POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Unicef Pollando pri mortemo de novnaskitoj

Unicef Pollando komencis kampanjon „Pli ol unu tagon” atentigante, ke la mortemo de la novnaskitoj, aparte en la plej mizeraj landoj estas tre alta. La celo de la kampanjo estas akiro de rimedoj por savi infanojn kaj helpi al patrinoj. Ĉiujare unu miliono da infanoj en la mondo mortas dum sia naskiĝotago. Kvankam dum la lastaj dudek jaroj estis atingita grandega progreso en la savado de infanoj  malpli ol kvinjaraj simila progreso ne okazis en la savado de la vivo de la novnaskitoj. Laŭ Unicef eĉ 46 procentoj de la mortoj de infanoj malpli ol kvinjaraj okazas en la unua monato de la vivo. Plej multaj infanoj mortas en la tago de sia naskiĝo, ĉiutage mortas 7 mil novnaskitoj. Pli ol 80 procentoj de la mortoj estis kaŭzitaj de trofrua akuŝo, komplikaĵoj dum akuŝo aŭ infektiĝoj. Plimulton de ili eblus preventi. Tial la kampanjo gvidas sin per la ideo donaci al la novnaskitoj pli ol unu tagon de la vivo, pli ol unu monaton, pli ol solan transvivon. Unicef memorigas,ke infanoj naskiĝintaj en la plej riĉaj landoj havas eĉ 50-oble pli grandajn ŝancojn transvivi la unuan monaton de la vivo ol infanoj el la plej malriĉaj regionoj de la mondo.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Maciek – 1’27”

Polaj patrinoj kun ĉiam pli alta klereco

Marĝene de la Tago de la Patrino, en Pollando solenita la 26-an de majo, la Ĉefa Statistika Oficejo publikigis komparajn donitaĵojn pri la klereco de polaj patrinoj en la jaroj 1990 kaj 2017. Evidentiĝas, ke preskaŭ 52 procentoj de polinoj, kiuj fariĝis patrinoj en 2017 havis altlernejan diplomon. En 1990 havis ĝin nur 6,1 procentoj. Laŭ la Ĉefa Statitsika Oficejo tiom da junaj polaj patrinoj, do 6,1 procentoj  pasintjare havis nur mezan aŭ bazan klerecon. En tiu periodo okazis ankaŭ aliaj ŝanĝoj. 33, 6 procentoj de la akuŝantaj pasintjare polinoj havis inter 30 kaj 34 jarojn, en 1990 temis pri 17, 4 procentoj. Signife ŝanĝigis la nombro de patrinoj 20-24-jaraĝaj. En 1990 temis pri 36, 4 procentoj, pasintjare pri 13,9. Malkreskis la kvanto de junulaj patrinoj. En 2017 nur 2,5 procentoj de polinoj havis malpli ol 19 jarojn, en 1990 tiu procento egalis al  8 procentoj. Je pli ol 1 procento kreskis la nombro de polinoj fariĝintaj patrinoj pli ol 40-jaraj. Pasintjare temis pri 2,6 procentoj de polinoj. Je 3,7 kreskis en 2017 kompare al 1990 la nombro de polinoj patriniĝintaj en la aĝo de 25-29 jaroj. La Ĉefa Statistika Oficejo komparis ankaŭ la fekundecoindicon en 17 polaj vojevodioj en la jaroj 2000 kaj 2017. Ĝi kreskis de 1,37 ĝis 1,45 procentoj. Plej alta ĝi estas en la Pomeria Vojevodio (la nordokcidenta Pollando), kie ĝi egalas al 1,63.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Gabi – 2’22”

La nova registaro de Katalunio ĵurenoficigita

Lastsabate en Barcelono estis ĵurenoficigita la nova registaro de Katalunio, kio finis la periodon de rekta kontrolo de Hispanio super la regiono post la pasintjara referendumo pri apartigo de la regiono disde la cetera parto de la lando.  La nova ĉefministro de Katalunio Quim Torra akceptis la ĵurpromeson de la membroj de nova kabineto, ses virinoj kaj sep viroj. Torra deklaris, ke li daŭrigos klopodojn favore al la sendependeco de la regiono.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’35”

Nova hispana ĉefministro

La gvidanto de la hispanaj socialistoj, Pedro Sanchez estis lastsabata ĵurenoficigita  kiel estro de la kabineto post la mafidesprimo de la Kongreso de Deputitoj rilate al la ĉefministo Mariano Rajoy kaj prezidanto de la Popola Partio. La estro de la Socialista Laborista Partio devas nomumi nun membrojn de sia registaro. Pedro Sanchez venkis super Rajoy, post kiam lia partio en la dua duono de majo prezentis postulon en la Kongreso de Deputitoj pri konstrua malfidesprimo rilate la eksan ĉefministron.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’39”

Nova registaro en Italio

La nova registaro de Italio, kiun gvidas juristo Giuseppe Conte estis ĵurneoficigita de prezidento Sergio Mattarella. Formas ĝin post longdaŭra polityka stagno Movado de Kvin Steloj kaj la dekstrula Ligo. Hodiaŭ la itala Senato deklaris fidesprimon por la 65-a registaro en la historio de la Itala Respubliko, difinata kiel „kabineto de ŝanĝoj”. Morgaŭ fidesprimon traktos la Deputita Ĉambro.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’32”

Fiasko de la italaj koaliciaj interparoloj

La prezidento de Italio Sergio Mattarella malebligis al la venkintoj de la lastaj balotoj el la 4-a de marto elformon de la registaro, i.a. rifuzante la kanidatecon de ekonomikiisto Paolo Savone por la ministro de matrumado kiel tro eŭroskeptika kaj kritika rilate Germanion.  La mision establi teknikan registaron, kiu laboros ĝis la akcelitaj balotoj ricevis de la itala prezidento ekonomiikisto Carlo Cottarelli. La unia komisaro por buĝeto kaj homaj provizoj, germano Günther Oettinger estis dirinta en intervjuo por la germana  „Deutsche Welle”, ke „la financaj merkatoj skuos balotontojn apud Tibro kaj kaŭzos, ke ili faros ĝustan elekton ĉe la balotujoj”. Korespondisto de la agentejo Bernd Riegert kelkajn horojn poste anstataŭis ĉe tvitero la ĵus menciitan eldiron de Oettinger per la vortumo „merkatoj kaj mornaj ekonomiaj perspektivoj instruos italojn ne voĉdoni por populistoj en sekvaj balotoj. Mi esperas, ke tio rolos en la balotkampanjo”.

El la elsendo 29.05.2018. Legas Barbara – 1’19”

La Jagelona Universitato en la rangolisto de Reuters

La Jagelona Universitato en Krakovo, kiel la unusola altlernejo el Pollando kaj el la centraorientaj eŭropaj landoj troviĝas en la rangolisto de la Plej Inventemaj Eŭropaj Universitatoj. La rangoliston jam la trian fojon pretigis la agentejo Thomson Reuters. La Jagelona Universitato konservis sian 90-an lokon.  La listo estas kreata baze de analizo de la sciencaj publikaĵoj kaj patentumaj donitaĵoj el la jaroj 2010-2016. La venkan pozicion denove akiris la belga Katolika Universitato en Loveno. Sekvajn lokojn okupis britaj altlernejoj, Imperial College London kaj Kembriĝa Universitato. Antaŭ la publikigo de la rangolisto oni analizis unuopajn altlernejojn laŭ indikoj difinantaj inventemon de koncerna institucio. Temis i.a. pri kvanto de patentoj registritaj en la Monda Organizo de Intelekta Propreco, pri rilato de anoncitaj patentoj al la subvencioj, pri procento de patentoj kun interacia signifo, pri kvanto da citaĵoj ligitaj kun patentoj. Gravan rolon ludas ankaŭ la suma kvanto de artikoloj pri inventaĵoj en rilataj revuoj,  aŭ de sciencaj artikoloj de koncerna altlernejo kreiĝintaj  kunlabore kun industrio.

El la elsendo 29.05.2018. Legas Tomek – 1’19”

Krakovo inter atrakciaj kaj samtempe favorprezaj vizitlokoj

En la rangolisto de City Costs Barometer publikigita en la paĝo  de Post Office Travel Money la pola Krakovo evidentiĝis la plej malmultekosta urbo inter atrakciaj, vizitindaj lokoj en Eŭropo. En la esplorado estis konsideritaj pritaksaj kostoj el vojaĝoficejoj kaj meza kosto de hotelrestado por du personoj. Sekve estis difinita kosto de la semajnfina ripozo en 36 eŭropaj urboj. En la finkalkulo estis prenitaj en konsideron ankaŭ prezoj de  i.a. triplada manĝo por du personoj, kafotaso, biero, dutaga trafikbileto, muzeaj biletoj. Konsiderante prezon kompare al la kvalito de la servoj la plej bona estis Krakovo. Sekvis Vilno kaj Rigo. La kvaran lokon okupis Varsovio,  post kiu laŭvicajn lokojn okupis Budapeŝto, Moskvo kaj Prago. Nur la 8-an lokon okupis Ateno antaŭante Lisbonon kaj Lilon. 

El la elsendo 29.05.2018. Legas Maciek – 1’01”

Scienca konferenco pri la ekstermado de poloj 1939-1945

Dum du tagoj historiistoj kaj esploristoj el Pollando kaj diversaj eŭropaj landoj partoprenis la sciencan konferencon en Lodzo organizitan de la Instituto pri la Nacia Memoro. Ĝi estis dediĉita  al la temo „Germana kaj sovetunia leĝaro rilate polojn kaj polajn civitanojn 1939-1945”. La partoprenantoj interŝanĝis esplorrezultojn pri la eksterma leĝsistemo, precize difinanta la kadron de la funkciado de poloj kaj polaj civitanoj, en la kondiĉoj de la germana kaj sovetunia okupacio, elmontrante grandajn similecojn kaj celojn de „leĝmekanismoj” de ambaŭ ŝtatoj.  Ilia leĝsistemo unuavice celis ekstermon de la pola inteligentularo por superregi la tutan nacion. La honora gasto de la konferenco estis la germana esploristo de la germanaj militkrimoj, Dieter Schenk, kiu difinis la ekstermadon de la pola inteligentularo kiel hombuĉadon. Laŭ liaj donitaĵoj la germana okupaciinto elmurdis 28 procentojn de la pola sacerdotaro, 56,9 procentojn de advokatoj kaj notarioj, 45,2 procentojn de kuracistoj, 40 procentojn de akademiaj lekciantoj, 34 procentojn de teknikistoj kaj inĝenteroj. La rezultoj de la konferenco aperos kiel scienca publikaĵo venontjare.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Barbara – 1’41”

Monda Sanorganizo favore al forigo de acidaj grasoj-trans

La 14-an de majo 2018 la Monda Sanorganizo oficiale deklaris batalon kontraŭ la industridevenaj acidaj grasoj-trans en la nutraĵoj. Ĝi alvokis la registarojn en la tuta mondo rezigni pri ilia uzo. Ĝi anoncis ankaŭ 6-punktan planon de la eliminado de ĉi tiuj grasoj el la nutraĵoj kun la finrealiga dato 2023. Tiam ili devus malaperi de sur la vendejaj bretoj. La industridevenaj grasoj-trans troviĝas i.a. en kelkiuj margarinoj, dolĉaĵoj, frititaj legomflokoj, kukoj, pretaj nutraĵoj kiel pico, majonezo kaj eĉ pano. La produktantoj volonte aplikas ilin, ĉar la graso-trans fajnigas la guston kaj longigas la konsumeblecon de iliaj produktoj. La Monda Sanorganizo avertas, ke la grasoj-trans en ĉiu ajn kvanto grandigas riskon de obezeco, kormalsanoj, diabeto, ili ankaŭ povas kreskigi agreson. La unua lando, kiu jam en 2003 envivigis la malpermeson vendi alifaritajn nutroproduktojn kun la konsisto de la acidaj grasoj-trans estis Danlando.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Maciek – 1’12”