Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Post papirusologia kongreso en Varsovio

En Varsovio finiĝis la 27-a Internacia Papirusologia Kongreso. Ĝi estis dediĉita al privataj leteroj, komercaj kontraktoj kaj aliaj tekstoj, kiuj laŭ la premiso de antikvuloj havis sole porokazan karakteron. Tamen baze de ili eblas ekscii multon pri niaj praŭuloj. La nuntempuloj konas papirusojn nur ekde la 18-a jarcento, kiam estis efektivigita la plej granda ĉi-rilata malkovro.   Ĝi okazis en vilao de la antikva Herkulanum en Italio. Ĝia posedanto havis imponan bibliotekon, kiu ĝis hodiaŭ ne estis plene esplorita kaj kaŝas multajn misterojn. La Papirusologiaj Kongresoj de pli ol 80 jaro venigas  specialistojn – ĉi-jare 350 el la tuta mondo – okupiĝ­antajn pri papirusoj, ceramikaĵoj, grafitioj, lignaj kaj vaksaj skribotabuletoj – kiel la antikvaj komunik­rimedoj. Ili devenas ĉefe el Egipto, Palestino, la Norda Afriko kaj Eŭropo. Destinitaj por porokaza uzo ili servas nun kiel bazo rekrei la bildon de la antikvula mondo. Apartan atenton oni donis al la t.n. malfrua antikveco, iam apenaŭ esplorata dum laste troviĝanta en la esplor­atento de sciencistoj. Ĝi ligiĝas kun la araba regado en Egipto, kiu pli frue apartenis al Bizanco. Tiam formiĝis la mondo konata ĝis hodiaŭ. Ekzistas tre multaj dokumentoj pri tiu epoko, sed en plimulto ili ne estas publikigitaj.

El la elsendo 06.08.2013. Legas Barbara

Viando bredata baze de praĉeloj

Lastlunde en Londono estis planita la premiero de hamburgero produktita de nederlanda genetikisto Mark Post el la universitato en Maastricht. Amaskomunikiloj  difinas ĝin Frankenŝtaj-burgero aŭ hamburgero el la provtubeto. Post kreis tri mil miniaturajn bovajn histo­fibrojn el la bovinaj praĉeloj. Lia eksperimento kostis 250 mil pundojn kaj temas pri la plej multekosta rapidserva manĝ­produkto en la historio de favorprezaj nutraĵoj. La viando de Post estas iom ŝlima kun griza kolornuanco, sed laŭ la nederlanda profesoro lia produkto havas grandan estontecon. Post asertas, ke  la monda agrikulturo jam baldaŭ ne kapablos kontenigi bezonatecon je freŝa viando. Jam nun 70 procentoj de la kultiveblaj grundoj celas la bredadon de bestoj  kiel paŝtejoj aŭ furaĝplantaj areoj. Liopinie amas­produktado de viando el provtubeto estos malpli kosta. Ĉiu viandokilogramo el tradicia bredejo postulas 10 kilogramojn da furaĝo dum produktata novmaniere nur du kilogramojn  por praĉelaj bovinoj-donantinoj. La novmaniera bredado de manĝeblaj histoj foruzus je 45 procentoj da energio kaj je 99 procentoj da grundoj malpli, krome ĝi malgrandigos la emisiadon de forcejaj gasoj. Tamen por ricevi produktolicencon sciencistoj unue devas pruvi, ke tiel produktita viando havos samajn proprecojn kiel la tradicia kaj ke ĝi ne  damaĝas la homan sanon.

El la elsendo 06.08.2013. Legas Barbara

Nova kvalito de la surkorneaj lensoj

Sciencistoj el la svisa politekniko en Laŭzano kaj el la kalifornia  universitato en San Diego prilabris surkorneajn, t.n. kontakt­lensojn, dank’ al kiuj oni vidos objektojn kvazaŭ helpe de lupeo aŭ lorno. Uzante ilin oni povas vidi normale kaj kun 2,8-obla grandigo. Ili konsistas el du partoj, simpla, kiu tralasas lumon kvazaŭ normala lenso, kaj la alia kiu konsistas el kelkaj aluminiaj speguletoj grandig­antaj bildon antaŭ ol ĝi trafas al la pupilo. Por ke tio funkciu necesas havi la okulvitrojn 3D, kiuj helpas en- aŭ elŝalti lensojn kaj ŝanĝi la vidmanieron. Iliaj posedantoj povos do uzi du perspektivojn lornan kaj normalan. Rigardante la mondon en tradicia maniero ili ankaŭ povos rigardi grandigitan bildon, kiu aperos antaŭ iliaj okuloj. Tiuj lensoj kaj okulvitroj celas iom aĝajn personojn, kiuj frontas la iom-post-ioman perdon de la vidkapablo. La inventaĵo devas ankoraŭ estis fin­prilaborita. Aktuale la lensoj estas rigidaj kaj malkomfortaj, necesos nun fari ilin el elasta materialo. La esploroj estas pli ampleksaj. Pasintjare la usona Pentagono mendis similefikajn lensojn iOptik. Normale la homa okulo povas koncentriĝi pri unu distanco, sed iOptik evitas tiun malfacilon kaj la okulo vidas  samtempe normalan bildon en la fono kaj ĝian proksimig­itan version, kiu estas bildigita sur eta retina ekrano antaŭ la okulo.

El la elsendo 16.07.2013. Legas Barbara

Obezeco kaj la epizoda memoro

Svedaj sciencistoj pruvis, ke epizoda memoro komencas pli bone funkcii, se ni perdas nenecesajn kilogramojn. Iliaj esploroj elmontris, ke la epizoda memoro, do memoro rilatanta al pasintaj eventoj misfunkcias ĉe homoj baraktantaj kontraŭ obezecon. Laŭ sciencistoj el Umea-universitato eĉ ne tre granda pezoperdo povas plibonigi la memor­funkciadon. Tio aparte estas stimula motivo por perdi la pezon. Dum la okazigataj memortestoj kun partopreno de obezaj virinoj sciencistoj la tutan tempon kontrolis la funkciadon de iliaj cerboj helpe de magneta bildigado. Konklude, ne nur pliboniĝis la epizoda memoro, kion eblis kontroli sekvante dum la esplorado ŝanĝojn en ilia cerbofunkciado.   Samtempe oni notis, la kreskon de la cerbo­aktiveco dum registrado de rememoroj kaj malkreskon en la procezo de la rememorig­ado.  La esplor­rezultoj estis prezentitaj dum la nunjara renkontiĝo de Endokrinologia Societo en San Francisko.

El la elsendo, 02.07.2013. Legas Barbara

Sensacia malkovro de polaj arkeologoj en Peruo

La pola-perua arkeologia skipo gvidata de profesoro Miłosz Giersz malkovris enorme valoran antaŭinkaan tombon. Temas pri la ne enpenetrita ĝis nun tombo de aristokratoj el la civilizacio Wari, kiu fundamentis la pli postan potencon de inkaoj. Tio estas unikaĵo, nome neniam antaŭe oni sukcesis malkovri similan tombon. Estis malkovritaj 1,2 mil valoraj objektoj. La tombo  enhavas krome la postrestaĵojn de 63 personoj kaj pri la malkovro vaste informis en la ĵusaj tagoj la peruaj amaskomunikiloj. La tombo malkovrita de polaj sciencistoj el la Varsovia Universitato troviĝas en la loko Huamay en la provinco Ancash. Doktoro Milosz Giersz gvidas tie esplorojn de 11 jaroj. En 2011 la projekto realigata en Huarmay estis subvenciita de la ministerio por la eksterlandaj aferoj. Kadre de ĝi la konoj pri la loka kulturo estis popularig­itaj inter instruistoj kaj indiĝenoj, krome aperis popular­scienca eldonaĵo kaj estis kreita rilata interreta portalo. Lime de januaro kaj februaro 2013 en la pola ambasado en Limao estis lanĉita libro “Andes”, kies kunaŭtoroj estas doktoro Miłosz Giersz kaj Patrycja Prządka-Giersz. La malkovro de polaj sciencistoj koincidas kun la nunjare pasanta 90-jariĝo de ligo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Peruo.

El la elsendo, 02.07.2013. Legas Barbara

Avantaĝoj de la legado de beletro

Laŭ esploroj faritaj de sciencistoj el la universitato en Toronto legado de fikciaj literatur­aĵoj influas la kapablon senti empation kaj toleri situaciojn malcertajn. Se ni legas tro malmulte minacas al ni limiĝo de efika pensado, ligita kun malpli granda raciemo kaj kreemo.  Tri sciencistoj sub la gvido de psikologo Maja Djikic petis 100 studentojn, ke ili legu unu el 8 rakontoj aŭ unu el 8 eseoj. Sekve studentoj plenigis enketon, kiu esploris ilian bezonon de stabileco kaj certeco. Studentoj kiuj legis rakontojn havis pli bonajn rezultojn, se temis pri la rekonado de bezonoj kaj sentoj de aliaj personoj, pli bone ankaŭ toleris la staton de necerteco. La legado de fikciaĵoj stimulas la pensadon kaj identiĝadon kun rezonado de personoj, eĉ tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Kvankam ne estas sciate kiom longe konserviĝas la fikciefiko, sed sciencistoj esperas, ke iliaj esplorrezultoj influos la manieron instrui infanojn en lernejoj.

El la elsendo, 25.06.2013. Legas Barbara

Poŝtelefonoj kaj nia sano

Daŭras diskutoj, eĉ disputoj pri la influo de poŝtelefonoj je la homa sano. La esploroj de d-ro Leif Salford ne lasas iluziojn, ke la mikroondoj trapenetras la protekto­barilon kaj atingas nian cerbon. La sveda neŭro­kirurgo de jaroj okupiĝas pri la influo de la elektromagneta radiado je la homa cerbo.

Jam en 1975 la usona biofizik­isto kaj neŭrologo Allan Frey malkovris, ke la mikroondoj traiĝas al la cerboĉeloj. La natura barilo sango-cerbo, kiu formas fizikan kaj biokemian protekton, specifan protekto­torĉon inter sangoportaj vojoj kaj nerva sistemo ne prezentas por ili problemon. En la universitato en Lund de jaroj daŭras esploroj pri la influo de la radiado je la cerboĉeloj. Ekde 1988 d-ro Salford testis la efikadon de mikroondoj je miloj da laboratoriaj ratoj. De 20 jaroj kiel fonton de la radiado li uzas poŝtelefonojn. La testo­rezultoj estas alarmaj. Evidentiĝas, ke ne sole la radiado de la poŝ­telefoniaj retoj estas danĝera, sed ankaŭ aranĝaĵoj, kiuj funkcias kun miloble malpli granda povo ol ili detruas la naturan barieron sango-cerbo. Krome la malgrandigo de la povo de la radiadfonto efikas kontraŭe ol oni atendas. Nome aranĝaĵoj emisiantaj kun malpli granda povo en pli signifa grado detruas la naturan protektobarilon. Tio signifas, ke la truk­klopodoj de la poŝtelefoniaj produktantoj estas vanaj, ĉar malgrandig­ita radiadpovo de poŝtelefono ne malgrandigas la negativan influon de la radiado je nia sano. La esploroj ĉe ratoj, elmontradis, ke jam post du minutoj la mikroondoj traiĝis tra la bariero sango-cerbo. La 2-hora efikado de poŝtelefono je ratoj alkondukis al detruo de 2 procentoj de la cerboĉeloj en la formo de misformoj aŭ subfunkcio. La 6-hora efikado alkondukis al memor­perturboj kaj genetikaj ŝanĝoj. Profesoro Leif Salford difinas la uzadon de poŝtelefonoj fare de homoj “la plej granda biologia eksperimento en la historio”.

Legas Barbara

Bisfenolo A kaj la obezeco

Kemiaĵo aplikata por la produktado de plastoj, bisfenolo A povas grandigi riskon de obezeco ĉe adolesk­ulinoj. La pli fruaj ekzamenoj elmontris, ke ĝi endanĝerigas fekundecon kaj influas denaskajn evolu­difektojn. La plej novaj esploroj de kaliforniaj sciencistoj informas, ke ĝi influas ankaŭ nian pezon. La nivelo de bisfenolo A , BPA estis testita en urin­provaĵoj de pli ol 1300 infanoj en la aĝo de 9 ĝis 12 jaroj. Evidentiĝis, ke knabinoj ĉe kiuj estis konstatita pli alta elcento de ĝia kvanto estas pli minacitaj de obezeco. Ekzemple knabinoj, en kies urino estis pli ol 2 mikrogramoj de BPA en unu litro duoble pli estis endanĝerigitaj je obezeco ol iliaj koleginoj, kies BPA-kvanto estis sub ĉi tiu nivelo. Ne ekzistas simila dependeco ĉe knaboj. Doktoro De-Kun Li el la Esplorfako de Kaiser Permanente el Oakland delonge ekzamenas la influon de bisfenolo A. Eksperimentoj kun partopreno de bestoj elmontradis, ke BPA influas metabolon, kio ofte kondukas al obezeco kaj diabeto. Kvankam laŭ d-ro Li la kaliforniaj testadoj ne pruvas, ke BPA rekte kaŭzas la knabinan obezecon, sendube ĝi estas unu el la gravaj faktoroj. Bisfenolo A perturbas la funkciadon de hormona strukturo kaj efikas simile al estrogeno je la digesto­funkcioj. Sendube BPA ludas gravan rolon en la globskala epidemio de obezeco. La eksperto konsilas rezigni pri pakumoj, en kies konsiston eniras BPA, alivorte plastaj boteloj, plastaj nutraĵpakumoj kaj plastaj nutr­aĵskatoloj.

Legas Barbara

Delfenoj pli inteligentaj ol asertite

Delfeno trejnita por malkovrado de subakvaj minoj malkovris la 130-jaran torpedon. Ĝi troviĝis funde de Pacifiko proksime al la marina centro en San Diego. Dum la marta trejnosesio la trejnisto ordonis al defeno malkovri la plifrue instalitajn sur la marfundo objektojn. Mirige por la trejnisto la delfeno tre rapide reaperis sur la marsurfaco, kvankam la malkovrendaj objektoj estis lokitaj en kelka distanco. Tio estis konsiderita eraro, tamen kiam la alia delfeno reagis same sapeistoj decidis ekzameni lokojn, kiujn estis elmontrantaj delfenoj. Komence oni asertis, ke temas pri fragmento de iu malnova bombo ĵetita el aviadilo. Tamen finfine evidentiĝis, ke temas  pri fragmento de la torpedo Howell (haŭel), unu el la unuaj konstruataj de la usona marino. Tiuj torpedoj kun la atingopovo de 360 metroj pesis 60 kilogramojn kaj longis 3,4 metrojn. Ili estis uzataj ĝis la jaro 1898. La trovaĵo de delfenoj estis direktita al la vaŝingtona Komandantaro pri la Marina Historio kaj Heredajo, kie troviĝas la unusola ĉi-speca konserviĝ­inta torpedo.

Legas Barbara

Pola junulino en internacia scienca konkurso

La 17-jarulino, Kinga Panasiewicz el la loko Hrubieszów akiris la 2-an lokon en internacia scienca konkurso por la junularo Internacia Scienca kaj Inĝenieria Foiro. Krom ricevita monpremio, unu el la asteroidoj estos baptita per ŝia nomo. Kinga Panasiewicz estis distingita pro esploroj super la sinkronigo de cerbaj hemisferoj. Pri la cerbo ŝi interesiĝis ekde la plej fruaj vivojaroj kaj ŝiaj interesiĝoj evoluis de prestidigitatoraj trukoj, utiligantaj la cerbo­funkciadon, hiponoto ĝis neŭrologio. Ŝi ekzamenis la aktivecon de la cerbaj hemisferoj dum diversaj taskoj, sekve ŝi prilabris ekzerco­faskon, kiu ebligas aktivigi tiun cerbo­hemisferon, kiu normale ne okupiĝus pri koncerna tasko. Interesiĝon pri ŝiaj esploroj manifestis sciencistoj el Cambridge kaj Glasgow. La pola junulino pensas pri estontaj medicinistaj aŭ fizikaj studoj en Pollando, Oxford aŭ Cambridge, dume tamen ŝi deziras koncentriĝi pri abiturienta ekzameno,  al kiu ŝi subiĝos venontjare.

Legas Barbara