POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La plej granda bloko de libera komerco

Lastdimanĉe la 15 mastrumadoj de Azio kaj Pacifiko kreis la plej grandan en la mondo blokon de libera komerco, iniciatitan de Ĉinio. La interkompreniĝo estis subskribita en la fino de la 37-a pintrenkonto de ASEAN en Hanojo. Difinata kiel regiona kompleksa ekonomia partnereco, RCEP fariĝas la plej granda en la mondo komerca kontrakto laŭ la vidpunkto de landa produkto brutte kaj ĉirkaŭprenas du miliardojn da homoj, alivorte ĉirkaŭ 30 procentojn de la monda populacio. Ĝia celo estas krei gigantan sferon de libera komerco inter 10 ŝtatoj de ASEAN: Indonezio, Tajlando, Singapuro, Malajzio, Filipinoj, Vjetnamio, Birmo, Kamboĝo, Laoso kaj Brunejo unuflanke kaj aliflanke – Ĉinio, Japanio, la Suda Koreio, Aŭstralio kaj Novzelando. Hinda Unio retiriĝis el la interparoloj de RCEP en novembro de la pasinta jaro, sed la gvidantoj de ASEAN certigas, ke la pordo por ĝia aliĝo restas malferma. La interkonsento, kies ideo radikas en 2012 estas konsiderata de ekspertoj kiel ĉina reago je suspenditaj nun komercaj intertraktoj kun Usono.

El la elsendo 17.11.2020. Legas Milada – 1′ 40″

 

En Pollando ĉiam pli da robotoj

Kiel informis en sia plej nova raporto Internacia Federacio de Robotiko (IFR) la kvanto de robotoj en la industrio kreskas kaj baldaŭ egalos al tri milionoj. Pollando en la raporto sumiganta la vendon de robotoj en 2019 ektroviĝis ĉe la 15 loko inter landoj, kiu aĉetas industriajn robotojn. Tio estas la plej bona rezulto de Pollando. Tamen la kvanto de robotoj en la pola industrio estas daŭre tro malalta por proksimiĝi al la monda avanularo. Je unu roboto instalata en Eŭropo kalkuliĝas tri en Azio. En 2019 plej multajn industriajn robotojn instalis Ĉinio.

El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 54″

Du LOT-aviadiloj flugos en Vjetnamio

La pola flugkompanio LOT direktas al Vjetnamio du aviadilojn, kiuj servos en la kadro de Bamboo Airways. La aviadiloj estis disponigitaj laŭ la formulo wet-lease, do kun la anaro, asekuro kaj vivteno por la periodo ekde la 15-a de novembro 2020 ĝis la 14-a de majo 2021. Temas pri la aviadiloj Embraer 195. La vjetnama flanko elektis la polan flugkompanion, ĉar ĝi disponas pri la konfirmatesto EASA, garantianta realigadon de la aviadoperacoj konforme al la plej altaj normoj. La vjetnama flugkompanio Bamboo Airwayes priservas landajn flugojn, krome internaciajn al Japanio, Ĉinio, Suda Koreio kaj Tajvano.

El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 59″

Kovim-restriktoj kaj la unia labormerkato

Dum la dua jarkvarono de 2020 la unia merkato sentis la influon de la sekvoj ligitaj kun la restriktoj aplikataj fare de la membroŝtatoj pro Kovim-19. Evidentiĝis samtempe, ke la indicoj de enlaborigo kaj senlaboreco mezurataj flanke de la Internacia Labororganizo ne estas sufiĉaj por priskribi ĉiujn fenomenojn sur la labormerkato. Tial la unia statistika oficejo Eurostat publikigis aldonajn jarkvaronajn donitaĵojn sezone adapteblajn. Laŭ ili i.a. eblis ekscii, ke kompare al la unua jarkvarono de 2020 en la dua la stagno sur la unia labormerkato kreskis en ĉiuj membraj ŝtatoj escepte de Latvio. La enlaborigo malkresis en ĉiuj landoj escepte de Luksemburgo. En ĉiuj landoj – koncerne kiujn aperis donitaĵoj – estis notita malkresko de efektiva labortempo kalkulita kiel fakte tralaboritaj laborhoroj.

El la elsendo 03.11.2020. Legas Maciek – 1′ 02″

Polaj vinproduktatoj povos produkti pli

Oni laboras pri dokumento ebligonta al etkvantaj vinproduktantoj grandigi la produktan vinkvanton ĝis 100 mil litroj jare. Ĝis nun rilate ilin validis la dekmillitra limigo. Samtempe estos simpligitaj registroproceduroj por malgrandaj firmaoj okupiĝantaj pri la produktado kaj distribuado de i.a. kvalitaj vinoj, medoj kaj cidroj, kvalitaj pirdevenaj alkoholaĵoj produkitaj baze de fruktoj el la propra farmbieno. Tiuj solvoj povas altigi la profitdonecon de tiu ĉi produktado, kvankam pro duma malmulteco de ĉi specaj produktantoj ne altiĝos aparte la produktado de alkoholaĵoj ĝenerale. Aliflanke tiu produktado altigos la turisman atrakciecon de regionoj, en kiuj estos produktataj sufiĉakvante lokaj vinoj, cidroj kaj pirdevenaj alkoholaĵoj.

El la elsendo 03.11.2020. Legas Milada – 1′ 11″

La nunjaraj laŭreatoj „Historiatestanto”

La Instituto pri la Nacia Memoro informis pri la nunjaraj laŭreatoj de la premio Historiatestanto, kiu estas atribuata ekde 2009. Ĝi celas personojn kaj organizojn, meritiĝintajn en la memorindigado de la historio de la pola nacio ekster la limoj de Pollando. En 2020 ricevis ĝin tri personoj kaj tri organizoj. Motivante la premiatribuon al Teruo Matsumoto la Instituto atentigis, ke li estas elstara japana historiisto interesiĝanta pri la pola historio, aparte pri la problemo de la sortoj de poloj kaj Pollando dum la 2-a mondmilito, esploranta i.a. problemon de la tiel nomataj siberiekzilitaj poloj infanoj, de la agadoj de Janusz Korczak kaj Bronisław Piłsudzki. Oni atentigis krome, ke Matsumoto disvastigas konojn pri la plej nova historio de Pollando en Japanio. Niaflanke ni aldonu, ke Teruo Matsumoto estas konata varsovia esperantisto delonge vivanta en Pollando. La premiita nunjare alia persono estas Janos Tischler el Hungario, kiu – kiel atentigite – en signifa grado kontribuis al la flegado de la hitoria memoro pri Pollando kaj poloj en Hungario kun aparta konsidero de la eventoj de la 1956-a jaro en Poznano kaj Budapeŝto. La tria persono kun la premio Historiatestanto estas Frans C.K. Ruczynski el Nederlando, la prezidanto de la fondaĵo Museum Breda-Polen 1939-1945, kies patrono estas generalo Maczek. Li distingiĝas pri flegado de la memoro pri la engaĝiĝo kaj rolo de polaj soldatoj en liberigo de Nederlando. Informante pri la nunjaraj premioj la Instituto pri la Nacia Memoro elmontris la Fondaĵon de Bonfarado kaj Helpo „Domo de la Pola Kulturo en Vilno”. Ĝi estis difinita kiel „la plej grava institucio por poloj kaj pola kolonio en Litovio pro vasta spektro de agadoj servantaj al popularigado de la pola historio, kulturo kaj lingvo. Inter la distingitoj troviĝas ankaŭ Rondo de la Pola Kulturkleriga Asocio en la ĉeĥa Cierlicko-Kościelec, kiu koncentriĝas pri memorindigado de la polaj pilotoj Żwirko kaj Wigura, kiuj peresis proksime de ĉi tiu loko, krome organizante eventojn ligitajn kun la pola historio, kulturo kaj tradicio. La lasta distingita nunjare organizo estas Muzeo-Pola Ĉambro omaĝanta kaj populariganta la heredaĵojn de la pola kolonio en Danlando. Ĝi pridokumentas la malmulte konatan historion de la polaj sezonaj laborantoj; kolektas, protektas kaj diskonigas la kulturatestojn pri la pionora generacio de la polaj enmigrantoj, zorgante samtempe pri la konigado de la historio de Pollando.

El la elsendo 30.10.2020. Legas Barbara – 3′ 22″

La verdikto de la Konstitucia Tribunalo pri eugenikmotiva abortigo

Lastĵaŭde (la 22-an de oktobro) la Konstitucia Tribunalo verdiktis la makongruecon de la tiel nomata eŭgenika premiso kun la Konstitucio de Pollando. Post ĝia publikigo en Leĝoĵurnalo en Pollando ĉesos validi reguloj ebligantaj abortigon kaze de supozo pri difekto aŭ malsano de la infano. En plimulto inter mil, en la lastaj jaroj, abortigoj ĉi-rilataj temis pri supozo, ke koncernaj homembrionoj estas difektitaj per Down-sindromo. Tiu verdikto ne influas la daŭran validecon de abortigoebleco kaze de la sanminaco por la graveda virino kaj gravediĝo sekve de perforto. La verdikto de la Konstitucia Tribunalo elvokis ekstremajn protestojn, inkluzive atakojn kontraŭ sanktejoj en la tuta lando, defende por kiuj organizaĝis civitanoj.

El la elsendo 27.10.2020. Legas Barbara – 1′ 14″

Akademio de Leon Koźmiński avancis

La varsovia Akademio de Leon Koźmiński estas unu el 90 mondaj altlernejoj, se temas pri la peredukado de manaĝeroj/merkatikistoj. Ĝi avancis je tri lokoj kompare al la pasinta jaro en la listo de “Financial Times” okupinte la 39-an lokon. Ĝi okupis la 4-an lokon se temas pri la enspezoj kaj karieroj de siaj diplomitoj. Tio estas unu el la plej gravaj indicoj ebligantaj kompari la valoron de la manaĝera edukado en la monda skalo. La plurjara ĉeesto de la Akademio en la rangolisto de “Financial Times” ebligis al ĝi fariĝi marko rekonebla en la mondo. Ĝi kunlaboras i.a. kun ESCP Business School, la plej malnova merkatika altlernejo en la mondo. Ilia komuna magistriga programo pri administrado ektroviĝis ĉe la 6-a loko en la nunjara rangolisto. Aktuale en la Akademio studas 9 mil personoj, inkluzive de du mil eksterlandanoj el pli ol 70 landoj. Krom licencigaj kaj magistrigaj studdirektoj studentoj povas elekti preskaŭ 70 postdiplomajn specializojn kaj MBA. La Akademio havas akreditiĝon de AACSB, EQUIS kaj AMBA. Nunjare ĝi akiris konfirmateston Positive Impact Rating kaj akreditiĝon de BSIS, kio konfirmas ĝian socian engaĝitecon kaj realan influon je la plej proksima ĉirkaŭaĵo.

El la elsendo 27.10.2020. Legas Maciek – 1′ 35″

Polkolonia Tago de Dulingveco

Semajnfine la 6-a fojon la pola-usona medio en Novjorko solenis Polkolonian Tagon de Dulingveco. Malgraŭ nunjare virtuala karaktero la evento koncentriĝis ne nur pri antaŭlernejoj kaj polkoloniaj aŭ usonaj lernejoj gvidantaj la dulingvan usonan kaj polan programojn. Ĝi estas adresita al ĉiu polo loĝanta eksterlande. La festo de dulingveco logas al Novjorko ĉiujare milojn da personoj. En la malvirtuala realo ili plenumas polajn kantojn, solvas kvizojn, partoprenas lingvajn ludojn. Iuj kvizoj baziĝas sur polaj legendoj, instruistoj kaj lernantoj verkas poeziaĵojn kaj spektakloscenarojn. Infanoj rakontas jen pri siaj prauloj, jen pri la tralegitaj libroj. La solenadojn riĉigas prelegoj kaj renkontiĝoj kun profesoro de la polaj studoj en la novjorka Columbia-universitato kaj liaj studentoj. Ĉio koncentriĝas pri la valoro, kiun konsistigas la kono de la pola lingvo, pri tio ke infanoj ricevu de siaj gepatroj la konon de la pola lingvo kiel donacon. Oni elstarigas krome la propedeŭtikan valoron de la dulingveco. La festo estas solenata ĉiujare dum la tria semajnfino de oktobro.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Milada – 1′ 42″

Usono favore pri la Trimara Iniciato

La Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso subtenis la Trimaran Iniciaton. Tiu ĉi superpartia subteno havas apartan signifon, ĉar ĝi signifas, ke sendepende de la prezidentigaj balotrezultoj Usono subtenas ĝin. La ekonomia-socia Trimara Iniciato kunlaborigas 12 eŭropajn ŝtatojn, la membrojn de la Unio situantajn ĉe Baltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko. Konkrete temas pri Litovio, Latvio, Estonio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Rumanio kaj Bulgario. La teritorio de ĉi tiuj 12 landoj, la uniaj membroj, egalas al 1210 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas enloĝata de 112 milionoj da homoj. Ilia Landa Prudukto Brutte egalas al 10 procentoj de tiu ĉi de la Eŭropa Unio. Ĝian unuan pintrenkonton en aŭgusto 2016 iniciatis la prezidentoj de Kroatio kaj Pollando. Dum ĝi estis akceptita deklaro en kiu i.a. estis menciitaj la kunlaboraj celoj koncerne gasan energetikon, transporton, bitan komunikadon kaj mastrumadon.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Maciek – 1′ 18″