POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pola cidroproduktado

La tradicio de cidroproduktado radikas en Pollando en la 16-17-a jarcentoj. Ĝi malaperis en la postmilita periodo, sed de kelkaj jaroj ĝia produktado renaskiĝas. Post la milito la tuta produktado de hejmaj, tradiciaj  alkoholaĵoj estis malpermesita kaj monopolizita de la ŝtato. Tio alkondukis al la forgeso de la produktado floranta iam en nobelaj bienoj kaj en klostroj. Nun oni revenas al tio, kio estis farata iam, sed kvazaŭ de la komenco rekreante la polan cidromarkon. Laŭ pritaksoj poloj konsumis en 2015 18 milionojn da litroj da cidro, duoble pli ol en la pli frua jaro. Laŭ la Pola Konsilio de Vinproduktado reala estas la vendo egala al 80 milionoj da litroj jare. Lastnovembre la iniciato de la Societo de Cidroamantoj el la regiono de Lublino (la orienta Pollando) estis establita la unua modela, imitinda cidroproduktejo. Oni intencas instigi la lokajn hortikulturistojn, ke en la plej proksimaj jaroj la regiono imitu la italan Toskanion, se temas pri la cidroproduktado.

El la elsendo 27.12.2016. Legas Tomek – 1’12”

Murdita la rusa ambasadoro en Turkio

Andriej Karłow, la ambasadoro de Rusio mortis lastlunde pro la pafvundoj, kiujn li ricevis dum la parolado en la artgalerio  en Ankaro lige kun la fotoekspozicio „Rusio vidata de turkoj”. Lia atencinto, la turka policisto laboranta en la ĉefurbo de Turkio laŭte pravigis la motivon de sia ago kiel venĝon  pro rusa engaĝiĝo kaj la eventoj en Sirio kaj Aleppo.

El la elsendo 20.12.2016. Legas Krystyna – 0’31”

Terorista atenco en Berlino

Lunde vespere okazis laŭvica terorista atako, nun en Berlino. Ĉi-foje  estis uzita kamiono kun la pola registroŝildo. Ĝi masakirs partoprenatojn de la tiea Adeventa Bazaro. Pereis 12 personoj, 48 estas vunditaj, inkluzive de 18 personoj grave. Malsame al antaŭaj ĉi-specaj atencoj la kaŭzinto de la atako ne sinmortigis. Germanoj marde posttagmeze deklaris, ke ne temas pri la suspektita komence pakistanano haltigita pro civitana denunco, sed pri alia persono daŭre (kiam ni informas) troviĝanta libere, plej verŝajne armita. En la stirkabino de la kamiono estis retrovita la kadavro de la masakrita kaj pafmortigita pola stiristo.

El la elsendo 20.12.2016. Legas Krystyna – 0’52”

Wieliczka-bis en Antaŭkarpatio

Milojn da fragmentoj de ujoj, servantaj por la produktado de salo de antaŭ ĉ. du kaj duona, tri miljaroj estis malkovritaj en la loko Tyrawa Solna en la suda Pollando. La aliaj spuroj de salakirado en tiu regiono troviĝas en la fama salminejo Wieliczka. Kvankam jam de preskaŭ 30 jaroj arkeologoj scias, ke en Tyrawa Solna subtere troviĝas spuroj ligitaj kun la iama funkciado de homo, tamen nur en la nuna jaro komenciĝis tie foresploroj. Dum ili estis malkovritaj salproduktaj instalaĵoj. Ilia konstruo estis malkomplika. Akvo el proksima saloza fonto estis enverŝata en grandajn ceramikajn vazojn kun speciale formita bazo, iuj konusformaj, kiuj sekve estis metataj sur specialaj fornoj, kies restaĵoj konserviĝis. Bruligita sub ili fajro vaporigis la akvon dum sur la fundo de la ujo restis salbulo. Sufiĉis frakasi la vazojn kaj sekigi salon, por ke ĝi taŭgu por konsumado aŭ komerco.  Arkeologoj atendas rezultojn de specializaj analizoj por pli precize difini la aĝon de la fosaĵoj, sed enkondukaj esploroj elmontras, ke temas pri la limo de la bronza kaj fera epokoj. Unusolaj ĝis nun konataj salproduktaj instalaĵoj en ĉi tu regiono de Pollando troviĝas en la regiono de Wieliczka. Tie salo estis produktita jam en neolito, do antaŭ ĉ. 6 mil jaroj. Laŭvicaj esploroj en Tyrawa Solna okazos venontjare.

El la elsendo 13.12.2016. Legas Tomek – 1’41”

La 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato

La 35-a datreveno de la milita stato estas hodiaŭ la okazo por manifesi la korligiĝon al la suverena Pollando kaj por manifesti la memoron pri komunistaj viktimoj. Instituto pri la Nacia Memoro pretigis multajn solenaĵojn kaj eventojn en la tuta lando por omaĝi la viktimojn de la milita stato kaj memorigi la prezon, kiun pagis poloj pro la decido de la dependa de Moskvo skipo de Wojciech Jaruzelski. Hodiaŭ laŭvican fojon okazas la  eldono de la soci-eduka kampanjo „Al la viktimoj de la milita stato. Briligu la lumon de Libereco”.  Ĝia nunjara eldono sub la patroneco de la pola prezidento Andrzej Duda, unuigas centojn da miloj da poloj, kiuj je la 19.30 laŭ la mezeŭropa tempo lumigas ĉe la fenestro la kandelon honore al tiuj, kiuj pro la reprezalioj de la „decembra nokto” ne ĝisatendis liberan Pollandon. Multaj gravaj konstruaĵoj kaj objektoj en la lando tiaj,  kiel la Nacia Stadiono en Varsovio, Spodek en Katowice, la Monumento de Pereintaj Ŝipfaristoj en Gdansko aŭ Tauron Arena kaj Teatro Bagatela en Krakovo estos aparte prilumitaj kun surskriboj referencantaj al la 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato. La datreveno estas la okazo por porokazaj konferencoj kaj debatoj, historiaj lecionoj, publikaj instalaĵoj kaj koncertoj.  En Gdansko estis senvualigita Monumento de la Viktimoj de la Milita Stato. La viktimo de la proklamita la 13-an de decembro antaŭ 35 jaroj milita stato fariĝis ankaŭ la E-Redakcio de Pola Radio, kies elsendoj – same kiel de kelkaj aliaj redakcioj de la Eksterlanda Programo de Pola Radio estis ĉesigitaj. E-Redakcio rekomencis funkcii  komence de marto 1982.

El la elsendo 13.12.2016. Legas Milada – 2’51”

Bialistoko en la 100-a mortodareveno de Zamenhof

Kiel informis lastlunde (la 5-an de decembro) dum la gazetara konferenco en Bialistoko ĝia prezidanto Tadeusz Truskolaski dum la decembra sesio de la urbokonsilio estos prezentita la propono, ke la urbo solenu la 2017-an jaron kiel la Jaron de Zamenhof. Bialistoko jam proklamis la 2017-an  kiel la jaron de Józef Piłsudzki. La praktikon de la Patronoj de la Jaro aplikas i.a. la pola Sejmo. Kiel diris la prezidanto de Biaistoko „Zamenhof meritas memoron” aldonante en Esperanto la vortojn „Ni, bjalistokanoj fieras, ke en Bialistoko naskiĝis la kreinto de la internacia lingvo”. Inter agadoj planatoj por la 2017-a jaro troviĝas la spektaklo de Bjalistoka Pupteratro  en Esperanto, eldono de la esperantigita poemvolumo de la bialistoka poeto Wiesław Kazanecki, la patrono de la ĉiujara literatura premio de la prezidanto de Bialistoko, muzika evento, en kiu aŭdiĝos kantoj en Esperanto. En la preparlaboroj partoprenas urbaj kulturinstitucioj kaj Bialistoka E-Societo.  En 2017 pasos ankaŭ la 130-a naskiĝdatreveno de Jakub Szapiro, la establinto de la loka E-societo. Tiuokaze oni reprintos la unuan E-lingvan gvidlibron tra Bialistoko, kiun li prilaboris. En la urbo funkcias ekde 2009 Centro de Ludoviko Zamenhof realiganta projektojn prezentantajn kaj diskonigantajn kulturan, naciecan kaj religian variecon de la regiono. Ĉe ĝi ekzistas E-biblioteko kiel filio de la Podlaĥia Libraro, enhavanta pli ol 3 mil librojn kaj periodaĵojn – i.a. lernolibrojn, vortarojn, librojn por infanoj kaj junularo, bildstriojn.

El la elsendo 09.12.2016. Legas  Gabi  – 2’22”

Demisioj en Italio kaj Francio

La ĉefministro de Italio Matteo Renzi prezentis lunde sian demision post la malsukcesa dimanĉa referendumo. Sergio Mattarella, la itala prezidento ne akceptis ĝin petante frostigi ĝin ĝis momento  kiam la parlamento akceptos novan buĝeton, kio estas okazonta ankoraŭ nunsemajne. Matteo Renzi antaŭanoncis sian demision, se li malgajnos la dimanĉan konstitucian referendumon. La registarajn proponojn de ŝanĝoj en la fundamenta leĝo rifuzis 60 procentoj de italoj. Hodiaŭ forlasis la postenon la  franca ĉefministro Manuel Valss, kiu decidis kandidatiĝi en la prezidentaj balotoj, kiujn ne partoprenos la aktuala franca prezidento François Holland. Li povas kalkuli ne nur je la voĉoj de la maldekstrularo. La unua balotraŭndo okazos la 23-an de aprilo 2017. Partoprenos ĝin ankaŭ Mariane Le Pen el la Nacia Fronto kaj François Fillon. Kiel la nova ĉefministro de Francio estis nomumita Bernard Cazeneuve, la ĝisnuna ministro por la internaj aferoj.

El la elsendo 06.12.2016. Legas  Krystyna  – 1’13”

En la litova Sejmo Grupo solvonta problemojn de minoritatoj

Grupo de la 3-a de Majo, referencanta per sia nomo al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, t.e. poloj kaj litovoj kreiĝas en la litova Sejmo. Ĝia celo estos solvadi problemojn de la naciaj malplimultoj, inkluzive de la pola. La ideon prezentis la vicprezidanto de la konservativula partio, deputito Andius Kubilius kaj la koncernan petdokumenton  subskribis 17 deputitoj el diversaj politikaj opcioj. En la dokumento estis reliefigite, ke Litovio bezonas novan, longperspektivan, ampleksan strategion en sia politiko rilate al la naciaj malplimultoj, ke en la nuntempa Litovio mankas komprenemo por la graveco de komuna historia kaj kultura heredaĵo. La dokumento substrekas, ke la reciprokaj rilatoj de Litovio kaj Pollando estas gravaj ne sole por la duflankaj rilatoj, sed ili aparte gravas pro la geopolitika sekureco. Establo de la parlamenta Grupo de la 3-a de Majo ne estas la unua iniciato de Kubilis, kiu celas solvi la problemojn de Vilno-regiono, en kiu plimulton havas poloj. Li proponis jam pli frue, ke el la ŝtata buĝeto en 2017 estu kovritaj kostoj – en la alteco de 200 mil eŭroj – de la retransmisiado de unu el popularaj polaj televidkanaloj.

El la elsendo 06.12.2016. Legas  Maciek  – 1’24”

Festo de la pola familio

Kiel la feston de la pola familio ĉefministro Beata Szydło taksis la proklamitan lastĵaŭde – per decida plimulto – leĝon favore al familio. La 500-zlota subvencio (pli ol 100-eŭra) por la dua kaj ĉiu laŭvica infano monate – kaj en pli mizeraj familioj ankaŭ por la unua infano – estas la ĉefaj premisoj de la leĝo pri la ŝtata helpo en la edukado de infanoj. Ĝi ekvalidos en aprilo 2016. La proklamitan leĝon envivigantan la programon „Familio 500 plus” prilaboris Ministerio por la Familio, Laboro kaj Socia Politiko. Ĝi estis anoncita en la antaŭbalota kampanjo de Juro kaj Justeco. Hodiaŭ laboras pri ĝi la Senato. La poredukan monhelpon por ĉiu dua kaj laŭvica familio ricevos ĉiu familio sendepende de sia bonstato. Ĝi estos elpagata ĝis la 18-a vivojaro. Pli frue proklamita leĝo de la nuna registaro rilate al la rajtoj de polaj familioj forigis la adminisracian devon direkti al elementaj lernejoj 6-jarulojn. Pri tio ekde la lernojaro 2016/17 decidos la gepatroj.

El la elsendo 12.02.2016. Legas Milada – 1’31”

Repatrujigo de poloj el la azia parto de eksa Sovetunio

La pola registaro prilaboris projekton de repatrujiga leĝo. Dum la plej proksimaj 9 jaroj al Pollando revenos pli ol 10 mil poloj loĝantaj en la azia parto de la eksa Sovetunio. Dum la lastaj 25 jaroj revenis nur 5 mil personoj. La amendoprojekto de leĝo pri repatrujigo  estis direktita nun por interministeriaj intertraktoj kaj sociaj konsultoj. La dokumento havas epokfaran karakteron. La unuan fojon la pola ŝtato intencas komplekse solvi la problemon de la samnacianoj en la azia parto de la eksa Sovetunio. Aparte temas pri Kazaĥio, kie loĝas pli ol 900 mil personoj de la pola nacieco. La leĝo antaŭvidas establon de la rilata Konsilio, kiu fariĝos la centra organo okupiĝonta pri la repatrujiga procezo.

El la elsendo 30.11.2016. Legas  Barbara  – 1’02”