Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Baltikaj mamuloj el la ordo de cetacoj endanĝerigitaj

La monda Fondaĵo por la Naturo WWF en la nuna jaro decidis sian kampanjon „Horo por la tero” ŝanĝi al „Horo por la mamuloj Phocoena phocoena”. Tradicie  la lastan sabaton de marto estingiĝis por 60 minutoj lumo en oficejaj pluretaĝ­uloj  kaj aliaj kar­katerizaj konstruaĵoj por atentigi homojn pri problemoj aperantaj en la medio. Ĉi-foje WWF celis vastigi la konscion pri la endanĝerigita de malapero mamulo vivanta en Baltiko.  Ĉiujare la Blua Patrolo de WWF retrovas ĉe la bordoj de Baltiko mortajn bestojn. En decembro 2014 oni notis malpli ol 450 ekzemplerojn de ĉi tiuj mamuloj. Ili pereas ĉefe pro hazarda retkapto, ĉar havante malfortan rigard­kapablon ili moviĝas ĉefe dank’ al eĥolokalizo, sed la fiŝkaptistaj retoj ne rolas por ili kiel ajna bariero. Ne rimarkante ilin kaj ne lokalizante ofte Phocoena phocoena kaptiĝas en ili. La bestojn ĝenas ankaŭ brupolucio produktata de fiŝkaptaj boatoj kaj turismaj motorŝipoj. Jam antaŭ du jaroj al la pola ministerio por la natura medio trafis preta dokumento rilata al la protekto de ĉi tiuj mamuloj. Ĝis nun ĝi ne estis ankoraŭ traktita.

El la elsendo 14.04.2015. Legas Tomek

Plasto en la oceanoj

Sciencistoj en „Science” avertis, ke se nun ĉiujare en la oceanojn trafas de 5 ĝis 13 milionoj da plastaĵoj,  en la laŭvica jardeko ilia kvanto 10-obliĝos, se la marbordaj landoj ne ŝanĝos sian  praktikon administri forfalaĵojn.

Esploristoj el la universitato de la usona Georgio subigis al esploroj 192 landojn situantajn apud maroj kaj oceanoj kaj konkludis, ke en 2010 ili produktis ĉirkaŭ 275 milionojn da tunoj da plastaj forfalaĵoj. El tiu kvanto de preskaŭ 5 ĝis 13 milionoj da tunoj trafis en oceanojn. En plej signifa grado temis pri neprimastrumitaj forfalaĵoj aŭ disaj balaaĵoj. Krom tio sur la surfaco de oceanoj drivas de pli ol 6 ĝis 245 mil tunoj da plastaĵoj. En nenombrebla kvanto plastaĵoj troviĝas sur la fundo de la oceanoj kaj sur la plaĝoj de la tuta tero.

La aŭtoroj de la publikaĵo, kiel plej gravajn poluciantojn elmontras Ĉinion, Indonezion, Filipinojn, Vetnamon, Sri Lankon kaj Tajlandon. Inter tiuj landoj, kiuj en 2010 plej multnombre enĵetis plastaĵojn en la akvon troviĝas krome Egipto, la Sudafrika Respubliko, Hinda Unio, Turkio, la Norda Koreio kaj Usono.

La unua scienca publikaĵo pri malpurigo de la oceanoj per plastaĵoj aperis komence de la 70-aj jaroj. En laŭvicaj jaroj aldoniĝis informoj pri plastaĵoj sur strandoj, en marfundo, sur la glacio de Arkto. Sciencistoj ne konis tamen skalon de plastaĵoj trafantaj ĉiujare en la mar- kaj oceanajn akvojn.

 El la elsendo 14.04.2015. Legas Tomek

La unuenaskitaj infanoj pli ambiciaj ol la gefratoj

La unuenaskitaj infanoj kaj precipe knabinoj estas pli ambiciaj ol pli junaj gefratoj. Dank’ al tio ili povas akiri pli bonan klerecon kaj profesiajn kvalifikojn. Tio estas konkludo de britaj sciencistoj. Pli fruaj esploroj en Norvegio, Danlando kaj Nederlando ankaŭ elmontris, ke infanoj naskiĝintaj kiel la unuaj pli ofte akiras pli bonajn profesiajn kvalifikojn kaj pli altan klerecnivelon ol pli junaj fratinoj kaj fratoj.

Por klarigi la fenomenon sciencistoj el Essex-universitato per sia esplorado ĉirkaŭprenis i.a. 1503 familinojn. Konsiderinde la edukitecnivelon kaj profesion de la gepatroj ili elmontris,ke la verŝajne, ke la unuenaskitaj infanoj daŭrigos la edukiĝadon estis pli alta je 16 procentoj kompare al. la pli juna gefrataro. Tio ligiĝis kun pli altaj aspiroj kaj tiuj diferencoj rilatis aparte al. knabinoj. Knabinoj estis je 13 procentoj pli ambiciaj ol knaboj. Evidentiĝis krome, ke nek la nombreco de la familio nek seksodominado inter gefratoj ne ŝanĝis la fakton, ke plej aĝaj infanoj estis plej ambiciaj kaj notis pli signifasjn atingaĵojn en la plenkreska vivo.

La diferencoj en la klereco de infanoj ekzistas ne nur inter la familioj, sed ankaŭ ene de ili malgraŭ tio, ke en la moderna socio la gepatroj multe pli ofe egale traktas siajn infanojn.

El la elsendo 07.04.2015. Legas Tomek

Vino kreskigas ĉarmon

Laŭ esploroj de britaj sciencistoj el Bristolo post la konsumo de modera kvanto de alkoholaĵo ni ŝajnas esti pli atrakciaj en la percepto de aliaj homoj. Ĝis nun oni asertis, ke konsumado de alkoholo  influas la subjektivan perceptadon de atrakcieco kaj kelka kvanto de alkoholo sufiĉas, por ke ni rimarku belecon, kiun ni antaŭte – sen alkoholo – ne kapablis rimarki. La britaj sciencistoj tamen konvinkas, ke alkoholo povas influi la objektivan mezuron de atrakcieco kaj vere kreskigi ĉarmon de persono drinkanta kondiĉe, ke temas pri modera kvanto de alkoholo.

Esploristoj prezentis al 20 virinoj kaj al 20 virojn fotojn, kiuj estis faritaj al diversaj personoj antaŭ la drinkado,  post la konsumo de 250 millitroj da vino kaj 500 mililitroj da vino. La testantoj devis elekti fotojn, sur kiuj modelaj personoj aspektis plej atrakcie. Kiel evidentiĝis ili preferis fotojn de personoj post la konsumo de 250 mililitrojn da vino. Tiam ili ŝajnis esti plej atrakciaj.

La aŭtoroj de la publikaĵo eksplikas, ke modera kvanto de alkoholo povas krekigi personan ĉarmon, ĉar kondukas al ŝanĝoj en la homa aspekto, delikata ruĝiĝo de la vangoj, kio estas konsiderata kiel simptomo de sano kaj atrakcieco. Aldone plibonigante psikan  agordon alkoholo favoras malstreĉiĝon de vizaĝmusokoloj stimulate subtilan rideton. Ĉio ĉi kaŭzas, ke dank’ al vinkaliko aŭ du homoj ŝajnas esti pli belaj kaj pli atrakciaj.

 El la elsendo 07.04.2015. Legas Tomek

Orangutano kapablas ŝanĝi la voĉon por ŝajnigi esti pli granda

Sciencistoj el Nederlando, Belgio kaj Britio informis en Revuo de Eksperimenta Biologio, ke orangutanoj uzas manojn por ŝanĝi la voĉon kaj ŝajnigi esti pli grandaj.

En la profundo de la ĝangaloj de Sumatro kaj Borneo eblas aŭdi sonojn memorigantajn longiĝan ŝmacon. Ili havas nenion komunan kun kiso kaj produktas ilin solecaj orangutanoj, kiel alarmosonon kiam proksime aperas homo aŭ iu danĝera besto. La ĉefa aŭtoro de la esploro, bioakustikisto el la belga flamandlingva  Universitato en Bruselo donis la atenton al ĉi tiu sono jam antaŭ kelkaj jaroj rimarkinte, ke iuj bestoj samtempe kunrulas la manojn ĉirkaŭ la buŝo plej verŝajne por malaltigi la voĉon. Sed nur antaŭnelonge sciencistoj kreis matematikajn modelojn, kiuj ebligas pli bone kompreni la mekanismon de sonkreiĝo kaj simuli ĝian frekventecon. Dank’ al tio ili eksciis, kiel la simioj malaltigas la alarmosonon. Nome iliaj manoj kreas ion en la speco de cilindra plilongigo de la buŝo, rolante tiel kiel rezonkesto en instrumento. La avertosono impresas kvazaŭ ĝi estus produktita de pli granda orangutano. Se organgutanoj kondutas tiel sciante, ke ili impresas esti pli grandaj tio povas signifi laŭ esploristoj, ke temas pri antaŭkuriero de lingvo kaj tiel nomas la situaciojn, en kiuj bestoj konscie ŝanĝas la produktatajn sonojn, kiuj sekve ŝanĝas ilian signifon. Ekspertoj atentigas tamen, ke estas necesaj pliaj multhoraj observoj, surbendigoj kaj esploroj por plene konvinkiĝi, ke proksimigante manojn al la lipoj la besto konscie „trompas” por impresi esti pli granda.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Tomek

Banko de la haŭtohistoj en Olsztyn

Sciencistoj el Olsztyn (la norda Pollando), kiuj ekzamenas la problemon de la sencikatra vundokuracado entreprenis klopodojn por establi landan bankon de la haŭtaj histoj.

La kreiĝo de cikatraĵo post la vundo formas barieron inter la interno de la organismo kaj la ĉirkaŭanta mondo, kio malebligas enpenetron de bakterioj aŭ virusoj tra malferma vundo. La longiĝaj cikatraĵoj povas tamen samtempe limigi kreskon, artikomoviĝemon, ili kaŭzas misformojn el kiuj fontas kompleksoj kaj psikaj limigoj. Simile okazas, se temas pri cikatraĵoj postakcidentaj aŭ postoperacioj aparte,  se ili disvastiĝas ekster la vundosfero kaj lokiĝas sur la vizaĝo, kolo aŭ brusto.

Malsame ol homoj la problemon de vundoj kaj cikatraĵoj solvas amfibioj. Ilia perdita vosto rekreskas kaj enteprenas la saman funkcion kiel la perdita. Aldona atuto estas, ke ilia vundita haŭto saniĝas sencikatre.  Oni asertas, ke ĝuste ĉi-lasta fenomeno estas la enkonduka paŝo al regenero de la tuta perdita organo. Sciencistojn interesegas la demando, ĉu homoj posedas la samajn regenero-mekanismojn. Unusola ekzemplo de la sencikatra vundokuraciĝado ligiĝas kun la periodo,  kiam la infano trovigas en la patrina utero. Operacioj de la bebaj fetoj ne nur ofte savas iliajn vivojn, sed aldone ne lasas spuron de la kirurgia interveno. La infano naskiĝas sen la spuro de la kirurgia interveno, sed tiun kapablon organismo perdas tuj post la naskiĝo. Malgraŭ multaj klopodoj la mekanismo de ĉi tiu fenomeno restas nekonata. La esploroj en Olsztyn koncentriĝas pri ĝia solvo. Kiel esplormaterialo servas musospecio, ĉe kiu en la matura vivo vundoj kuraciĝas sencikatre kiel ĉe la amfibioj. La ekondukaj ekzamenoj estas promesoplenaj, sed nur ripeto de ili ĉe la homa histo povos ebligi novajn solvojn, novajn medikamentojn kaj terapiojn. Gravan problemon konsistigas enorma varieco de homoj, kun kio ligiĝas kun la fakto, ke haŭtokonstruo malsimilas depende de aĝo, pezo, suferitaj malsanoj, sekso, hormonaj ŝanĝoj kaj eĉ loko de kiu estis prenita haŭtohisto. Necesa estas do testado de haŭto de multaj pacientoj, sed ĉiu ekzamenata haŭtohista provaĵo havas nur la kvinmilimetran diametron. Tia kvanto ebligas signi 300 genojn laŭ la metoldoj de molekula biologio. Por pliaj esploroj komence estas necesaj 700 haŭtohistaj provaĵoj. La kreiĝanta banko en Olsztyn estas la unua paŝo por solvi la demandon de la sencikatra vundokuraciĝado.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Tomek

Ne al la fremdspeciaj organismoj

Ekde la 1-a de januaro validas nova direktivo de la Eŭropa Unio pri fremdspeciaj organismoj, kiuj endanĝerigas la vivon de la propraj animaloj kaj plantoj. Kiel informis “Gazeta Polska Codziennie” en la epoko de la tutmondiĝo kaj ĉiam pli oftaj eksterlandaj veturoj kreskas la problemo venigadi al Pollando fremdajn animalspeciojn. En 2011 la polaj aŭtoritatoj prilaboris liston de aparte danĝraj mamuloj, reptilioj, amfibioj, birdoj, fiŝoj, insektoj kaj plantoj. La plej grava problemo kun invadaj organismoj konsistas en tio, ke ili forpuŝas la indiĝenajn animalojn kaj plantojn.  Post multaj jaroj al la kohera kontraŭspeciinvada politiko aliĝis la Unio. La plej grava elemento de la unia dokumento estas la registro de la prioritataj fremdaj specioj, kiuj estos forigataj de sur la eŭropunia tereno. Estas aplikeblaj tri proceduroj depende la skalo de la fenomeno: antaŭmalhelpado, ke la fremdspecia organismo enpentru la medion; agado por plena elimino en la frua fazo post la konstato de fremda organismo sur la unia tereno;  longdaŭre valida direktivo, post la konstato de signifa disvastiĝo de fremdspecia organizmo. Krome daŭre validas malpermeso enveturigadi en Eŭropon iujn bestojn kaj plantojn.

  El la elsendo 24.03.2015. Legas Gabi

Kameleonoj ŝanĝas sian koloron dank’ al kristalaj „speguletoj”

Kiel informis la periodaĵo „Nature Communications” la kapablo de kameleonoj ŝanĝi sian haŭtkoloron ligiĝas ne kun diverskoloraj pigmentoj, sed kun la moviĝantaj en ilia haŭto etaj kristaloj.  Malkovris tion la kolektivo de Michel Milinkovitch en la uniwersitato en  Ĝenevo. Ĝis nun sciencistoj supozis, ke kameleonoj ŝanĝas la koloron dank’ al siaj kolrĉeloj, kromatofoj,  ene de kiuj moviĝas grajneroj de koloroj. Nun evidentiĝis, ke la procezo estas multe pli miriga. La lacertoj rapide  movas en sia haŭto etajn kristalojn efikantaj kiel reflektaj speguletoj,  dank’ al kio ili reflektas diverskoloran lumon. La ĝenevaj sciencistoj ekzamenis la vivantan sur Madagaskaro lampartan kameleonon (Furcifer pardalis). Kiam matura masklo  rimarkas rivalon aŭ atrakcian femalon ĝi kapablas dum du minutoj ŝanĝi la koloron de la maskanta verda en frapflavan aŭ ruĝan.  La mikroskopa ekzamenado de ĝia haŭto bildigis la troviĝantajn en ĝi kunmetitajn en regulan formon kristalojn de  guanino – unu el la strukturoj el kiuj estas konstruita la DNA-fadeno. Ĉiu el la ĉeloj (iridoforoj) enhavas centojn da miloj da tiaj kristaloj. Dank’ al la komputila simulado evidentiĝis, ke ŝanĝante distancon inter unuopaj kristaloj eblas reflekti ĉiun koloron de la videbla lumo. Kiam la kristaloj proksimis,  ili reflektis la bluan lumon, kiam ili malproksimiĝadis unue estis aperanta la flava kaj poste la ruĝa lumoj. La kolektivo de Milinkovitch pruvis ankaŭ, ke la haŭto de femaloj aŭ junaj lacertoj, kiuj ne kapablas ŝanĝi la kolorojn ne enhavas iridoforojn.

  El la elsendo 17.03.2015. Legas Tomek

Interesiĝo pri pola likvaĵo por kugloimunaj kamizoloj

Pri speciala likvaĵo, kiu fulmrapide malmoliĝas sub la influo de frapo, kaj povas esti aplikata en la kugloimunaj kamizoloj interesiĝas firmaoj el la tuta mondo.  Pri ĝi laboris sciencistoj el la Varsovia Politekniko, Militista Instituto pri Teknika Ekipaĵaro kaj Instituto pri Sekurecteknologio Moratex.

Aktuale aplikataj materialoj por la kugloimunaj kamizoloj estas altgrade rigidaj kaj malelastaj, kio negative influas ilian uzkomforton kaj malebligas apliki la kontraŭ­kuglan protekton ĉe artikoj de manoj kaj piedoj aŭ la kolo mem. La apliko de la inventita likvaĵo grandigos elastecon de materialoj kaj eliminos la ĝisnunajn limigojn. La prilaborita de polaj sciencistoj solvo povas esti aplikata ĉie ĉi, kie la materialo kiel taskon havos maksimuman disigon de energio. Krom kugloimunaj kamizoloj ĝi povas esti aplikata en sportaj vestoj, kontraŭ­frapaj protektiloj, en elementoj aplikataj por ponto­konstruado aŭ en trajnaj kontraŭ­puŝiloj. La pola inventaĵo troviĝas en la fina fazo de surmerkatigo.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Tomek

Konstanta sendoremeco altigas la mortoriskon

Personoj suferantaj daŭran sendormecon havas pli signifajn inflamo­statojn en la organismo kaj estas minacitaj je pli frua morto ol personoj, kiuj suferas sendo­rmecon nur de tempo al tempo.

Kiel informis „American Journal of Medicine” sciencistoj el la Arizona Universitato faris tiujn konkludojn analizinte donitaĵojn pri sendormeco kolektitajn inter 1400 personoj. La ekzamenado komenciĝis en 1972 jaro kaj informojn pri mortoj en tiu grupo estis kolektitaj dum la sekvaj 38 jaroj. Enkonduke kaj kelkfoje poste sciencistoj prenis de la partoprenantoj la sango­provaĵojn, kiuj estis frostigataj. En la jaroj 1984-85 kaj 1990-1992 esploratoj plenigis enketojn pri dormo kaj ligitaj kun ĝi kutimoj. Se sendormeco estis anoncita en ambaŭ enketoj estis taksite, ke temas pri longiĝa sendormeco, aliakaze kiel portempa. La analizo de sango­provaĵoj elmontris, ke la nivelo de C-reaktiva proteino, kiu elmontras la inflamo­staton en la organismo kreskis evidente nur ĉe personoj suferantaj longiĝan sendormecon. Tiuj personoj ankaŭ dum laŭvicaj jaroj karakteriz­iĝis per 58-procente pli alta mortorisko kompare kun ekzamenitoj, kiuj ne spertis dormoperturbojn.  Ne estis konstatita simila dependeco ĉe personoj suferantaj sendormecon nur porokaze. La rezultoj de tiuj esploroj povas helpi pli bone identigi personojn, kiuj pro sendormeco estas minacitaj je morto kaj postulas efikan terapion.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Tomek