Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Tai Chi kun rekapabliga efiko

Tai Chi povas evidentiĝi helpa kiel metodo de rekapabligado ĉe pacientoj, kiuj ne volas praktiki tradiciajn ekzercojn. Pri la valoro de Tai Chi en la kardiologia rekapabligado konvinkas sciencistoj el Bostono. Ili donis la atenton al la fakto, ke pli ol 60 procentoj de pacientoj pro diversaj motivoj rifuzas tradician fizikekzercan rekapabligadon. Multaj asertas, ke ĝi estas malagrabla, tro malfacila, rekte neplenumebla en ilia sanstato. Tial sciencistoj konkludis, ke Tai Chi povas esti bona solvo ĝuste por tiuj pacientoj, ĉar ĝi komenciĝas senstreĉe kaj malrapide. Laŭ la gvidanta la esplorojn prof-ino Elena Salmoirago-Blotcher,  kiam paciento fariĝas pli memfida eblas ŝanĝi la moviĝoritmon kaj grandigi ĝian intensecon. La projekton partoprenis 29 neaktivaj fizike personoj havantaj meze 68 jarojn, en plimulto suferintaj koratakon aŭ operacion de angioj. Ĉiuj malaprobis tradician rekapabligadon ankaŭ pro aliaj riskofaktoroj kiel la fumado, diabeto, alta kolesterolo, obezeco. Sciencistoj adaptis por ili la pli frue prilaboritan ekzercosesion baze de Tai Chi adresitan al pacientoj kun pulmomalsanoj kaj kora subfunkcio. Parto de ili partoprenis la 12-semajnan programon kun 24 okupoj, parto programon 24-semajnan kun 52 okupoj. Evidentiĝis, ke ĉiuj ĉi okupoj estis sekuraj kaj ne kaŭzis nedezirindajn sekvojn krom ioma muskoldoloro komence de la trejnado. La pacientoj mem ŝatis kaj pretis rekomendi ilin al siaj konatoj. Kvankam laŭ prof-ino Salmoirago-Blotcher sole Tai Chi ne anstataŭigos aliajn elementojn de la tradicia kardiologia rekapabligado, kiel kleriĝo pri riskofaktoroj, dieto, medikamentoj ĝi povas fariĝi ponto al rekapabligado fizike pli intensa.

El la elsendo 31.10.2017. Legas Tomek kaj Barbara – 2’12”

sc_tm_bp_Tai_Chi_kiel_terapia_gimnastiko_02’12”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_bp_Tai Chi kiel terapia gimnastiko_0212

Malkomfortiga efiko de la tempoŝanĝoj

La tempoŝanĝo ne endanĝerigas la sanon, kvankam ĉe parto de homoj kaŭzas senton de malkomforto. Do anstataŭ du fojojn jare ŝanĝi siajn tagnoktajn, te. diurnajn ciklojn preferinde estus adapatiĝi al tio, kio okazas ekstere. Rezignon pri la ŝanĝo de la tempo je la somera kaj vintra premisas la leĝprojekto de la pola reganta partio proponanta, ke ekde la 1-a de oktobro 2018 dum la tuta jaro validu la somera tempo. Tiun intencon subtenas profesorino Elżbieta Pyza el Instituto pri Zoologio kaj Biomedicinaj Esploroj de la Jagelona Universitato. Ŝiaopinie estus preferinde, se homoj dum la tuta tempo povus vivi konforme al la indikoj de sia interna horloĝo, sinkronigita kun la tagnoktaj ŝanĝoj, kiuj regas en la ekstera medio. La grado, en kiu ĉiun duonan jaron,  ni sentas konsekvencojn de la tempoŝanĝo rezultas el la homa impresiĝemo je tiuj ŝanĝoj, kiu ĉe unuj estas pli granda,  ĉe la aliaj malpli. La mekanismo de la tagnokta horloĝo reguligas la vivritmon de organismo, sed ĝi ankaŭ devas adaptiĝi al la eksteraj kondiĉoj. Tial tempoŝanĝoj havas konsekvencojn,  alkondukante al malharmonio inter tio, kio okazas ekstere kaj indikoj de la interna horloĝo de la homo. Plej draste tio manifestiĝas dum la interkontinentaj vojaĝoj. Verdire la tempoŝanĝo je unu horo ne kaŭzas same drastajn konsekvencojn, unuavice manifestiĝante kiel dormoproblemoj.  Tio ne aparte rilatas al homoj plene sanaj, sed estas malfavora por homoj frontantaj problemojn kun dormo aŭ havantaj perturbitan tagnoktan ritmon. Kiam ili malbone dormas nokte kreskas ilia sangopremo, pulsoritmo kaj sukernivelo, kio grandigas riskon de diversaj malsanoj. La diferencon inter la vintra kaj somera tempo oni aplikas en ĉirkaŭ 70 landoj de la mondo. Ĝi validas en ĉiuj eŭropaj landoj ekskluzive de Islando kaj Belorusio. Rusio ekde 1914 enkondukis por konstante la vintran tempon. En Pollando la tempoŝanĝo validis en la intermilita periodo, en la jaroj 1946-1949 kaj 1957-1964. Ĝis nun la devo de la tempoŝanĝoj validas ekde 1977.

El la elsendo 24.10.2017. Legas Tomek – 2’44”

sc_bp_tm_Ne_nur_malkomfortiga_efiko_de_temposango_02’44”.mp3; filename-=UTF-8”sc_bp_tm_Ne nur malkomfortiga efiko de temposango_0244

Vundogluaĵo

Sciencistoj el la Sidneja Universitato, el Harvard Universtato  kaj la Nord-orienta Universitato kreis specialan gluaĵon, kiu rapidigas la cikatriĝadon de vundoj. La gluaĵo kun la nomo MeTro plenumas ĉiujn sekureckriteriojn, ĝi estas elasta, netoksa kaj biofavora. La ĝis nun ekzistantaj preparaĵoj ne plenumis samtempe ĉiujn ĉi kriteriojn. Laŭ sciencistoj la inventita de ili gluaĵo povas savi multajn ekzistojn, ĉar ĝi taŭgas por fermi vastiĝantajn vundojn en histoj de tiaj organoj  kiel pulmoj, koro, angioj. La gluaĵo baziĝas sur du malmultekostaj kaj facile akireblaj substancoj. Temas pri tanina acido kaj etilena glikolo, kiuj miksitaj en ĝusta proporco kreas gluaĵon, kiu kapablas kunligi histojn malgraŭ ĉeesto de sango au muko en la vundo. Kio gravas la ligitajn histojn eblas facile malligi, kaze de korektoneceso aŭ denova operacio. La ekzamenadoj baze de animaloj alportis bonajn rezultojn. La gluaĵo dum kelkaj minutoj povas ĉesigi la sangadon de organoj. La tanina acido efikas kontraŭbakterie kaj kontraŭinflame kaj limigas la impresiĝemon de nervofinaĵoj. Etilena glikolo estas sintezita substanco ofte aplikata en kosmetikaj kaj medicinaj procedoj, ebliganta kunkudri ŝiritajn nervofibrojn.

El la elsendo 24.10.2017. Legas Tomek – 1’38”

sc_bp_tm_Organgluajo_01’38”.mp3; filename-=UTF-8”sc_bp_tm_Organgluajo_0138

La homa lingvosentemo kaj la lingvolernado

Kun kio ligiĝas la lingvolerna talento? Kio okazas en la homa menso, kiam la unuan fojon homo aŭdas fremdlingvan vorton? Kial iuj lernas fremdajn lingvojn facile dum por aliaj tio signifas seriozan penadon? Evidentiĝas, ke tiaj faktoroj kiel impresiĝemo je la parollaŭto kaj sonalteco, familiariĝo kun la sonado de koncerna lingvo aŭ eĉ la kapablo ignori informojn sengravajn influas niajn lingvolernajn kapablojn. Laŭ ĝisnunaj esploroj de doktorino Marta Marecka el la Jagelona Universitato en Krakovo rezultas, ke komence por parkeri novajn vortojn povas gravi la kapablo rimarki ŝanĝojn en la sonlaŭto kaj sonalteco. La parolon eblas nome dividi/analizi laŭ malgrandaj sekvencoj konsiderante la ĵus menciitajn kapablojn. Kaj kvankam en nia unua/gepatra lingvo la dividado de parolo je vortoj, fonoj, silaboj ŝajnas esti afero natura, la procezo estas pli komplika. Fonoj surtavoliĝas, kion ilustras la akustika grafikaĵo de la parolo prezentiĝanta kiel sonmuro. En la gepatra lingvo ni dekomence lernis kiel rilati al ĉi tiu sonmuro, sed kiam ni lernas sonmaterialon en tute fremda por ni lingvo la parolsonoj kunfandiĝas. Laŭ la pola sciencistino laboranta pri la projekto „Individuaj kongnokapabloj kaj alproprigado de la vortprovizo de la dua lingvo”, lernante la duan lingvon en la komenco la aŭdatajn eldirojn ni dividas je malpli grandaj segmentoj uzante akustikajn indikojn. La demando estis ĉu personoj pli impresiĝemaj je la sonalto kaj sonlaŭto pli facile en la komenca fazo lernas la fremdan lingvon? La enkondukaj esploroj elmontras la ekziston de tia ligo.   Krome en la komenca etapo de la lingvolernado ofte grandan problemon kreas la reguloj de la propra, gepatra lingvo. Ni gvidas nin per ĝiaj konkretaj principoj, en kiuj ekzemple unu grupiĝo de konsonantoj estas akceptebla, familiara dum la alia ne. Dum la lernado de la fremda lingvo aperas la fenomeno de transigo, disde kiu estas iom malfacile distanciĝi. Ĝi konsistas el la prunteprenado el la gepatra lingvo de leksiko, gramatikaj konstruoj, akĉento. Aktuale la esploroj koncentriĝas pri tio kiel la kapablo ignori neesencajn  informojn,  do  la principojn de la gepatra lingvo faciligas la lernadon de nova lingvo.

El la elsendo 17.10.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 2’59”

sc_bp_tm_Kelkaj_aspektoj_de_lingvolernado_02’59”.mp3; filename-=UTF-8”sc_bp_tm_Kelkaj aspektoj de lingvolernado_0259

La nunjara Nobel-premio pri fiziko

La nunjaran Nobel-premion pri fiziko ricevis Rainer Weiss, Barry C. Barish kaj Kip S. Thorne, dank’ al kiuj kreiĝis la detektilo LIGO kaj la unuan fojon estis observitaj gravitaj ondoj, la eĥo de la kontraŭpuŝiĝo de foraj nigraj truoj. La ekziston de la gravitaj ondoj antaŭvidis jam Albert Einstein en la ĝenerala relativecteorio en 1916, kvankam  li dubis pri ilia ekzisto. Ilian realan ekziston teorie pruvis la pola fizikisto, Andrzej Trautman en la 60-aj jaroj jaroj de la pasinta jarcento. Tamen la gravitaj ondoj mem la unuan fojon estis observitaj nur en 2015. Tiam atingis la Teron la gravitaj ondoj sekvintaj el la kolizio de du nigraj truoj troviĝantaj en la distanco de 1,3 miliardoj da lumjaroj for de la Tero. Unu havis la mason de 29, la alia de 36 masoj de la Suno. Kreiĝis la nigra truo 62-oble pli peza ol la Suno. La mankantaj tri sunmasoj transformiĝis en la energion de la elradiitaj gravitaj ondoj, kiuj disradias kun la lumrapideco. Kvankam la gravitaj ondoj ricevitaj el tiom longa distanco estas tre malfortaj, la eksperimenta konfirmo de ilia ekzisto povas signifi revolucion en astrofiziko. Ili ebligas en tute nova maniero observi la plej forajn kosmajn fenomenojn kaj vastigi limojn de niaj konoj. La esplorojn pri la gravitaj ondoj ebligis interferometro LIGO, kiu estas komuna projekto de 1300 esploristoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de Pollando. Ĝia ideo kreiĝis antaŭ preskaŭ 50 jaroj, sed al ĝia efektivigo kontribuis ĝuste la nunjaraj Nobel-premiitoj. Oni flegas la esperon pri multaj novaj malkovroj dank’ al la neregistreblaj ĝis nun ondoj. La unua estis la malkovro de la duobla sistemo de la nigraj truoj, kies daŭranta daŭranta 12 dekonojn de la sekundo estis registrita en 2015. La nigraj truoj ne emisias lumon nek radiajn ondojn, sed povas krei ondojn gravitajn. Jam aŭdiĝas opinioj, ke eble dank’ al ili oni sukcesos malkovri ankaŭ kontraupuŝiĝon de steloj, rotaciantajn neutronajn stelojn aŭ eksplodojn de supenovaoj.

El la elsendo 10.10.2017. Legas Tomek – 2’25”

sc_tm_Kiel_estis_makovritaj_gravitaj_ondoj_02’25”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Kiel estis makovritaj gravitaj ondoj_0225

Tri kafotasoj kaj pli longa vivo

Tri kafotasoj tage malkreskigas la mortoriskon tutaparte pro la sangocirkulaj malsanoj kaj malsanoj de la digestosistemo. Sciencistoj el International Agency for Research on Cancer (IARC) kaj Imperial College London analizis donitaĵojn pri 500 mil personoj super la 35-a vivojaro el 10 eŭropaj landoj por ekzameni dependecon inter la kafotrinkado kaj mortemo. Laŭ pritaksoj ĉiutage en la mondo oni trinkas 2,25 miliardojn da kafotasoj. Kafo krom kofeino enhavas ankaŭ antioksidantojn. Ilia konsisto dependas de la varia maniero pretigi kafon. La esploristoj atentigis pri pli fruaj malakordaj donitaĵoj pri dependeco inter kafotrinkado kaj sano. La novaj esploroj priskiribitaj en „Annals of Internal Medicine” konsistigas la plej ampleksan projekton, kiu konsideras la populacion de Eŭropo, kie la kafokonsumado kaj manieroj ĝin prepari multe malsamas. Ekzemple la loĝantoj de Danlando trinkas preskaŭ 10-oble pli da kafo ol italoj. La ekzamenitaj kafotrinkemuloj estis personoj junaj, fumis pli da cigaredoj, pli ofte drinkis, manĝis pli da viando, malpli da legomoj kaj fruktoj. La ekzamenadoj daŭris 16 jarojn. La statistika analizo konsideranta kromajn faktorojn: dieton, cigaredfumadon, vivstilon elmontris, ke plej pasiaj kafemuloj estis plej liberaj de la mortorisko pro sangocirkulaj malsanoj aŭ malsanoj de la digestosistemo.  Ĉe 14 mil kafemuloj estis analizitaj metabolaj parametroj. Evidentiĝis, ke iliaj hepatoj esti pli sanaj, ili havis pli bonan glukozonivelon kaj pli lertan rezistosistemon. La esploroj ne elmontris tamen kun plena certeco ĉu kafo estis la ĉefa kaŭzo de ilia pli bona sanstato. Esploristoj sugestas tamen, ke modera konsumado de kafo ĝis tri kafotasoj tage ne damaĝas sanon, kaj kafo en la dieto povas havi salubrajn efikojn.

El la elsendo 03.10.2017. Legas Tomek – 2’14”

sc_tm_Sanfavoraj_tri_kafotasoj_02’14”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Sanfavoraj tri kafotasoj_0214

Medician Nobel_premio 2017

La nunjaran medicinan Nobel-premion ricevis tri usonaj esploristoj Jeffrey C. Hall, Michael Rosbash i Michael W. Young pro siaj esploroj koncerne fiziologion kaj medicinon, kiuj malkovris meksanismojn de la tiel nomata biologia horloĝo. Pli precize pro la esploroj pri molekulaj mekanismoj respodecaj pro la fiziologia tagnokta ritmo de vivaj organismoj. Jam en la 18-a jarcento astronomo Jean Jacques d’Ortous de Mairan [dortus de merą] observante mimozon konstatis, ke ĝiaj folioj malfermiĝas direkte al la suno dumtage kaj fermiĝas, kiam venas krepusko. Li sekve metis la planton en mallumo. Evidentiĝis, ke ĝiaj folioj malgraŭ manko de la sunradioj malfermiĝadis kaj fermiĝadis en konstanta, ĉiutaga ritmo kvazaŭ stirus ĝin interna horloĝo. Sekvis pliaj esploroj pri plantoj. La tn. biologiaj horloĝoj helpantaj alkonformigi fiziologion al la taghoroj estis rimarkitaj ankaŭ ĉe animaloj kaj homoj. En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento Seymour Benzer kaj lia studento Ronald Konopka pruvis, ke perturboj de nekonata tiam geno, difinita kiel la geno >period< perturbas la fiziologian tagnoktan ritmon de drozofiloj. Sed nur la nunjaraj Nobel-premiitoj malkovris tiun mekanismon. En la 1984 Jeffrey Hall, Michael Rosbash kaj Michael Young sukcesis izoli period-genon kaj pli poste malkovris, ke aparta proteino PER kodita de ĉi tiu geno amasiĝas en la ĉelo nokte dum tage ĝi malkomponiĝas. 10 jarojn poste Michael Young malkovris alian horloĝan genon, kiu ricevis la nomon timeless (tajmles), kiu kodas proteinon TIM, necesan por normala diurna, tagnokta ritmo. Kiel pruvis Young proteino TIM ligiĝante kun la proteino PER ebligas al ili ambaŭ enpenetri la ĉelan kernon, kie ili blokas la efikadon de la geno „period”. La troa kvanto de la proteino PER blokas ĝian plian sintezon. Restis la demando kio kontrolas, reguligas la osciladon de la proteinoniveloj en la viva ĉelo. Michael Young malkovris laŭvican genon  „doubletime” [dabeltajm], kiu kodas la proteinon DBT, kiu prokrastas la amasiĝadon de la proteino PER. Dank’ al ĝi la nivelosanĝoj de la proteinoj konservas la 24-horan ritmon. Pliaj esploroj ebligis identigi kromajn proteinojn, kiuj espondecas pro tiu mekanismo. Ili ekzemple ebligas sinkronigi la tagnoktan ritmon kun ŝanĝiĝanta lumo kaj mallumo. La t.n. biologia horloĝo laŭ la samaj mekanismoj funkcias en ĉiuj plurĉelaj organismoj, inkluzive de la homo. La interna horloĝo precize alkonformigas nian fiziologion al la fazoj de la tago, ĝi reguligas konduton, hormonnivelon, dormon, korpotemperaturon, apetiton, metabolon kaj sangopremon. Se la interna horloĝo ne estas sinkronigita kun la ĉirkaŭanta nin realo ni fartas malpli bone. Kiel ekzemplo povas servi longdaŭraj flugoj al regionoj, kies horzonoj multe diferencas dise la nia. Eĉ la enkonduko de la tiel nomata somera tempo efikas simile. Do homo mem per sia konduto influas la funkciadon de sia fizilogia tagnokta ritmo.  La ebleco uzi la artefaritan, elektran lumon kaŭzis, ke homo ĉiam pli distanciĝas disde la natura vivritmo ligita kun la ritmo de la tago kaj nokto. Specialistoj komparas la funkciadon de organismo laŭ la fiziologia tagnokta ritmo al perfekta simfonia orkestro, en kiu ĉiuj biologiaj procezoj kunsonas, kiel unuopaj instrumentoj en la orkestro. Evidentiĝas tamen, ke  la perturboj de la fiziologia tagnokta ritmo de la organismo influas  ne nur nian bonfatron. Ekzistas pruvoj, ke longiĝa maladapto de nia vivstilo al la interna horloĝo (pro neregula tempo de nia aktiveco kaj dormo, kiel nokta laboro aŭ laboro skipa, aplikado de elektra lumo  vespere kaj nokte) povas grandigi riskon de kelkiuj malsanoj.

El la elsendo 03.10.2017. Legas Barbara

bp_Nobelpremio pri fiziologio kaj medicino

Jan Kędzierski inter la plej bonaj junaj eŭropaj inventantoj

Dank’ al sia projekto de interaktiva roboto por la infana lernado de fremdaj lingvoj Jan Kędzierski estis agnoskita unu el 35 plej bonaj inventantoj en la finalo de la eŭropa eldono de la konkurso  “Innovators Under 35”. La konkurson organizas “MIT Technology Review” – la plej malnova magazino dediĉita al tekniko, kiun eldonas Massachusetts Institute of Technology. La kreita de Jan Kędzierski roboto EMYS estas destinita por infanoj en la aĝogrupo de 3-6 vivojaroj. EMYS kapablas paroli, moviĝi, rekoni la vizaĝtrajtojn kaj emfazi emociojn,  dank’ al kio ĝi facile ligas kontakton kun infanoj. Dank’ al la troviĝantaj en ĝi sensiloj la roboto kapablas i.a. rekoni objektojn en sia ĉirkaŭaĵo kaj instrui al infano la nomojn de ĉi tiuj objektoj en fremdaj lingvoj, ekzemple en la angla aŭ hispana. La ĉefcelo de la juna pola inventisto estis konvinki, ke helpe de roboto eblas veki interesiĝon de infanoj pri la lernado de fremdaj lingvoj. Oni ne volas anstatŭigi instruistojn, sed elmontri, ke la roboto ebligas al la infanoj ekzerci la duan lingvon hejme. La testoj pri la funkciado de la robo EMYS en la bazaj lernejoj elmontris, ke la infanoj lernas la duan lingvon en la ritmo: ĉiu nova vorto ĉiutage. Kędzierski estas kunestablinto de la firmao Flash Robotics el la Vroclava Teknologia Parko, kies celo estas kreo de favorpezaj komercaj sociaj robotoj. La oficiala enmanigo de la premioj okazis en Parizo meze de septembro. La aŭtoroj de la venkaj projektoj partoprenos en prestiga ĉiujara konferenco EmTech France, organizta de “MIT Technology Review” komence de oktobro en Tuluzo. La konkurso “Innovators Under 35” estas organizata ekde 1999 en Usono. Ekde 2011 talentaj inventantoj estas serĉataj ankaŭ en aliaj mondopartoj. La eŭropaj konkurseldonoj okazas en Germanio, Francio, Hispanio, Belgio kaj Pollando. Inter la ĝisnunaj konkurslaŭreatoj troviĝas i.a. Konstantin Novoselov – Nobelpremiito pri fiziko,  Max Levchin – la establinto de la firmo PayPal, David Karp – la fondinto de Tumblr, Sergey Brin la establinto de Google aŭ Linus Torvalds la establinto de Linux.

El la elsendo 26.09.2017. Legas Maciek – 2’42”

sc_mj_Polo inter plej bonaj europaj inventantoj_02’42”

Abomeno kaj timo firmigas la rememorojn

Personoj sanaj pli bone parkeras informojn, kiuj elvokas ĉe ili abomenon aŭ timon, pli bone ol tiujn, kiuj estas neŭtralaj. Tio rezultas el esploroj en la Instituto pri Eksperimenta Biologio de la Pola Sciencakademio. La parkeroprocezo dependas de ĝia kunteksto kaj de emocioj, kiujn elvokas perata enhavo. „Rato-kanalo”, „tanko-milito”, „ponardo-gorĝo” estas la ekzemplodonaj vortoparoj elvokantaj abomenon aŭ timon, kiujn plej bone parkeris partoprenintoj de la eksperimento, kiun gvidis doktoraspirantino Monika Riegel. Ŝi ekzamenis, kio okazas en la cerbo dum parkeroprocezo, kiam akompanas tion emocioj. La esplorantino kreis bazon de emocispronaj vortoj Nencki Affective Word List (NAWL) el preskaŭ tri mil substantivoj, adjektivoj kaj verboj kun kelka emocia signifo. Ĝis nun en similaj esploroj estis uzataj fotoj kaj la vortobazoj, kiuj kvankam ekzistis en multaj lingvoj,  tamen ne en la pola. La vortojn de la bazo pritaksis pli ol 500 personoj, kies tasko estis difini la sentojn, kiujn elvokas unuopaj vortoj. Kiel asertas Monika Riegel por la procezo de la parkerado grava estas la kunteksto, tial estis aplikitaj vortoparoj kaj ne unuopaj difinoj. Nome malofte oni parkeras informojn dise de la akompanantaj ilin emocioj. La konkludoj de ĉi-specaj esploroj povus esti taŭgaj en la terapio de grizaĝaj personoj havantaj problemojn kun la memoro. Laŭ iuj esploroj personoj spertantaj mildajn kognajn perturbojn pli bone frontas taskojn, en kiuj aperas pozitivaj emocioj. Aliflanke kunteksto gravas en perurboj ligitaj kun posttraŭmata streso, kie memorperturboj ligiĝas kun la malĝusta ligo de tre fortaj negativaj emocioj kun ilia kunteksto.

El la elsendo 19.09.2017. Legas Maciek – 2’11”

sc_mj_la_rolo_de_timo_au_abomendo_en_la_parkerado_02’11”.mp3; filename-=UTF-8”sc_mj_la rolo de timo au abomendo en la parkerado_0211

Lumo influas financajn decidojn

Dum la sunplenaj tagoj homoj malpli bone administras siajn financojn, ili alprenas malpli trafajn decidojn kaj ilia konduto estas malpli kohera. Sekvojn de tio povas suferi ne sole individuoj, sed la tutaj merkatoj. Sciencistoj el University of Sydney kaj New York University ekzamenis kiel sunplena vetero influas kondutojn ligitajn kun financoj. Tio ne estis aparte miriga, se jam estis konstatite, ke lumo pere de  specializaj ĉeloj en la okuloj trafas al la cerbo kaj i.a. influas la malsatosenton, dormemon aŭ seksan impulson.  En la priparolata esploro du kaj duona mil volontuloj ricevis facilan taskon, en kiu ili devis fari serion de financaj elektoj. Ili devis aprobis garantiitan ricevon de kvin dolaroj aŭ devis elekti lotokuponon, kiu povis koncerni pli altan kvoton aŭ nenion. La esplorrezultojn sciencistoj komparis kun veterdonitaĵoj.  Vetero evidentiĝis influa. En pli helaj tagoj la ekzamenatoj i.a. malpli ofte decidis pri risko, preferante garantiitajn 5 dolarojn kaj ne 20-dolaran lotokuponon kun ŝanco de 50-procenta gajno. Samtempe tamen ili pretis entrepreni malfacile takseblan riskon, anstataŭ certajn 5 dolarojn preferante 20-dolaran lotokuponon kun ne difinita gajnoŝanco. Konklude en sunplenaj tagoj homoj alprenadis malpli trafajn decidojn kaj estis malpli konsekvencaj. Laŭ la sciencistoj kvankam tio ne havas signifan influon tamen temas pri faktoro, kiu funkcias kontinue kaj estas sufiĉe forta, por antaŭvidi ĝian influon sur la financaj merkatoj.

El la elsendo 12.09.2017. Legas Tomek – 1’44”

sc_tm_Sunplenaj_tagoj_kaj_financaj_decidoj_01’44”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Sunplenaj tagoj kaj financaj decidoj_0144