Sciencaj informoj

Reinstalado de migrantaj falkoj en Pollando

Enretigita de: | Jul 22, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Ses junaj migrantaj falkoj hejmiĝis en la artefarita nesto en la arbara mastrumejo Żmigród. Oni taksas, ke tio estas ŝanco, por ke tiuj maloftaj birdoj nestiĝu en la malsuprasileziaj arbaroj en la sudokcidenta Pollando. Dum komencaj 10 tagoj falkoj estis fermitaj por kutimiĝi al la nesto. Post la maturiĝo, kiam ili havos 2-3 jarojn ili mem instalos proprajn nestojn en la ĉirkaŭaj arbaroj jam rekonante tiun ĉi terenon kiel sian denaskan.

En la naturo falkoj ne konstruas memstare nestojn, sed okupas ilin post aliaj grandaj birdoj, kiel agloj aŭ cikonioj. La artefaritaj nestoj estos malfermitaj, kiam la birdoj estos pretaj al la unua flugo. Poste ankoraŭ almenaŭ dum unu monato ili estos kromnutrataj.

Falkoj apartenas al maloftaj specioj en Pollando. La eŭropa populacio de migrantaj falkoj estis dekumita en la 60-aj jaroj. Kulpis pri tio i.a. veneno de la medio pro la uzo de kemiaĵoj. La pesticido DDT ensorbata en la birdoorganismon kune kun manĝo kaŭzis, ke falkoj komencis meti ovojn kun tro delikata ŝelo, kiu estis ŝvelanta sub la pezo de la kovanta birdo. La populacio de falkoj drameceritme malkreskis. La Societo favore al la Sovaĝaj Bestoj „Falko” funkcias en la tuta lando ekde 5 jaroj. En la arbarmastrumejo Włocławek (la norda Pollando) kadre de la menciita kampanjo, kie ĝi daŭras jam la trian jaron komence de julio la artefaritajn nestojn forlasis 4 laŭvicaj falkoj, entute jam 35. En la nuna jaro en ĉiuj regionoj, kie daŭras klopodoj rekrei la falkopopulacion estis liberigitaj 128 birdoj. Kelkaj el ili forlasas la artefaritajn nestojn, aliaj ankoraŭ dum kelkaj tagoj revenas por sin nutri. Nur kiam ili spertiĝas pri ĉasado ili forlasas definitive la nestojn. Ĝis malfrua aŭtuno tiuj falkoj restos en la nestoproksimeco, sed poste ili formigros. Dum la venontjara printempo ili revenos al la lokoj, kie ili estis reenkondukitaj en la naturon. Iuj birdoj krom esti ringumiaj ricevis satelitan emisiilon, kiu ebligos sekvi ilian flugitineron. En la nuna jaro ricevis ilin 5 falkoj.

El la elsendo 22.07.2014. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511992

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj