POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Popolregistro 2021

Pasintjare la Ĉefa Statistika Oficejo okazigis Nacian Popolnombradon. La partopreno en ĝi estis deviga por ĉiuj poloj, kies tasko estis respondi serion da demandoj pri ilia familia kaj loĝeja situacioj. La unua popolnombrado okazis en Pollando en 1789; en la lastaj jaroj la demografiaj kaj statistikaj esploroj estis okazigataj meze ĉiun dekan jaron. La pasintjara popolnombrado alportis jam la unuajn rezultojn. El ili rezultas, ke en 2021 en Pollando estis 38 milionoj 179 mil 800 poloj kaj malkresko de la loĝantaro estis malpli granda ol atendite. Aliflanke oni notis malkreskon de personoj en antaŭ- kaj produkta aĝo; signife altiĝis la elcento de poloj en la postprodukta aĝo. Je 12,6 procentoj kreskis la nombro da loĝejoj en Pollando. 56 procentoj de la partoprenintoj respondis la registrodemandaron rete, pli ol unu milionono faris tion en specialaj centroj. Laŭvicaj donitaĵoj rezultantaj el la popolregistro estos publikigataj en la daŭro de la plej proksimaj du jaroj. La pasintjaraj kostoj de la popolnombrado egalis al 386 milionoj da zlotoj kaj estis malpli altaj ol en 2011.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Maciek – 1′ 28″

Pollando daŭre atendas eksterlandajn laboristojn

Laŭ la enkondukaj donitaĵoj de la Ministerio por Familio kaj Socia Politiko pasintjare estis eldonitaj pli ol 500 mil laborpermesoj por eksterlandanoj. Tio estas je 22 procentoj pli ol en la 2020-a jaro. Ĉirkaŭ 65 procentojn de la laborpermesaj decidoj koncernis ukrainanojn, sekve belorusojn. Ĉe pliaj lokoj viciĝis civitanoj de Hinda Unio – 15,3 mil laborpermesoj, de Uzbekio – preskaŭ 15 mil, de Filipinoj – pli ol 13,2 mil kaj de Nepalo – pli ol 10,8 mil laborpermesoj. La 2021-a estis samtempe rekorda jaro konsiderante la enspezojn de eksterlandaj en Pollando. Ilia valoro dum la unuaj tri jarkvaronoj en 2021 egalis al 24 miliardoj da zlotoj, kio rezultas el la donitaĵoj publikigitaj de Nacia Pola Banko. Nur en la tria jarkvarono eksterlandaj laboristoj gajnis 7,5 miliardojn da zlotoj, tio estas je 17 procentoj pli ol en la sama periodo de 2020. Samtempe la donitaĵoj informas, ke la enspezoj de poloj laborantaj eksterlande egalis sume al 4 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Milada – 1′ 37″

Ukrainio blokas transitan transporton al Pollando

De du monatoj Ukraina Fervojo blokas la transitan transporton al Pollando. Temas pri varoj devenantaj ĉefe el Ĉinio, la Suda Koreio, Rusio kaj Kazaĥio. La perdoj ligitaj kun la blokado nelimigita tempe povas sumiĝi al miliardaj kvotoj. En la intertraktojn estas engaĝiataj ambaŭ registaroj kaj merkatistaj partneroj. Krom la pola ministerio pri infrastrukturo temas pri pola diplomataro kaj pola ambasado en Ukrainio. Kijevo klarigas sian decidon per la neceso de renovigaj laboroj ĉe la fervojsegmento Znamianka-Zdołbunów kaj elektrigo de la fervojsegmento Kowel-Izów.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Milada – 0′ 55″

Inflacio en la eŭrosfero

Laŭ la enkondukaj donitaĵoj de Eurostat la inflacio HICP en la eŭrosfero en 2021 egalis al 5 procentoj kaj estis la plej alta en la historio. En Estonio kaj Litovio ĝi superis 10 procentojn, sur Malto kaj en Portugalio ĝi daŭre estis malpli ol 3-procenta. Plej signife influis ĝin la altiĝantaj energiprezoj (26 procentoj). Pli rapide en decembro kreskis la prezoj de nutraĵoj, alkoholaĵoj, cigaredoj kaj de la industriaj varoj. La prezokresko en la unuopaj landoj de la eŭrosfero malsamis, kvankam en ĉiuj ĝi superis la infalcicelon, kiu laŭ Eŭropa Centra Banko egalas al 2 procentoj. La plej altan inflacikreskon oni notis en la baltaj landoj. Kompare al novembro 2021 oni notis inflacimalkreskon en Belgio, Germanio, Luksemburgio, Aŭstrio kaj Finnlando.

El la elsendo 25.01.2022. Legas Milada – 1′ 22″

Ortografio de la polaj nomoj en Litovio

En la ĵusaj tagoj la litova Sejmo proklamis leĝon pri la ortografio de la polaj nomoj. Se subskribos ĝin la litova prezidento ĝi enviviĝos. La batalo pri la ortografio de la polaj nomoj en Litovio daŭras de pli ol 30 jaroj, kiam la pola-litova traktato el 1994 ataŭvidis la eblecon apliki en litovaj dokumentoj la originalan ortografion de la polaj nomoj kaj de litovaj nomoj en la polaj dokumentoj. Kontraŭis tion kaj daŭre kontraŭas parto de la litovaj politikistoj kaj de la socio asertante, ke tio endanĝerigas la statuson de la litova lingvo.
La proklamita dokumento antaŭvidas la eblecon skribi la nelitovajn nomojn per latina alfabeto, tio signifas ke oni rezignos pri la ortografio de nelitovaj nomoj en litova formo. Ĝi tamen eksludas la eblecon uzi la diakritajn signojn kaj tio signifas, ke plimulto de poloj daŭre ne povas skribi siajn nomojn pro foresto de 9 diakritaj literoj de la pola alfabeto. La proklamitan leĝon en la litova 141-persona sejmo subtenis 82 deputitoj, 37 kontraŭis.

El la elsendo 25.01.2022. Legas Tomek kaj Barbara – 1′ 22″

Pola malplimulto en Litovio

Laŭ la popolregistro okazigita en Litovio en 2021 la plej grandan nacian malplimulton daŭre formas poloj.Tamen laŭ la nacia vidpunkto la litova socio estas homogena. Litovoj konsistigas 84,6 procentojn de la tuta loĝantaro, poloj 6,5 procentojn, rusoj 5 procentojn, belorusoj 1 procenton. La pola malplimulto notis ioman malkreskon, en 2011 ĝi konsistigis 6,58 procentojn de la litova loĝantaro. Temis pri 200 317 personoj. 74,19 procentoj de la enketitoj en la pasintjara popolregistro deklaris sin kiel katolikoj, 3,75 kiel ortodoksuloj. Aliajn konfesiojn indikis 2,29 procentoj de litovaj loĝantoj. La enkondukaj donitaĵoj de la popolregistro 2021 elmontris, ke dum 10 jaroj la nombro de loĝantoj de Litovio malkreskis je pli ol 233 mil. Aktuale en Litovio loĝas 2,8 milionoj da personoj. Dum la lastaj 10 jaroj malkreskis la loĝantaro de grandaj urboj de Litovio. Escepta ĉi-rilate estas Vilno, kie la loĝantaro kreskis je 4 procentoj kaj nun loĝas en ĝi 556,1 mil personoj, t.e. ĉirkaŭ 20 procentoj de la litova loĝantaro.

El la elsendo 25.01.2022. Legas Milada – 1′ 59″

Poloj daŭre kontentas pri sia laboro

Pli ol 82 procentoj de laborantaj enspeze poloj deklaras pli aŭ malpli grandan kontenton pri sia laboro. Samtempe 47 procentoj konsideras siajn salajrojn kiel bonajn. La opinisonda CBOS esploris la laborpritakson de poloj laŭ 8 dimensioj. Plej alte estis taksita la graveco de la plenumata laboro. Deklaris tion 84 procentoj de la enketitoj. Aldone pli ol 77 procentoj taksis sian laboron kiel interesan, en kiu ili povas profundigi siajn kvalifikojn kaj lerni novajn konojn. Laŭ 63 procentoj de la enketitoj en sia laboro ili povas plene uzi siajn kompetentojn kaj 56 procentoj deklaris, ke la laboro konformas al ilia edukiteco. CBOS esploris ankaŭ kiel la profesia laboro speguliĝas en la eksterprofesia vivo de poloj. Evidentiĝis, ke pro sia profesia laboro plej ofte ili neglektas proprajn interesĝojn, distron, ripozon, propran sanon kaj societajn kontaktojn. Tamen en multe malpli signifa grado la negativaj laborsekvoj speguliĝas en ilia familia vivo. La plej grandan elcenton de personoj kontentaj pri sia laboro oni notis inter laborantoj de la estra kadro kaj specialistoj kun supera edukiteco, inluzive de merktistoj. Malplej kontentaj kaj plej malkontentaj troviĝas inter individuaj farmistoj. Ili samtempe kune kun memstaraj laborantoj ekster la agrikultura sektoro deklaras mankon de labormotiveco kaj ĝeneralan lacon.

