POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ukrainaj infanoj en polaj lernejoj

En polaj lernejoj kreiĝos specialaj preparklasoj, en kiuj infanoj de ukrainaj rifuĝintoj povos lerni la polan lingvon kaj niveligi/forigi la edukdifrencojn. En Pollando funkcias reguloj pri instruado de infanoj de eksterlandanoj, kiuj validas ankaŭ por ukrainaj infanoj. Lernejoj dungos helppersonojn, kiuj konas la ukrainan aŭ rusan lingvojn kaj ankaŭ – almenaŭ baze – la polan. Tiuj personoj rolos kiel tradukisoj. Por ĉiuj ĉi agadoj estas antaŭviditaj rimedoj el la ŝtatbuĝeto.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Milada – 0′ 48″

Pollando por ukrainaj studentoj kaj sciencistoj

En Pollando multiĝas inciatoj favore al ukrainaj studentoj kaj sciencistoj en la milittempo. La pola klerigministro alvokis rektorojn de la polaj altlernejoj subteni ilin. Laŭ liaj informoj estas konsiderata speciala stipendia programo por ukrainaj civitanoj kaj financa subteno de polaj altlernejoj engaĝiĝintaj ĉi-rilate. Samtempe kun la sanministro li direktis mesaĝon al rektoroj de la medicinaj altlernejoj. En ĝi oni alvokis konsideri la eblon, ke polaj kaj ukrainaj civitanoj kleriĝantaj sur la teritorio ekregita de la konflikto povu daŭrigi medicinajn studojn en Pollando. Samtempe la Pola Sciencakademio jam envivigis novan kunlaboran subtenprogramon kun Ukrainio. Ĝi kovros kostojn ligitajn kun vojaĝo kaj estado de ukrainaj sciencistoj en sciensestabloj de la akademio, ofertas al ili la trimonatan estadprogramon en Pollando, kiu povas esti daŭrigota. Ankaŭ Akademio de Junaj Sciencistoj de la Pola Sciencakademio alvokis sciencistajn mediojn akcepti ukrainajn sciencistojn al esplorgrupoj garantionte al ili laborkondiĉojn, financonte stipendiojn aŭ monservojn.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Tomek – 1′ 22″

I.a. Jens Stoltenberg en Pollando

Marde, Pollando estas la laŭvican fojon forumo de internaciaj renkontiĝoj kaj konsultoj. Pollandon vizitis la brita ĉefministro renkontiĝante kun la pola samrangulo, Mateusz Mazoweicki. En Lodzo estis planita renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj afero de Pollando, Germanio kaj Francio kun la distanca partopreno (laŭebla) de la ukraina ministro. La temo de ĉiuj interparoloj estis komuna, kunordigita reago je rusa agreso kontraŭ Ukrainion. Pollandon vizitis marde ankaŭ la ĝenerala NATO-sekretario Jens Stoltenberg renkontiĝinte kun prezidento Andrzej Duda en aviadbazo en la loko Łask. La temo de la interparoloj estis nemalhaveblaj paŝoj por firmigi la sekurecon de la orienta NATO-alo. Stoltenberg certigis, ke NATO-devontiĝoj rezultantaj el la artikolo 5 estas firmaj. Li atentigis, ke NATO donas militistan subtenon starante flanke de Ukrainio. Al Ukrainio direktiĝas militistaj aranĝaĵoj, kontraŭblendartileria, kontraŭaviada armilaro kaj krome humanisma kaj financa helpo. NATO ne intencas direkti al Ukrainio siajn trupojn nek aviadilojn en la ukrainan aerspacon. Similan deklaron prezentis la pola prezidento. Jens Stoltenberg esprimis dankon al prezidento Duda pro loĝistika rolo de Pollando por subteni Ukrainion kaj pro la aliancana ĉeesto en la regiono.

El la elsendo 01.03.2022. Legas Milada – 2′ 04″

Deklaro de la pola ministro por la familio kaj socia politiko

Pli ol 300 mil rifuĝintoj transpaŝis jam la limon de Pollando post la rusa invado kontraŭ Ukrainion la lastan ĵaŭdon. Dum la marda gazetara konferenco la pola ministro por familio kaj socia politiko Marlena Maląg informis, ke ĉiuj ukrainanoj, kiuj restos en Pollando pli longe ricevos longdaŭran subtenon, kaj ne sole porokazan helpon. Unuavice temas pri libera malfermo de la pola labormerkato antaŭ ili, al kio rajtigas la ricevata ĉe la limo aparta stampo „aliro al la labormerkato”. Simpligitajn dungoprocedurojn ŝi jam anoncis lastlunde dum la eksterordinara kunsido de la prezidumo de la Konsilio de Socia Dialogo. Ukrainaj civitanoj legale estadantaj sur la tereno de Pollando rajtos ricevi krome ĉiujn socialajn subvenciojn, kiujn ĝuas polaj civitanoj. Temas pri poreduka monhelpo, Familia Portektokapitalo kaj aliaj porfamiliaj subvencioj.

El la elsendo 01.03.2022. Legas Milada – 1′ 22″

Pola humaneca helpo por Ukrainio

Dum la lunda interparolo de la pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki kun la unia komisaro por la humaneca helpo, Janez Lenarczicz estis traktita problemo de la kunorodigo de helpo por Ukrainio same kadre de la Unia Mekanismo de la Protekto de Loĝantaro, kiel ankaŭ humeca helpo kadre de UNo. Pollando kiel loĝistika helpotereno por Ukrainio kunordigas humanecan helpon por ĝi kaj por ukrainanoj fuĝantaj el Ukrainio. El Pollando al Ukrainio ĉiutage direktiĝas humanecaj konvojoj pretigataj de Caritas, eksterregistaraj organizoj kaj la registaro. Alta Komisaro de UN-o por Rifuĝintoj Filippo Grandi informis, ke ekde la komenco de la rusa invado Ukrainion forlasis pasintsemajne pli ol 500 mil personoj. Plej multaj, 281 mil direktiĝis al Pollando. Hodiaŭ, la pola limgardistaro liveris la plej aktualajn informojn, ke ĉe la limpasejoj polaj limgardistaj funkciuloj akceptis jam pli ol 377 mil rifuĝantojn. Nur lastlunde temis pri pli ol 100 mil personoj.

El la elsendo 01.03.2022. Legas Milada – 1′ 37″

Ĉirkaŭ la situacio en Ukrainio

Lastlunde la rusa prezidento, Vladimir Putin agnoskis suverenecon de separismaj Luhanska Popola Respubliko kaj Donecka Popola Respubliko. Putin anoncis sian decion en la lunda vespera mesaĝo al la nacio. Lia koncerna dekreto premisas eblecon de almenaŭ oficiala militista subteno de la separismaj respublikoj flanke de Rusio. Al ambaŭ separismaj respublikoj estis direktitaj de Rusio la t.n. pacaj fortoj. Nokte de lundo al marto laŭ peto de Ukrainio okazis eksterordinara kunsido de la Sekureckonsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj. La usona ambasadoro ĉe UNO Linda Thomas-Greenfield difinis la agadon de Rusio kiel provon krei preteston por invado. Ŝi memorigis, ke Putin pretendas al la teritorioj de la eksa rusa imperio kaj ankaŭ de Sovetunio. La agnoskon de separismaj respublikoj en la orienta Ukrainio kritikis la gvidantaro de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Marde unuopaj eŭropaj landoj komencis informi pri la sankcioj aplikotaj rilate Rusion.

El la elsendo 22.02.2022. Legas Milada – 1′ 36″

Koreio grandigas investaĵojn en Pollando

La Suda Koreio signife grandigas siajn investaĵojn en Pollando. En la loko Wronki kreiĝas nova fabriko de Samsung, kaj la valoro de ĉiuj investaĵoj de la korea firmao egalos al 900 milionoj da zlotoj. Samsung havas en Pollando jam du fabrikojn, kies produktopovo grandiĝos. La nova investaĵo de Samsung premisas la jaran kreskon de produktoebloj je 30 procenoj en la periodo 2022-2044. La funkciantaj en Pollando fabrikoj de Samsung koncentriĝos ĉefe pri la hejmuzaj akcesoraĵoj – fridujoj kaj lavmaŝinoj. Ankoraŭ en 2022 kreiĝos nova produkta-stapla halego kun la surfaco de ĉirkaŭ 50 mil kvadrataj metroj.

El la elsendo 15.02.2022. Legas Maciek – 0′ 50″

Ministro Rau en Moskvo

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, la nuna prezidanto de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estadante vizite en Moskvo renkontiĝis marde matene kun la rusa ministro por la eksterlandaj aferoj, Siergiej Ławrow. Dum la gazetara konfereco ministro Rau substrekis, ke la ŝlosila por li kiel la prezidanto de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estas la stato de la eŭropa sekureco nun troviĝanta en profunda krizo. La organizo sub la pola gvido entreprenas ĉiajn agadojn por antaŭmalhelpi kaj malaltigi la tension. En tiu kunteksto estis proponita iniciato de nova dialogo pri la eŭropa sekureco. Ĝi celas redukti la konfrontoriskon kaj firmigi sekurecon kaj stabilecon sur la tereno de la Organizaĵo. La proponon ministro Ławrow taksis kiel interesan.

El la elsendo 15.02.2022. Legas Milada – 1′ 13″

Popolregistro 2021

Pasintjare la Ĉefa Statistika Oficejo okazigis Nacian Popolnombradon. La partopreno en ĝi estis deviga por ĉiuj poloj, kies tasko estis respondi serion da demandoj pri ilia familia kaj loĝeja situacioj. La unua popolnombrado okazis en Pollando en 1789; en la lastaj jaroj la demografiaj kaj statistikaj esploroj estis okazigataj meze ĉiun dekan jaron. La pasintjara popolnombrado alportis jam la unuajn rezultojn. El ili rezultas, ke en 2021 en Pollando estis 38 milionoj 179 mil 800 poloj kaj malkresko de la loĝantaro estis malpli granda ol atendite. Aliflanke oni notis malkreskon de personoj en antaŭ- kaj produkta aĝo; signife altiĝis la elcento de poloj en la postprodukta aĝo. Je 12,6 procentoj kreskis la nombro da loĝejoj en Pollando. 56 procentoj de la partoprenintoj respondis la registrodemandaron rete, pli ol unu milionono faris tion en specialaj centroj. Laŭvicaj donitaĵoj rezultantaj el la popolregistro estos publikigataj en la daŭro de la plej proksimaj du jaroj. La pasintjaraj kostoj de la popolnombrado egalis al 386 milionoj da zlotoj kaj estis malpli altaj ol en 2011.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Maciek – 1′ 28″

Pollando daŭre atendas eksterlandajn laboristojn

Laŭ la enkondukaj donitaĵoj de la Ministerio por Familio kaj Socia Politiko pasintjare estis eldonitaj pli ol 500 mil laborpermesoj por eksterlandanoj. Tio estas je 22 procentoj pli ol en la 2020-a jaro. Ĉirkaŭ 65 procentojn de la laborpermesaj decidoj koncernis ukrainanojn, sekve belorusojn. Ĉe pliaj lokoj viciĝis civitanoj de Hinda Unio – 15,3 mil laborpermesoj, de Uzbekio – preskaŭ 15 mil, de Filipinoj – pli ol 13,2 mil kaj de Nepalo – pli ol 10,8 mil laborpermesoj. La 2021-a estis samtempe rekorda jaro konsiderante la enspezojn de eksterlandaj en Pollando. Ilia valoro dum la unuaj tri jarkvaronoj en 2021 egalis al 24 miliardoj da zlotoj, kio rezultas el la donitaĵoj publikigitaj de Nacia Pola Banko. Nur en la tria jarkvarono eksterlandaj laboristoj gajnis 7,5 miliardojn da zlotoj, tio estas je 17 procentoj pli ol en la sama periodo de 2020. Samtempe la donitaĵoj informas, ke la enspezoj de poloj laborantaj eksterlande egalis sume al 4 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Milada – 1′ 37″