Sciencaj informoj

Cerbostrukturo kaj religiemo

Enretigita de: | Aŭg 15, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Niaj konvinkoj kaj agordoj speguliĝas en la cerbo, kion eblas vidi dank’ al la modernaj teknikoj de cerbobildigado. Sciencistoj en la usona Columbia University  ekzamenis pli ol 100 diversaĝajn personojn, kiuj estis grupigitaj laŭ siaj deklaroj pri la grado de religiemo. Baze de tiu eksperimento ili pruvis, ke personoj deklarantaj la plej grandan religiemon havis la plej dikan kortekson. Jam pli frue sciencistoj pruvis, ke ĉe personoj religiemaj  ekzistas malpli granda risko de deprimoj. Dank’ al la plej novaj esploroj en la usona Columbia University oni ligis interdependecon inter la dikeco de kortekso kaj mapli granda risko de deprimaj agordoj. Pri la afero oni raportis en „JAMA Psychiatry” konkludante, ke la dikeco kaj strukturo de kortekso ligiĝas kun la spirita vivo de persono, kiu pri ĝi disponas. Ju pli dika kortekso des pli influema je religio estas la homa cerbo.

El la elsendo 15.08.2017. Legas Tomek – 1’01”

sc_tm_La_cerbostrukturo_kaj_religiemo_01’01”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_La cerbostrukturo kaj religiemo_0101

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521887

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj