POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Krizo en Greklando

Hodiaŭ pasas la limdato de repago fare de Greklando de laŭvica partopago al Internacia Valutfonduso en la alteco de 1,7 miliardoj da eŭroj. Greklando decidis ĝin ne pagi. Post la rompiĝo de la intertraktoj en Bruselo la helpoprogramo por Greklando ĉesas hodiaŭ vespere. Aleksis Cipras direktis peton al la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio daŭrigi la helpoprogramon je unu monato. Tusk respondis negative, sed aldonis, ke post la ĉesigo de la programo Greklando povas klopodi pri akiro de nova helpo.

Semajnfine la greka ĉefministro Aleksis Cipras anoncis referendumon, en kiu grekaj civitanoj respondos – la 5-an de julio –  ĉu ili estas por interkompreniĝo kun la kreditoroj pri la financhelpa fasko por Ateno. Ekde lundo la greka registaro decidis fermi por unu semajno bankojn kaj la elpagoj el la monmaŝinoj estas limigitaj ĝis 60 eŭroj tage. La eksterlandaj transakcioj estis ĉesigitaj. En Greklando okazas protekstoj kontraŭ la ŝparoj trudataj de la Eŭropa Unio. Kvankam la greka ĉefministro alvokis, ke la grekaj civitanoj rifuzu en referendumo kondiĉojn de eksterlanda helpo li samtempe atentigis, ke lia registaro respektos eventualan decidon de la civitanoj, esprimotan en referendumo daŭrigi – konforme al la rekomendoj de eksterlandaj kreditoroj – longdaŭran ŝparprogramon, sed ne estos li, kiu ĝin envivigos.

 El la elsendo 30.06.2015. Legas Krystyna

La vinkonkurso Galicja Vitis

En la kastelaj internoj en la loko Łańcut [ŭancut] (la suda Pollando) lastvendrede finiĝis la kvina eldono de la Vinkonkurso Galicja Vitis. Partoprenis ĝin 416 vinoj el 11 eŭropaj landoj. La interesiĝo superis la du antaŭajn eldonojn, kiam rivalis po pli ol 300 vinoj.

Nunjare al la konkurso siajn vinojn proponis vinproduktantoj el Pollando, Slovakio, el tiuj du landoj estis plej multaj proponoj. Sekve estis prezentitaj vinoj el Hungario, Ĉeĥio, Greklando, Italio, Francio, Germanio, Aŭstrio, Slovenio kaj Portugalio. Plej multaj vinoj devenis el la 2014-a jaro kaj el la 2013-a. Plej malnova estis el la 2-mila jaro. La internacian ĵurion konsistigis vingustumaj ekspertoj kaj enologoj el Pollando, Slovakio, Hungario kaj Ĉeĥo.

Estis atribuitaj 85 medaloj, inkluzive de 11,  kiujn akiris polaj vinprodukantoj. Unu el la celoj de la konkurso estas popularigi la vinkulturon ekster la tradiciaj vinproduktaj regionoj. Laŭ organizaĵo membriganta vitkulturistojn en Pollando estas da ili ĉirkaŭ unu milo. En la konkursoregiono, kaj do en la Apudkarpatio ekzistas ĉirkaŭ 150 vitejoj sur la suma areo de 100 hektaroj.

La komencoj de la vinkultivado sur ĉi tiu tereno radikas en la 10-a – 11-a jarcentoj, sed malaperis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj gravaparte pro konkurenco de hungaraj vinoj, kiujn tiam oni komencis amase importi. La vitkultivado al Apudkarpatio revenis meze de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento.

El la elsendo 23.06.2015. Legas Barbara

Poloj daŭre malfavore pri  eŭro

La plej novaj esploroj de la opinisonda centro CBOS konfirmas la daŭran kontraŭstaron de poloj kontraŭ la komunan valuton. En aprilo 2015 eĉ 70 procentoj de poloj deklaris sian malemon al la komuna unia valuto.  La kontraŭstaro estas ne sole ĉiam pli ofta, sed ankaŭ esprimata en pli decidfirma maniero. CBOS memorigas, ke la plej grandan subtenon por la komuna valuto poloj esprimis en 2002 antaŭ la membriĝo de Pollando en la Unio. Tiam ĝi egalis al 64 procentoj. En la jaroj 2007-2008 la nombro de la subtenantoj kaj kontraŭuloj de eŭro estis en Pollando pli-malpli sama. Post la apero de financaj problemoj en Greklando kaj ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj la akceptemo por la unia valuto sisteme malfortiĝadis kaj nun estas la plej negativa en la historio de la esploroj.

El la elsendo 16.06.2015. Legas Maciek

Pakaĵkestoj de Interger.pl sur laŭvica merkato

Pakaĵkestoj, alivorte sistemo de aŭtomataj poŝtkestoj por ekspedado kaj ricevado de sendaĵoj troviĝas en en publikaj lokoj, ofte proksime al superbazaroj, benzin­prenejoj, studentaj urbetoj. Plimulto funkcias 24 horojn diurne. La nomo pakaĵkesto, pole „paczkomat [paĉkomat]” estas registrita varmarko de la kompanio Interger.pl. Tiun nomon tamen oni uzas ankaŭ por ĉiaj ĉispecaj aranĝaĵoj ankaŭ de aliaj entreprenoj. La merkatagado de Integer.pl Akcia Kompanio koncernas i.a.: poŝtajn-kurierajn servojn por instituciaj kaj individuaj klientoj, kaj pakaĵ­transporton rilate elektronikan komercon en Pollando kaj sur la internaciaj merkatoj. La strategia celo de la grupo estas aperi ĝis la jarfino 2016 sur preskaŭ ĉiuj eŭropaj merkatoj. Ĝi jam estas kun siaj pakaĵkestoj en Pollando, Aŭstralio, Ĉilio, Britio, Italio, Irlando, Islando, Litovio, Latvio, Ukrainio, Estonio, Rurio, Kipro, Slovakio, Saŭda Arabio, Kolombio, Kostariko, Salvadoro kaj Gvatemalo. La grupo gvidas interparolojn kun laŭvicaj partneroj kaj planas en la daŭro de 3 jaroj funkciigi entute ĉ. 16 mil pakaĵ­kestojn. Inter la lastaj merkatoj estas Islando. Tie inter­konsene kun la loka poŝta kompanio pakaĵkestoj funkcias en la plej grandaj islandaj urboj kaj benzinprenejoj sub la marko PóstBox. Integer.pl subskribis ankaŭ interkonsenton kun la nederlanda PostNL. Tie la pakaĵkestoj estos instalitaj sub la marko Pakketautomaten ĉe la fervoj­stacioj de Amsterdamo, Roterdamo, Hago, Utreĥto, Bredo, Eindhoven, Leinden kaj en la flughaveno Schiphol.

El la elsendo 16.06.2015. Legas Milada

30 milionoj da abaraj junplantaĵoj en Lubuŝa Vojevodio

Ĉirkaŭ 30 milionojn da arbaraj junplantaĵoj (arboj kaj arbustoj) plantas forstistoj el Zielona Góra, kiuj respondecas pro la centra kaj suda parto de la Lubuŝa Vojevodio en la okcidenta Pollando. Ili okupos la areon de 3,5 mil hektaroj. La plantado de la nova plantogeneracio okazas sur la surfaco de sur kiu estis forhakitaj maturaj arboj. Sur la elektita areo novaj junplantaĵoj troviĝas sub la tegmento de la ekzistanta arbaro por altigi ĝian produktivecon kaj riĉigi la bilologian variecon. Sur du terenoj – sub la kontrolo de la Forsta Esplorinstituto kaj Naturuniversitato en Poznano – estas testata la idaro de la plej bonaj patrinaj pinarboj. Sur la menciita areo la baza arbospecio estas pino, kiu konsistigas 87 procentojn de la arbara surfaco.

El la elsendo 16.06.2015. Legas Milada

Esplorprojekto „Poloj en Islando”

La esplor­projekto „Poloj en Islando” estas parto de la projekto „Parolata Historio – la kultura heredaĵo de Pollando kaj Islando en la homa parolo”. Ĝi estos realigata en Islando kaj Pollando en la jaroj 2015-2016 kunlabore kun la Islanda Esplorcentro por novumoj kaj ekonomia kresko.  La projekto estas adresita al ekspertoj kaj junaj esploristoj aplikantaj en siaj esploroj la metodon de parolata historio. Ĝi celas ankaŭ la polan kolonion en Islando kaj loĝantojn de Rejkjaviko. La tuta projekto premisas integron de la plej granda  sur la insulo nacia malplimulto, kiu estas la pola,  kun la islanda socio, pri­dokumenton kaj popularigon de la pola kaj islanda kultur­heredaĵoj. La alia celo estas interŝanĝo de bonaj praktikoj, spertoj kaj ankaŭ komparo de la rolo de la parolata historio kiel esplor­metodo en la eŭropaj landoj inter sciencistoj kaj ekspertoj partoprenantaj la projekton. La projekto konsistas el du partoj. La unua „Poloj en Islando” konsistas el kolekto kaj prilaboro de raportoj de poloj loĝantaj en Islando kaj de islandanoj, kiuj havas kontakton kun la pola kulturo. Ĝi estos realigata en Rejkjaviko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. La dua parto de la projekto estos dediĉita al la metodologio de la parolata historio. En decembro en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) okazos internacia scienca konferenco pri la rolo kaj maniero utiligi la metodon de parolata historio. La projekto „Parolata Historio – la kultura heredaĵo de Pollando kaj Islando en la homa parolo” estas realigata kadre de la programo „Disvatigado de la kultura kaj arta diverseco kadre de la eŭropa kulturheredaĵo”.

 El la elsendo 12.06.2015. Legas Maciek

Prezidento-elektito renkontiĝis kun eksterlandaj gastoj

Hodiaŭ la pola prezidento-elektito Andrzej Duda la unuan fojon renkontiĝis kun eksterlandaj gastoj la emiro de Dubajo ŝejko Mohammedm bin Raszid al-Maktum, la ĉefministro de Kando Stephen  Harper,  kaj specialisto por la edukado de malgrandaj infanoj el Brito prof. David Whitebread. Andrzej Duda renkontiĝis ankaŭ kun la prezidanto de la Konsilio de la Pola Kolonio en la mondo kaj reprezentanoj de la pola kolonio en Kanado.

La kanada ĉefministro traktas dum siaj varsoviaj interparoloj kun la reprezentantoj de la pola registaro la subtenon por Ukrainio kaj kunlaboron koncerne sekurecon. Inter la temoj troviĝis ankaŭ firmigo de la pola-kanada ekonomia kaj energetika kunlaboro. La vicprezidento kaj ĉefministro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, emiro de Dubajo sejko Mohammed bin Raszid al-Maktum estadanta ekde dimanca vespero en Pollando subskribis kun polaj aŭtoritatoj kontrakton prikunlaboro koncerne novumojn, enteprenemon, agrikulturon, superan instrusistemon kaj turismon.  Profesoro David Whitebread estadanta en Pollando laŭ invito  de la societo Aferprezentanto de la Gepatroj gvidas esplorojn pri la sekvoj de frua lernoproceso kaj aktivas favore al. altigo de la aĝo de la formala lerneja eduko en Britio. Liaopinie la negativaj lokoj de britaj infanoj en la internacia rangolisto de lernejanaj sukcesoj ligiĝas kun la tro frua formala komencado de la lernejana devo.

El la elsendo 09.06.2015. Legas Barbara

La Lubuŝa Vincentro en Zaborze

En Zaborze [zaboĵe] en la Lubuŝa Vojevodio (la okcidenta Pollando) apud la unua en la lando komunuma vitejo ĝis la fino de 2015 kreiĝos la Lubuŝa Vincentro. Ĝi estos loko, en kiu turistoj povos konatiĝi kun la procezo de la vin­produktado. Ĝi estos ankaŭ  loko de vin­maturiĝado kaj vingustumo; funkcios tie ankaŭ konferenca salono. La centron konsistigos komplekso de teretaĝaj konstruaĵoj tipaj por la kampara arkitekturo kun granda aŭtoparkejo kaj vasta ripoziga tereno. La ideo de la centro kreiĝis jam en 2010. La Lubuŝa Vincentro en Zaborze kaj la tuta vitejo laŭplane fariĝos la koro de „Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo” longa 302 kilometrojn,  kiu per eventoj kaj aranĝoj, servoj kaj produktoj logos al la regiono turistojn proponante al ili oferton de lokaj vin­produktantoj kaj mielprodukantoj. La vinproduktado en la Lubuŝa Regiono radikas en la 13-a jarcento.

El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada

Internaŭtoj elektos en junio polan Arbon 2015

Komence de marto ekologoj el la klubo Gaja en Bielsko-Biala prezentis liston de 16 finalanoj en la konkurso Arbo-2015. Venkinton elektos retumantoj en junio de la nuna jaro. La plej malnova kandidato povas esti pli ol 600-jara, la plej alta havas 35 metrojn kaj la perimetro de la plej vasta egalas al 875 centimetroj.

El ĉiuj vojevodioj por la konkurso venis 115 proponoj kun kortuŝaj, belaj, instruaj kaj amuzaj historioj. Inter la finalanoj estas kverko, abio, pino, platano, saliko, frakseno, karpeno kaj pomarbo.

I.a. temas pri kverkoj el la lokoj Kalety kaj la silezia Ustronie, kiuj laŭ legendo estis atestantoj de la marŝiro de reĝo Johano la 3-a Sobieski kun militistaj trupoj celante al Vieno en 1683. La aĝo de la kverko Bolko el la loko Hniszów el la orienta Pollando estas taksata je 400-800 jaroj. Tamen laŭ la popola tradicio jam en 1018 en ĝia ombro ripozis reĝo Boleslao la Brava antaŭ la transiro de Bug-rivero orienten. Platano Imperiestro el la loko Cesarzowice en la Malsupra Silezio omaĝas Napoleonon, kiu traveturis la lokon en 1813. Kverko Jan el la loko Gołuchów troviĝas en Guinness-libro en la kategorio „la plej granda asembleo de homoj alivestitaj kiel arboj”. En 2013 kolektiĝis ĉirkaŭ ĝi 516 loĝantoj alivestitaj kiel arboj. Paska Kverko kreskas sur la insulo de Tonowskie-lago en la Kujavia-Pomeria Vojevodio. Ĉiujare dum la Paska Lundo en ĝia regiono estas organizata kajakralio. Inter finalanoj menciinda estas la plej dika abio en Pollando, kies perimetro havas 519 centimetrojn.

El la elsendo 02.06.2015. Legas Tomek

80 busoj de Solaris por Varsovio

Baldaŭ sur la stratoj de Varsovio aperos novaj busoj de la firmao Solaris anstataŭigonte malkomfortajn busojn de la firmao Solbus el  la lasta aĉetofasko. La unuaj busoj de Solaris – entute 60 longaj kaj 20 mallongaj – aperos en Varsovio dum la plej proksimaj 6 monatoj. Ĉiuj estos adaptitaj por la transportado de invalidulaj ĉaretoj, klimatizitaj, ekipitaj per monitoradsistemo, elektronika infirmsistemo interna kaj ekstera, kun biletaĉetaj aŭtomatoj kaj informoj por blinduloj. La oferto de la firmao Solaris Bus & Coach [Solaris bas end kaŭĉ) el Bałchatów (beŭĥatuf] en la centra Pollando estis plej avantaĝa inter 4 rivalantaj frimaoj. En decembro 2014 Varsovio subskribis kun Solaris kontrakton pri 10 elektraj busoj Solaris Urbino elektric. Ĝis la 2016 Varsovio disponos pri almenaŭ 30 elektraj busoj.

El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada