Oksitocino, nomata ankaŭ kiel hormono de amo, influas la interpersonajn spertojn same en pozitiva kiel ankaŭ en negativa sencoj. Ĝi povas do kontribui al firmigo de la sociaj ligoj, kiel ankaŭ instigi al izoliĝo. Ĝis nun oni asertis, ke oksitocino influas ĉefe la intimgon de la ligoj inter patrino kaj la infano, inter partneroj, amikoj aŭ eĉ inter fremdaj homoj. Laŭ la esploroj de sciencistoj el la Kalifornia Universitato en Davis rezultas tamen, ke oksitocino intensigas sole la signifon de la sociaj spertoj. Ĝi povas favori kreiĝon de ligoj (pro pozitivaj spertoj) aŭ ĉe aliaj personoj intensigi socian timon (pro negativaj spertoj). Tio dependas de ĝia influo je konkreta cerboparto. En esploroj pri musoj specialistoj elmontris, ke femaloj de ronĝuloj spertintaj streson dum sociaj interagoj poste evitis kontakton kun novaj musoj. Post la apliko de medikamento blokinta la efikadon de oksitocino ili ĉesis timi kaj senprobleme kontaktis aliajn musojn. Similajn rezultojn oni akiris en pli frua ekzamenado, en kiu estis rimarkite, ke la socia streso stimulas la produktadon de oksitocino kaj stresitaj musaj femaloj ricevantaj pernaze la hormonodozon retiriĝas el la sociaj kontaktoj. La esploristoj malkovris, ke oksitocino povas influi du regionojn de la cerbo. Unu estas ligita kun la kontrolado de timo kaj laŭ la angla siglo estas difinata BNST, la alia estas „nucleus accumbens”, ligita kun la funkciado de premsistemo. La blokita efikado de la hormono en la regiono BNST kondukas al mildigo de la socia timo ĉe stresitaj animaloj. La kompreno kiamaniere tio funkcias ĉe musoj liveras novajn ideojn pri apliko de medikamentoj blokantaj oksitocinon en la terapio de la socia timo, kio ankaŭ povas evidentiĝi utila en la prilaborado de novaj kuracmetodoj kaze de deprimo aŭ la sociaj fobioj.
El la elsendo 21.11.2017. Legas Tomek – 2’07”
sc_tm_Oksitocino_kaj_socia_timo_02’07”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Oksitocino kaj socia timo_0207