Sciencaj informoj

Dieto de Pompejanoj

Enretigita de: | Apr 8, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Riĉaj Pompejanoj manĝis rafinite, malpli riĉaj – ĝissate kaj sane. Ilia dieto estis ankaŭ varia konsistanta el olivoj, juglandoj, fiŝoj, fazeolo, marfruktoj aparte eĥinoj, vinberoj, vino kaj iom da seka viando. Sur la tabloj de bonstatuloj troviĝis  spicoj el Indonezio, ekzotikaj birdoj, kiel pelikanoj kaj flamengoj kaj eĉ ĝirafa viando. Ĉio ĉi estas sciata dank’ al profesoro Steven Ellis – specialisto pri klasika literaturo – kaj lia kolektivo el la Universitato en Cincinnati gvidantaj foslaborojn en Pompejo. Ilia atento ne koncentiĝas tamen pri marmoraj statuoj kovritaj per vulkana cindro rezulte de la eksplodo de Vezuvio en la 79-a jaro. Ili de jaroj esploras rubujojn, kanalizajn tubojn kaj necesejoj en loĝejoj, vendedoj, manĝejoj kaj bazaroj. Arkeologoj esploras ankaŭ kiujn kurirejajn restaĵojn forigadis la loĝantoj de la fama urbo. Ili ĉiuj devenas el la 500-jara periodo ekde la 4-a erao antaŭ Kristo ĝis la katastrofo en 79. Sciencistoj trovis nenion, kio atestus pri tio, ke la urboloĝantojn plagis malsato aŭ ke ilia dieto estu modesta. Ĉiuj ĉi esplor­rezultoj estis prezentitaj en Ĉikago dum ĉiujara konfereco organizita de Arkeologia Instituto de Usono.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525050

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj