Sciencaj informoj

Aranĝaĵo por neplenlertaj komputiluzantoj

Enretigita de: | Apr 15, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Dank al la aranĝaĵo Face Controller kreiĝinta por personoj ne­plenlertaj eblas movi kursoron, alivorte muso­montrilon tra la ekrano helpe de kapomovo. Malfermo de la buŝo efikas kiel musoklako kaj helpe de voĉo eblas  skribi per virtuala klavaro unuopajn vortojn kaj frazojn kaj literumi ĉiun sekvon de signoj. La aŭtoroj de la projekto, kolektivo Power of Vision  el la Politekniko de Rzeszów (la sudorienta Pollando) okupis la unuan lokon en la pola eldono de  Imagine Cup en la kategorio “Sociaj Projektoj”. Temas pri la plej granda en la mondo teknologia konkurso de Microsoft por studentoj. Ĝis nun sur la pola merkato ekzistis nur tre multekostaj aranĝaĵoj, kiujn povis utiligi personoj paralizitaj, kvankam en la uzo ili ne estis plej komfortaj.  Studentoj el Rzeszów proponas multe pli favorprezan alternativon utiligante la popularan sistemon Kinect. Face Controller povas esti adaptita al la ebloj kaj bezonoj de konkreta utiliganto kaj neplenlertulo kapablos fari tion mem. La laboroj pri la sistemo daŭras. La kolektivo laboras nun pri tio, ke la sistemon povu utiligi homoj kun diversaj formoj de neplenlerteco. Power of Vision estos unu el la polaj kolektivoj, kiuj partoprenos interrete la mondan duonfinalon de Imagine Cup en majo. La monda finalo okazos en julio en Usono.

El la elsendo 15.04.2014. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524037

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj