POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Nova ortodoksa kirko en Varsovio

En Varsovio estis inaŭgurita la unua de pli ol 100 jaroj ortodoksa kirko de Sofia, la Dia Saĝo (Haga Sofia). La unuaj klopodoj pri la nova kirko en la pola ĉefurbo estis entreprenitaj en 2004, sed la fondoŝtono estis konsekrita nur en 2015. La preĝejo estis konstruita laŭ la greka stilo sur la plano de kvadrato 35 je 35 metroj. La alteco de la ĉefkupolo egalas 22 metroj. Ĝia sonorilturo havos naŭ sonorilojn. La finpretigaj laboroj daŭros ĝis printempo 2021. La kirika interno estos tutece kovrita de polikromiaĵoj de la devenanta el Ukrainio Wołodymir Teliczko. La kirko estas destinita por ortodoksuloj el la regiono de du varsoviaj kvartaloj Ursynów kaj Wilanów. La ĵus inaŭgurita kirko estas la tria en la pola ĉefurbo. La du aliaj estis konstruigitaj ankoraŭ dum la rusa anekso de Pollando. Reprezentantoj de la ortodoksuloj en Pollando taksas, ke en la tuta lando vivas ĉirkaŭ 450-500 mil personoj de ĉi tiu konfesio.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Maciek – 1′ 22″

Pli ol duono de poloj volus labori post la emeritiĝo

Pli ol la duono de poloj – 54 procentoj – preferus labori post la emeritiĝo por ricevi pli altan emerituron. 46 procentoj dezirus emeritiĝi tuj post la akiro de ĉi-rilataj rajtoj, eĉ se tio ligiĝus kun malpli alta emerituro. Plimulto de laborantaj poloj ŝatas sian laboron (66 procentoj). Inter ili dominas virinoj. Plej multaj poloj dezirantaj labori post la emeritiĝo troviĝas en la aĝgrupo inter la 25a kaj la 34a vivojaroj. Inter enketitaj poloj laboras profesie 55 procentoj, la ceterajn 45 procentojn konsistigas personoj nelaborantaj. En ĉi lasta grupo troviĝas neregistritaj senlaboruloj, emeritoj, studentoj, personoj malsanaj aŭ neplenlertaj, personoj nelaborantaj pro familiaj motivoj kaj ankaŭ tiuj, kiuj ne deziras labori. En la menciita enketo estis konstatita dependeco inter la nivelo de edukiteco kaj la profesia situacio. Inter personoj kun supera edukiteco laboras eĉ 71 procentoj de poloj. En la grupo de personoj kun la baza edukiteco laboras apenaŭ 40 procentoj.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Milada – 1′ 41″

Eksterlandaj korporacioj elportis 17 miliardojn da zlotoj

Kiel pritaksas Pola Ekonomika Instituto en 2018 breĉo pro la CIT-imposto (imposto de la kompanienspezoj) en 2018 egalis al 22 miliardoj da zlotoj. Daŭra problemo estas la forportado de la profitoj fare de eksterlandaj kompanioj eksterlanden. Informis pri tio la gazeto „Puls Biznesu”. Unu jaron pli frue impostomanko pro CIT-imposto estis je 4 miliardoj pli granda. Malgrandigo de ĝia alteco atestas pri pli efika impostoprenado dank’ al entreprenitaj pluraj kompaktigaj paŝoj. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas ankaŭ kun tre bona ekonomia konjunkturo. Iuj ekspertoj asertas, ke ĉi tiu impostobreĉo tamen povas esti pli alta. Laŭ ekonomikaj ekspertoj gravan problemon konsistigas la daŭra elportado de la profitoj akiritaj en Pollando fare de internaciaj korporacioj al la uniaj impostaj paradizoj. Plimulto de profitoj trafis al tri landoj. Al Irlando – 5 miliardoj da zlotoj, al Nederlando – 4 miliardoj kaj Luksemburgo – 3 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Milada – 1′ 34″

Poloj daŭre deklaras sin por la nacia valuto

Jen kaj jen ripetiĝas enketadoj kaj esploroj pri la rilato de poloj al encirkuligo de eŭro en Pollando. La plej nova enketado de la analiza laborejo Social Changes konfirmis, ke daŭre decida plimulto de poloj deklaras sin favore al zloty kiel la nacia valuto. Nur 23 procentoj de la enketitoj deklaris sin por rezigno de la nacia valuto favore al eŭro. Inter ili 10 procentoj subtenis la ideon senrezerve. Kontraŭ eŭro deklaris sin 59 procentoj de la enketitoj kaj inter ili 41 procentoj esprimis sian firme malaproban opinion. Inter la argumentoj oni elstarigas, ke ne temas sole pri la simbola signifo de la nacia valuto, sed unuavice pri la ebleco gvidi suverenan, elastan, adaptitan al la landaj bezonoj valutan kaj financan politikon. Post la akcepto de eŭro la ebleco de la aktiva rolo de la ŝtato en ĉi tiu sfero radikale malkreskas.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Maciek – 1′ 08″

 

Malpli da latino en polaj lernejoj

Ekde la nova lernojaro 2020/2021 latino kaj antikva kulturo povos estis instruataj en la 1-a klasoj de la ĝeneralklerigaj liceoj kaj teknikumoj, kiel elektebla lernoobjekto. La instrua programbazo detaliganta akirotajn konajn fare de la lernantoj antaŭvidas por ĝi unu horon semajne. Ĝi estas elektebla lernoobjekto apud filozofio, plastiko aŭ muziko. La elekto dependas de la lernejestro. Lernantoj lernos legi simplajn latinajn tekstojn, alproprigos konojn pri la influo de latino kaj la greka-romia kulturo je la pli postaj eŭropaj lingvoj kaj kulturo. La instruprogramo traktas latinon kiel certan kodon, kiun la eŭropaj elitoj uzis dum jarcentoj, sed kies deĉifro postulas specifajn kompetentojn. Oni ne antaŭvidas la transdonon de la lingvokono nek de la gramatika strukturo de la lingvo. Ĝis nun en la 4-jaraj ĝeneralklerigaj liceoj kaj la 5-jaraj teknikumoj la instruado de latino kaj de la antikva kulturo povis estis instruata nur sur ampleksa instrunivelo.

El la elsendo 01.09.2020. Legas Maciek – 1′ 18″

Bezonateco de varstaplejoj

En la raporto „Merkato de varstaplaj surfacoj en Pollando” oni konstatis, ke bezonateco de varstaplejoj estas unu el la rezultoj de la kronvirusa epidemio. Ĝi grandigis interesiĝon pri la reta butikumado. La paŭzo en la tradicia komerco kaj malcerteco pri kontinua varliverado instigis firmaojn certigi al si necesajn staplosurfacojn. Tiel en la 1-a duono de la 2020-a estis luitaj preskaŭ 2,43 milionoj da kvadrataj metroj, do je 25 procentoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro kaj je 6 procentoj pli ol en la apogea ĉi-rilate ĝis nun jarduono, kiu pasis en 2018. Aktuale en la lando troviĝas 19,5 milionoj da kvadrataj metroj de modernaj industriaj loĝistikaj spacoj. Laŭ prognozoj ĝis la fino de la 2020-a jaro Pollando disponos pri 20 milionoj da kvadrataj metroj de la stapleja spaco.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Milada – 1’21”

Pola inteligenta serĉilo de turismaj ofertoj

Firmao el Gdansko (la norda Pollando) kreas inteligentan sistemon serĉi turistajn ofertojn baze de komprenalgoritmoj de la natura lingvo kun aparta konsidero de la pola lingvo. La solvo Qtravel API estos novaĵo sur la pola turima merkato. Por ĝia realigo komenciĝinta la 1-an de julio la firmao ricevis 3,2 milionojn da zlotoj el la unia programo Inteligenta Evoluo. La valoro de la tuta projekto daŭronta du jarojn egalas al 4,4 milionoj da zlotoj. La projekto kreiĝas kadre de la Rapida Pado de la Nacia Centro de Esploroj kaj Evoluo realigata dank’ al la programo Inteligenga Evoluo. Ĝi estas adresita al laborentreprenoj, entreprenaj konsorcioj aŭ konsorcioj de entreprenoj kaj sciencaj institucioj.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Maciek – 0’54”

Pola arbo de la jaro 2020

En la 10-a, la jubilea plebiscito pri la Arbo de la Jaro en 2020 estis elektita Tilio de s-ta Jan Nepomucen en la loko Dulcza Wielka, Antaŭkarpartio. Pri ĝia elekto decidis internaŭtoj. Tiu pitoreska, solece staranta arbo rande la kampoj havas 150 jarojn kaj estis baptita per la nomo de s-ta Jan Nepomucen, patrono de superindunditoj. Apud la arbo troviĝas la kapeleto de la sanktulo. La ombro de  la tilia branĉaro kovras la areon de ĉirkaŭ 400 kvadrataj metroj. Ĝi de jaroj inspiras lokajn artistojn kaj ankaŭ unuigis la lokan socion en klopodoj atribui al ĝi la nomon Naturmonumento. La rivalado por la unua loko daŭris nunjare ĝis la lasta momento. Voĉdonis por ĝi 15,3 mil internaŭtoj.  14,9 mil preferis pinon el Varsovio. En la finalo rivalis entute 16 arboj, por kiuj oni donis  42,5 mil voĉojn. La Tilio de s-ta Jan Nepomucen venontjare reprezentos Pollandon en la internacia plebiscito por la Eŭropa Arbo de la Jaro.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Maciek – 1’17”

Propandemiaj damaĝoj en edukado

Post la fermo de lernejoj en 160 landoj unu miliardo da lernantoj en la mondo ektroviĝis ekster la lernejaj muroj. La kronvirusa pandemio alkondukis al la plej grandaj damaĝoj en la edukado, konstatis la ĝenerala sekretario de UNo, Antonio Guterres. Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke la pandemio tuŝis pli ol unu miliardon da studentoj en la tuta mondo. 40 milionoj da infanoj en la kritika antaŭlerneja aĝo devis ĉesigi la lernadon. Laŭ Guterres la longiĝanta fermo de lernejoj povas plie kreskigi problemojn de multaj lernantoj, se temas pri aliro al la lernado. La plej grava prioritato devas do esti refunkcigo de lernejoj kaj edukinstitucioj. Malgraŭ klopodoj daŭrigi la instruadon en la krizotempo – pere de lecjonoj en radio, televido kaj rete – multajn lernantojn oni ne sukcesis atingi. En plej malfacila situacio troviĝis lernantoj neplenlertaj, membroj de malplimultoj, infanoj de rifuĝintoj kaj transloĝigitoj. Guterres akcentis la neceson apliki bitajn teknologiojn kaj modernajn instruprogramojn kun samtempa subteno de instruistoj kaj lokaj sociaj.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Milada – 1’40”

Polaj altlernejoj en la reto de la Eŭropaj Universitatoj

Komence de julio la Eŭropa Komisiono nomumis laŭvicajn 24 konscorciojn, en kies konsiston eniras 165 institucioj de la supera edukado el 26 membraj ŝtatoj kaj el aliaj landoj partoprenantaj la Programon Erasmus+. En ilian konsiston eniris ankaŭ  la polaj altlernejoj – Min-Fandindustria Akademio en Krakovo, la Varsovia, Poznana kaj Silezia Politeknikoj kaj la Silezia Universitato de Katowice. La Eŭropaj Universitatoj formas specifan supernacian aliancon de la institucioj de la supera instrusistemo el la tuta Eŭropo. Tiu reto de la altlernejoj sur la unia teritorio ebligos al studentoj akiri diversajn sciencajn gradojn dank’ al la ebleco ligi studojn en kelkaj landoj de la Eŭropa Unio, tiel kontribuante al evoluo de la internacia kokurenco inter la eŭropaj superaj lernejoj. En 2019 estis elektitaj 17 tiaj konscorcioj.  Entute 41 eŭropaj univeristatoj inkluzive de la novaj ricevos el la unia buĝeto subvencion en la alteco de 287 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 04.08.2020. Legas Maciek – 1’16”