POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Studentoj ĉiam pli ofte samtempe studas kaj laboras

Dum la tutlanda Semajno de Kariero la Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) kune kun la Vojevodia Laboroficejo organizis debaton pri labormerkato. Ĝi spegulis sintenoŝanĝojn de studenta junularo al laboro. Kio iam estis malfacile imagebla inter la studentoj, nome studi kaj samtempe labori – kaj se eĉ nur dum la feria periodo – nun transformiĝis en firman tendencon, kiun eblas difini kiel norman sintenon. En Opole-Politekniko preskaŭ 70 procentoj de studentoj komencis laboron jam en la daŭro de licencaj studoj. La altlernejo dum la lasta jaro subskribis 20 kontraktojn kun firmaoj, kiuj akceptas por laborstaĝoj kaj praktikoj ĝiajn studentojn. La plej dezirindaj laborantoj estas studentoj de Informa Teknologio, aŭtomatiko, transporto/varekspedado/loĝistiko, programado, konstruado, elektrotekniko, produktado/kvalitkontrolo, sano/ripozo, esploroj kaj evoluo, mekaniko kaj maŝinkonstruado, motorizo. Dank’al tiu sinteno 99 procentoj de la diplomitoj de Opole-politekniko laboras en Pollando, kaj 71 procentoj havas laborkontraktojn.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 22″

Prof. Jan Potempa kun Heising-premio

Profesoro Jan Potempa, biokemiisto kaj mikrobiologo el la Jagelona Universitato en Krakovo fariĝis la laŭreato de la unua eldono de Heising-premio. La celo de la nunjare lanĉita premio estas distingo de polaj sciencistoj, kiuj gvidas esplorojn sur la plej alta monda nivelo. Iniciatis ĝin kaj lanĉis profesoro Norbert Heising, germana kuracisto devenanta el Breslau (nun Vroclavo). Li de jaroj aktivas favore al la vroclava scienca medio kaj estis plurjara prezidanto de la Pola-Germana Societo de Wrocław-Universitato. Kandidatoj por la premio estis elektitaj de la senatoj de 12 polaj altlernejoj, kiuj partoprenas la programon La Iniciato de Perfekteco Esploraltlernejo. Profesoro Jan Potempa estis nomumita rekone pro la malkovro de biokemiaj mekanismoj ligantaj bakteriajn malsanojn de makzeldenta histo kun aŭtoimunaj reagoj, kio kreis novajn perspektivojn por kontraŭbatali Alzheimer-malsanon.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 08″

La vroclavaj universitato kaj Zoo-ĝardeno kunlaboras

Komunaj esploroj, sciencaj publikaĵoj kaj didaktikaj okupoj sur la tereno de ZOO-ĝardeno jen sferoj, en kiuj la vroclava Naturscienca Universitato kunlaboros kun la loka ZOO-ĝardeno dum la plej proksimaj 5 jaroj. La vroclava altlernejo delonge peredukas la estontajn laborantojn de la ĝerdeno. Ĝiaj diplomitoj konsistigas preskaŭ unu trionon de ĝiaj laborantoj. La ĝisnuna kunlaboro ĉirkaŭprenis la peradon de konoj, komunajn sciencajn disertaciojn, klopodadon pri subvencio de polaj kaj eksterlandaj projektoj, realigadon de profesiaj praktikoj, disertaĵojn bakalaŭrajn, magistrigajn kaj dotorigajn realigatajn sur la tereno de Zoo-ĝardeno. La subskribita nun ĉi-rilata interkonsento daŭrigas la ĝisnunajn kontaktojn inter ambaŭ institucioj kaj malfermas vojon al ankoraŭ pli plena utiligo de la didaktika-scienca potencialo de la vroclava Universitato kaj la loka bestoĝardeno.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Milada – 1′ 23″

Malkresko de interesiĝo pri eksterlandaj studentoj

La nederlanda ĵurnalo „Financieele Dagblad” informis, ke preskaŭ ĉiuj nederlandaj altlernejoj ĉesis varbi eksterlandajn studentojn. Kiel motivon oni mencias tro grandajn studentajn grupojn, troan laborŝarĝon de lekciantoj kaj mankon de porstudentaj loĝejoj. La gazeton informis pri to la aferprezentanto de la universitato en Amsterdamo kaj reprezentantoj de 13 aliaj nederlandaj altlernejoj. Laŭ iu el la laborantoj de la universitato en Groningen la nederlanda kleriga sistemo troviĝas sub la premo pro la kreskanta nombro de studentoj, kio influas la klerignivelon kaj ŝarĝon de lekciantoj. En la pasinta akademia jaro por la studoj en Nederlando aliĝis pli ol 70 mil eksterlandaj studentoj, konsistigante ĉirkaŭ 21 procentojn de ĉiuj nederlandaj studantoj.

El la elsendo 19.10.2021. Legas Milada- 1′ 09″

Eksteruniaj civitanoj en EU-2020

Eurostat publikigis aktualajn informojn pri la (unuaj) permesoj por la estado sur la tereno de la Eŭropa Unio por civitanoj devenantaj de ekster la uniaj landoj. Pollando eldonis ilin en 2020 en signifa plimulto komapre kun aliaj uniaj landoj, unu kvaronon. Entute en 2020 oni eldonis pli ol 2,2 milionojn da estadpermesoj, tamen malpli ol en 2019. Malkreskoj estis notitaj en ĉiuj kategorioj – laborpermeso, edukpermeso, familiaj motivoj. Plej multajn estadpermesoj rilatis al enlaborigo. En la tuta Uniio temis pri 903 mil tiaj permesoj, sed 55 procentojn konsistigis tiuj donitaj de Pollando, pli ol 502 mil. La duan lokon okupis Hispanio kun pli ol 80 mil estadpermesoj. Klopodis pri ili unuavice ukrainanoj, kiuj sume en la tuta Unio ricevis 516 mil estadpermesojn ligitajn kun laboro. Estadpermesoj edukcele motivitaj en 2020 egalis entute al 247 mil. Plej multajn donis Francio, 72 705 mil. Pollando okupis la trian lokon doninte 27 244 estadpermsojn ligitajn kun la edukado. Plej multnombre ricevis ilin civitanoj de Ĉinio, Ukrainio kaj Maroko. La plej multajn permesojn pro familiaj motivoj eldonis Germanio, Hispanio kaj Francio. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Maroko, Brazilo kaj Ukraino. Inter aliaj kategorioj ebligantaj estadon en la Unio kalkuliĝas i.a. internacia protekto. Plej multajn estadpermesojn donis Germanio pli ol 153 mil; Pollando okupis la trian lokon eldoninte pli ol 56 mil tiukategoriajn permesojm. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Sirio, Venezuelo, Ukrainio, Afganlando kaj Belorusio.

El la elsendo 19.10.2021. Legas Maciek – 2′ 05″

La Vroclava Politekniko atribuos la premion de Stanisław Lem

La Politekniko de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) lanĉis Eŭropan Sciencan Premion, al kiu patronecas Stanisław Lem, por juna sciencisto, kies esploroj povus pozitive influi la estontecon de nia civilizacio. La premio omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de la elstara pola fantasta verkisto, kiu en 1981 ricevis la honoran doktorecon de la vroclava politekniko. Eĉ por homoj, kiuj ne konas librojn de Lem li estas figuro, kiu ĝenerale estas perceptata kiel viziulo, furturisto liganta la teknikan mondon kun civilizacia estonteco. La premio estas atribuota al sciencistoj malpli ol 40-jaraĝaj gvidantaj esplorojn en la Eŭropa Unio aŭ en la landoj partoprenantaj la programon „Horizonto de Eŭropo”. Ĝi estos atribuata ĉiujare pro freŝdata malkovro aŭ signifaj atingaĵoj en la vaste komprenata sfero de la scienco kaj inĝenierio. Laŭreaton elektos kapitulo en la konsisto de sciencistoj de la vroclava Politekniko mem kaj sciencistoj el eksterlando. En la kapitulo troviĝos krome la filo de la verkisto Tomasz Lem. La premiito krom ricevi monpremion estos invitita al la Vroclava Politekniko por seminarioj, lekcioj, renkontiĝoj kun junaj sciencistoj kaj studentaj organizoj. La nunjara laŭreato de la premio de Stanisław Lem estos anoncita la 15-an de novembro dum la festo de la Vroclava Politekniko. https://lemprize.pwr.edu.pl/

El la elsendo 19.10.2021. Legas Pamela – 1′ 49″

Konstitucia Tribunalo pri supereco de la Pola Konstitucio

Lastvendrede (07.10.2021) la pola Konstitucia Tribunalo verdiktis pri la supereco de la Pola Konstitucio rilate al la unia leĝaro responde al la demando de la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki. La pola Konstitucia Tribunalo elmontris, ke nur en tiuj sferoj, en kiuj Pollando transdonis kompetentojn al la Eŭropa Unio la unia leĝaro havas la unuan lokon. La verdikto konfirmas, ke eŭropuniaj decidoj rajtigantaj malobservadon de la Pola Konsititucio estas kontraŭkonstituciaj.
Tiu principo vekas neniujn dubojn en la verdiktoj de juĝinstancoj kaj konstituciaj tribunaloj de multaj membroj de la Eŭropa Unio. La samajn aŭ similajn decidojn alprenis juĝinstancoj aŭ Konstituciaj Tribunaloj en 9 aliaj uniaj landoj i.a. Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Belgio, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Litovio.

El la elsendo 12.10.2021. Legas Barbara i Krystyna – 1′ 18″

Opinisondado pri rigoroj por nevakcinitaj personoj

Laŭ la komisio de la ĵurnalo „Rzeczpospolita” la opinisonda Instituto pri Merkataj kaj Sociaj Esploroj, IBRIS okazigis esplorojn pri la rilato de poloj al la rigoroj por nevakcinitaj personoj. Ĉiu kvara enketito, alivorte 24,8 procentoj de la respondintoj asertas, ke privilegioj por personoj vakcinitaj kaj limigoj por nevakcinitoj lezas la civitanajn rajtojn. Favore al vakcinatestoj necesaj por viziti kinejon aŭ teatron deklaris sin 46,6 procentoj de la respondintoj. La opinisondado elmontris ankaŭ pozitivan rilaton al la tria vakcindozo ĉe 13,2 procentoj de la enketitoj, kiuj asertas, ke ĝia akcepto devus esti deviga por ĉiuj aĝgrupoj. Pli ol 37 procentoj akceptos la trian dozon, kiam tio estos nur ebla. 18,7 procentoj de la respondintoj estas konvinkitaj, ke du vakcindozoj sufice protektas kontraŭ la infektiĝo.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Krystyna – 1′ 10″

Kiam kaj ĉu malpemeso eksporti balaaĵojn

La eksterregistara organizo Environmental Investigation Agency (EIA) esploras kazojn de la detruado de la natura medio. Ĝiaopinie homoj produktis jam 10 miliardojn da tunoj da plasto, el kiu kvanto ĉirkaŭ 6 miliardoj troviĝas en balaaĵstokejoj kaj poluas la medion. Entute laŭ ĝiaj kalkuloj en la daŭro de 65 jaroj la produktado de plasto kreskis je 18 300 procentoj. EIA asertas, ke parto de la problemo ligita kun la staplata plasto ligiĝas kun eksporto de balaaĵoj. Inter la plej grandaj eksportantoj ĝi mencias Germanion, Francion, Belgion kaj Italion. Per tiu agado la menciitaj landoj ŝarĝas la administran sistemon mastrumi per balaĵoj en la landoj, kiuj mem ne sukcesas solvi la problemon de la propraj forfalaĵoj. Nun 5 uniaj parlamentanoj kaj 60 internaciaj organizoj aktivantaj favore al la medioprotektado subskribis koncernan dokumenton adresitan al la uniaj institucioj. La Eŭropa Komisiono reage premisis, ke proponojn pri malpermeso eksporti plaston eblas atendi ĝis novembro 2021.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Maciek – 1′ 20″

Startis Expo 2020 en Dubajo

La 1-an de oktobro 2021 startis la unua proksimorienta ekspozicio Expo. La prokrastitan je unu jaro, pro la pandemio, ekspozicion en Dubajo partoprenas 200 ŝtatoj kaj organizaĵoj. Oni atendas, ke dum 182 tagoj de ĝia daŭro vizitos ĝin 18 milionoj da personoj – ekde ŝtataj delegacioj, tra merkatistoj, ĝis turistoj kaj loĝantoj de Dubajo. La gvidmotivo de la dubaja Expo estas „Ligante mensojn ni kreas estontecon”. Sur la tereno de Expo 2020 funkcias la pola pavilono sub la devizo „Pollando. Kreiveco inspirita de la naturo”. Ĝi prezentas la potencialon de la pola mastrumado kaj de la landa merkatista agado, turismajn valorojn de Pollando kaj elementojn de la pola kulturo kaj arto. Por 6 monatoj Pollando planis preskaŭ mil eventojn kun partopreno de preskaŭ 2500 firmaoj. La plej gravaj inter ili estos la pola-araba kaj pola-afrika forumoj. La pola pavilono kun la surfaco de du mil kvadrataj metroj havas lignan fasadon kaj kinetikan skulptaĵon, kiu simbolas birdogrupon. Ĝi estos tereno de periodaj ekspozicioj, inter kiuj la unua estas „Xylopolis. Urbo provizita de la naturo”. Pollando aperos en Dubajo krome kun apartaj akcentoj la 11-an de novembro, en la tago de la nacia sendependeco, kiam la plej alta konstruaĵo de la mondo Burdż Chalifa estos prilumita per polaj naciaj koloroj (la blanka-ruĝa). La kulimina estos la 7-a de decembro kiel la Pola Tago en Dubajo. La lokaj aŭtoritatoj deziras, ke la Pola Pavilono post Expo 2020 porkonstante restu en Dubajo. Ĝi estis distingita de „The National” en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiel unu el 17 plej bonaj/belaj pavilonoj pretigitaj por la ekspozicio.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Milada – 2′ 37″