El la elsendo 18.01.2022. Legas Milada – 2′ 13″

Raporto de Oxfam antaŭ Monda Ekonomia Forumo

Internacia humaneca organizo Oxfam prilaboris laŭvican raporton, kiu aperis lastlunde antaŭ la Monda Ekonomia Forumo en Davos, kiu la duan fojon laŭvice okazos ekskluzive rete. Ĝi i.a. konfirmas, ka la pandemio grandigis malegalecojn kaj mizeron en la tuta mondo. En ĝia daŭro dek plej riĉaj homoj de nia planedo duobligis siajn riĉaĵojn. En la sama periodo 160 milionoj da personoj falis en mizeron. La suma valoro de 10 plej riĉaj homoj, i.a. Elon Musk, Jeff Bezos kaj Bill Gates dum du pandemiaj jaroj krekis pli ol duoble kaj egalas al 1,5 bilionoj da dolaroj. La menciitaj 160 milionoj da homoj disponas pri malpli ol 5,5 dolaroj tage. Laŭ kalkuloj de Oxfam ĉiun kvaran skundon mortas pro ekonomiaj malegalecoj en la mondo unu persono. Sume temas pri morto de 21 mil personoj ĉiutage. Oxfam alvokas al grandigo de pagendaj impostoj fare de mondriĉuloj elmontrante, ke iliajn enorme altajn profitojn eblus destini i.a. al vakcinoj por la plej malriĉaj ŝtatoj.

El la elsendo 18.01.2022. Legas Milada – 1′ 43″

Murpentraĵo omaĝe al la Pola Leĝeratletiko

Varsovio riĉiĝis je sporttema murpentraĵo, dediĉita al la 100-jariĝo de la Pola Leĝeratletiko, agnule de la strato Orzycka kaj Wilanów-aleo. Ĝia ideodoninto estis la dufoja pola ora olimpikĉampiono per kuglopuŝo, sporta aktivulo, Tomasz Majewski, proponinta tiel honori famajn polajn leĝeratletikistojn. La omaĝa al la pola leĝeratletiko murtapiŝo kun la surfaco de 460 kvadrataj metroj ne estas la unusola sporttema murpentraĵo en Varsovio. La aliaj omaĝas la memoron de la plej juna pola olimpika medalulino el Sindejo 2000 en la ĵeto per martelo, ne plu vivanta Kamila Skolimowska; unu el la plej bonaj polaj futbalistoj, ora kaj arĝenta olipmpika medalulo Kazimierz Deyna kaj la plej fama en la historio de la pola piedpilko, futbalista trejnisto Kazimierz Górski.

El la elsendo 11.01.2022. Legas Maciek – 1′ 03″

Pollando inter la ŝtatoj, kiuj plej bone sukcesis fronte al la pandemio

Jarkomence aperis la pritakso de la brita „Economist” pri tio, kiuj ŝtatoj plej bone sukcesis fronte al la pandemio el inter 23, kies donitaĵoj estis pritaksitaj. En la komenco de la listo troviĝas Danlando, Slovenio, Svedio, Norvegio kaj Ĉilio. Ĉe la 6-a loko troviĝas Pollando egalrange kun Irlando. La ĵurnalo prenis en konsideron kreskon de la Landa Produkto Brutte ekde la fino de 2019, enspezojn de la hejmaj mastrumejoj, la situacion de la borso kaj ŝtatan ŝuldon. Laŭ „Economist” rilate la Landan Produkton Brutte plej bonajn rezultojn atingis landoj, kies mastrumado ne estas grave bazita sur turismo. Se temas pri Pollando en la analizita periodo la kresko de la Landa Produkto Brutte egalis al 3,1 procentoj, la enspezoj je unu persono kreskis je 3,3 procentoj, la akcivaloro je 25,4 procentoj. La plej malbonajn rezultojn atingis Japanio, Britio kaj Hispanio. En ĉi lasta la malkresko de la Landa Prdukto Brurre egalis je 6,6 procentoj.

El la elsendo 11.01.2022. Legas Milada – 1′ 38″