kovejojn en Pollando. La valo de Drawa-rivero kreas la plej avantaĝajn kondiĉojn por ili –  apudbordajn eskarpojn kaj nutroriĉajn akvojn. La fiŝkaptadon de prefere malgrandaj fiŝoj ebligas fajna diafaneco de la rivero. Ĉiujare sur ĉi tiu tereno oni ringumas inter 100 kaj 150 junaj birdoj, kiuj poste migras al la okcidenta Eŭropo. Laŭ sciencistoj siajn idojn kovas tie de 12 ĝis 15 paroj, kaj ĉiu paro povas maturigi siajn idojn eĉ tri fojon en la sezono. Plej ofte alcionoj kovas 6 ovojn por unu fojo. Polaj alcionoj pasigas vintron en iom pli varmaj ol Pollando regionoj de Eŭropo. Oni notis ilin en Hispanio, Francio, Svislando, Italio, Kroatio, Nederlando, Ĉeĥio kaj Germanio. La plej granda flugo­distanco de pola alciono egalas al 2100 kilometroj, kiun traflugis birdo de apud la rivero Brda ĝis la marbordo de Meditereaneo en Hispanio. Femala rekordulino traflugis 971 kilometrojn atinginte Brition. Alciono estas unu el la plej koloraj polaj birdoj, sed ne apartenas al la plej multnombraj. Ĝia populacio estas taksata je 2500-6000 kovoparoj. En la unua vivojaro pereas 80 procentoj de ili. Alcionoj vivas 4-5 jarojn, pli aĝaj birdoj estas esceptaj.

El la elsendo 17.09.2013. Legas Barbara

Plantoj kapablas kalkuli

Britaj esploristoj el John Innes Centre dum siaj esploroj pri plantoj surprize konstatis, ke plantoj kapablas kalkuli. Dank’ al tio ili kapablis dozi al si nutraĵon en la noktaj horoj. Nokte, kiam mankas la sunlumo plantoj ne povas produkti nutraĵon en la procezo de fotosintezo ili devas do dozi la kuliminitan amelon  por ĝisatendi matenton. Kiel informis profesorino Alison Smith plantoj precize mezuras kiom da amelo bezonos kaj kalkulon faras pere de kemia analaizo, kiu en la folioj precize mezuras la kvanton de amelo. Tiu informo trafas al la t.n. interna horloĝo de la planto simila al la homa biologia horloĝo. Ĝi scias kiom da tempo restis ĝis la frumateno. Kaj tiam okazas la kalkulado. En la planto troviĝas du ĉelogrupoj. Unu estis difinta kiel amelo la alia tempo.La rilato de la amelaj ĉeloj al. la tempoĉeloj elmontras la konsumoritmon de abelo. Tio estis la unua pruvo pri matematika kalkulado ĉe la plantoj.

El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara

Dormo kaj la homa dormokvalito

Dormo gravas ne sole por la homa bonfarto, sed influas la cerbokonstruon. Tion asertas usonaj sciencistoj ekzamenantaj la ĉi-rilatan influon de la dormo. Nome ili konstatis, ke dum la dormo kreiĝas multaj novaj cerboĉeloj anstataŭignate tiujn, kiuj formortis. Temas pri  oligodendroĉeloj necesaj por formado de mjela membrano, kiuj protektas kaj izolas fibrojn pransportantaj signalojn en la cerbo. La testoj je musoj elmontris, ke dum la dormo la kvanto de la nematuraj oligodendroĉeloj duobliĝas. Tio signifas la cerbo dum la dormo riĉiĝas dum eldevigita tro longdaŭra aktiveco la cerbo malriĉiĝas. La esplorojn gvidis scienca kolektivo en la universitato en Wisconsin.

El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara

Skajpo 10-jara

Fine de aŭgusto la populara komunikilo skajpo revoluci­iginta la komunikadon en la Interreto festis la jubileon de la 10-jariĝo. Komence ĝi ebligis sole interretajn interparolojn sen la ebligo de video­interparoloj, kio influis la kreskon de la nombro de ĝiaj uzantoj. La senkostaj interparoloj fariĝis la furoraĵo, kiun inventis svedo kaj dano. Aktuale uzas ĝin pli ol 200 milionoj da homoj. En iuj landoj okazis klopodoj subaŭskulti skajpajn interparolojn, en Etiopio la uzo de la skajpo estis minacita per mallibereja puno. En Ĉinio estas pretigata speciala vesio de skajpo ebligonta kontroli la interparolojn. Hodiaŭ skajpo estas aplikata en multaj mobilaj komunikiloj kaj daŭre kreskas la nombro de ĝiaj uzantoj. Ĉiam pli ofte eblas trovi anoncojn pri perskajpa instruado de lingvoj kaj aliaj stud­objektoj.

El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara

Abelaj antenoj kiel socia komunikilo

Same kiel homoj salute etendas la dekstran manon, tiel abeloj salutas unu la alian aplikante siajn dekstrajn antenojn. Konstatis tion sciencistoj el la universitato en Trento, Italio. Laŭ iliaj observoj rezultas, ke abeloparoj, kiuj rilatas utiligante sole dekstrajn antenojn proksimiĝas pli rapide kaj rilatas pozitive etendante langon aŭ rostreton. Se ili uzas la maldekstrajn antenojn iliaj reagoj pli ofte estas negativaj kaj ilia korpo arkiĝas aŭ ilia pikilo celas la alian. Tio signifas laŭ Giorgio Vallortigara, ke abeloj por pli bona komunikado preferas dekstrajn antenojn. Eksperimentoj elmontris, ke abeloj kun nur dekstra anteno kondutis kvazaŭ ili posedus ambaŭ demonstr­ante agreson rilate insektojn el fremda  kolonio. Abeloj nur kun maldekstra anteno ne kapablis distingi inter la propraj aŭ fremdaj insketoj.  Laŭ Giorgio Vallortigara la eksperimentoj sugestas ankaŭ, ke abelocerboj karakteriz­iĝas per asimetrio kiel ĉe la homo. Ĝis nun oni asertis, ke tio estas homa karakterizaĵo ligita kun la uzo de lingvo kaj superaj konigaj procezoj. La esploroj entute elmontris apartajn kapablojn de abeloj, kiuj disponas en la cerbo pri apenaŭ 960 mil neŭronoj dum homoj pri 86 milionoj. Abeloj kapablas rekone identigi la homajn vizaĝojn, elstare navigas kaj pere de danco informas unu la alian,  kie serĉi nutraĵon.

El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara

Suroceanaj plastoinsuloj

Sur la Tero evoluas nova ekosistemo, kiun konsistigas diversaj mikroorganismoj nutrantaj sin per kemiaj forfalaĵoj drivantaj tra la maroj. Tiun novan medion biologoj difinas kiel plasto­sferon. Sciencistoj el la usona Oceanologia Instituto Woods Hole ekzamenis test­provaĵojn de la t.n. plasta supo el la norda Atlantiko. Plimulto de la plastaj forfalaĵoj ne superis unu milimetron, sed ili evidentiĝis riĉa vivejo de mikroorganismoj. Sur unu milimetra fragmento vivas ĉ. unu milo da ili. Temas pri fito­planktono kaj bakterioj konsumantaj plaston kaj minivoruloj, kiuj nutras sin per ĉi tiuj bakterioj. Ĉio ĉi formas simbiozan organismon kun apartaj vivotrajtoj.

La ekzameno de plastosfero helpe de elektrona mikroskopo elmontris, ke aperantaj en ĝi mikroorganismoj evoluas alimaniere ol en la naturaj ekosistemoj. Plasto malkomponiĝas malpli rapide ol organikaj restaĵoj, ligno kaj korpoj de marbestoj kaj liveras krome aliajn nutro­substancojn, sub kies influo la mikroorganismoj evoluas.

kelk­fragmente sur plasto­konglomeraĵo dominas bakterioj el la familio Vibrio, al kiuj i.a. apartenas bakterioj provokantaj koleron kaj problemojn de la digesto­sistemo. Sciencistoj el la Oceanografia Instituto Woods Hole intencas identigi ĉiujn bakteriojn el la prenitaj testo­provaĵoj. En unu el la planataj esplor­etapoj oni observos ilian evoluon en la laboratoriaj kondiĉoj por malkori ilian vivmanieron kaj eblan influon en la mara medio.

Sur la Tero ĉiujare oni produktas 260 milionojn da diversspecaj plastaj pakumoj kaj elfaraĵoj, el kio 10 procentoj trafas en la oceanojn. La oceaniaj fluoj puŝas tiujn forfalaĵojn for de la marbordoj. Laŭ tiu vojo iom grandaj plasto­fragmentoj diseriĝas kaj sekve kreiĝas la menciita jam plastosupo. Ĝi jam nun endanĝerigas 250 marajn speciojn. Sciencistoj ne kapablas antaŭvidi kiel la plastosfero influos la vivon de la oceano, i.a. kiel ĝi influos la ŝanĝojn de la oceania manĝoĉeno.

La esplorojn de la sepa kontinento gvidas ankaŭ profesoro Mark Brown el la Nacia Ekologia Esplorcentro en Santa Barbara en Kalifornio kunlaborante kun kolektivo de profesoro Richard Thompson el la brita Plymouth-universitato. Laŭ iliaj esploroj rezultas, ke la mikroskopaj plastoeroj grandparte devenas el la hejmaj lavmaŝinoj. Dum unu vestolavado al la kanaliza reto traiĝas meze 1900 mili­plasteroj. Ili estas absorbataj de diversaj maraj organismoj kaj traiĝas al la manĝoĉeno. Ili ne estas neŭtralaj por la sano enhavante multajn mal­salubrajn substanojn, kiel plumon kaj kolorigilojn.

La norda Atlantiko konsistigas sole elementon de la t.n. sepa kontinento, alie plastosfero drivanta tra la maroj kaj oceanoj. La plej granda konglomeraĵo de plastaj forfalaĵoj pezanta 100 milionojn da tunoj drivas tra la norda Pacifiko inter Kalifornio kaj Havajo kaj simila inter Havajo kaj Japanio. Sur la malferma oceano la plastosfero konserviĝas sur la marsurfaco, en la apudbordaj sferoj okupas la spacon inter la akvosurfaco kaj la marfundo. Ĝi blokas la nutro­sistemon kaj ĉiujare kaŭzas morton de 100 mil maraj mamuloj kaj de unu miliono da birdoj.

El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara

Vizitoj en Facebook kaj solecosento

Laŭ pritakso de esploristoj el Michigan-Universitato, gvidata de psikologo Ethan Kross la utiligado de Facebook povas negative influi la homan bonfarton kaj viv­satisfakcion. La esplor­rezultoj estis aperigitaj en la portalo de BBC, kies utiligantoj partoprenis la esplorojn. Temis pri 82 elektitaj personoj el diversaj kulturaj medioj, kiuj estis observataj dum du semajnoj. Ili devis respondi la demandon pri la nivelo de soleco-sento aŭ bonfarto en koncerna momento. Tiujn respondojn sciencistoj ligis sekve kun la ofteco utiligi la fejsbukan portalon. El ilia analizo rezultis, ke ju pli longe enketitoj pasigis tempon en la socia portalo des malpli bone fartis post ĝia forlaso. La esplorado ne klarigis ĉu konkretaj personoj utiligis fejsbukon, ĉar sentis sin solecaj kaj malgajaj aŭ tiun senton elvokis Facebook. Evidentiĝis, ke rekta interhoma kontakto kun aliaj homoj ne influis negative la bonfarton de enketitoj. Aliflanke evidentiĝis, ke personoj kun signifa solecosento pasigis en Facebook pli da tempo. La esploro elmontris krome, ke plimulto de la enketitoj dividis en Facebook bonajn informojn pri sia vivo, 36 procentoj konfesis, ke dividas ankaŭ siajn zorgojn. Aktuale Facebook-on utiligas pli ol unu miliardo da personoj, duono de ili utiligas la socian portalon ĉiutage.

El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara

Identiga sono kiel persona nomo de delfenoj

Ĉiu delfeno legitimas sin per propra, neripetebla sono. Se ĝi fajfas en maniero por si propra la familio kaj konatoj el la grupo respondas per identa fajfo. La esplorojn okazigis sciencistoj el la Universitato de Sankta Andreo en Skotlando. Ĝis nun estis sciate, ke delfenoj en mallibereco rapide lernas diversajn sonojn, sed sciencistoj pruvis, ke ili lernas ankaŭ laŭ la propra deziro kaj por la propraj bezonoj. Delfenoj aplikas tre vastan son­repertuaron, diversspecajn fajfojn, klakojn, pere de kiuj ili komunikas ekzemple dum la ĉasado.

Oni surbendigis sonojn de grupo de sovaĝaj delfenoj, sed ĉiun animalon aparte, sekve ili registris sonojn de fremdaj delfenoj. La son­registraĵo estis sekve aŭdigita. Evidentiĝis, ke delfenoj el la esplorata grupo respondas sole je fajfoj de siaj membroj emitatane sonon kun identa frekventeco. Ĉiu delfeno, kiu aŭdis sian fajfotonon, do sian nomon – estis respondanta per la identa sono. Fajfoj de fremdaj delfenoj estis ignorataj. Laŭ dokotoro Vincent Janik delfenoj kondutas kiel homoj. Kiam ili aŭdas sian nomon, ili reagas. Dum la homa bebo ricevas personan nomon tuj post la naskiĝo, delfenoj maturiĝante kreas ne­ripeteblan, unikan kaj propran por si sonon, kiu rolas kiel persona nomo. La ceteraj delfenoj el la grupo lernas ĝin kaj baze de ĝi identigas sian membron. Laŭ sciencistoj delfenoj elformis tiun sistemon de la komunikado kaj identigado, ĉar ili vivas en vasta subakva medio, en kiu ne troviĝas orientigaj punktoj. La identig­eblaj sonoj ebligas al la grupo teni sin kune.

El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara

Homaj gestoj kiel identiga faktoro

Sciencistoj el la Pola Sciencakademio laborante pri ciferecigo de gestoj konkludis, ke ĉiu homo havas la unikan manieron etendi salute manon aŭ fari kapgeston. Do sufiĉas kelkaj kelkaj etaj gestoj baze de kiuj eblas rekoni konkretan personon. En la cifereca gestobazo prilaborita en la Instituto pri la teoria kaj aplikata Informadiko de la Pola Sciencakademio troviĝas jam 22 homaj gestoj. La rezultoj de tiuj laboroj povas esti utiligitaj praktike, ekzemple dum krim­esplorado.

Se gestoj estas individue specifaj kaj karakterizaj por ĉiu konkreta homo tio povas servi  por rekonado de ili. La ĉiutagaj gestoj povas do servi ekzemple, por ke iu aranĝaĵo identigu konkretan personon. Estas do ebla situacio, en kiu poŝtelefono senblokiĝos nur tiam, kiam mansvingos antaŭ ĝia ekrano la poŝtelefona posedanto. Laŭ kriminologo Piotr Girdwoyń malkovro de specifa individua gesto­karakterizo povus esti  ankaŭ utiligita en la sistemo de la urba person­trafiko por monitori konkretan personon, entute por vastaj krim­esploroj.

El la elsendo 13.08.2013. Legas Barbara