Sciencaj informoj

Orangutano kapablas ŝanĝi la voĉon por ŝajnigi esti pli granda

Enretigita de: | Mar 31, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Sciencistoj el Nederlando, Belgio kaj Britio informis en Revuo de Eksperimenta Biologio, ke orangutanoj uzas manojn por ŝanĝi la voĉon kaj ŝajnigi esti pli grandaj.

En la profundo de la ĝangaloj de Sumatro kaj Borneo eblas aŭdi sonojn memorigantajn longiĝan ŝmacon. Ili havas nenion komunan kun kiso kaj produktas ilin solecaj orangutanoj, kiel alarmosonon kiam proksime aperas homo aŭ iu danĝera besto. La ĉefa aŭtoro de la esploro, bioakustikisto el la belga flamandlingva  Universitato en Bruselo donis la atenton al ĉi tiu sono jam antaŭ kelkaj jaroj rimarkinte, ke iuj bestoj samtempe kunrulas la manojn ĉirkaŭ la buŝo plej verŝajne por malaltigi la voĉon. Sed nur antaŭnelonge sciencistoj kreis matematikajn modelojn, kiuj ebligas pli bone kompreni la mekanismon de sonkreiĝo kaj simuli ĝian frekventecon. Dank’ al tio ili eksciis, kiel la simioj malaltigas la alarmosonon. Nome iliaj manoj kreas ion en la speco de cilindra plilongigo de la buŝo, rolante tiel kiel rezonkesto en instrumento. La avertosono impresas kvazaŭ ĝi estus produktita de pli granda orangutano. Se organgutanoj kondutas tiel sciante, ke ili impresas esti pli grandaj tio povas signifi laŭ esploristoj, ke temas pri antaŭkuriero de lingvo kaj tiel nomas la situaciojn, en kiuj bestoj konscie ŝanĝas la produktatajn sonojn, kiuj sekve ŝanĝas ilian signifon. Ekspertoj atentigas tamen, ke estas necesaj pliaj multhoraj observoj, surbendigoj kaj esploroj por plene konvinkiĝi, ke proksimigante manojn al la lipoj la besto konscie „trompas” por impresi esti pli granda.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511110

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj