Sciencaj informoj
Aranĝaĵo por neplenlertaj komputiluzantoj
Dank al la aranĝaĵo Face Controller kreiĝinta por personoj neplenlertaj eblas movi kursoron, alivorte musomontrilon tra la ekrano helpe de kapomovo. Malfermo de la buŝo efikas kiel musoklako kaj helpe de voĉo eblas skribi per virtuala klavaro unuopajn vortojn kaj frazojn kaj literumi ĉiun sekvon de signoj. La aŭtoroj de la projekto, kolektivo Power of Vision el la Politekniko de Rzeszów (la sudorienta Pollando) okupis la unuan lokon en la pola eldono de Imagine Cup en la kategorio “Sociaj Projektoj”. Temas pri la plej granda en la mondo teknologia konkurso de Microsoft por studentoj. Ĝis nun sur la pola merkato ekzistis nur tre multekostaj aranĝaĵoj, kiujn povis utiligi personoj paralizitaj, kvankam en la uzo ili ne estis plej komfortaj. Studentoj el Rzeszów proponas multe pli favorprezan alternativon utiligante la popularan sistemon Kinect. Face Controller povas esti adaptita al la ebloj kaj bezonoj de konkreta utiliganto kaj neplenlertulo kapablos fari tion mem. La laboroj pri la sistemo daŭras. La kolektivo laboras nun pri tio, ke la sistemon povu utiligi homoj kun diversaj formoj de neplenlerteco. Power of Vision estos unu el la polaj kolektivoj, kiuj partoprenos interrete la mondan duonfinalon de Imagine Cup en majo. La monda finalo okazos en julio en Usono.
El la elsendo 15.04.2014. Legas Barbara
Dieto de Pompejanoj
Riĉaj Pompejanoj manĝis rafinite, malpli riĉaj – ĝissate kaj sane. Ilia dieto estis ankaŭ varia konsistanta el olivoj, juglandoj, fiŝoj, fazeolo, marfruktoj aparte eĥinoj, vinberoj, vino kaj iom da seka viando. Sur la tabloj de bonstatuloj troviĝis spicoj el Indonezio, ekzotikaj birdoj, kiel pelikanoj kaj flamengoj kaj eĉ ĝirafa viando. Ĉio ĉi estas sciata dank’ al profesoro Steven Ellis – specialisto pri klasika literaturo – kaj lia kolektivo el la Universitato en Cincinnati gvidantaj foslaborojn en Pompejo. Ilia atento ne koncentiĝas tamen pri marmoraj statuoj kovritaj per vulkana cindro rezulte de la eksplodo de Vezuvio en la 79-a jaro. Ili de jaroj esploras rubujojn, kanalizajn tubojn kaj necesejoj en loĝejoj, vendedoj, manĝejoj kaj bazaroj. Arkeologoj esploras ankaŭ kiujn kurirejajn restaĵojn forigadis la loĝantoj de la fama urbo. Ili ĉiuj devenas el la 500-jara periodo ekde la 4-a erao antaŭ Kristo ĝis la katastrofo en 79. Sciencistoj trovis nenion, kio atestus pri tio, ke la urboloĝantojn plagis malsato aŭ ke ilia dieto estu modesta. Ĉiuj ĉi esplorrezultoj estis prezentitaj en Ĉikago dum ĉiujara konfereco organizita de Arkeologia Instituto de Usono.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Barbara
Religiemo influas la aspekton de kortekso
Sciencistoj el la Universitato Columbia subigis al kontrolo cerbojn de homoj religiemaj kaj nereligiemaj kaj konkludis, ke en ilia cerbokonstruo ekzistas diametraj diferencoj. Siajn rimarkojn ili publikigis en Usona Medicina Periodaĵo de Psikiatroj. La mistero konsistas en la dikeco de la kortekso. Kiel klarigis d-ino Myrna Weismann, la kunaŭtorino de la esploroj niaj konvinkoj kaj agordoj speguliĝas en la cerbo, kio estas videbla dank’ al la modernaj teknikoj de la bildigado. Sciencistoj ekzamenis pli ol 100 diversaĝajn personojn dividinte ilin laŭ la skalo de iliaj deklaroj pri religiemo. Personoj, kiuj deklaris plej grandan religiemon havis la plej dikan kortekson. Pli frue estis pruvite, ke personoj kredantaj estas malpli subiĝemaj al deprimo. Nun oni aldone ligis la dikecon de la koreo kun inklino al deprimostatoj.
El la elsendo 01.04.2014. Legas Barbara
Ĉu robotoj preterkuros homojn?
Fama futurologo Raymond Kurzweil antaŭvidas, ke komputiloj komencos krei proprajn progresintajn formojn, ke ĉirkaŭ 2045 ili preterkursos la kapablojn de homoj. Komentante tiun ideon Konstanty Młynarczyk el la magazino „CHIP” diris, ke ekde momento, kiam homo ekkonsciis, ke li estas kreiva li komencis pripensi ĉu iam ajn li kapablos krei ion laŭ si mem, al si similan. Kiam aperis la t.n. elektronaj cerboj, kiuj evoluis al komputiloj aperis samtempe spekulativadoj, ke iumomente la elektronikaj aranĝaĵoj kapablos pensi memstare. Laŭ la ĉefredaktoro de CHIP tio povas evidentiĝi tre danĝera, ĉar efektive homo pensas pri tio, ke oni provizu maŝinojn per konscio, dum ili jam havas povon.
Laŭ Młynarczyk, se en la roboton ne estos enkonstruita moralo ni frontos tion, per kio horirigas katastrofecaj filmoj, kiel Matrix kaj Terminator. La aludita moralo devus evoluigi tri famajn regulojn de robotiko: roboto ne povas damaĝi homon nek – rezignante pri agado – allasi, ke homo estu damaĝita; roboto devas obei homon kondiĉe, ke tio ne malkongruas kun la unua principo; roboto devas protekti sin mem, se tio ne malkongruas kun la unua aŭ dua principoj. Laŭ Jerzy Rzymowski el la priodo Nova Fantasto, se en iu momento komputilo ricevos konscion kaj komprenos, ke homoj povos ĝi trakti kiel minacon tiam ĝi – ĝis kiam ĝi ne kapablos plene de homoj dependiĝi – ne manifestos sian scias. Se homaro iumomente efektive ne plu estos bezona – homoj pri tio ekscios tamen tro malfrue.
El la elsendo 25.03.2014. Legas Tomek
Dormomasko de Intelclinic
La pola firmao Intelclinic kreis okulŝirmilon, kiu analizas la dormokvaliton monitorante ĝian formon kaj plibonigante ĝian kvaliton. Tio okazas per la konektilo Bluetooth, kiu sendas informojn al speciala aplikaĵo en plurfunkcia poŝtelefono. Tiuj informoj estas sekve analizataj kaj telefono en konforma momento vekas dormanton. En la pariza konkurso LaWen 2013 poloj ricevis la ĉefan premion pro sia projekto inter 700 anoncitaj. La dormomasko Neuro-On celas unuavice homojn, kiuj ne havas sufiĉe da tempo por satdormi, volas dormi malpli loge kaj ŝparitan dormotempon utiligi pli efike. La dormo havas diversajn fazojn kaj la homa bonfarto post la vekiĝo dependas ne sole de la dormodaŭro, sed ankaŭ de tio en kiu dormofazo homo vekiĝis. Neuro-On baziĝas sur ĉi tiu propreco kaj helpas dormi ne kontinue, sed dum kelkaj mallongaj, 30-minutaj dormofazoj diurne. Dank’ al tio eblas signife redukti la tutan dormokvanton necesan por plene refreŝigi la organismon ĝis du aŭ tri-kvar horoj. La firmao Intelclinic kreiĝis nur komence de 2013 rezulte de la kulaboro tri diplomitoj de la Varsovia Politekniko Kamil Adamczyk, Janusz Fraczek kaj Krzysztof Chojnowski.
El la elsendo 18.03.2014. Legas Barbara
La pola radiografo Canis
Prototipo de unu el la plej modernaj en la mondo radiografoj estis prilaborita en la Nacia Centro de Nukleaj Esploroj en Świerk apud Varsovio. Canis, ĉar tia estas ĝia nomo kapablos „rentgenumi” eĉ fervojajn karovagonojn kaj sekve faciligos kaj mallongigos la laboron de doganistoj. Ekde nun ili ne devos kontroleniri kamionojn kaj kontenerojn, sed faros tion, se la radiografo malkaŝos plumbon, kiun ĝi ne povos „rengenumi” kaj kiu estas utiligata en protektiloj de radioaktivaj materialoj. La Nacia Centro por la Nukleaj Esploroj en Świerk pretigis ankaŭ prototipojn de aliaj aranĝaĵoj por batali kontraŭ terorismon, en kiuj estis aplikitaj detektiloj de fotonoj kaj neŭtronoj. La esploroj kun la valoro de 85 milionoj da eŭroj estis financitaj el la eŭropuniaj rimedoj.
El la elsendo 11.03.2014. Legas Barbara
Pro FAS respondecas ankaŭ patroj
Alkohola fetsindromo (aŭ Feta alkoholsindromo) – FAS karakterizas novnaskitojn, kies patrinoj drinkis dum gravedeco. Temas pri vico da denaskaj somataj kaj neŭrologiaj difektoj influantaj la tutan estontan vivon de la infano. La damaĝitaj de ili infanoj i.a. spertas malrapidigitan fizikan evoluon, anatomiajn anomaliojn, moviĝperturbojn, perturbojn de atento kaj memoro. Ĝis nun FAS estis ligita ekskluzive kun la drinkantaj gravedulinoj. La turnopunktaj evidentiĝis esploroj de sciencistoj el Konkuk-Universitato en Seŭlo, la Suda Koreio. Laŭ ili pri la lezo de infanoj en la feta fazo kunrespondecas drinkantaj patroj. La eksperminetoj okazigitaj je musoj elmonris, ke la drinkado de la patroj povas rekte influi la evoluon de la infano. Ĉe signifa elcento de musaj fetoj koncipititaj de maskloj influitaj de alkoholo sekvis i.a. malregulaĵoj en la organevoluo, inkluzive de la cerbo. Tio signifas, ke la evoluperturboj estis determinitaj jam en momento de la koncipiĝo.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Birdoj ankaŭ ŝatas cigaredojn
Evidentiĝas, ke ne nur iuj homoj ŝatas cigaredojn, sed birdoj ankaŭ. Ili uzas cigaredojn evidente por aliaj celoj ol la homo, nome por tegado de la nestoj, ĉar ilia odoro fortimigas parazitojn. Duonuzitajn cigaredojn eblas trovi en nestoj de diversaj birdoj en la tuta mondo. Ne devas temi nur pri hazardo eĉ se en la birdonestoj en la urbo eblas trovi multajn kuriozajn materialojn. Nome la cigaredoj havas proprecojn, kiuj mortigas bakeriojn kaj akariojn. La birdoj do utiligas trovitajn, duonuzitajn cigaredojn por certigi pli sterilajn kondiĉojn en siaj nestoj. Tio similas ekzemple al la konduto de abeloj, kiuj enportas en abelujojn rezinon, kiu ankaŭ havas la bakterimortigan efikon.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Ĉimpanza gestolingvo
Specialistoj el la Ŝtata Universitato de Georgio pruvis, ke ĉimpanzoj havas propran gestolingvon ebliganta peri tre precizajn komunikojn. Ĝi helpis en la serĉado de nutraĵoj kaj reciproka informado pri minacoj. Ĝi estas ankaŭ elemento en la evoluo de parola lingvo. Kolektivo de doktoro Charles Menzel projektis eksperimenton, en kiu du ĉimpanzoj gvidu la aktivadojn de homo serĉanta nutraĵon en libera spaco. Homo, ne sciis kie ĝi troviĝas dum la ĉimpanzoj jes. Ili per la gestoj logis homoj direktiĝi al. koncerna loko. La simioj elektis la metodon de la komunikado kaj inaŭguris interpaprolon. Ĉimpanzo devis kapti la atenton de la homon kaj gvidi laŭ la dezirata de si maniero. Laŭ Sarah-Jane Vick kvankam sciencistoj jam antaŭe sciis pri la kapablo de la ĉimpanzoj interkomuniki geste, sed la unuan fojon oni observis tiom komplikajn komunikojn kaj kunordigon de la agadoj.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Barbara
Praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo
Antaŭ pli ol mil jaroj en la montoj de Peruo oni praktikis komplikajn kirurgiajn operaciojn, inkluzive de kranitrepanado. La malkovroj de Danielle Kuris el la Kalifornia Universitato en Santa Barbara pruvas, ke tiuj operacioj antaŭ mil jaroj estis sukcese efektivigataj. Danielle Kurin ekzamenis ostojn de 32 personoj sur kies kranioj ŝi trovis spurojn de 45 kirurgiaj intervenoj. Iuj intervenolokoj estis kunkreskitaj, kio atestas pri tio, ke paciento vivis post la operacio relative longe. Sciencistoj estas konvinkitaj, ke temas pri la spuroj de la kuracista helpo kaj ne de torturoj aŭ vundoj. Sur la kranioj videbligas nome spuroj post la forrazado de haroj kaj aplikado de kuracherboj, kio manifestiĝis en ŝanĝo de koloro de la kranio. La unuaj pruvoj pri kranitrepanado el Peruo devenas el la 200-600 jaroj antaŭ nia erao. La lastaj el ĉ. 16-a jarcento.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Barbara