Vundoj kaj brulvundoj suferitaj dumtage cikatriĝas pli facile ol tiuj, kiuj okazis nokte. Informis pri tio sciencistoj el MRC Laboratory of Molecular Biology w Cambrigde. Iliaopinie tio povas ligiĝi kun la funkciado de biologia horloĝo. Siajn konkludojn ili tiris post la ekzameno de 118 pacientoj en brulvundaj fakoj de britaj publikaj hospitaloj. Evidentiĝis, ke brulvundoj kreiĝintaj nokte bezonis 28 tagojn por cikatriĝi, tiuj suferitaj dumtage nur 17 tagojn. Tio povas ligiĝi kun la funkcianta en la homaj ĉeloj mekanismo mezuranta la tempopason, do biologian horloĝon. La laboratoriaj esploroj ebligis difini, ke la propreco de la haŭtoĉeloj, t.e. fibroblastoj ŝanĝiĝas en la 24-hora ciklo. Ili kiel la unuaj reagas je lezo, translokiĝante al. difektita loko por fermi la vundon. Tage ili reagas rapide, sed nokte ili noteble malrapidiĝas pro malpli granda aktiveco de proteinoj influantaj ilian movkapablon. Laŭ la britaj sciencistoj tiu kono povos esti utiligita por plibonigi la rezultojn de kirurgiaj operacioj. Kelkaj medikamentoj, ekzemple kortizolo nuligas la „horloĝon” de unuopaj ĉeloj. Tiu kono povas esti utiligita kaze de kirurgiaj operacioj okazigataj nokte. Aliflanke la biologia horloĝo de ĉiu homo funkcias iom alie, tial individua elekto de konforma operacihoro povas gravi. Ekzemple la vundokuracado en la brita publika sanservo konsumas ĉirkaŭ 5 miliardojn da britaj pundoj jare, tial plibonigo de la vundokuraca efiko ligiĝus kun signifaj ŝparoj.
El la elsendo 23.01.2018. Legas Maciek – 1’56”
sc_mj_Novaj_informoj_pri_vundoj_01’56”.mp3; filename_=UTF-8”sc_mj_Novaj informoj pri vundoj_0156