Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Polaj liceanoj gajnis CERN-konkurson

Projekto de la polaj lernantoj el Płock, el la liceo de Stanisław Małachowski, la plej malnova pola lernejo, gajnis la globskalan konkurson Beam Line For Schools 2016 CERN. Temas pri uzo de elementaj partikloj, muonoj por skani egiptajn piramidojn. Laŭ la kreita de ili matematika modelo, verkonfirmiganta pli fruajn sciencistajn difinojn en la piramido de Ĥafra en Gizo – el ĉ. 2532-a jaro antaŭ nia erao – povas troviĝi ne malkovrita ankoraŭ kamero. Sian hipotezon ili verkonformigos en septembro dum serio de eksperimentoj, kiujn oni gvidas en la Eŭropa Organizo de la Nukleaj Esploroj – CERN. Ĝi estas la plej granda kaj la plej grava en la mondo esplorcentro de fiziko de elementaj partikloj. Per sia projekto grupo de lernantoj el la akademia klaso kun fizika profilo dubigas la esplorojn de la usona fizikisto kaj Nobelpremiito el 1968, profesoro Luis Alvarez. Li kiel la unua en la historio skanis per muona radiografia tekniko Ĥafra-piramidon. Liaj ekzamenadoj ne elmontris la ekziston de nemalkovritaj ejoj. Nun la polaj lernantoj faros eksperimentojn, kiuj ebligos ekzameni kiamaniere muonoj traiĝas tra kalkoŝtono, el kiu estas konstruitaj piramidoj. Tio ebligos verdikti, ĉu ilia matematika modelo estas prava kaj ĉu la tezo pri nemalkovrita kamero estas ĝusta. La lernantoj el Płock fariĝis laŭreatoj de CERN-konkurso kun siaj samaĝuloj el  la brita Colchester Royal Grammar School. Ambaŭ kolektivoj realigante apartajn aŭtorajn projektojn pri fiziko de elementaj partikloj venkis la rivaladon de 149 mezlernejaj esplorgrupoj el la tuta mondo.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Tomek  – 1’56”

Ĉiam pli da meduzoj en la Meditereanea Maro

Laŭ la ekspertoj debatintaj en Barcelono dum la 5-a Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj dum la nunjara somero estos pli da tiuj animaloj ol ĝis nun. Samtempe kreskas nombro de meduzoj minacaj. Plimulto de ili ne estas danĝera, sed ĉiam pli ofte renkonteblaj estas la tiel nomataj lumantaj meduzoj, ĉe kies tentakloj estas lokitaj knidoj. Minaca estas ankaŭ la tiel nomata „portugala velisto’, t.e. fizalio. Sur la marsurfaco videbliĝas  sole drivanta simila al velo veziko dum en la maro troviĝas la piktenakloj. Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj la unuan fojon estis organizita en Eŭropo. Meditereaneo estas la akveno, en kiu plej rapide  kreskas la nombro de tiuj animaloj. Laŭ sciencisoj en Barcelono kaŭzas tion sekaj vintroj, ĉiam pli varmaj someroj kaj raba mastrumedo per kaptado de fiŝoj, kiuj nutras sin per meduzoj.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Gabi  – 1’10”

Religiaj praktikoj kaj vivodaŭro

Sciencistoj el la Harvarda TH Chan-Lernejo de Publika Sano en Bostono analizis donitaĵojn el la jaroj 1992-2012, kiuj rilatas al 74 kaj duona mil virinoj – ĉefe kristaninoj – kiuj partoprenis ampleksajn esplorojn de Nurses’ Health Study. Ili ĉiun duan jaron plenigis enketojn pri sia nutromaniero, vivstilo kaj sano, ĉiun kvaran jaron enketon pri la ofteco partopreni meson. Post la konsidero de vico da faktoroj, kiel dieto, fizika aktiveco, uzo de alkoholaĵoj, fumado, indico pri dikeco, socia integriĝo, deprimo aŭ etna deveno – sciencistoj konkludis, ke mortoofteco inter virinoj, kiuj partoprenis meson pli ofte ol unu fojon semajne estis je 33 procentoj malpli alta kompare al virinoj, kiuj entute ne frekventis preĝejon. Kaze de virinoj partoprenintaj meson unu fojon semajne la mortoofteco estis malpli alta je 26 procentoj, kaj kaze de virinoj, kiuj praktikis tion malpli ofte ol unu fojon semajne je 13 procentoj. Ĉe la virinoj, kiuj partoprenis meson almenaŭ unu fojon semajne la mortoofteco pro la sangocirkulaj problemoj estis je 27 procentoj malpli alta, pro kancero je 21 procentoj. Pri iliaj esplorrezultoj skribis “JAMA Internal Medicine”. La aŭtoro de la analizo dr-o Tyler VanderWeele la partopreno en meso grandigas la senton de la socia subteno, malgrandigas la deziron fumi, reduktas deprimosimptomojn kaj ebligas ekhavi pli optimisman kaj esperoplenan rigardon al la vivo. Liaopinie senkonsidere al la spiritaj aspektoj meso povas plibonigi psikofizikan sanon.

El la elsendo 31.05.2016. Legas Tomek  – 1’54”

Malaperas arkipelagoj

La nivelo de la maroj kaj oceanoj kreskas en la tuta mondo, sed en la regiono de Salomona Insularo la altiĝo estas escepte alta kaj egalas al 7 milimetroj jare, kio estas duoble pli ol la meza indico.  La Salomona Insularo estas lando agrukultura, kie oni kultivas kososnuksojn, batatojn, kakaoarbojn. En la loka mastrumado industrio okupas nur 9 procentojn. La emisiado de la forcejaj gasoj, kiujn oni kulpigas kiel la ĉefan kaŭzanton de la globskala varmiĝo estas tie apenaŭa. Sed ĝuste pro sia malfavora situo la Insularo suferas aparte pro gasoj produktataj kaj emisiataj en la aeron de la monda industrio kaj transporto. Malfavoras aldone la situacion blovantaj tie ŝiraj ventoj. La analizo de la aviadaj kaj satelitaj mapoj, kion faris sciencistoj el la Universitato en Queensland elmontras, ke antaŭ la 2014-a jaro la Salomona Insularo malgrandiĝis je kvin insuloj kun la surfaco inter unu kaj kvin hektaroj. Aldone la surfaco de ses aliaj insuloj malkreskis inter 20 kaj 62 procentoj. La situacio sur la Salomona Insularo elmontras, kio atendas multajn aliajn landojn, kiuj kvankam apenaŭ portas respondecon pro la globskala varmiĝo suferas malfavoran situacion pro fortaj ventoj aŭ detruaj submaraj akvofluoj.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Barbara  – 1’46”

Sovaĝaj, arbaraj abeloj

La stato de la sovaĝaj abeloj en la arbaraj abeluloj estas taksita kiel bona kaj ilia mielo – bonkvalita. Temas pri la projekto “Tradicia mielproduktado, kiel savo por la sovaĝaj abeloj en arbaroj”, kiu estis realigita en kvar arbarkompleksaj regionoj de la nordorienta Pollando.  Kadre de la preskaŭ dujara projekto okazis i.a. elkonstruo de arbaraj abelujoj kaj arbartrunkaj abelujoj, instrukciado de arbaraj mielproduktantoj, establo de edukvojetoj, sciencaj esploroj kaj juristaj analizoj. La sciencaj esploroj sub la gvido de doktorino Beata Madras-Majewska koncentriĝis pri observado de kondukto de abelaj familioj sur terenoj, kie kreiĝis la  arbaraj abeluoj, pri pritakso de la specia aparteno de abeloj kaj ilia sanstato. Oni taksis ankaŭ la kvaliton de la arbarabeluja mielo. Kvankam evidentiĝis, ke sovaĝaj abeloj sur la esploritaj terenoj reprezentas tri rasojn: centraeŭropan, ukrainan kaj kaŭkazian,  tamen la plimulto estis rasmiksitaj. Kiel la ĉefan atingaĵon de la projekto oni taksis kreskon de la socia konscio pri la rolo kaj signifo de sovaĝaj abeloj en la naturo kaj kreskantan intersiĝon pri la arbara abelbredado. Tiuj tradicioj en Pollando malaperis en 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento ne nur pro la evoluo de agrikulturo, industrio kaj pli efikaj metodoj bredi abelojn, sed ankaŭ pro administraciaj malpermesoj. Aktuale la tradicia arbara abelbredado transdaŭris en la suda Uralo, en la Baŝkira Respubliko en Rusio. Mielo produktata de sovaĝaj abeloj estas tie varo serĉata kaj atingas altajn prezojn.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Maciek  – 1’55”

Sciencaj festivaloj en Krakovo

En Krakovo lastĵaŭde komenciĝis la 16-a Festivalo de la Scienco, al kiu patronecas sciencfikcia verkisto, filozofo kaj futurologo Stanisław Lem, kies 10-a mortodatreveno pasas nunjare. La devizo de la nunjara festivalo estas „Tempo kaj spaco”, al kiu Lem forte ligis en sia verkado. Iam la fantasta-scienca kreado de Lem estis konsiderita kiel fikcio, sed nun la mondoelementoj de liaj verkoj speguliĝas en la realaj scienatigaĵoj. La ideoj de Stanisław Lem antaŭ 50 jaroj neimageblaj hodiaŭ estas realo. Tio, kio estis fantazio, nun – kiel la ekzemple virtuala realo – funkcias.  La festivalon ĉiujare organizas alia altlernejo, ĉi-jare temas pri la krakova Pedagogia Universitato. Pli frue, ĉar marde ankaŭ en Krakovo komenciĝis la tria eldono de Copernicus Festivalo organizita de la Universala Semajnrevuo kaj la Kopernik-Centro de Interbranĉaj Esploroj. La nunjara festivala eldono celas montri diversajn dimensiojn de scienco en la kulturo kaj rilatas al la ideo de belo. En la daŭro de Cipernicuas Festival la partoprenantoj konsideros la kriteriojn de bela, ĝian naturon kaj ankaŭ tion, kiel la ideo de belo funkcias en matematiko, filozofio aŭ religio. En la festivala katalogo troviĝas ankaŭ artikolo de nia redakcia kolego Tomasz Miller sub la titolo „Belo egalsignifas veron”, en kiu li atentigas i.a., ke simile kiel faris tion antikvuloj kiel escencon de belo ni agnoskos simetrion, do nuntempaj fizikistoj fariĝas ne sole serĉantoj de vero, sed ankaŭ estetikuloj laŭ la kosma skalo”.

El la elsendo 20.05.2016. Legas Barbara  – 2’22”

Kontakto kun arto pozitive influas homan sanon

Rigardado de artverkoj reduktas streson kaj pozitive influas sanon. Tio estas la ĉefrezulto de sciencistaj esploroj inter personoj 19-81-jaraĝaj en Bolonjo. Italaj sciencistoj ekzamenis la reagon de la homa organismo post la rigardado de freskoj en sanktejo en Piemonto. La unuan fojon oni faris precizajn mezuradojn pri organismoŝanĝoj sekve de la kontakto kun la belarto. La ekzamenadoj okazis en la majesta 16-jarcenta sanktejo en Vicoforte apud Cuneo, kiu famas pri la plej granda en la mondo elipsoforma kupolo ornamita per freskoj. En la eksperimento partoprenis personoj kun mezgrada kaj supera klereco, kiuj havis averaĝan kontakton kun arto. Antaŭ la eniro kaj post la eliro de la subigitaj al ekzamenado vizitantoj kuracistoj de loka sankonsultejo prenis de ili la salivprovaĵojn por konstati la nivelon de kortizolo. Temas pri la tiel nomata hormono de streso. Ĝia troo kondukas al multaj malsanoj, kor-angiaj komplikaĵoj, perturboj de la rezistosistemo, deprimo, kronika laco. Ĉe la partoprenintoj de la eksperimento oni konstatis la malkreskon de la nivelo de kortizolo meze je 60 procentoj. Eĉ 90 procentoj de ili konfesis, ke post la rigardado de la freskoj ili fartis pli bone. Kvankam la kontakto kun arto kiel terapimetodo ne estas io nova, tamen la unuan fojon dank’ al la menciita  analizo eblis ekzameni la salubran efikon de kulturo kaj arto je la homa sano. Tio malfermas novajn eblojn subteni la kuracadon de diversaj malsanoj, ekzemple Alzheimer-malsanon ankaŭ pere de kontakto kun artverkoj.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara  – 2’05”

Polaj inventaĵoj premiitaj en Parizo

Sep orajn medalojn, ok arĝentajn kaj naŭ bronzajn akiris polaj inventistoj dum la Internacia Foiro de Inventemo  „Concours Lépine” en Parizo. La sistemo de la navigado kaj avertado de blinduloj, nanokompozita materialo – grafenpetaloj metalizitaj per nikelo, termoefika maniero detrui plurmaterialajn pakumojn, elektronika lupeo funkcianta kun la uzo de plurfunkcia poŝtelefono, aŭdosistemo stimultanta la cerbon de frunaskitoj en inkubatoro – jen nur kelkaj el la polaj inventaĵoj distingitaj per la oraj medaloj. En la 115-a eldono de la Foiro „Concours Lépine”, organizita ekde 1901,  krom la menciitaj medaloj poloj ricevis tri medalojn de AISF (Societo de la francaj inventantoj kaj produktantoj) kaj kelkajn specialajn medalojn. En la konkurso estis prezentitaj pli ol 600 inventaĵoj. Unu kvarono estis distingita, inkluzive de ĉiuj el Pollando.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek  – 1’03”

Mono influas la konduton de infanoj

Mono influas la konduton de infanoj, eĉ de tiuj, kiuj ne konas ĝian valoron. Disponante pri mono malgrandaj infanoj pli engaĝiĝas kaj kocentriĝas pri iu laboro, sed samtempe malpli volonte helpas al aliaj, dividas sian propraĵon kun aliaj, malpli pretas al seninteresa donacado.  Tion konkludis sciencistoj el la Universitatoj de Minesoto kaj Ilinojo. La eksperimenton partoprenis 550 infanoj el Pollando kaj Usono en la aĝo de 3 ĝis 6 jaroj. Komence ili estis petitaj klasifiki monon aŭ butonojn kaj post la plenumo de la tasko kunmeti puzlon. Evidentiĝis, ke 73 procentoj de infanoj, kiuj klasifikis monon kapablis koncentriĝi pri puzlokunmetado almenaŭ du minutojn, nur 56 procentoj kapablis tion en la grupo, kiu  klasifikis butonojn. Laŭvica eksperimento estis simila, sed ĉi-foje post la klasifiko de mono aŭ butunoj infanoj devis helpi al la kunordiganto kolekti kolorajn krajonojn por alia infano. Infanoj, kiuj ludis per vera mono malpli volonte plenumis tiun taskon ol tiuj, kiuj klasifikis butonojn. Esploristoj decidis fine ekzameni ĉu similan efikon povos kaŭzi bombonoj. Ĉi-foje infanoj formis tri grupojn klasifikante monon, butonojn aŭ bombonojn. Post la fino de la tasko la infanoj estis informitaj, ke ili povas elekti kaj preni por si 6 glubildojn kun la fabelaj herooj. Ĉiuj infanoj klasifikantaj monon prenis almenaŭ po tri glubildojn, en la butona grupo nur 78 procentoj kaj en la grupo bombona 76 procentoj de la infanoj. Sekve la infanoj ricevis la informon, ke ili povas (sed ne devas) donaci parton de siaj glubildoj al infanoj, kiuj ne partoprenis la eksperimenton, do ne havis la ŝancon ricevi la glubildojn. Infanoj, kiuj klasifikis monon  dividis siajn gajnotaĵojn  multe malpli volonte ol la aliaj. Priskribo de ĉi tiu eksperimento aperis en „Psychological Science”. Laŭ profesoro Lan Chaplin el la Ilinoja Universitato mono estas esenca faktoro de la socikultura vivo. La akiritaj rezultoj konfirmas, ke jam trijaraj infanoj troviĝas sub la forta influo de mono, kio povas influi iliajn atingaĵojn, senavarecon kaj interpersonan ekvilibron. Laŭ profesorino Vohs la eksperimento spegulas la socikulturajn modelojn en Eŭropo, Azio kaj la Norda Ameriko, kio estas grava malkovro por personoj okupiĝantaj pri monpsikologio.

El la elsendo 10.05.2016. Legas Tomek  – 2’47”

Matematikistoj kaj biologoj kune pri monarkpapilio

Kolektivo de matematikistoj kaj biologoj gvidataj de profesoro Eli Shlizerman el la Vaŝingtona Universitato faris esplorojn pri la neŭrobiologio de monarkopapilio por klarigi la misteron de ilia preciza navigado. Pri tio informis „Cell Reports”. La populacio de monarkopapilio el la Norda Ameriko efektivigas amasan migradon al la sudo laŭ la distanco de 4 mil kilometroj. Ili atingas la centran Meksikon post dumonata flugado, foruzante malmultan energion malgraŭ grandega distanco.Temas pri unusola insekto migranta laŭ tiom longa itinero. Vintrumante en miksitaj arbaroj ili haltas grandkvante sur la branĉoj kaŭzante ofte ilian frakasiĝon  sub sia pezo. Dank’ al kunlaboro kun biologo Steven Rupert el la Universitato en Masaĉuseco oni sukcesis rekte registri signalojn el neŭronoj en la antenoj kaj okuloj de la papilio. Evidentiĝis, ke ili orientiĝas en la spaco dank’ al la Suno, ĝia situo super la horizonto en diversaj momentoj de la tago. Konante donitaĵojn liveratajn al la >suna kompaso< profesoro Shlizerman kreis sistemon, kiu ĝin simulas. La sistemo konsistas el du kontrolmekanimsoj. Unu apogas sin sur „horloĝa mekanismo” en la antentoj de la papilio kaj sur la tiel nomataj „azimutaj neŭronoj” en la okuloj, kiuj monitoras la situon de la Suno. Komparante donitaĵojn el ambaŭ fontoj rilata mekanismo en la korpo de insekto faras necesan korekton por gardi la itineron.  Profesoro Shlizerman intencas utiligi la similan mekanismon por la konstruado de robotoj, kiuj povus navigi laŭ la situo de la Suno kaj esti provizataj de ĝia lumo. I.a. temas pri papilio-roboto, kiu sekvus la itineron de monarkopapilio. Tiuj esploroj povus helpi por protekti  la specion, kies populacio malkreskas. En la 90-aj jaroj monarkopapilo vintrumis sur la tereno de pli ol 20 hektaroj, nun sur la tereno malpli ol duhektara. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas kun novaj teknikoj de la kultivado, kaj precipe kun la disvastiĝo de herbicidoj, kiuj damaĝas plantojn, kiujn voras raŭpoj de monarkopapilio.

El la elsendo 03.05.2016. Legas Tomek  – 2’25”