La stato de la sovaĝaj abeloj en la arbaraj abeluloj estas taksita kiel bona kaj ilia mielo – bonkvalita. Temas pri la projekto “Tradicia mielproduktado, kiel savo por la sovaĝaj abeloj en arbaroj”, kiu estis realigita en kvar arbarkompleksaj regionoj de la nordorienta Pollando. Kadre de la preskaŭ dujara projekto okazis i.a. elkonstruo de arbaraj abelujoj kaj arbartrunkaj abelujoj, instrukciado de arbaraj mielproduktantoj, establo de edukvojetoj, sciencaj esploroj kaj juristaj analizoj. La sciencaj esploroj sub la gvido de doktorino Beata Madras-Majewska koncentriĝis pri observado de kondukto de abelaj familioj sur terenoj, kie kreiĝis la arbaraj abeluoj, pri pritakso de la specia aparteno de abeloj kaj ilia sanstato. Oni taksis ankaŭ la kvaliton de la arbarabeluja mielo. Kvankam evidentiĝis, ke sovaĝaj abeloj sur la esploritaj terenoj reprezentas tri rasojn: centraeŭropan, ukrainan kaj kaŭkazian, tamen la plimulto estis rasmiksitaj. Kiel la ĉefan atingaĵon de la projekto oni taksis kreskon de la socia konscio pri la rolo kaj signifo de sovaĝaj abeloj en la naturo kaj kreskantan intersiĝon pri la arbara abelbredado. Tiuj tradicioj en Pollando malaperis en 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento ne nur pro la evoluo de agrikulturo, industrio kaj pli efikaj metodoj bredi abelojn, sed ankaŭ pro administraciaj malpermesoj. Aktuale la tradicia arbara abelbredado transdaŭris en la suda Uralo, en la Baŝkira Respubliko en Rusio. Mielo produktata de sovaĝaj abeloj estas tie varo serĉata kaj atingas altajn prezojn.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Maciek – 1’55”