Sciencaj informoj

Banko de la haŭtohistoj en Olsztyn

Enretigita de: | Mar 31, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Sciencistoj el Olsztyn (la norda Pollando), kiuj ekzamenas la problemon de la sencikatra vundokuracado entreprenis klopodojn por establi landan bankon de la haŭtaj histoj.

La kreiĝo de cikatraĵo post la vundo formas barieron inter la interno de la organismo kaj la ĉirkaŭanta mondo, kio malebligas enpenetron de bakterioj aŭ virusoj tra malferma vundo. La longiĝaj cikatraĵoj povas tamen samtempe limigi kreskon, artikomoviĝemon, ili kaŭzas misformojn el kiuj fontas kompleksoj kaj psikaj limigoj. Simile okazas, se temas pri cikatraĵoj postakcidentaj aŭ postoperacioj aparte,  se ili disvastiĝas ekster la vundosfero kaj lokiĝas sur la vizaĝo, kolo aŭ brusto.

Malsame ol homoj la problemon de vundoj kaj cikatraĵoj solvas amfibioj. Ilia perdita vosto rekreskas kaj enteprenas la saman funkcion kiel la perdita. Aldona atuto estas, ke ilia vundita haŭto saniĝas sencikatre.  Oni asertas, ke ĝuste ĉi-lasta fenomeno estas la enkonduka paŝo al regenero de la tuta perdita organo. Sciencistojn interesegas la demando, ĉu homoj posedas la samajn regenero-mekanismojn. Unusola ekzemplo de la sencikatra vundokuraciĝado ligiĝas kun la periodo,  kiam la infano trovigas en la patrina utero. Operacioj de la bebaj fetoj ne nur ofte savas iliajn vivojn, sed aldone ne lasas spuron de la kirurgia interveno. La infano naskiĝas sen la spuro de la kirurgia interveno, sed tiun kapablon organismo perdas tuj post la naskiĝo. Malgraŭ multaj klopodoj la mekanismo de ĉi tiu fenomeno restas nekonata. La esploroj en Olsztyn koncentriĝas pri ĝia solvo. Kiel esplormaterialo servas musospecio, ĉe kiu en la matura vivo vundoj kuraciĝas sencikatre kiel ĉe la amfibioj. La ekondukaj ekzamenoj estas promesoplenaj, sed nur ripeto de ili ĉe la homa histo povos ebligi novajn solvojn, novajn medikamentojn kaj terapiojn. Gravan problemon konsistigas enorma varieco de homoj, kun kio ligiĝas kun la fakto, ke haŭtokonstruo malsimilas depende de aĝo, pezo, suferitaj malsanoj, sekso, hormonaj ŝanĝoj kaj eĉ loko de kiu estis prenita haŭtohisto. Necesa estas do testado de haŭto de multaj pacientoj, sed ĉiu ekzamenata haŭtohista provaĵo havas nur la kvinmilimetran diametron. Tia kvanto ebligas signi 300 genojn laŭ la metoldoj de molekula biologio. Por pliaj esploroj komence estas necesaj 700 haŭtohistaj provaĵoj. La kreiĝanta banko en Olsztyn estas la unua paŝo por solvi la demandon de la sencikatra vundokuraciĝado.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523463

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj