La idaro de stresitaj musoj (maskloj) havas pli altan nivelon de glukozo en la sango ol de tiuj, kies patroj ne suferis streson. Informis pri tio „Cell Metabolism”. Jam pli fruaj epidemiologiaj esploroj elmontris ligon inter streso kaj diabeto. Nun ĉinaj sciencistoj ekzamenis ĉu sekvoj de spertita streso povas esti hereditaj. Por provoki streson Xiaoying Li el la medicina universitato Jiao Tong en Ŝanghajo kune kun kunlaborantoj estis fermanta masklojn en plastaj tuboj dum du horoj tage. Post ĉi tiu periodo la nivelo de glukozo en la sango de la maskloj estis normala, tamen ilia oezo malpli rapide kreskis kaj ili havis pli altan nivelon de la stresohormonoj. Sekve maskloj estis parigitaj kun femaloj, kiuj ne estis fermataj en tuboj. Evidentiĝis, ke ilia idaro havis la nivelon de glukozo en la sango pli altan ol normale. La pli alta nivelo de gluzkozo en la sango ligiĝis kun la geno Sfmbt2. Kiam masklo estis ĉiutage senmovigita en plasta tubo hasta kresko de stresohormonoj kaŭzas, ke al la geno Sfmbt2 en spermatozooj aldoniĝis kromaj metilaj grupoj. Tio ne ŝanĝis DNA-kodon, sed influis la funkciadon de Sfmbt2 kaj ligita kun ĝi mikroRNA. Sekvoj estis konstateblaj en la hepato de la idaro de la maskloj suferintaj streson. Dank’ al la kompreno de mekanismoj ligiaj kun epigenetika influo de la streso sciencistoj sukcesis bloki la stresohormojn en la spermatozooj de musaj maskloj donante al ili konforman kontraŭmetilan rimedon. Oni esperas dank’ al tiuj esploroj estonte prilabori novan metodon kuraci hiperglukemion ĉe homoj.
El la elsendo 13.12.2016. Legas Maciek kaj Barbara- 1’28”
sc_mj_Streso_kaj_diabeto_02′.mp3; filename-=UTF-8”sc_mj_Streso kaj diabeto_02